Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / 50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis?

50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis?

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-02-01 00:22
Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Post ankoraŭ 23 jaroj, ĝenerala direktoro de Unesko efektive unufoje vizitis Universalan Kongreson de Esperanto, sed la eksperimento ne ripetiĝis.
La 10-an de decembro 2004 esperantistoj povas festi la 50-an datrevenon de la rezolucio de Montevideo. Tiu rezolucio de la ĝenerala konferenco de Unesko, okazinta en la ĉefurbo de Urugvajo en 1954, estis la plej grava ĝisnuna oficiala agnosko de Esperanto.

La rezolucio ne devigas Uneskon (la edukan, sciencan kaj kulturan organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj) nek la membrojn-ŝtatojn al io ajn, sed tamen ne estis facile por la tiamaj reprezentantoj de UEA trabati ĝin.

Jam dum jaroj
antaŭ la aprobo de la rezolucio la monda esperantistaro okupiĝis pri kolekto de subskriboj favore al Esperanto. Finfine la peticion adresitan al Unuiĝintaj Nacioj subskribis preskaŭ 900.000 privatuloj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj.

La peticio estis transdonita al Unuiĝintaj Nacioj en 1950, kaj iom post iom ĝenaj paperoj aperis sur la tablo de Unesko. Tamen la atmosfero tute ne estis favora al Esperanto, kaj  antaŭ la komenco de la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo Ivo Lapenna, la observanto de UEA en la aranĝo, estis tute senespera pri la ŝancoj akceptigi ian rezolucion favore al Esperanto.

Komence de la konferenco eĉ mankis konkreta propono de rezolucio, pri kiu povus voĉdoni la delegitoj. Tamen granda kaj sukcesa ekspozicio pri Esperanto, aranĝita de lokaj esperantistoj kaj de UEA, imponis membron de la meksikia delegacio.

Tiu delegacio poste proponis por voĉdonado projekton de rezolucio, kiu interalie havis la jenan punkton: "La Ĝenerala Konferenco rekomendas al Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi la uzon de Esperanto, kiun ili konsideras la plej taŭga." Ankaŭ tiu frazo kompreneble ne devigus la ŝtatojn-membrojn al io ajn konkreta, sed ĝi tamen malplaĉis al multaj delegitoj.

Tiu punkto eventuale ankaŭ estis la lasta guto por  la reprezentanto de Danio, Andreas Blinkenberg. Li lanĉis grandan paroladon por pruvi, ke Esperanto eventuale taŭgas por urugvajaj menuoj, sed apenaŭ por iuj kulturaj celoj. Ĉu pro la parolado de la konata profesoro kaj aŭtoro Blinkenberg, ĉu pro la tro radikala enhavo de la projekto, la rezolucio estis malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3, dum 19 landoj sin detenis.

Tamen poste la delegacio de Meksikio, kun la apogo de Urugvajo kaj kelkaj aliaj landoj, postulis ke oni rekonsideru la rezolucion kun malpli radikala teksto, sen la alineo kiu rekomendis kuraĝigi la uzon de Esperanto. La fina teksto, akceptita de la lasta plenkunsido de la ĝenerala konferenco, la 10-an de decembro 1954, vendrede posttagmeze, komisias la ĝeneralan direktoron de Unesko sekvi la evoluon en la uzado de Esperanto, sed ne donas iujn ajn rekomendojn al la ŝtatoj-membroj.

Jam kelkajn tagojn pli frue
Unesko establis konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio. Tio, kune kun la nova rezolucio kiu agnoskas ke la atingoj de la Esperanto-movado "respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko", efektive estis granda atingo.

Ekde tiam la rilatoj kun Unesko ĉiam staris alte inter la prioritatoj de UEA, kaj kelkfoje ankaŭ Unesko rememoris pri Esperanto sur nivelo iom pli alta ol rutinaj vortoj. La plej grava evento tiaspeca estis la parolado de la ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M'Bow, en la inauguro de la Universala Kongreso en Rejkjaviko 1977.

Poste tamen similaj vizitoj
ne ripetiĝis. Ni demandis al Ziko M. Sikosek, ĉu Unesko entute plu memoras la kvindekjaran rezolucion, aŭ ĉu ĝia granda sifnifo estas ankoraŭ unu el la mitoj kiuj disfloradas en Esperantujo.

Ziko M. Sikosek:
- Unesko okupiĝas pri multe da temoj, ekzemple alfabetigo, mondaj (kulturaj) heredaĵoj, nelegala komercado pri kulturaĵoj, cetere ankaŭ geologio kaj hidrologio. Kompreneble Esperanto ne atingas grandegan atenton, ne ĉe la ĝenerala publiko, ne ĉe Unesko mem. Ĉu la rezolucio estas "mito"? Tio dependas de tio, kiel oni prezentas ĝin. Rilate al informado, ja konsilindas relegi la tekston, legi kion la Ĝenerala Konferenco precize notis aŭ rekonis. Se oni asertas ke "Unesko alvokis ĉiujn homojn lerni Esperanton", tio estas "mito", jes.

Kiel evoluis la rilatoj inter UEA kaj Unesko dum la lastaj jardekoj?

Ziko M. Sikosek: - Konsiderante, ke UEA estas nur unu el 330 neregistaraj organizaĵoj (NRO) kun oficialaj rilatoj al Unesko, mi trovas ilin iel tute laŭdindaj. Oni devas konscii kial Unesko deziras rilati kun NRO kiel ni: ĝi volas atingi homojn, kiujn oni eble ne atingas pere de aliaj kanaloj. UEA disvastigas ideojn komunajn al UEA kaj Unesko. Kvankam mi ne scias precize pri aliaj NROj kaj la kvanto de iliaj membroj, mi tamen supozas ke la fortoj de UEA
estas sufiĉe modestaj.

Duan rezolucion pri Esperanto Unesko akceptis en 1985, sojle de la centjariĝo de la lingvo. En tiu nova rezolucio Unesko ĉiukaze montris, ke la malnova rezolucio ne estis tute forgesita, rekomendis ke oni taŭge rimarku la jubileon, kaj eĉ rekomendis, ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj esploru, ĉu ili povus uzi Esperanton por disvastigi inter siaj membroj informojn.

Ankaŭ tiu rezolucio ne havis iujn grandajn praktikajn sekvojn, sed en diversaj landoj oni ja utiligis la oficialajn decidojn de Unesko por helpi la rilatojn de Esperanto-asocioj kun organizaĵoj kiuj kunlaboras kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

La plena teksto de la rezolucio de Montevideo.

Pli pri Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (Esperanto-dokumento de UEA)


arkivita en:
Sten
Sten diras:
2004-12-10 16:07
Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!

"Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun."

Pri kio temas? Ĉu pri tio, ke miloj da homoj diverslandaj kaj diverskulturaj komunikas pace (pli-malpli...)? Ĉu pri tio, ke homoj enamiĝas, geedziĝas, naskiĝas, adoleskiĝas en Esperanto? Ĉu pri tio, ke naskiĝis literaturo, muzika kulturo, okazoj kaj kaŭzoj renkontiĝi trans la limoj?

Ne, tute ne. Temas pri nenion-signifa paperpeco, kompromise trudita al Unesko, kaj poste neniam uzita por io ajn. "La plej granda venko ĝis nun", ĉu?

Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!

/Sten
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-01-30 15:36
La jaro 2014 - la 60 jara jubileo - kial ne rilati kun la komisiito de UNESKO en via lando?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-01-31 21:41
Mi kredas ke tiu "Sten" ne plu legas la paĝaron.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-02-03 20:07
Ĉu ne estus eble tiel agordi LF, ke post difinita periodo komentado ne plu eblus? Estas iom strange legi reagon, miri pri la interese freŝa nerimarkita novaĵo ("kie ĝi aperis, kiel mi povis maltrafi?"), eklegi tiun - kaj nur poste trovi, ke temas pri 10 jarojn aĝa "novaĵo".
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-04 00:54
Nenio novas sub la suno . . .
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-02-10 10:17
Indus iom pli klare elstarigi, ke artikolo estas malnovega; eble la publikigodato estu prezentita grase kaj pli grande. Ankaŭ mi demandis min unue, kio okazis en 1964, ĝis kiam mi eltrovis la malnovecon de la artikolo...

Aliflanke mi opinias, ke estas bone havi la eblecon pludiskuti surbaze de malnovega artikolo kaj ties komentoj. Tio helpas konsideri jam skribitajn ideojn kaj plupensi surbaze de tio - kaj ne refoje kaj refoje diri la samon en novaj kommentoj sub pli freŝaj artikoloj...
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-02-04 03:18
Antaŭ sesdek jaroj la rezolucio de Unesko gravis ĉar ĝi estis la unua kiu agnoskis la kulturan valoron de esperanto, kaj ĝi ja donis al siaj oficistoj la taskon sekvi la agadon de la esperantistoj sur la kultura kampo. Ĝiaj oficistoj faris preskaŭ nenion konkretan, ili ne raportis ĉiujare al la Ĝenerala Sekretariejo, ili apenau divastigis la kulturajn agadojn de la movado. La rezolucio de Sofio en 1985 estis ech pli favora, kaj el ĝi rezultis malpli ol nenio. Se temas pri la eblo de UEA aŭdigi siaan voĉon en iuj kunsidoj aŭ eventoj de Unesko, tio ja okazas, sed tute senkonekse de tiu rezolucio. Mi opinias,ke pli profitas Unesko el la rilatoj kun la esp-istaj organizaĵoj ol inverse. Kvankam mi sufiĉe intense partoprenas la kulturan vivon de mia lando (Italio), la nomo de Unesko aŭdiĝas nur se kaj kiam iu loko estas elektita kiel monda havaĵo (Italio estas la rekorda lando pri tiuj nomumoj). La prestiĝo de, aŭ la aŭdado pri Unesko drastege falis en la lastaj dudek jaroj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-02-04 21:36
Do laŭ la faktoj prezentitaj de vi, la kontakto kun UNESKO estis sen praktika rezulto por Esperanto. Ne vere povas esti la celo, ke iu UEA-reprezentanto parolu kelkajn vortojn en iu UNESKO-kunveno.

La demando estas, ĉu Esperantistoj povis utiligi sian ĉeeston por krei utilajn kontaktojn al aliaj organizoj por lanĉi komunajn projektojn (laŭeble financataj de ekstermovadaj fontoj). Kaj tiel pruvi ke Esperanto estas funkcianta parto de la monda kulturo.

Mi timas, ke oni ne trovas ekzemplojn.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-02-06 06:35
Ne nur Unesko agnoski Esperanton, United Nations World Tourism Organisation ankaux subtenis Esperanton. La tuta deklarado povas legi cxe http://mesg2012.blogspot.com

Cxi jare estas 30 jaroj de Rezolucion de Unesko kaj 35 jaroj de Manila Deklarado 1980. Poste, la cent jaroj de Esperanto-skolto, kiom da esperantistoj subtenas esperanto-skolto, la plej multaj junuloj en la mondo. Bedauxrinde, la oficiala retpagxo de Esperanto-skolto jam malaperis sen kialo

http://www.esperanto.org/sklota

La monda skolo estas NRO, ili devu respekti rezolucion de Unesko 1985.

http://scout.org
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-06 16:11
Kiam la Esperantistoj ne bone regas Esperanton, ne vere estas multe da espero ke la cetera mondo iam regos la lingvon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-02-10 10:44
Kara Lee, la distanco inter Esperanto kaj la lingvoj de vi kaj mi estas multe pli malgranda ol la distanco inter Esperanto kaj orientaziaj lingvoj. La parolantoj de tiuj lingvoj bezonas multege pli da tempo por lerni Esperanton kaj majstri ĝin (mi taksus, ke ili bezonas la kvaroblon, kp. https://en.wikibooks.org/wi[…]iculty_for_English_Speakers ). Mi tial estas tute ĝoja kaj admiras, kiam orientaziano atingas bone kompreneblan nivelon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-02-06 21:26
La skoltoj, kiel la Ruĝa Kruco estis favoraj al Esperanto antaŭ iu rezolucio de UNESKO.

Sed mankis Esperantistoj, kiuj aktivis en la koncernaj organizoj. Estas facile postuli de iu alia organizo utiligi Esperanton, sed kutime ili rapide rimarkas, ke en la propra organizo ne estas videbla aktiveco de Esperantistoj.

Plej trista ekzemplo estas la Naturamikoj, kiuj favoris Esperanton tradicie, sed la Esperantistoj iĝis maljunaj kaj senentuziasmaj.

La strukturo de la problemo estas ĉiam la sama. Esperantistoj preferas resti en siaj fermitaj cirkloj (kie oni bone parolas Esperanton) kaj ne deziras kunlabori en eksteraj organizoj kun aliaj celoj (sporto, turismo, muziko, sano, ktp.). Aliflanke pri la aktiveco en ĉi tiuj "fremdaj" organizoj, se ĝi ankoraŭ ekzistas, oni nenion povas legi en la Esperantista gazetaro. Fakte ili ne ekzistas en la kapo de Esperantistoj.

Sed la demando estis, ĉu la rezulucio de UNESCO havis efikon. Ĝin nun la rezulto estas, ke ĝi estis senefika.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-06 23:30
Ĉu ĝi estis "efika" aŭ ne, estas malfacile diri. Ĝi certe estis grandioza. Sed ĝi estis historia okazaĵo, sen efikoj en la nuntempo.

Kaj pri UNESCO mem . . . mi estas Usonano, kaj mi certas ke en la generacio de miaj gefiloj (30-iom-jaruloj) neniu eĉ scias kio ĝi estas. Eĉ por mi mem (60-iom-jarulo) mi scias svage kio ĝi estas, sed ĝi neniam havis ian gravan signifon.

El retroperspektivo, oni malŝparis multe da tempo kaj inko por la projekto.

Esperanto estis--kaj estas--interesa hobio por lingvemuloj. Tio neniel estas negativa taksado. Ĝi estas homa fenomeno, ekzistas en la mondo, kaj allogas plurajn homojn. Sed ĝi neniam grave rolos en la "granda aferoj" de la homaro. Ordinara civitano ne konscias pri ia lingva problemo, ne emas al lingvolernado, kaj estas plene okupita per la laboro por ĉiutaga pano.

La kromefikoj de mia Esperanto-hobio estas ke mi gajnis novajn amikojn, lernis pri nekonataj literaturoj, kaj flegis mian intereson pri lingvoj ĝenerale. Neniu kritikas homon kiu kolektas poŝtmarkojn aŭ pluŝ-bestojn aŭ mezepokajn manuskriptojn. Neniu taksas ilin neindaj. Same estas pri ni. Ni havas intereson pri Esperanto, kaj kontentas pri diversaj manieroj lerni kaj uzi ĝin. Tute en ordo. Se ni rezignus pri niaj celoj "ŝanĝi la mondon" ni estus multe pli feliĉaj . . . kaj eble eĉ multe pli sukcesaj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-02-07 10:10
Mi bone komprenas vian vidpunkton.

Sed aliflanke la "oficiala" prezento de Esperanto per la organizita movado (nome UEA kaj la landaj ascocioj) neniam hezitas indiki favorloke la "mondskuajn atingaĝojn" de Esperanto sur la internacia politika tavolo. Kiam mi lernis Esperanton la revuo Esperanto fiere prezentis en la titollino la "konsultajn rilatojn"

En nenio prezento de Esperanto mankas ĉi tiujn menciojn. Kvankam ili estas senutilaj kaj senefikaj. Se la leganto ne havas pozitivan opinion pri UNESKO, la informo estas sensenca.

La praktika vivo de la Esperantistoj, kiu estas pli proksime al kolektantoj de poŝtmarkoj aŭ pluŝbestoj, ne aperas (pro honto supozeble).

Simpla hobio evidente ne sufiĉas por kontentigi la strebojn de niaj gvidantoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-02-11 17:21
Ŝajnas ke neniu ĝis nun bone vidis ke la grava signifo de la Montevidea rezolucio estas ke ĝi radikale ŝanĝis la regulojn de la tuta ludo. Ĝis 1954 oni povis diri ke ja ekzistas tiom da planlingvoj, kial oni elektu ĝuste Esperanton? Post 1954 oni povas diri ke Esperanto ja estas la sola planlingvo iel agnoskita de internacia instanco, do kial interesiĝi pri aliaj? Oni devas rigardi Esperanton de ekstere (do, kiel neEsperantisto) por kompreni kia paŝego antaŭen tio estas.

Cetere, ĉu vi konas la Usonan "The Dictionary of Cultural Literacy" (tradukebla eble kiel "leksikono de baza kultura klereco")? En ĉi tiu tre influa leksikono Unesko estas la sola (se mi ĝuste memoras, aŭ almenaŭ unu el tre malmultaj) suborganizaĵo de UN kiu havas propran artikolon. Se oni legas tiun artikolon, estas facile konkludi ke ĝi estas verkita ĉefe ĉar Usono dum periodo tiom malkontentis pri Unesko, ke ĝi eksiĝis el ĝi -- sed tio ja nur pruvas ke Unesko efektive estas grava, kvankam pro kaŭzoj iom inversaj al la atenditaj.

Mi ne kredas ke ni atingos la celon "esti en la mondo" se ni rezignos pri la celo "ŝanĝi la mondon". Esperanto aŭ estas mondoŝanĝa aŭ tute ne estas, kaj senutile estas iluzii sin pri io alia.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-02-12 17:05
Kara Lee,

ĉu en via lando iu "surstrata homo" tamen scius respondi kio estas ekz. la Monda Organizo pri Sano aŭ la Monda Valuta Fonduso? Mi supozas ke, en pluraj landoj, estas pli da ŝanco ke la anoj el la plej informitaj tavoloj almenaŭ ion aŭdis pri la roloj de WHO aŭ IMF, kompare al la ceteraj fak-agentejoj de la UN-sistemo. Tio, sekve al la fojaj novaĵoj pri epidemioj (ekz. Ebola) aŭ pro la deviga submetiĝo al "struktura alĝustigo" kiun la financaj spertuloj de IMF trudas al ekonomie malfortaj landoj. Ankaŭ eblas ke ĉe popoloj de malriĉaj landoj suferantaj amasan malsaton, oni konscias pri la helpagado de FAO per nutraĵoj.

Sed verŝajne vi pravas je tio ke Unesko ne ĝuas similan kononivelon ĉe la ĝenerala publiko. Tamen en apartaj segmentoj (edukistoj, intelektuloj, fakuloj pri universitata kaj scienca kunlaborado k.a.) la situacio probable estas sufiĉe alispeca. Mi foje konstatis ke en tiuj medioj oni ne nur scias pri la statuso de Unesko kiel la "intelektula" agentejo de la UN-sistemo, sed subtenas ĝian emfazon pri interpopola solidareco surbaze de reciproka aprezado de kulturoj, literaturaj, artaj heredaĵoj.

Do, prudente, malblufe mencii la koincidon inter la respektivaj strebadoj de parto el la esperanto-aktivularo, unuflanke, kaj Unesko, aliflanke, ja povus iom efiki favore al la prestiĝo aŭ respektindeco de esperanto kiel (etskala) perilo de interkultura komunikado kaj subtenanto de tiuspeca agado, kion fakte pluraj aktivuloj spertis tra la pasintaj 6 jardekoj.

Pri la alia, ege interesa aspekto de via interveno (nome, esperanto kiel hobio de lingvemuloj), mi reagos pli poste.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-02-11 15:57
Kial diable ni devus kontentigi la strebojn de " niaj" gvidantoj ? Krome ekzistas almenau tri "gvidaj" E- organizajhoj : UEA ; SAT ; kaj la E- civito . Lau la fama deklaracio de Bulonjo - nia lingvo ne estas hobio