Osmo Buller en radio Polonia
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-07-12 11:59
En intervjuo de radio Polonia la 2-an de julio, Osmo Buller rakontis pri seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiun li kunaranĝis en sia antaŭa laborloko, la Päätalo-instituto en norda Finnlando. La seminario okazos la 7-an kaj 8-an de julio kun partopreno de pintaj fakuloj. Ĝin partoprenos ankaŭ Osmo Buller kaj Jukka Pietiläinen, kiu prelegos pri la enketo farita de Esperanto-Asocio de Finnlando al la finnlandaj kandidatoj en la elektoj al la eŭropa parlamento.
La intervjuo estis disaŭdigita de radio Polonia vendrede la 2-an de julio. Ĝi estas aŭdebla dum semajno en la retejo de radio Polonia. Intervjuis Barbara Pietrzak. Kopirajto ĉe radio Polonia. Atentu, ke temas pri libera interparolo, ne redaktita teksto.
Barbara Piertzak: Mi tre ĝojas ke denove mia antaŭmikrofona gasto estas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA en Roterdamo. Fakte mi devas gratuli vin kaj diri al vi, ke post nia unua interparolo en aprilo venis multaj reagoj, do mi ŝatus demandi vin, kiel statas la aferoj en Roterdamo?
Osmo Buller: Dankon, verŝajne ili statas pli bone ol tiam en aprilo kiam ni interparolis, ĉar tiam efektive, kiel mi verŝajne diris, granda amaso da taskoj kaj problemoj atendis min ĉi tie, sed intertempe tiu monto de taskoj, diversaj malfruiĝintaj aferoj kaj tiel plu, videble malkreskis, kaj tiurilate la situacio nun estas pli bona, sed tio ne signifas ke nun mi kaj miaj kolegoj havas malpli da laboro, ĉar kompreneble tiu ĉi estas tiu parto de la jaro kiam la laboro abundas kaj urĝaj taskoj estas multaj ĝuste pro la alproksimiĝo de la kongreso.
Ĝuste. Ni sojlas ĉe la kongreso, do kio fakte nun plej multe ŝarĝas vin?
En tiu ĉi momento la preparado de la komitataj kunsidoj, aŭ eĉ pli precize dirite la konstruado de la komitato mem, ĉar dum la pasintaj tagoj mi multe kontaktis landajn asociojn por ke ili anoncu siajn komitatanojn, kaj ankaŭ mi urĝigis ilin por pago de kotizoj por aligitaj membroj. Tiaj pure administraj aferoj lastatempe okupis min, ĉar ili simple devas esti en ordo kiam la komitato kunsidos.
Ĉi-semajne ni pretigas ankaŭ lastan ekspedon al la komitatanoj kun amaso da diversaj dokumentoj, kiujn ili devos trakti en Pekino. Eble la plej interesa el la dokumentoj estas la raporto de la elekto-komisiono, tion ni sendis al la komitatanoj jam en majo. Sed tio estas tamen nur unu el la aferoj, estas multaj aliaj financaj aferoj, laborplanoj kaj tiel plu kiujn la komitato devas trakti kaj ni liveras al ili nutraĵon en la formo de dokumentoj, kiujn la estraro preparis por la komitato.
Dankon pro tiuj ĉi informoj, fakte tio signifas ke en Roterdamo oni tre peze laboras nun, sed mi proponas tamen, ke ni reiru al Finnlando. Ĉu vi sopiras al via instituto kaj kio interesa okazas tie ĉi, ĉar mi scias, ke estas io interesa?
Jes, ĝuste nun mi estas preparanta ankaŭ ion, kio ankoraŭ rilatas al mia antaŭa laboro kiel direktoro de la Päätalo-instituto en Finnlando, ĉar kiam mi estis elektita ĝenerala direktoro de UEA kaj en tiu instituto mi informis ke post kelkaj monatoj mi foriros, tiam ni interkonsentis, ke kelkajn aferojn, kiuj estis ankoraŭ nefinitaj, mi finos, mi zorgos pri ilia sukcesa realigo.
Kaj esence estis nur unu iom granda afero, kiu fine realiĝos la 7-an kaj 8-an de julio. Tio estas seminario pri lingvaj homaj rajtoj. Do ni vidas jam laŭ tiu temo ke kvankam la organizanto estas la Päätalo-instituto, tamen la enhavo de la seminario tre proksime rilatas ankaŭ al mia nuna laboro, ĉar mi ja, laborante por UEA, ankaŭ laboras por lingvaj homaj rajtoj.
Temas pri tio, ke tiu instituto estas partnero en projekto, kiu nomiĝas Balta Rondo. Tio estas kunlabora projekto de diversaj institutoj de verkistoj kaj diversaj kursejoj por amatoraj verkistoj kaj diversaj literaturaj centroj el baltmaraj landoj, kaj jam antaŭ du jaroj ni decidis pri kelkaj seminarioj. Unu el ili jam okazis en Taivalkoski, do tiu loko kie situas la instituto kiaj kiu estas ankaŭ mia propra naskiĝloko. Kaj nun venos dua seminario, kiu fakte estos la lasta en vico de diversaj seminarioj, kiujn tiu projekto organizis.
Tiu ĉi havas kiel temon linvgvajn homajn rajtojn, kaj mi tie havos la plezuron aŭdi du el la plej elstaraj fakuloj sur tiu kampo, nome profesoron Robert Phillipson kaj doktorinon Tove Skutnabb-Kangas, ambaŭ el Danlando, kaj ambaŭ jam sufiĉe konataj ankaŭ en la esperanta medio, interalie pro tio ke ili ambaŭ prelegis en la du Nitobe-simpozioj kiuj okazis, kaj ĵus estis eldonita de UEA libro de Robert Philipsson kun la titolo "Ĉu nur-angla Eŭropo?".
Tove Skutnabb-Kangas prelegos tie ĝenerale pri la lingvaj rajtoj kiel parto de homaj rajtoj, kaj profesoro Phillipson parolos pri la sekvoj de la unuiĝo de Eŭropo el la vidpunkto de lingva kaj kultura diverseco. Ni havos ankaŭ kelkajn aliajn prelegojn. Interalie la konata finna esperantisto, doktoro Jukka Pietiläinen, prelegos tie pri la rezultoj kiujn donis lastatempa enketo de Esperanto-Asocio de Finnlando inter finnaj kandidatoj por la eŭropa parlamento. En tiu enketo oni demandis pri ilia sinteno al la lingva politiko en Eŭropa Unio, kaj estis ankaŭ kelkaj demandoj aparte pri Esperanto.
Estos ankaŭ prelego de grava finna fakulo pri la tradukado de literaturoj de malgrandaj lingvoj, kaj ĝenerale pri tio, kiel tiel nomataj grandaj lingvoj dominas en la traduk-literaturo, fakte en ĉiu lando, kaj estas ankaŭ grava faktoro de maljusteco kiu okazas sur la lingva kampo. Ni aŭdos ankaŭ raportojn pri kelkaj minoritataj lingvoj, precipe en Finnlando kaj en Svedio, kaj kompreneble estos ankaŭ multe da diskuto surbaze de tiuj prelegoj.
Estos 20 ĝis 30 partoprenantoj el preskaŭ ĉiuj baltaj landoj, plej parto kompreneble estos el Finnlando, sed estos ankaŭ fakte el ĉiuj landoj ĉirkaŭ la Balta maro, escepte de la du sudaj, tio estas Germanio kaj Pollando kiuj ne ĉeestos tie, sed entute mi mem trovas ĉi tiun seminarion tute konvena fina punkto por mia laboro en tiu Päätalo-instituto, ĉar en ĝia temaro bone kombiniĝas tiu mia antaŭa laboro kun mia nuna laboro. Estas kvazaŭ ia, kiel diri, mola transiro de unu laboro al alia.
Sed kiel estas, mi certas ke vi estos en Finnlando?
Jes, mi estos, mi iros tien por tiu seminario kaj por kelkaj tagoj antaŭ kaj post ĝi. Estas iom neoportuna tempo ĝuste nun.
Pro la kongresa premo?
Jes, antaŭ la kongreso, sed tamen, kiel dirite, tiu seminario estis decidita jam antaŭ du jaroj, kaj ne plu eblis plifruigi ĝin. Fakte eĉ ne indis plifruigi ĝin pro tio ke en tiu sama semajno okazos en Taivalkoski tiel nomata Päätalo-semajno. Do tiu Päätalo estis fama verkisto kiu naskiĝis en Taivalkoski kaj laŭ li oni nomis la instituton pri kiu mi parolis, kaj omaĝe al li ĉiujare jam de pli ol 30 jaroj okazas en Taivalkoski kultura semajno komence de julio.
Tiu semajno komenciĝos ĝuste la 5-an de julio kaj tiu seminario estos parto de la semajno, tiel ke la partoprenantoj, tiuj eksterlandanoj kiuj venos al la seminario, ili havos okazon iom konatiĝi ankaŭ kun la kultura vivo tie, dank' al tiu semajno, kaj la partoprenantoj de tiu kultura semajno ankaŭ ricevos iom da reeĥoj el tiu seminario pri la lingvaj homaj rajtoj.
Do ĝenerale estas tre grave ke nia atingos pli vastan publikon, malgraŭ tio ke la seminario mem estas relative malgranda kaj tie ĉefe estos fakuloj, sed tamen estos pli da publika reeĥo kaj pli da atento al tiuj lingvaj homaj rajtoj, pri kiuj ankoraŭ antaŭnelonge oni apenaŭ parolis sed kiuj nun pli kaj pli ofte aperas en diskutoj ankaŭ en Finnlando lige kun la plivastiĝo de la Eŭropa Unio. Pli kaj pli ekzemple en la gazetaro aperas diskutoj pri la sorto precipe de malgrandaj lingvoj kiel ekzemple ĝuste la finna lingvo en tiu granda Babelo kiu ekzistas en la formo de EU nun.
La retejo de Päätalo-instituto.