Ĉu nur-angla scienco?
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-02-08 01:30
En sia aktuala kaj provoka libro, la konata sciencisto Robert Phillipson pritraktas la demandon ĉu la nuntempa disvastiĝo de la angla grave minacas la ceterajn lingvojn de Eŭropo. Kun la permeso de la aŭtoro ni publikigas fragmenton pri lingvaj tendencoj en scienco. Laŭ Phillipson, la obsedon verki nur en la angla plifortigas ankaŭ la uzado de lerniloj el la anglalingva mondo.

Antaŭ jarcento, en natursciencoj kaj medicino kiel ĉeflingvo servis la germana. Kontraste, nuntempe tiel fortas la premo “publikigi aŭ perei” anglalingve ke iuj sciencistoj en Germanio kaj Aŭstrio havas zorgojn pri flankeniĝo de sia lingvo, trovante maljusta sistemon en kiu eblas ke iuj funkciu en sia denaska lingvo, dum aliaj devas uzi fremdan lingvon. Homo kiu publikigas siajn rezultojn germanlingve, riskas resti ignorata de la internacia sciencistaro, kiu pli kaj pli funkcias nur per la angla, rigardas el vidpunktoj favorataj en la angla-usona mondo, kaj uzas la servojn de “internaciaj” revuoj kies redaktoroj estas kutime usonaj aŭ britaj ŝtatanoj.
Ankaŭ intelektuloj en Skandinavio esprimis zorgon pri apero de hierarkia labordivido inter la angla kaj la skandinavaj lingvoj. En 2001 la Nordia Ministra Konsilantaro mendis enketojn por eltrovi ĉu la nordiaj lingvoj suferas erozion pro tio ke la angla transprenas terenojn sur kiuj antaŭe regis la nacia lingvo. Realiĝis enketo por ĉiu lingvo, por vidi ĉu okazas “perdo de tereno”, t.e. ĉu la nacia lingvo devas cedi al la angla en kernaj terenoj de lernado kaj edukado, scienco, komerco, civila administro kaj EU, kulturo, aferoj de konsumantoj kaj privata vivo.
La enketoj estis faritaj en malvasta tempokadro, sed ili dokumentas tendencojn malmulte studitajn pli frue. Laŭ provizoraj rezultoj, tiuj nordiaj lingvoj kies pozicio firmiĝis nur lastatempe, t.e. la feroa, gronlanda kaj samea, plivastigas siajn uzterenojn, kaj spertas renormaliĝon post pli frua multkampa ekskludiĝo. La bone establitaj lingvoj, t.e. la dana, finna, norvega kaj sveda, fartas videble malbone en la kampo de scienca publikigo. Tio aparte validas en natursciencoj, medicino kaj teknologio, kampoj kie preskaŭ ĉiuj sciencaj artikoloj kaj libroj estas verkataj en la angla. Oni timas ke sciencistoj laborantaj per la angla ne kapablas transdoni siajn profesiajn spertojn en la denaska lingvo, kaj ke en certaj terenoj tiu lingvo ne plu evoluas kaj adaptiĝas, sed ŝrumpas. Necesas kontraŭagi ĉi tiun aferstaton, ĉar en demokratia socio ĉiu informo destinata al la ĝenerala publiko devas esti alirebla en loka lingvo.
Neniu rekomendas ke sciencistoj forlasu la anglan, aŭ ke la angla ne estu uzata en kontaktretoj por trakti pri tre specifaj temoj tutmonde studataj de manpleno da specialistoj. Tamen, la premo publikigi “internacie”, ne loke, estas forta, kaj oni submetas al ĝi ĉiujn sciencistojn. Tio povas konduki al neglekto de lokaj aŭ naciaj temoj. Povas rezulti ankaŭ malĝusta prioritatigo ĉe plenigo de postenoj, se oni supozas ke verki por “internacia” revuo nepre indikas pli bonan kvaliton ol verki por nacia. En Norvegio oni enkondukis en la 1990-aj jaroj sistemon de laŭplenuma pago al universitatanoj, kiu inkluzivas monan rekompencon por ĉiu scienca publikigo. Libro verkita en “lingvo internacia”, preskaŭ ĉiam la angla, pravigas premion de 15 000 kronoj, dum norveglingvaĵo ricevas nur 7000. Anglalingva artikolo en revuo redaktata de faka ĵurio estas premiata per 7000 kronoj, norvegaĵo per 1000. Tio estas krude maljusta al soci- kaj hom-sciencistoj, kiuj ofte studas temojn neeviteble ankritajn en lokaj lingvoj kaj kulturoj.
La obsedo verki en la angla, kiun en demografie malgrandaj landoj eŭropaj plifortigas la uzado de lerniloj el la anglalingva mondo, ankaŭ efikas redukte al la uzo de la franca, germana kaj aliaj lingvoj science uzataj.
(El ĉapitro 3 de Ĉu nur-angla Eŭropo? de Robert Phillipson. Represo nur kun permeso de la aŭtoro. Traduko el la angla: István Ertl)