Małgorzata Handzlik renkontis pintan EU-estron
de Redakcio
—
Laste modifita:
2006-01-21 20:38
Unuafoje en la historio de la Eŭropa Unio, esperantista EU-parlamentano renkontiĝis kun pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono. Dum sia rendevuo kun Ján Figeľ, Małgorzata Handzlik postulis, ke Esperanto ricevu egalajn rajtojn kun aliaj lingvoj en la eduk-sistemoj en la landoj de la Eŭropa Unio. Figeľ opiniis la asertojn pri la lernofaciliga rolo de Esperanto interesaj, kaj aludis ke EU povus aranĝi internacian konferencon pri la temo. Tamen laŭ profesiaj lingvistoj ne ekzistas scienca pruvo pri ia aparta propedeŭtika valoro de Esperanto.
La 5-an de
julio la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik
renkontis la pintan respondeculon pri kulturaj aferoj en EU, la komisionanon
Ján
Figel'. La renkontiĝo okazis en Strasburgo en Francio pro peto de
Małgorzata Handzlik, kaj estis plene dediĉita al la problemoj de la
multlingveco de la Eŭropa Unio.
Komence de la renkontiĝo Ján Figeľ ŝajne kredis, ke Małgorzata Handzlik volas enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de la Eŭropa Unio. Tiun supozatan proponon, kiu efektive neniam estis farita, li tuj refutis kiel apenaŭ realigeblan.
La propono kiun Małgorzata Handzlik efektive volis diskuti estis tute alia, kaj ĝin Ján Figeľ traktis tute serioze. Małgorzata Handzlik atentigis, ke la plimultiĝo de oficialaj lingvoj en EU efektive kondukas al diskriminacio de certaj lingvoj favore al aliaj. "En praktiko ĉiuj lingvoj perdas sian rolon, nur la angla iĝas pli kaj pli potenca, kio ofendas la unian principon pri egalrajteco de ĉiuj lingvoj", atentigis Małgorzata Handzlik.
Laŭ ŝi, la rekomendo ke ĉiu civitano de EU lernu minimume du fremdajn lingvojn ne solvos la problemon, ĉar la plej multaj homoj neniam lernos sufiĉe bone eĉ la unuan fremdan lingvon. Kiel eblan solvon ŝi proponis Esperanton, kiu laŭ ŝi multe faciligus la postan lernadon de dua fremda lingvo.
Małgorzata Handzlik atentigis Ján Figeľ, ke en EU nuntempe nur hungaroj rajtas ne nur studi Esperanton, sed ankaŭ oficiale ekzameniĝi pri ĝi samrajte kun aliaj fremdaj lingvoj. Ŝi proponis, ke ĉiuj eŭropanoj havu la saman rajton.
Laŭ Małgorzata Handzlik, pluraj studoj pruvis, ke studado de Esperanto efektive subtenas postan lernadon de aliaj lingvoj. Tamen laŭ profesiaj lingvistoj, tia ligo ne estas science pruvita.
- Ke post la lernado de Esperanto estas pli facile lerni pliajn lingvojn, estas la persona sperto de multaj esperantistoj, kaj oni ne bezonas dubi, ke en iliaj kazoj tio ofte veras. Tamen laŭ mi ankoraŭ mankas scienca pruvo de du asertoj: ke la lernado de Esperanto faciligas la lernadon de iu ajn plia lingvo, senkonsidere kiu estas tiu plia lingvo kaj kiu estas la gepatra lingvo de la lernanto; kaj ke en tiuj kazoj, kiam Esperanto ja rapidigas la lernadon de plia lingvo, ĝi rapidigas ĝin tiel multe, ke tio plene kompensas la tempon uzitan por lerni unue Esperanton, konstatas la konata lingvisto Jouko Lindstedt.
Kiel pruvon de siaj argumentoj Małgorzata Handzlik citis interalie esplorojn de profesoro Helmar Frank, faritajn en la 1970-aj jartoj. Li tiam esploris la lerno-faciligan efikon de Esperanto kiel preparo al la posta lernado de la angla lingvo fare de germanaj lernantoj. Tamen tiuj esploroj ne estis unuanime akceptitaj.
- Scienca esplorado pri lingvolernado estas tre vigla nuntempe, sed la "kibernetika pedagogio" de profesoro Frank estas aparta skolo malmulte konata. Sekve citi lin apenaŭ konvinkas la specialistojn pri lingvopedagogio. Liaj rezultoj povas kompreneble esti parte ĝustaj, sed en la Esperanto-movado oni kutimas troigi kaj troĝeneraligi ilin, opinias Jouko Lindstedt.
Ján Figeľ tamen ne enprofundiĝis en la sciencajn disputojn, sed opiniis la argumentojn prezentitajn de Małgorzata Handzlik interesaj.
- Se tio ĉi estas vero oni povus fari konferencon internacian pri tiu problemo. Estus bone ke la konferencon proponu iu aŭ iuj el la membroŝtatoj, opiniis Ján Figeľ.
Ján Figeľ kaj Małgorzata Handzlik interkonsentis pri pliaj laboraj kontaktoj rilate la temon.

Legu pli: la letero de Małgorzata Handzlik al Ján Figeľ
Lindstedt do tute prave atentigas ke "en la Esperanto-movado oni kutimas troigi kaj troĝeneraligi" la rezultojn de la esploroj de Helmar Frank. Sed li estas maljusta al Frank, se li kredas ke pli kapabla esploristo pli objektive solvus la demandon – la demando mem, tia kia ĝi estas starigita, ne taŭgas por objektiva respondo.
Jens S. Larsen