aktuale
Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio
La delegito de UEA en Haitio, Christine Theano, pro la tertremo perdis sian fraton kaj aliajn familianojn. Kolapsis ŝia domo kaj ŝia laborejo. La kolombia esperantisto Rubén Torres, kiu persone konas ŝin, iniciatis kampanjon por kolekti helpon por ŝi kaj aliaj esperantistoj en Haitio. Libera Folio havis retan kontakton kun Christine Theano, sed pro la katastrofa situacio ŝi ne tuj havis eblon respondi al demandoj. "Kun plezuro mi respondos dum la semajno. sed nune io ne estas en ordo en mia kapo. La situacio estas tia, ke mi ne scias kie komenci", ŝi skribis.
movade
Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?
Se morgaŭ subite Esperanto estus serioze konsiderata kiel laborlingvo de Eŭropa Unio, ĉu Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluinta por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto? Tion demandis Humphrey Tonkin en sia verko "Lingvo kaj popolo". Tiujn demandojn kaj kelkajn rilatajn temojn esploras István Ertl en sia eseo, ĵus aperinta en la festlibro honore al Humphrey Tonkin. Li konstatas, unuflanke, ke tute ne regas inter la esperantistoj unueco de opinio rilate la strategion sekvindan en EU, kaj ke, aliflanke, mankas multo en la nuna lingva infrastrukturo de Esperanto se ĝi devus funkcii, en kazo de neceso, egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU. Libera Folio publikigas la eseon en iom koncizigita formo, sen la piednotoj kaj fontindikoj, kiuj aperas en la libra eldono.
kulture
Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj
La novan lernolibron pri la romaaj lingvoj kaj literaturo por gimnazianoj kaj mezlernejanoj en Slovakio preparos anoj de la esperantista projekto E@I, nuntempe kutime deĉifrata "Edukado en Interreto". Same la novan lernolibron pri komputado por slovakiaj abiturientoj. Jam antaŭ duonjaro E@I ricevis grandan subvencion por prepari retejon kiu instruos la slovakan al eksterlandanoj, elirante el la spertoj de la Esperanta retejo Lernu.net. Laŭ Peter Baláž, kunordiganto de E@I, la novaj projektoj rekte utilos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I. Sed konsili, kion aliaj faru por same sukcesi, li trovas nefacila tasko: "Laŭ mi unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado."
elektoj de UEA 2010
Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA
Tradicio estas kaj la ĉefa forto kaj la ĉefa malforto de UEA, opinias Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano, kaj kaze de elektiĝo pretas konsideri postenon ankaŭ en la venonta estraro de la asocio. La komitato en sia nuna formo ne povas aktive influi la direkton de UEA, li opinias. "Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas", li konstatas. Por korekti la situacion, necesus laŭ li krei novan gvidorganon, pli vastan ol la estraro, sed pli celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna komitato. Similajn problemojn li vidas ankaŭ en la funkciado de la estraro, kiun li spertis de proksime kaj kiel redaktoro de la revuo de UEA kaj kiel estrarano.
vidpunkto
La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron
En la voĉdonado ĉiujare aranĝata de la revuo La Ondo de Esperanto, la titolon ”Esperantisto de la jaro 2009” gajnis la redaktoro mem, Aleksander Korĵenkov. La elektantoj decidis honorigi lin pro lia ”ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof”. Pri sia probabla elektiĝo li mem eksciis hazarde, unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, trovinte paperfolion kun ciferoj inter la dokumentoj de sia edzino. ”Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo”, li rakontas en nia intervjuo, kiu samtempe aperas ankaŭ en la retejo de La Ondo de Esperanto.