Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

UEA vizias pri misio

de Libera Folio je 2025-06-032025-06-02 en movado, UEA

Post longa laborado aperis nova skizo de la strategia laborplano de UEA. La antaŭa plano ĉesis validi en 2017. De tiam daŭras la klopodoj kunmeti novan planon por klarigi, kion konkretan la asocio volas atingi dum la proksimaj jaroj. La teksto nun aperinta en la revuo Esperanto tamen resumeblas per malmultaj vortoj: ”Ni kunlaboru kaj esperu”.

Murdita esperantisto honorata en Majorko

de Libera Folio je 2025-06-022025-06-02

En oktobro 1936, komence de la interna milito en Hispanio, en Majorko estis murdita la komunista esperantisto Josep Salom Nadal. En sabato memore al li estis inaŭgurita “stumbliga ŝtono” – surstrata memortabuleto kun lia nomo antaŭ la domo, kie li loĝis.

Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix

de Libera Folio je 2025-05-28

La argentina esperantisto Héctor Oesterheld ekde la 1950-aj jaroj kreis la bildstrian rakonton El Eternauta pri civitana rezisto kontraŭ ekstertera invado. La komikso nun iĝis tutmonde furora televidserio. Oesterheld mem kaj preskaŭ lia tuta familio post la militista puĉo en 1976 estis kaptitaj de la polico kaj mortigitaj aŭ malaperigitaj.

TEJO serĉas redaktoron por Kontakto

de Libera Folio je 2025-05-26

Post iom malpli ol du jaroj kiel redaktoro de la revuo Kontakto, Karina Oliveira anoncis, ke ŝi forlasos la postenon. Ŝi tamen plu redaktos la revuon ĝis TEJO trovos novan respondeculon.

Tokipona – bona lingvo por bonlingvistoj

de Libera Folio je 2025-05-202025-05-20

La subtenantoj de bonlingvismo volas limigi la kvanton de neologismoj en Esperanto kaj igi la lingvon malpli eŭropcentra. Pli radikala estas Tokipono – lingvo, kiu uzas maksimume 140 vortojn kaj devigas la parolantojn funde pripensi, kion ili fakte volas diri. Ni petis la iniciatinton de la lingvo kaj kelkajn uzantojn rakonti, kiel ĝi diferencas de Esperanto.

de Libera Folio je 2025-05-132025-05-13 en movado, UEA

Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?

Jam dum jaro UEA nenion faras pri sia grandioza projekto de nova administra sistemo kaj retejo, Akso. La prioritata projekto estis komencita en 2013 kaj estis elspezitaj pli ol 100 000 eŭroj, sed nun ĉio kuŝas forgesita. Tamen baldaŭ oni trovos respondeculojn, promesas prezidanto Charters.

de Libera Folio je 2025-05-072025-05-07 en UEA

La estraro de UEA ne raportas

La estraro de UEA dum jaroj komplete neglektas sian devon regule raporti al la komitato pri sia agado minimume ĉiun duan monaton. Laŭ la prezidanto tia raportado, spite la regularon, pro teknika evoluo ne plu estas bezonata, kaj la devigo pri raportado tial estos forigita el la regularo.

de Libera Folio je 2025-04-292025-04-29 en kulturo

Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas

István Szabolcs iniciatis kampanjon por traduki la poemon ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy al multaj lingvoj. Laŭ li la poemo funkciu kiel ambasadoro de la Esperanta poezio, ĉar ĝi aparte bone reprezentas la Esperantan kulturon, pri kies ekzisto multaj ekster Esperantujo dubas. Ni petis lin rakonti, kial li elektis ĝuste tiun poemon, kaj kion li intencas fari per la kolektitaj tradukoj.

de Libera Folio je 2025-04-222025-04-22 en kulturo

Islanda majstroverko dronis en kafo

Granda taso da laktokafo malaperigis gigantan Esperantan tradukon de islanda Nobel-premiito. La tradukinto Baldur Ragnarsson forpasis kaj la teksto dum jaroj ŝajnis neretrovebla. Ulrich Becker tamen konservis la detruitan komputilon, kaj fine oni sukcesis ekstrakti el ĝi la dosierojn. Nun aperis en Esperanto ”Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness, kaj eble aperos pliaj perditaj verkoj.

de Libera Folio je 2025-04-162025-05-08 en movado, TEJO

La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov 

Post la samtempa eksigo kaj eksiĝo de la prezidanto, TEJO serĉis novan estraranon. Surprize, unu el la kandidatoj estis la eks-prezidanto mem, sed denove la komitato voĉdonis kontraŭ li. Plia polemiko okazis kiam unu kandidato asertis, ke seksismo malhelpas ties kandidatiĝon. Fine du novaj estraranoj estis elektitaj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 … Paĝo 76

Lastaj komentoj

  • Francisco Javier Moleón pri UEA vizias pri misio: “Ĉu ie oni parolas pri la oficistaro? Ĉu oni klarigas, kial antaŭ kelkaj jaroj oni pro ŝajna nebezono maldungis preskaŭ…” jun 3, 10:13
  • Cyril Robert Brosch pri Murdita esperantisto honorata en Majorko: “Mi ne sciis kaj ekkontentis, ke la ideo de la stumbligaj ŝtonoj transiris ankaŭ al Hispanujo, ĉar mi opinias ilin…” jun 2, 07:40
  • stergro pri Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix: “La germana vikipedia artikolo kaj vikidatumoj estas ĝisdatigitaj” jun 1, 20:03
  • Patricio Agustín Iglesias pri Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix: “Mi tute ne konsciis pri lia esperantisteco! Ĉi tie en Argentino la serio estas vere furoro. Li loĝis en San-Isidro,…” maj 31, 19:06
  • Edmundo pri Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix: “Hazarde mi rigardis la unuan parton de tiu serio, tuj antaŭ ol legi ĉi tiun artikolon, do tre interese por…” maj 28, 17:22

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • La jilana kreola lingvo de Tajvano: Revigligante la solan japan-bazitan kreolan lingvon en la mondo
  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio

RSS La Ondo de Esperanto

  • 989 aliĝintoj al la 110a UK en Brno
  • La Eta princo aĉeteblas kun rabato dum la tuta junio
  • Marina revenas

RSS TEJO

  • Revuo Kontakto de TEJO serĉas novan Redaktoron
  • TEJO kaj FoJE kune luktas kontraŭ internacia lingva diskriminacio
  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 503 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT

Ni uzas kuketojn por plibonigi la funkciadon de la retejo.

Privateca agordejo

  • Privateco

Administrado de konsentoj

Ni uzas kuketojn por plibonigi la funkciadon de la retejo.

Privateco

Deviga
Vi devas konsenti pri la privetacaj reguloj de Libera Folio por uzi la retejon.