Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Antaŭ 70 jaroj estis malpermesita Esperanto en nazia Germanio

Antaŭ 70 jaroj estis malpermesita Esperanto en nazia Germanio

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-15 16:23
La 17an de majo 1935 la tiama germana ministro pri scienco, edukado kaj popolklerigo, Bernhard Rust, malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj. Kiel kaŭzon oni en la dekreto menciis, ke la uzado de Esperanto kondukus al "malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero". Per tio la subpremado de Esperanto, kiu ekis jam komence de la nazia regado en 1933, estis oficiale konfirmita.
Granda parto de la Esperanto-kursoj en la lernejoj finiĝis jam antaŭ la dekreto; ankaŭ la kursoj en la radio ĉesis tuj post la nazia potencakirado. La ĉesigo de la lerneja instruado, kiu ekde la dudekaj jaroj okazis en pli ol cent lernejoj en Germanio, kaj la malebligo de organizita laboro terure trafis la Esperanto-movadon kun sekvo dum pluraj jardekoj.

La subpremado de la laboristaj asocioj okazis inter marto kaj decembro 1933 - la posedaĵon de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) en la oficejo konfiskis la polico, Socialista Esperanto-Asocio (SEA) decidis dissolviĝi, oni konfiskis la havaĵon de la eldonejo EKRELO kaj la agado de SAT en Germanio estis malpermesita. Multaj el la aktivuloj de la laborista Esperanto-movado estis malliberigitaj, kelkaj mortis.

[el Esperantoland]

La tuta artikolo legeblas ĉe Esperantoland.org.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-30 23:28
En Germanio oni rememoras en 2013 du gravajn historiajn eventojn, kaj lige kun ili okazos multaj aranghoj kaj aperos pluraj novaj libroj:

80 jarojn depost la akaparo de la povo fare de A. Hitler la 30an de januaro 1933
60 jarojn depost la popola ribelo en GDR la 17an de junio 1953

Germana Esperanto-Asocio (GEA) povus organizi unu au du centrajn konferencojn pri tiuj eventoj kaj rediskuti la situacion de Esperanto en la Tria Regno kaj en GDR.

Rioklarido
Rioklarido diras:
2013-01-31 00:18
"Popola" ribelo, jes, el la vidpunkto de kapitalisma reakciisto, por kiu komunismo estas la sama ideologio kiel komunismo, kaj samseksemuloj psiĥe malsanaj homoj.

Rioklarido
Rioklarido diras:
2013-01-31 00:19
Memkompreneble, mi volis diri "por kiu komunismo estas la sama ideologio kiel faŝismo".
Rioklarido
Rioklarido diras:
2013-01-31 00:22
Alia grava evento ĉi-jare estas la 2a febraro: la 70 jaroj de la venko de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germanaj nazioj en Stalingrado.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-31 00:52
Ŝajnas, ke vi ion miskomprenis.

Cetere mi scias, ke la SED-komunistoj nomis la ribelon de la 17a de junio 1953 "kontraŭrevolucia puĉprovo" lanĉita de faŝistoj de la imperiismaj ŝtatoj. (Mi ĵus relegis la oficialan fabelon prezentian en "Geschichte der SED", Dietz-Verlag 1978, pp. 288-98). Sed intertempe ŝajnas, ke la vero pri tiu evento estas konata kaj klarigita. La sistema historia falsado fare de GDR (en kiu partoprenis ankaŭ GDR-espistoj) havis neniun ŝancon, kaj neniun sencon. Sed ŝajnas, ke en (orienta) Germanio daŭre ekzistas homoj, kiuj kredas la oficialan version de la SED-propagando.

Mi havas nenian problemon aldoni al la kalendaro la venkon de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germanaj nazioj en Stalingrado. Kaj estus tre bone, se la Eo-movado organizus konferencon ankaŭ pri tiu temo, por foje okupiĝi pri io alia ol eterne naĝi en la sama verda saŭco. Sed la batalo ĉe Stalingrado ja estas unu el la konsekvencoj de la akaparo de la povo far Hitler en 1933, kiel la holokaŭsto kaj sennombraj aliaj eventoj okazintaj dum la nacisocialisma diktaturo. Ŝajnas al mi, ke la Eo-movado ne aparte interesiĝis pri tiu temaro ĝis nun. Male, mi observas la tendencon, ke en Eo-medioj oni preferas prisilenti tiujn aferojn.

Eble estus utile, se vi malkaŝus vian identecon, ĉar tiam mi eventuale pretos serioze diskuti kun vi, ekzemple pri la diferencoj kaj maldiferencoj inter komunismo kaj faŝismo.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-31 04:07
Mi ne povis trovi la tekston ĉe EsperantoLand kaj tial ne scias, kiu estas la aŭtoro.

Ĉiukaze la titolo estas erariga, ĉar Esperanto kiel lingvo neniam estis malpermesata. Esperantistoj povis en privata rondo praktiki Esperanton sen problemo.

Estas prava, ke estis malpermesitaj la strukturoj de la Esperanto-Movado. Ekde la komenco 1933 tio trafis la organizojn, kiuj estis sufiĉe proksimaj al la laborista movado aŭ rekte ligita al la komunista partio. Tio malpermeso ne estu konsiderata kiel malŝato de Esperanto. Ankaŭ la laboristaj organizo pri sporto, kulturo aŭ libertempo estis malpermesita, sed la novaj regantoj ne malŝatis sporton ktp.

La t.n. neŭtrala movado povis daŭrigi sian laboron. Ĝi provis adaptiĝi al la novaj ĉirkonstancoj, ekzemple per enkonduko de la "Führerprinzip" anstataŭ demokrata organizo. 1933 eĉ povis okazi la 25-a Universala Kongreso en Köln kaj multaj eksterlandaj estis impresita pri la ordo kaj pureco en Germanio.

La Germanaj Esperantistoj provis prezenti sin kiel fidelaj anoj de la nova reĝimo. Ili konsilis la ekskludon de judaj membroj kaj uzis Esperanton por informi eksterlande pri la atingaĝoj kaj avantaĝoj de la nova germana ŝtato. Entute sufiĉe nigra ĉapitro, pri kiu oni provas silenti per prezento de la malpermeso en 1933, kiu ne estis kontraŭ Esperanto, sed kontraŭ maldekstra movado ĝenerale.

Tri jarojn la oficiala germana Esperanto-organizo provis vivi kun la novaj mastroj. Tiam evididentiĝis ke la organiza integriĝo en la nacisocialismajn strukturojn ne estis realigebla kaj tio estis la fino.

La afero estas multe pli komplika ol mi povas skizi ĉi tie, sed mi planis detalan studon por la 75-an datrevenon. Oni devas koncedi ke multaj lokaj grupoj ne pretis partopreni en agoj kontraŭ judaj membroj kaj preferis forlasis la nacian organizon.

Sed la kutima versio, prezenti Esperanton kiel viktimo de la faŝista reĝimo certe ne estas la tuta vero.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-01-31 11:48
La autoro de la citajho shajne estas Ulrich Lins. http://www.esperantoland.or[…]=Lingvopolitiko&ekde=10
amike, Istvan Ertl
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-31 12:07
Responde al Roland Schnell:

La titolo estas erariga ankaŭ pro tio, ke la artikolo aĝas jam ĉirkaŭ 8 jarojn, do "Antaŭ 70 jaroj" signifas nun "Antaŭ 78 jaroj". Sed pri tio oni kulpigu Andreas Kuenzli, kiu respondis al antikva artikolo, aŭ la administrantojn de Libera Folio, kiu permesas tiajn respondojn al antikvaj artikoloj. Tamen, se oni "malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj", ĉu oni ne rajtas diri, koncize, almenaŭ en titolo, ke "estis malpermesita Esperanto"? Malpermesi aferon ĉiam signifas, vere, malpermesi iujn agojn, kiuj rilatas al la afero. Ekzemple, leĝo ne povus "malpermesi kokainon", ĉar tio estus tro malpreciza; ĝi povas tamen malpermesi diversajn difinitajn agojn rilate kokainon.

Cetere, la afero pensigas min pri frazo en "Mil naŭcent okdek kvar", kiun mi relegas nun en Esperanto. Tre proksimume ĝi tekstas: Tio ne estis kontraŭleĝa (nenio estis kontraŭleĝa, ĉar ne plu ekzistis leĝoj), sed, se ĝi estus detektita, ĝi povus sekvigi dudek kvin jarojn en bagno.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-31 13:45
Se insistas pri vortoj, oni ankaŭ devas mencii, ke "Bundeswettbewerb Fremdsprachen" en Germanio aktuale malpermesas Esperanton. Se ŝtato decidas, ke certa grupo ne (plu) rajtas uzi la infrastrukturon (lernejoj), tiu ne estas malpermeso.

Certe oni povas argumenti, ke la sinteno de la ŝtatestroj ŝanĝis post januaro 1933, sed tion eĉ Esperantisto povis antaŭvidi legante la gazetaron. Pli tikla por mi estas, ke kelkaj Esperantistoj provis aranĝiĝi kun la novaj potenculoj, kies malŝato de judoj (Zamenhof kaj lia tuta familio estis judoj) estas sufiĉe konata. Mi konsilas legi la koncernajn eldonojn de "Germana Esperantisto" (rete atingebla per la Aŭstra Nacia Biblioteko), kiu eĉ ne hezitis traduki paroladon de Adolf Hitler.

Mi ne povas juĝi, ĉu ili faris tion el vera konvinko aŭ nur por savi la aferon de Esperanto. Kompreneble la versio de Lins, kiu prezentas Esperanton kiel viktimon de fiaj potenculoj, estas pli facile eltenebla.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-31 13:59
Nu, videble Andy celis atentigi la legantojn pri gravaj datrevenoj okazontaj chi-jare koncernaj al kelkaj el la plej epokinfluaj procezoj okazintaj dum la skua historio de la 20-a jarcento en Germanio (kaj la mondo). Vokante aliri tiujn eventojn lau ties impakto en la evoluo de nia aparta fenomeno Esperanto, li elektis utiligi 8 jarojn aghan, proksimteman artikolon en Libera Folio. En aliak okazoj li ankau faris tion, kio shajnas al mi tute pravigebla pasho, ech se ghi povus tamen kauzi konfuzighojn au miskomprenojn, char ja oni ne tuj kontrolas la faktan daton de chiu koncerna artikolo kiu (re)aperas en la chefa pagho.

Sed tio kio gravas, nome la kompleksa, chefe sed ne nur detrua efiko de la totalismaj diktaturoj (naziismo kaj stalinismo) sur Esperanto, ja estas gravega temo kiun oni devus ghisfunde esplori kaj diskuti. Cetere, en 2013 oni povas festi la 40-an datrevenon de la unua versio de tio kio poste ighos la chi-tema impona historiografia verko de Ulrich Lins (broshuro che L' omnibuso, Kioto, 1973). Interesa temo povus ekz. esti, en komplete shanghighinta mondo kompare al la 1930-aj au 1950-aj jaroj, pripensi la efikon sur Esperanto de la nuntempa novliberala totalismo de merkato, en tutmondighinta mondo.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-01-31 14:09
Rolando prave atentigas, ke la nacisocialistoj ne malpermesis Esperanton: Ĝenerale ĉiu rajtis private uzi Esperanton.

Interesa ja estas la rilato inter la nacisocialistoj kaj la esperantistoj. Estas konate, ke ekzistis jam antaŭ 1933 aktivaj nacisocialistoj-esperantistoj, kiuj fondis proprajn E-grupojn kaj eldonis propran revuon (kiu konserviĝis en la Ŝtata Biblioteko en Berlino). La posta ĉefo de GEA estis partiano de la nacisocialista partio. Aliflanke, supozeble ankaŭ e-istoj el la en la jaro 1933 malpermesitaj socialistaj asocioj venis al GEA. Eble interesa kampo por aparta esploro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-31 16:35
Do bone, kulpigu min, ke mi faris proponon, mi kutimas esti kritikita de e-istoj. Kaze ke vi ne rimarkis: Mi serĉis en Lib Folio taŭgan lokon por meti tiun proponon kaj trovis tiun paĝon. Pri la ĉefa titolo de tiu rubriko mi ne "kulpas", sed mi ne trovis pli taŭgan rubrikon. Ŝajne nur Vergara ghuste komprenis mian intencon.

Nun kelkaj vortoj pri la resto:
La nervozaj reagoj de germanoj pri nacisocialismo kaj komunismo estas kompreneblaj kaj ne mirigas min. Pro tio estas grave daŭre atentigi kaj rememorigi, ankaŭ en Eo-medioj la krimojn de la germanoj (kaj austroj) kaj ties fihelpantoj (ĉefe ukrainoj, litovoj, latvoj kaj estonoj) dum la dua mondmilito, por ke germanoj (kaj la aliaj) neniam plu povu fari tiajn senprecedencajn krimojn kiel ili faris dum la nacisocialisma tempo. Pri la milionoj da mortigitaj judoj hodiaŭ bedaŭrinde neniu plu parolas en la Eo-movado, same pri la ĉ. 100 milionoj da homoj, kiuj pereis sub la komunismo.

Lins mildigis la nacisocialismon en sia libro "La danĝera lingvo" kaj plenforte batis la stalinismon (kompreneble tute prave). Kion la stultaj e-istoj ne rimarkis estis, ke lia libro formis parton de la FRG-propagando kontraŭ la bolŝevismo, kiel praktikate ankoraŭ longe post la milito, fakte ĝis 1989 (la siatempa akra - kaj altgrade ridinda - ideologia kritiko de lia libro far Blanke /kiu ankaŭ verkis samstilan komenton en la sovetia eldono de LDL/ el marksisma vidpunkto estas indikilo por tiu hipotezo). Al tiu koncepto apartenis mildigi la rolon de la nacisocialismo kaj de la holokaŭsto (vorto kiu laŭ mia memoro ne aperas en LDL). La malekvilibron oni povas bone vidi laŭ la amplekso de la koncernaj partoj pri la persekuto de e-istoj en Germanio kaj Sovetunio, kiu estas grandega diferenco laŭ paĝoj. Pro tio estus grave, ke aperus novaj libroj pri tiuj temoj en Esperanto, kiuj aktualigus, kaj se necese revizius, la konatajn sciojn, kaj ke oni ĉesu glorigi la verkojn de Lins (kaj ne nur de Lins) kiel solan fonton pri tiu temo (ĉar pri la samaj temoj ekzistas centoj aŭ miloj da aliaj libroj en diversaj nacilingvoj, do LDL ne povas esti LA standardo). Ĝiaj fontoj baziĝas sur la stato de antaŭ 1989 (kaj ekzemple ne plu povis konsideri la gravajn studojn de Nik Stepanov). La problemo de la Eo-historiografio estas, ke ĝi senlime stagnas: La libroj de Privat neniam estis reviziitaj, la "Enciklopedio de Esperanto" stagnis en 1933/34, la libro "Esperanto en Perspektivo" stagnis en 1974, "La danĝera lingvo" stagnis en 1988 kaj same tiel kun ĉio cetera.
Lins hodiaŭ kutimas prisilenti la holokaŭston en siaj prelegoj kaj artikoloj kaj laŭ mi havas tre strangan sintenon pri judaj temoj, kiujn li traktas lau sia propra maniero. Sed Lins ludas eĉ pli negativan rolon: Per sia sinteno kaj siaj recenzoj Lins klopodas bloki ĉian novan kaj seriozan historiografian laboron en UEA. Ŝajnas, ke la e-istojn tio ne ĝenas, ĉar ili simple ne rimarkas ĝin. Male, oni freneze aplaŭdas liajn prelegojn kaj artikolojn, en kiuj ili ne rimarkas la verajn intencojn de tiu aŭtoro.

Tiom longe ke la e-istoj reagas kiel en la supraj mesaghoj, Esperanto neniam trovos sian "normalan lokon" kaj eterne restos kontrolata de "reakciaj" stranguloj, fundamentalistoj kaj ideologoj, kiuj klopodas eviti ĉian provon pli utile apliki Esperanton kaj tordi, fuŝi kaj manipuli la historian veron kaj per tio misuzas kaj uzurpas Esperanton por ideologiaj celoj, kiel la nacisocialistoj faris tion dum la Tria Regno kaj la komunistoj faris dum jardekoj en la orienta bloko, kaj kiel la ĉinoj, kubanoj kaj vjetnamoj daŭre faras.

Cetere, ankaŭ en Sovetunio Esperanto ne estis oficiale malpermesita (eĉ la Eo-movado evidente ne estis oficiale malpermesita) kaj oni devas pridubi la hipotezon de Lins, ke la e-istoj estis murditaj kaj persekutitaj, ĉar ili estis esperantistoj. En la verdiktoj kontraŭ ili la vorto Esperanto kaj Esperantistoj ne aperas, sed "nur" la kutimaj kulpigoj pri "trockismo, terorismo, antisovetia propagando agantoj, spionado, subfosado de la ekonomio" ktp. laŭ artikolo 58 de la tiama fifama punleĝo, kies viktimo fariĝis centmiloj da homoj. Kvankam la aŭtoro ja mencias tiujn aferojn, tamen la libro postlasis verŝajne ĝenerale falsan impreson pri la veraj kaŭzoj de la persekutoj.

Mi ne povas imagi, ke Ronald Schnell (kiu cetere ne estas historiisto) kapablos objektive verki pri tiuj temoj. Prefere oni eldonu la rektajn fontojn kiel ekzemple komentitan eldonon de "Mein Kampf" en Esperanto (germanlingva modelo ekzistas kaj estas libere aĉetebla), por ke la plej lasta Eo-idioto povu legi (kaj eble kompreni) kion Hitler celis.

Antaŭ ol verki ion ajn pri la nacisocialismo en Germanio en Esperanto, oni legu la koncernan fakliteraturon, t.e. almenaŭ studojn ekzemple de Haffner, Pohl, Bajohr kaj Broszat kaj la verkojn de Hilberg, Friedländer, Fest kaj Kershaw, eble ankaŭ de Hannah Arendt, Bartoszewski kaj Reich-Ranicki por kompreni ion ajn pri la sinteno de la germana popolo en la 30aj kaj 40aj jaroj. Sen referencado al la verkoj de tiuj aŭtoroj, verki ion ajn pri tiu temaro havas neniun sencon kaj neniun valoron. En la verkoj de Lins mi ne povis malkovri tiujn nomojn, dum svarmas referencoj al “propraj“ aŭtoroj, kiuj estas konataj, ke ili ne sufiĉe objektive analizis la historion de Esperanto kaj la historion entute.

Eble vi komprenas la diferencojn.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-01-31 23:21
"La danĝera lingvo" temas pri persekutoj kontraŭ Esperanto. Kuenzli asertas: "pri la samaj temoj ekzistas centoj aŭ miloj da aliaj libroj en diversaj nacilingvoj". Tiun aserton mi opinias tipa kuenzlia strangaĵo. Sed kompreneble mi tre ĝojus, se li pravus. Imagu: centoj aŭ miloj da nacilingvaj libroj pri speciala temo el la historio de Esperanto! Kuenzli gvidu nin al tia trezoro per ampleksa bibliografio!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-01 01:20
Denove miskompreno. Kompreneble mi celis diri, ke pri nacisocialismo kaj komunismo/stalinismo ekzistas centoj kaj miloj da nacilingvaj faklibroj (kompreneble en la 60-80aj jaroj, kiam Lins priverkis sian temon, ankorau ne ekzistis tia abunda fakliteraturo kiel nun, sed tamen).

Kompreneble, la "ekstera mondo" ne interesighis pri la temo de la persekuto de e-istoj en D kaj SU, tial oni ne miru se ekzistas neniuj nacilingvaj libroj pri tiu temo. Aliflanke, la e-istoj neniam vere interesighis pri nacisocialismo kaj komunismo, pro kio apenau ekzistas (interesaj) libroj pri tiuj temoj en Eo. Pro tiuj cirkonstancoj LDL estis esence la sola libro, kiu traktis tiun temon, krom kelkaj artikoloj, postlasitaj de la sama autoro plus eble du-tri sovetianoj.

Pri la skeptikaj reagoj de la germanaj e-istoj, ke Lins traktis la persekuton de la e-istoj sub la nacisocialistoj, mi atentigis jam en alia okazo, kaj por esti justa, mi denove atentigas pri la koncerna prelego, kiun oni povas legi sur http://www.fenske.exequtive.de/ea/2006/ea2006_3_2.pdf (vd. precipe p. 10), kie li klarigis la reagojn kaj la eblajn konsekvencojn, kiujn tiuj reagoj havis. Chu en tio fontas la kauzo, ke Lins hodiau hezitas paroli pri la holokausto kaj GDR-komunismo (kvankam li ja sendube bone konas la detalojn de tiuj temoj) en publikaj prelegoj mi ne scias. Kaj sincere dirite tio ankau ne tro interesas min.

Mi ne scias kiu vi estas, sed chiukaze vi devas esti sufiche malagrabla tipo. Pro tio mi ne plu respondos al vi, se vi komentas anonime. Por vi mi certe kompilos neniun bibliografion. Serchu ghin mem en la interreto!