Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer

Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-10 19:47
La funkciado de la oficejo de UEA en Togolando ĉesis. "Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas", klarigas Renato Corsetti. Ĝis nun la Afrika Oficejo kostis al UEA 30.000 eŭrojn. Dum UEA pripensas siajn sekvajn paŝojn por fondi novan oficejon, Giorgio Silfer gastas en Togolando por "plilarĝigi la kulturan horizonton" de la lokaj esperantistoj. Komuniko pri lia vizito estis dissendita nome de ia "Afrika Oficejo", jam sen indiko pri rilato al UEA. Gbeglo Koffi klarigas al Libera Folio, ke UEA ne havas la rajton je la nomo "Afrika Oficejo", sed promesas tamen baldaŭ ŝanĝi la nomon de sia oficejo en Togolando.

En novembro la estraro de UEA decidis, ke venontjare la kontrakto pri la Afrika Oficejo devos aspekti malsame ol ĝis nun. La intimaj rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito, malkaŝitaj de Libera Folio, kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj mirigis komitatanojn.

Post intensaj diskutoj la estraro de la asocio decidis rekonsideri la tutan situacion. Pri nova kontrakto ne eblis interkonsenti, ĉar Gbeglo Koffi ne akceptis la kondiĉojn de UEA. La estraro de UEA nun pripensas kompletan reorganizadon de sia afrika laboro, sed afrikan oficejon UEA volas havi ankaŭ en la jaro 2006.

Respondante al demandoj de Libera Folio la 13-an de decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, daŭre estis optimisma pri la intertraktadoj kun Instituto Zamenhof kaj ĝia estro Gbeglo Koffi. Tamen la intertraktado evidente ne progresis laŭ la atendoj de Renato Corsetti, ĉar la 27-an de decembro la komitato de UEA ricevis neatenditan mesaĝon de la prezidanto:

Malgraŭ long-tempa intertraktado ne eblis atingi interkonsenton kun la gvidantaro de Instituto Zamenhof en Lomeo, por ke ĉi tiu gastigu ankaŭ dum la jaro 2006-a la Afrikan Oficejon de UEA. Nun la estraro estas decidanta, kiel solvi la problemon de la pluekzisto de la afrika oficejo de UEA kaj de la reorganizado entuta de la agado en Afriko.

La Afrika Oficejo ĝis la fino de la jaro 2004 estis financata el Fondaĵo Afriko de UEA. Dum la eksperimenta periodo Fondaĵo Afriko elspezis 25.240 eŭrojn por la oficejo. En la jaro 2005 la Afrika Oficejo unuafoje estis financata rekte el la buĝeto de UEA. La buĝetita kosto de la oficejo ĉi-jare estis 5.000 eŭroj, do entute UEA ĝis la fino de la jaro 2005 elspezis pli ol 30.000 eŭrojn por sia Afrika Oficejo. Renato Corsetti ne scias diri, kiom el la mono estis investita en aparataron kaj ĉu tiu mono eventuale povus esti rericevita:

- Mi kredas ke Osmo devus labori iom longe por rekonstrui la situacion.

La nova afrika oficejo de UEA laŭ Renato Corsetti devas esti vera oficejo de UEA, ne ia sendependa centro kiun UEA financas sed kiu ne estas integra parto de la asocio. Renato Corsetti aludas ke ekzistas alternativoj en aliaj afrikaj landoj, sed pri tio li pretas rakonti pli detale nur post la festotagoj.

Libera Folio: Kial ne eblis atingi interkonsenton pri nova kontrakto? Kiuj estis la ĉefaj punktoj de malkonsento?

Renato CorsettiRenato Corsetti: La esencan problemon oni povus formuli en Zamenhofa maniero: por ke oficejo estu oficejo de UEA, ne sufiĉas nomi ĝin tia. El la statuto de UEA sekvas diversaj postuloj kaj kriterioj, kiujn la estraro konsideris redaktante novan kontrakton. La antaŭa kontrakto estis intence tre konciza kun la ideo, ke laŭ la spertoj oni povos pliprecizigi la tekston. Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas. Aliflanke Instituto Zamenhof intertempe deziris gastigi oficejon kies servojn UEA rajtas uzi sed sen rekta ligo al la oficeja sistemo de UEA. Kiam la estraro faris sian proponon, ni optimisme antaŭvidis, ke IZ akceptus ĝin, sed bedaŭrinde ni ne povis trovi komunan starpunkton pri tio.

Ĉu oni planas tamen havi oficejon en Afriko en 2006?

- Jes. Oni jam klopodas trovi taŭgan solvon funkciontan kiel eble plej rapide.

Kion signifas "reorganizado entuta de la agado en Afriko"? Kiu(j) okupiĝas pri la elpensado de nova strategio?

- Ne necesas revizii la strategion, kiu esence restas la sama (informado, instruado kaj utiligado) sed reorganizi la manieron plenumi la agadon. Konkrete temas pri reorganizado de la komisiono pri Afriko kaj trovado de novaj volontuloj ankaŭ ekster Afriko, klarigas Renato Corsetti.

En la sama momento kiam UEA estas nuliganta sian oficejon en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando, tie troviĝas Giorgio Silfer (plumnomo de Valerio Ari), la ĉefa inspiranto de la Esperanta Civito. Ĝuste la tre proksima rilato de la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA kun organizaĵo malamika al UEA kaŭzis multan kritikon en la estraro kaj komitato de UEA. Laŭ mesaĝo sendita al afrika retpoŝtlisto, Gbeglo Koffi esperas je la intensigo de tiu rilato, sed samtempe konscias, ke al multaj la afero tute ne plaĉos:

Ni, Afrikanoj, devas kapti tiun ĉi okazon por altigi nian nivelan Esperanton, nur kiu strebigos nin al stato de perfekta Esperantisto, kaj donos al ni pli da respekto en nia movado, ĉar ni tiel scios profunde pri la lingvo kaj sekve ankau pri ĝia trafa kaj prava utiligado.. Karaj geamikoj, ni planu en tiu ĉi jaro la plilarĝigon de nia kultura horizonto. En tiu ĉi decida horo povos veni al ni senkuraĝigaj vortoj, eĉ minacoj, kaj ĉiaj ajn klopodoj por fiaskigi nian planon. Ni klopodu elteni ĉion, kiel tion diris al ni Zamenhof en sia poemo LA VOJO.

Responde al demandoj de Libera Folio, Gbeglo Koffi rakontas, ke la "Afrika Oficejo" en Lomeo strebos daŭrigi sian ekziston ankaŭ post la jarŝanĝo, tamen jam sen ajna formala rilato al UEA. Laŭ li, la estraro UEA ne povas nuligi la Afrikan Oficejon, ĉar la vorton siatempe ne elpensis la estraro de UEA, sed la komisiito de UEA pri Afriko, Hans Bakker.

Libera Folio: Ĉu do nun la Afrika Oficejo en Instituto Zamenhof plu ekzistos, sed sen ligo al UEA? Kiajn taskojn ĝi strebos plenumi, kaj kiel oni tiukaze intencas ĝin financi?

Gbeglo KoffiGbeglo Koffi: Mi klarigis al la estraro de UEA, ke la terminon Afrika Oficejo elpensis Hans Bakker kaj la transprenantoj de lia laboro. Nur tiuj ĉi havas la aŭtorrajton pri tio. Tial ĉi pluekzistas Afrika Oficejo en Togolando. Tamen, por eviti konfuzon, ĝin ni tenas ĝis la fino de 31a de decembro. Ekde 2006 ĝi havos alian nomon. Diversajn laborojn ni plenumos kadre de la Afrika Agado (ne de Agado de UEA en Afriko. Mi jam klarigis la diferencojn inter Agado (de UEA) en Afriko, kaj la Afrika Agado ), kaj ni realigos ilin laŭ la financoj je nia dispono. Ni tute ne kalkulas je financoj de UEA, sed ne rifuzos ĝian monkontribuon. Nun TIETo, IZo, GBEGLO Koffi ktp. estas liberaj kunlabori kun ĉiuj Espeprantistoj kaj organizaĵoj. Neniu plu rajtas akuzi ĝin. Tiu ĉi libereco estas pli grava al ni ol ricevo de mono de UEA sub drastaj kondiĉoj.

Unu el la "diversaj laboroj" pri kiuj intencas okupiĝi la oficejo havas proksiman rilaton al la Civito. Tion indikas gazetara komuniko pri la vizito de Giorgio Silfer, sendita nome de la "Afrika Oficejo" la 29-an de decembro:

Ĉiuj miris pri la kursgvidanto: "Kiom li povas scii tiom multaj aferoj?" Giorgio SILFER tute glate helpas al la kursanoj kapti la gravajn elementojn de la seminario. Neniu el la kursanoj ne konsentas, ke nun estas alia periodo de E-lernato en Afriko. Necesas nun penetri la movadon por koni multon pri Esperanto, ties organizaĵoj, kaj kion ĝuste fari por progresigi ĝin. Afrika Oficejo de IZo/TIETo taskas al si organizi tiajn seminariojn en aliaj landoj de Afriko, ke ankaŭ tiu ĉi kontinento havu kleregajn Esperantistojn kapablajn sperte zorgi pri la E-movado afrika.

Kiel respondo al tiu komuniko, en la samaj forumoj la sekvan tagon aperis atentigo de Renato Corsetti: "Karaj afrikaj esperantistoj, bonvolu ekscii, ke ekde nun la sola valida ret-adreso por la Afrika Oficejo de UEA estas afrika.oficejo@uea.org. Bonvolu do ĝisdatigi viajn adresarojn kaj bonvolu sendi nur al tiu adreso raportojn, petojn pri materialoj aŭ pri subvencioj."

La ekzisto de du afrikaj oficejoj post la jarŝanĝo sendube kondukos al abunda konfuzo, kaj al missendo ne nur de petoj, sed ankaŭ de subvencioj. Des pli se unu el la oficejoj estos fidela al UEA kaj la alia al Giorgio Silfer.

arkivita en: ,