Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Sep viroj el kvar kontinentoj iĝis akademianoj

Sep viroj el kvar kontinentoj iĝis akademianoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-09-16 15:11
Sep novaj akademianoj el kvar kontinentoj estis elektitaj en la ĵusaj elektoj al la Akademio de Esperanto. Ĉiuj novaj akademianoj estas viroj. Ankaŭ inter la kandidatoj ne estis virinoj. Novaj anoj de la Akademio estas Dao Anh Kha, Marc Bavant, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Otto Prytz, Flavio Rebello kaj François Simonnet.
La membroj de la Akademio de Esperanto havas naŭjaran mandaton, kaj ĉiun trian jaron finiĝas la mandat-periodo de unu triono el la akademianoj. Sekve ĉiun trian jaron okazas elektoj en kiuj voĉdonas nur akademianoj, kaj tiam estas ankaŭ elektata la estraro de la Akademio. Ĉi-foje estis elektitaj ne dek kvin, sed dek ses akademianoj, ĉar unu akademiano forpasis dum la elektoj.

La 6-an de septembro estis finita la ĉi-jara elekto-proceduro. Jam en junio finiĝis la unua balotado, en kiu estis elektitaj al la Akademio la jenaj kandidatoj: Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz,  François Simonnet, Amri Wandel, John Wells kaj Xie Yuming.

Tute novaj akademianoj estas la veterana vjetnama esperantisto Dao Anh Kha, antaŭa estrarano de UEA Gbeglo Koffi el Togolando, la emerita profesoro Otto Haszpra el Hungario, la norvega universitata instruisto Otto Prytz kaj la franca gimnazia instruisto François Simonnet. La aliaj elektitoj jam antaŭe membris en la Akademio, kaj estis nun reelektitaj.

En la dua balotado, finita per kalkulado de la voĉoj la 3-an de septembro, oni aldone elektis du akademianojn el inter tiuj, kiuj en la unua balotado ne ricevis absolutan plimulton de la voĉoj. El sep kandidatoj estis elektitaj Marc Bavant, franca inĝeniero kiu verkis matematikan vortaron kaj Flavio Rebello, la direktoro de la ret-projekto Ĝangalo, ambaŭ novaj akademianoj.

El la akademianoj kiuj kandidatis ne estis reelektitaj Julius Balbin, Konisi Gaku, Hitosi Gotoo kaj Johan Hammond Rosbach. Akademiano Georges Lagrange forpasis dum la elekta proceduro. Johan Hammond Rosbach forpasis jam post la fino de la elektoj.

El la akademianoj ne kandidatis por nova periodo la antaŭa redaktoro de Kontakto Sabira Ståhlberg. Ŝi estis akademiano nur dum 2001-2004. Inter la kandidatoj kiuj ne jam estis akademianoj, ne esti elektita nur Laurynas Skupas. Inter la kandidatoj ĉi-foje estis neniuj virinoj, kaj entute el la 45 akademianoj nur 5 estas virinoj.

La Akademio de Esperanto
estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio iĝis unu instanco kun la nomo "Akademio de Esperanto".

En 1999 la Akademio starigis specialan konsultan servon, al kiu povas turni sin ĉiu uzanto de Esperanto por ricevi konsilon aŭ rekomendon pri lingvaj demandoj. La demandojn eblas sendi per speciala formularo en la retejo de la Akademio.

Renato Corsetti
estas ne nur la prezidanto de UEA, sed ankaŭ sekretario kaj kasisto de la Akademio. Li opinias ke Esperanto bezonas sian Akademion.

- La signifo de la Akademio estas granda, ĉar Esperanto, malgraŭ ĉio, estas lingvo ankoraŭ evoluanta, kaj oni povas gvidi tiun evoluon. Aliflanke la Akademio havas tre malgrandajn rimedojn kaj baziĝas ĉefe sur volontula laboro.

Libera Folio: Ĉu estas iuj formalaj postuloj por iĝi akademiano?

- La formala postulo estas deklaro pri fideleco al la Fundamento.

La prezidanto de la Akademio nun estas Geraldo Mattos kaj vicprezidantoj estas Christer Kiselman kaj Probal Das Gupta. Tamen post la ĵusaj elektoj devos esti elektita ankaŭ nova estraro. Tio laŭ Renato Corsetti okazos dum la venontaj monatoj, antaŭ la fino de la jaro.


Plena listo de la nunaj akademianoj:
  • Dao Anh Kha
  • Perla Ari-Martinelli
  • Asvini Kumar
  • Marc Bavant
  • Gersi Alfredo Bays
  • Vilmos Benczik
  • Gerrit Berveling
  • Werner Bormann
  • Marjorie Boulton
  • André Cherpillod
  • Renato Corsetti
  • Probal Das Gupta
  • Edwin de Kock
  • Michel Duc Goninaz
  • Gbeglo Koffi
  • Miguel Gutiérrez Adúriz
  • Otto Haszpra
  • Christer Kiselman
  • Boris Kolker
  • Koutny Ilona
  • Erich-Dieter Krause
  • Sergej Kuznecov
  • Jouko Lindstedt
  • Li Shijun
  • Francois Lo Jacomo
  • Anna Lowenstein
  • Carmel Mallia
  • Geraldo Mattos
  • Stefan Maul
  • Carlo Minnaja
  • Brian Moon
  • Andrzej Pettyn
  • Sergej B. Pokrovskij
  • Otto Prytz
  • Baldur Ragnarsson
  • Flavio Rebelo
  • Francisko Simmonet
  • Trevor Steele
  • Spomenka Stimec
  • Humphrey Tonkin
  • Amri Wandel
  • John Wells
  • Bertilo Wennergren
  • Xie Yuming
  • YAMASAKI Seykō

arkivita en:
LLZ
LLZ diras:
2004-09-14 23:53
Ĉu do por iĝi akademiano ne estas alia postulo ol fideleco al la fundamento? Kiun meriton en la konteksto havas ekz Kiselman kaj Wandel? Mi pensis ke pri la lingvo Esperanto devas temi - ne pri matematiko aŭ astronomio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2004-09-15 10:20
Ŝajne Renato Corstetti uzis la vorton "formala" en la senco de "ideologia". La tuta proceduro de Akademianiĝo estas priskribita ĉi-paĝe: http://www.akademio-de-esperanto.org/faktoj/farighi_membro.html
Vergara
Vergara diras:
2004-09-15 15:09
D-ro Christer Kiselman estas unu el la plej elstaraj esperantologoj nune vivantaj. Ekzemple li funde kaj modele esploris chiujn aspektojn de la problemo transitiveco. Ech pli grave, li feliche sukcesis relanchi la solan sciencnivelan revuon pri la fako (Esperantologio/Esperanto Studies) kaj organizi tre valoran Simpozion pri Interlingvistiko kun la subteno de Sveda Scienca Akademio koincide al la pasintjara UK.

gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2004-09-15 17:05
Aldonindas ke la simpozio en Gotenburgo lastjare estis subtenata ne nur de Sveda Scienca Akademio, sed ankaux de Sveda Akademio - kiu, male al Sveda Scienca Akademio sed same al AdE, estas la plej grava *lingva* institucio de sia lingvio; kio do signifas oficiala akcepto de nia lingvo, kaj de gxia akademio, gxiaflanke.

Tiajn kontaktojn li ne havus se li estus fakidioto. Eljxeti lin el AdE estus granda stultajxo; li havas grandajn meritojn ankaux lingvajn.

Problemo estas, tamen, ke oni malfacile komprenas tion kiam oni renkontas lin. Li estas unu el la plej modestaj homoj kiujn mi renkontis.

Gunnar Gällmo
Sten
Sten diras:
2004-09-15 21:07
La lingvo Esperanto, laŭ mi, kiel ĉiu alia lingvo devas temi pri ĉio. Por ke la Akademio povu fari ion utilan, ĝi bezonas homojn kiuj uzas Esperanton en ĉiuj sferoj. Science - kiel Kiselman. Familie - kiel Wandel. Literature - kiel Boulton. Organize - kiel Corsetti. Vortare - kiel Cherpillod. Eduke - kiel Koutny. Ktp ktp.

Oni diras, ke milito estas tro serioza afero por esti lasita al la militistoj. Io simila validas pri lingvo kaj lingvistoj.

Pri la akademianeco oni eble povus sopiri, ke ĝi estu pli multe labora tasko ol honora titolo. Tamen inter 45 homoj espereble kelkaj krome faros utilon...

/Sten