Du prezidantoj denove kolektas donacojn
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-02-17 12:21
La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio (Seán Ó Riain) kaj de Universala Esperanto-Asocio (Renato Corsetti) komencis novan monkolektan kampanjon subtene al la Brusela Komunikad-Centro. La Komunikad-Centron formale funkciigas Eŭropa Esperanto-Unio, sed efektive EEU havas neniajn financajn rimedojn, kaj tial la plua ekzistado de la centro rekte dependas de la donacemo de individuaj esperantistoj. Tamen multaj esprimas dubojn pri la efikeco de la agado en Bruselo.
Simila donac-kampanjo estis pasintfoje lanĉita en aŭgusto 2003, post la
Universala Kongreso en Gotenburgo. En la kongreso la komitato de UEA
decidis ne plu financadi la funkciadon de la Brusela Komunikad-Centro,
kiu ĝis tiam kostis al UEA almenaŭ 50.000 eŭrojn. La celo de la tiama
kampanjo estis kolekti minimume 30.000 eŭrojn.
- Laŭ mia supraĵa kono, mi scias ke en 2003-2004 oni kolektis iom malpli ol 40.000 eŭrojn kaj la kompleta sumo estis elspezita por la salajro de la direktoro Dafydd ap Fergus plus kelkaj aliaj kostoj de BKC, komentas Zlatko Tišljar, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio.
Parto de tiuj 40.000 eŭroj estis kontribuo de 10.000 eŭroj donacita de unu privata mecenato. Eĉ pli altan sumon, 15.000, la du prezidantoj esperas ricevi de mecenato en ĉi tiu jaro, aludas cirkulero de Eŭropa Esperanto-Unio. En la sama cirkulero EEU pledas al siaj landaj asocioj ke ili pagu sian kotizon.
"Se ĉiuj landaj asocioj (24) pagus laŭstatute duonan eŭron por ĉiu sia membro, ni havus pli ol 5000 eŭrojn kaj povus peti la mecenaton pri alia parto", skribas la funkciuloj de EEU.
Tamen, ĉu EEU efektive havas 24 landajn asociojn ankoraŭ ne estas certa. Ĝis nun EEU oficiale tute ne ekzistis, sed nun estis en Belgio jure registrita la nova statuto de la asocio. Ĝis nun membris en EEU nur asocioj el la malnovaj landoj de la Eŭropa Unio, kaj eĉ ne ĉiuj el tiuj.
Eŭropa Esperanto-Unio estis unuafoje fondita en Verono, Italio en 1992, kaj denove fondita en Stutgarto, Germanio en 1997. La agado de la organizaĵo tamen estis sporada kaj neorganizita.
Kiom da landaj asocioj havos la nun oficiale ekzistanta EEU ankoraŭ neniu scias, ĉar por membriĝi, la asocioj devos pagi sian kotizon, kaj ĝuste la pagado de kotizoj estis grava problemoj dum la ĝisnuna ekzistado de EEU. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas - por aliĝi al EEU, la asocioj laŭ la nova staatuto devas sendi skriban aliĝpeton al la prezidanto aŭ la sekretario.
Laŭ la nova statuto de EEU, unu el la celoj de la asocio estas "fortigi eŭropan konscion ĉe la civitanoj en Eŭropa Unio". Ne estas certe, ĉu tia politika celo estos akceptebla al ĉiuj landaj asocioj.
Krom la mono kolektita de privatuloj, Brusela Komunikad-Centro dum 2004 ricevis la tutan informadan buĝeton de UEA. Tiel okazis kvankam la komitato de UEA en la Gotenburga Universala Kongreso decidis ne plu subteni BKC-n. Anstataŭ pagi rektan subvencion UEA dum la pasinta jaro mendis de BKC klare tro kostajn tekstojn, kies utileco krome estas disputebla.
- Mi neniam sentis vere emon traduki kaj disvastigi ilin, ĝuste ĉar mi ne sentis ke ili vere proponus ion novaĵvaloran por la gazetaro, komentis lastatempe Jukka Pietiläinen, la komisiito de UEA pri informado.
Temas pri kelkaj modelaj informaj artikoloj, kiujn BKC verkis kaj dissendis amase por tradukado al diversaj lingvoj. Por ĉiu artikoleto UEA pagis 1.000 (mil) eŭrojn, kelkoble pli ol fakturus profesia ĵurnalisto en okcidenta Eŭropo. Tamen tio ne sufiĉis.
Laŭ ciferoj publikigitaj en la duonjara raporto de BKC, oni esperis ankaŭ en 2005 ricevi 5.000 eŭrojn de UEA. Tamen Jukka Pietiläinen ne kredas, ke tio efektiviĝos.
- Mi ricevis impreson, ke la financa situacio de UEA ne permesas tiajn kostojn ĉi-jare. Krome la plano de BKC estis iom malklara kaj ne aparte elstara, tiel ke apenaŭ havus sencon ke UEA aĉetu tiujn servojn.
La nova monkolekta kampanjo kiun nun iniciatis Eŭropa Esperanto Unio estas iom surpriza, konsiderante ke la jarmeza raporto de la Brusela Komunikad-Centro de 2004 konsilas ne entrepreni novan kampanjon:
"Granda kampanjo por kolekti mondonacojn de individuaj esperantistoj estas neripetenda ene de pli malpli kvin jaroj. Pro tio, kaj la altaj sociaj kromkostoj por belgaj salajroj, la estraro de EEU sciigos al la direktoro de BKC pri lia maldungo je la fino de 2004. Tamen malpli kosta posteno je la kapo de BKC en 2005 povas esti starigita, kondiĉe ke la “donacoj de mecenatoj” pludaŭros je la aktuala nivelo. Rekta dungado de nova - duontempa direktoro far de EEU kiel jure fondita asocio povus bonvoligi LA-ojn al pagado de kotizoj kaj stimuli al ilia profesiiĝo."
Efektive estis maldungita la ĝisnuna direktoro de Brusela Komunikad-Centro, Dafydd ap Fergus. Ankaŭ la alia dungito de BKC, Marko Lins, forlasos sian postenon fine de la printempo, sed EEU havas planojn dungi novan respondeculon. Tamen la donacoj de mecenatoj evidente ne volas veni en la atendita kvanto, ĉar Eŭropa Esperanto-Unio denove turnas sin al la monujoj de privataj esperantistoj.
En unu versio de la petletero disvastigita en diversaj retlistoj, la du prezidantoj interalie skribas, ke "EEU akiras nun sian juran personecon, sian registriĝon en Bruselo kaj la unuan eblecon rekte agi en la Parlamento pere de esperantista parlamentano". Ni petis la solan esperantistan anon de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, komenti, ĉu efektive EEU povas rekte agi en la parlamento pere de ŝi. Ni ankoraŭ ne ricevis ŝian komenton, sed en postaj versioj de la alvoko ne plu aperas mencio pri ŝi kiel la persona parlamentano de EEU.
Jam antaŭ la publika lanĉo de la nova monkolekta kampanjo Johan Derks, la antaŭa, demisiinta kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio, forte kritikis la gvidantaron de la asocio en letero sendita al la prezidanto Seán Ó Riain kaj kelkaj aliaj.
Laŭ Johan Derks, la asertoj pri la atingoj de Brusela Komunikad-Centro estas falsaj - multaj agadoj kiujn oni mencias kiel atingojn de BKC laŭ li tute ne rilatas al ĝi. En la nova monpeta letero EEU cetere mencias kiel atingon de BKC la lastatempajn grandajn pagitajn anoncojn pri Esperanto en diversaj eŭropaj gazetoj. Tamen tiuj anoncoj estis plene financitaj de la riĉa japana esperantisto Etsuo Miyoshi.
- Mia konkludo el la estrara fiasko de EEU en 2004 estas, ke la estraro devus senpere demisii, ĉar ĝi fuŝis Bruselan Komunikadan Centron. La kuraĝa projekto de interalie Grégoire Maertens estas morta, maldanke al malsana strukturo (potenca pozicio de Flandra Esperanto-Ligo) kaj ne komunikpreta estraro. Mi apelacias al la estraro ne plu ŝarĝi la Eŭropan esperantistaron per monpetleteroj aŭ trompaj asertoj pri la graveco de Brusela Komunikada Centro, li skribas.
La prezidanto de EEU, Seán Ó Riain opiniis la kritikojn troigitaj:
- BKC ne fiaskis, kaj ne fiaskos, sed estas klare ke la Eŭropa Esperanto-movado ne povos havi en BKC pli ol ili pretos pagi, li respondis
En sia letero Johan Derks ankaŭ forte kritikas la novan statuton de Eŭropa Esperanto-Unio, aprobitan en Bilbao en aŭgusto. Laŭ li la nova statuto ne estas demokratia kaj en Bilbao okazis puĉo.
- Ni ne komentos pri liaj akraj, malveraj kaj personaj akuzoj, kiuj ne estas en la spirito de Esperanto, lingvo de paco, komentis tion Seán Ó Riain.