Helmar Frank iĝis Esperantisto de la Jaro
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-12-29 12:10
Kiel Esperantisto de la jaro 2004 estis elektita Helmar Frank, 71-jara pensiita profesoro, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino. Mem Helmar Frank ne opinias sin membro de la Esperanto-movado. La lingvon Esperanto li nomas ne Esperanto, sed ILo. Laŭ li, "ILo" devus iĝi la lingvo de Eŭropo. La anglan Helmar Frank nomis "la helpa lingvo de la internacia prostitucio". Tiuj kiuj volas enmigri aŭ peti azilon en Eŭropa Unio laŭ Helmar Frank devus scii Esperanton aŭ eventuale latinon.
Ekde la jaro 1998 la gazeto La Ondo de Esperanto
ĉiujare elektigas "Esperantiston de la Jaro". La elekton faras du
internaciaj ĵurioj, kunmetitaj de La Ondo de Esperanto. La unua
ĵurio, kiu ĉi-jare havis 13 anojn, proponas kandidatojn, el inter kiuj
la dua ĵurio kun same 13 anoj devis fari sian elekton.
Ĉi-jare estis elektita Helmar Frank, kiu ricevis sume tri voĉojn de la 13 ĵurianoj. La voĉoj estis distribuitaj tre ebene - la plej multaj el la kandidatoj ricevis po du voĉojn, kaj neniu restis tute sen voĉoj. Oni povas miri, ke la sumo de la donitaj voĉoj estas 26, kvankam en la komuniko de La Ondo de Esperanto estis nomitaj nur 13 ĵurianoj-elektantoj. Tamen ĉiu ĵuriano rajtis laŭplaĉe voĉdoni por unu ĝis tri kandidatoj, do ne temas pri miskalkulo.
Helmar Frank iĝos 72-jara en februaro 2005. Li pensiiĝis de sia profesora posteno ĉe la universitato de Paderborn en 1998 kaj liaj plej grandaj publike konataj meritoj troviĝas en iom distanca pasinteco. Li tamen daŭre restas prezidanto de la senato de Akademio Internacia de Sciencoj en San-Marino, kiun li kunfondis en la unua duono de la 1980-aj jaroj. (Neoficiale en 1983, oficiale en 1985.)
En la jaro 2004 li kunfondis institucion kun la iom komplika nomo LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio).
Laŭ AIS kaj laŭ la retejo de UEA tiu institucio estis fondita kunlabore kun du ekzistantaj universitatoj, tiuj en Sibiu (Rumanio) kaj en Nitra (Slovakio). Tamen la kunlaboro ne ŝajnas tre profunda, ĉar la retejoj de la koncernaj universitatoj enhavas absolute nenian mencion pri la nove fondita institucio. Laŭplane la nova institucio devus oferti malĉeestan instruadon ankaŭ en Esperanto, sed restas vidi, kion tio signifos en la praktiko.
Jam en 1974 Helmar Frank kunfondis en Paderborn (okcidenta Germanio) Eŭropan Klubon, kies celo estis propagandi "eŭropan identecon" kaj stimuli la lernadon de neŭtrala eŭropa lingvo kiel latino aŭ Esperanto, kiun la klubanoj insistis nomi ILo ("Internacia Lingvo"), supozante ke Esperanto iĝos pli populara se oni ne nomos ĝin Esperanto.
Ankaŭ dum postaj jaroj Helmar Frank daŭrigis sian eŭropisman agadon. Li daŭre klopodas starigi universitatan instruadon pri nova scienco kun la nomo "eŭropiko", kaj en 1999, jam post sia emeritiĝo, li eldonis ampleksan eseon pri la estonteco de la Eŭropa Unio, kiu grandparte konsistas el pledo por "ILo" kiel komuna lingvo de Eŭropo.
En 2002 Helmar Frank kune kun sia multjara kolego el Eŭropa Klubo, Sigfried Piotrowski, eldonis novan, preskaŭ 300-paĝan verkon pri la "senlingveco de Eŭropo" Siegfried Piotrowski/Helmar G. Frank (eld.): Europas Sprachlosigkeit. En tiu ĉefe germanlingva verko Helmar Frank enkondukas neologismojn ankaŭ en la germanan lingvon, interalie la nomon de nova lingvo, Europisch, kiu supozeble estas ankoraŭ unu nomo por Esperanto.
En sia recenzo pri la libro Ziko M. Sikosek krom la nov-elpensitaj vortoj trovas ankaŭ aliajn detalojn kiuj iom makulas la sciencajn intencojn de la verko:
"...la sufiĉe forta kontraŭ-angla impeto donas negativan impreson, kiel ekz. la atentigo de Frank, ke la angla estas la helpa lingvo de la internacia prostitucio (p. 133/134). En iom kurba vortumado Frank postulas: se iu volas enmigri Eŭropan Union, aŭ serĉas azilon, li devas scipovi Esperanton aŭ alian neŭtralan lingvon (p. 19)."
Meze de decembro, jam antaŭ la elektiĝo de Helmar Frank kiel Esperantisto de la Jaro, liaj eŭropismaj ideoj ricevis akran kritikon de Sebastian Hartwig en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto:
"Se tiu d-ro Frank estas ja nur iom reprezenta por la esperanta penselito - kaj mi timas, ke li estas - mi devas serioze konsideri kabeiĝon kaj mallernon de Esperanto. Estas certe tre interesa fenomeno, kiu indas esploron, kiel oni povas ŝanĝi Esperanton, kiu estis intencita kiel ilo por kontraŭefiki ŝovinismon, al ilo por subteni ŝovinismon (ĉi-okaze 'eŭropan')", li skribis.
La Esperantisto de la Jaro estis nun elektita nur la sepan fojon, sed Helmar Frank estas jam la naŭa persono kiu ricevis tiun distingon. Tio eblas, ĉar en la jaro 2000 la voĉoj estis distribuitaj tiel ebene, ke finfine devis esti elektitaj tri esperantistoj de tiu jaro.
En 1998 kiel la unua Esperantisto de la Jaro estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 estis elektita Osmo Buller, en 2002 Michel Duc Goninaz, kaj en 2003 Dafydd ap Fergus.
En ĉi tiu jaro estis proponitaj entute 25 kandidatoj, kaj gajnis do Helmar Frank per 3 voĉoj. Po du voĉojn ricevis István Ertl, Povilas Jegorovas, Sten Johansson, Ilona Koutny, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Flavio Rebelo, Scott Redd, Chuck Smith, Zlatko Tišljar. Po unu voĉon ricevis Donald Harlow, Kalle Kniivilä kaj Atilio Orellana Rojas.