Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!

Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-07 16:49
Laŭ iuj kritikantoj de Esperanto, ekzemple reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, la lingvo ne taŭgas por seriozaj celoj ĉar mankas al ĝi kulturaj referencoj. Malmultaj esperantistoj dubas pri la ekzisto de esperanta kulturo, sed kia estas la ligo inter lingvo kaj kulturo? Por eviti konfuzon, nepras fari klaran distingon inter lingvo kaj ĝia parolkomunumo, opinias Detlev Blanke. "La problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato", li skribas.
Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!

Specimenoj de esperanta kulturo.

Antaŭrimarkoj: Ĉiam denove oni trovas la aserton de neinformitoj, ke Esperanto ne havas kulturon. Ni scias pri la senbazeco de la asertoj kaj eble ne plu tre miras. Tamen, se foje ankaŭ informitoj asertas same, tiam la miro povas esti granda. En la germanlingva artikolo Der Jargon des Esperanto-Weltbundes (= "La ĵargono de UEA"), troviĝanta en antologio direktita al universitataj instruistoj de la germana lingvo, d-rino Alicja Sakaguchi (profesorino en la Universitato Adam Mickiewicz Poznano/Pollando) asertas, ke Esperanto ne estas “portanto de iu kulturo”.
Alicja Sakaguchi ne estas iu ajn. Ŝi flue parolas Esperanton, edukis siajn du filojn en Esperanto (kun japana edzo, la familia lingvo estis/estas[ankoraŭ?] Esperanto), habilitiĝis (post vanaj klopodoj en Germanio) pri interlingvistiko en Poznano, multe verkis, ofte tute bone pri Esperanto. Tamen konscie ŝi tenas distancon al la lingvo-komunumo, apenaŭ partoprenas en ties aktivecoj, ofte malŝate komentas  la agadon de “amatoroj”  ktp. Mi longe observis tiun evolun. Sed finfine mi sentis min devigita reagi. En “Informilo por Interlingvistoj” (nro 54 [3/05]) mi analizis la konfuzan artikolon kaj donis germanajn citaĵojn kun tradukoj. La redaktoro de
Libera Folio, Kalle Kniivilä lerte redaktis la esencon de mia analizo, kiu aperos sube. La citaĵoj estas el la originala artikolo. Interesitoj povas ĝin peti de mi (dblanke.gil@snafu.de). Detlev Blanke

Lige al la demando, ĉu Esperanto "havas" kulturon, ŝajne ekzistas  baza miskompreno. Ĉu la germana lingvo "havas kulturon", same la pola, angla, hungara ktp.? Rigorasence la respondo estas, ke lingvoj en si mem ne "havas" kulturon. Do sekve ankaŭ Esperanto ne "havas" kulturon. Metafore oni tamen ofte diras, ke tiu aŭ jena lingvo havas kulturon. Tiam Esperanto ja "havas" kulturon. Tamen la problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj  al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato.

Ĝenerale estas akceptate, ke lingvo en si mem estas kulturaĵo. Do, Esperanto  estas kulturaĵo. Kvankam neniu lingvo en si mem havas kulturon, tamen kulturon ja sendube havas la lingvo-komunumo, la parolantaro de  lingvo. Ĝi havas/portas, konservas, pludonas sian kulturon aŭ  foje eĉ detruas elementojn de ĝi (ekz. la nazioj en Germanio). Tiu kulturo reflektiĝas kaj konserviĝas en la difinita lingvo de diversaj grupiĝoj kaj estas eksciebla pere de ĝi. Tio ekz. povas koncerni jenajn lingve distingeblajn parolantarojn:

  • regionlingva (dialekta) parolantaro kun sia kulturo (ekz. la bavara en suda Germanio)
  • nacilingva parolantaro kun sia kulturo (ekz. la superregiona germana)
  • minoritatlingva parolantaro kun sia kulturo (ekz. la regione limigita soraba en Germanio)
  • enmigrintoj (ekz. turkoj en Germanio, ĉinoj kaj aliaj etnoj en Usono ktp.), kiuj  ofte loĝas en certaj gettoj aŭ specifaj kvartaloj (diversgrade) kunportas kaj flegas siajn lingvojn kaj kulturojn ktp.


Laŭ tio videblas, ke difinitaj homoj samtempe povas havi diversajn identecojn kun diversaj kulturspecifaĵoj. Persono x etne povas esti germano, regione kaj dialekte bavaro, politike verdulo, religie katoliko, ktp. Li/ŝi  ankau povas havi la identecon de esperantisto, senti sin eŭropano kaj tiel plu. Elementoj de tiuj diversaj kulturmedioj estas aktualigeblaj depende de diversaj kuntekstoj kaj kondiĉoj: socia, psika, situacia, hommedia  kaj aliaj.

Diverslingvaj, diversdevenaj, diverskleraj homoj, kiuj uzas Esperanton kaj vivas en ĝia lingvo-komunumo, spertas vole nevole la diversoriginan kulturon de tiu lingvo-komunumo, eble eĉ kontribuas al ties riĉigo (ekz. per tradukoj), kvankam tre malsame laŭ maniero, kvalito kaj intenseco.

Depende de la kultura nivelo, kiun havas  la unuopaj parolantoj, tiu kulturo kun siaj elementoj povas esti konata, konscie flegata, pludonata al la infanoj, disvastigata ktp. Tio okazas pli-malpli konscie profunde kaj intensive aŭ apenaŭ rimarkeble. Ekzemple intelektulo, kiu interesiĝas pri la partoj de la tradicia kulturo (literaturo, muziko, arto, teatro ktp.), evidente aktualigas pli da kulturaj tavoloj kaj elementoj ol homo, kiu ne interesiĝas pri ĉio ĉi. Tio kompreneble reflektiĝas en la uzata lingvaĵo de la difinitaj homoj kaj homgrupoj.

Se iuj germanoj ne interesiĝas pri diversaj fakoj, medioj de kulturo, ekz. nek konas Faŭston nek modernan literaturon  ktp., ili  ne komprenos la specifan leksikon, la aludojn ligitajn al tiuj kulturaĵoj, la kunsencaĵojn (konotaciojn). Ĉu tio signifas, ke la germana lingvo-parolantaro ne konservas, reflektas tiajn kulturaĵojn, ne "havas" kulturon?

Parolante pri tio, ke lingvo (resp. ties komunumo) havas/ne havas kulturon, oni nenion diras pri la kvanto kaj kvalito de tiu kulturo, nek pri la grado de la originaleco. Se difinitaj parolantoj de Esperanto ne interesiĝas pri kulturaĵoj konservitaj en Esperanto (ekz. originala literaturo), nek pri la lingvo-komunumo kun siaj tradicioj, sia strukturo en pasinteco kaj nuno, ne sekvas la dinamikon de la lingvo-komunumo, la procezojn, konfliktojn, do la historion kaj simile, ne partoprenas la aktualan internacian vivon de la komunumo parole kaj skribe, do sekve ne uzas la leksikon ligitan al tiuj fenomenoj, ĉu tio signifas, ke la Esperanta lingvo-komunumo ne disponas pri tiuj fenomenoj?

Facile pruveblas, ke tiuj fenomenoj objektive estas konservataj (priskribataj) en la lingvo, ke iliaj specifaĵoj  reflektiĝas en ĝi, eĉ se subjektive oni ne interesiĝas pri ili. Ŝajne Eugen Wuester estis la unua, kiu abunde reflektis pri la lingvo-komunumo en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, Leipzig,1923-1929; (mi aliloke abundete verkis pri la vortaro en Esperanto kaj la germana).

Ĉiu lingvo estas parto
de la homa kulturo. Sekve ankaŭ Esperanto. La homa kulturrilata agado reflektiĝas en la lingvo vertikale (agadspecoj) kaj horizontale (regionoj), do ene de difinita medio, en iu fako, organizaĵo ktp. sed ankaŭ en dialekta regiono, nacio (ŝtato), kontinento aŭ internaciskale. Sekve ankaŭ la kulturrilata agado de esperanto-parolantoj, resp. la rezultoj de tiu agado, reflektiĝas en la lingvo.

La difinita(j) lingvo(j) por  la homo havas diversajn funkciojn: Per lingvo li/ŝi pensas,  komunikas, emocias; akiras, konservas kaj pludonas sciojn, ekkonojn, spertojn ktp. En la plej multaj kazoj por la individuo la lingvo estas grava identigilo. Tio aparte validas rilate al kulturtemoj, sendepende de tio, kiom larĝa aŭ mallarĝa estas nia difino pri kulturo. Tiun funkcion evidente ankaŭ havas Esperanto.

En la supre menciita artikolo  d-rino Alicja Sakaguchi (AS) klopodas argumenti, ke ne ekzistas aparta kulturo de Esperanto kaj ke la lingvaj ekzemploj, ofte menciitaj kiel esperantismoj, nur uzatas de  oficistoj de la Centra Oficejo de UEA, resp. de UEA-aktivuloj. Tiuj esperantismoj laŭ ŝi formas specifan "ĵargonon de UEA" La "ĵargono" de UEA laŭ AS estas uzata en la Centra Oficejo de UEA kaj de la Komitato de UEA - de proksimume 80 personoj. Ege miriga aserto.

Estas konate, ke en ĉiuj ago-medioj uzatas specifaj stiloj (funkciaj stiloj), do ankaŭ en oficejoj de organizaĵoj, en redakcioj, gvidinstancoj ktp. aŭ en familioj. Tio ankaŭ koncernas Esperanton. Tamen tiuj stiloj neniam kovras la kompletan uzatan lingvaĵon. Pri la elekto de la stilelementoj decidas la situacio kaj la komunika celo.

Multaj el la menciitaj leksikaj ekzemploj por informitaj esperantistoj  pruvas la malon de tio, kion la artikolo volas kredigi. Ili ligiĝas al la historio, strukturo, konceptoj, debatoj ktp. en la komunumo, ne nur en la Centra Oficejo. Tiun lingvaĵon uzas multaj esperantistoj, kiuj estas ligitaj al la lingvo-komunumo kun siaj specifaĵoj, kompreneble ne nur en CO, ne nur en la Komitato de UEA, sed ankaŭ ekster tiuj strukturoj. Ofte temas pri vortludoj, frazeologiaĵoj ktp. (pri tio valoras legi la libron de Sabine Fiedler Esperanta Frazeologio, eldonita de UEA en 2002 aŭ diversajn studojn de Aleksandro Melnikov, kiu antaŭ nelonge habilitixgis pri la temo).

AS skribas, ke  "...Esperanto estas transetna, transnacia lingvo sen tradicioj, folkloro, vivostiloj kaj kondutmanieroj, kiuj karakterizas difinitajn popolojn. Ĉiu uzanto de Esperanto jam apartenas al difinita popolgrupo kaj povas identiĝi kun difinita etna kulturo kaj religio".

Kiel dirite, Esperanto en si mem ne "havas" tion kaj jenon, nek tradiciojn, vivstilon, kondutmanieron ktp. Sed la lingvo-komunumo ja havas, kvankam ne homogene, ne unuece. Ke Esperanto-uzanto apartenas al diversaj grupiĝoj kaj identiĝas kun ties diversaj kulturoj (religioj ktp.), neniel pruvas, ke ne ekzistas esperantista identeco kun siaj specifaĵoj. Ĉiu homo povas aparteni al diversaj kulturoj samtempe, kiel mi jam montris.

AS asertas ke "[...]oni ĝenerale supozas, ke ĉiu homa lingvo reflektas difinitan kulturon"). Kiu estas "oni" ? Kiu ĝenerale supozas tion? Kiun "difintan" kulturon reflektas la germana, la angla, la franca ktp.? La lingvoj ĉiam reflektas grandegajn partojn de aliaj kulturoj, de la monda kulturo. Kiun "difinitan kulturon" reflektas la franca lingvo de francparolanto el Malio, iun etnan lingvon aŭ la francan?

La germana kapablas reflekti diversajn kulturojn, se ili estas bone esprimitaj tradukitaj/ priskribitaj en la germana. Bone germane parolanta turko ja povas reflekti en la germana pri turkaj tradicioj. Kompreneble necesas klarigi nekonatajn nociojn, enkonduki novajn esprimojn aŭ transpreni ilin rekte el la fonto-lingvo (t.n. realaĵoj, pri japanaj realaĵoj en Esperanto kp. ekz. "Japana Enciklopedieto"). Kvankam la lingvo-kategorioj de la difinita lingvo ja influas la pensadon, tamen ili ne strikte kaj sklave determinas ĝin.

Laŭ mi la profunda eraro
en tiu pensmaniero estas, ke ĝi ligas la kulturon al la lingvo kaj ne al la lingvo-komunumo. Tio montriĝas en jena demando de AS: "[…]Ĉu entute neŭtrala dua lingvo, kiu supertavoligas plurajn naciajn lingvojn kaj kulturojn, povas evoluigi propran kulturon?" Kompreneble la lingvo mem ne povas evoluigi tian kulturon, sed ja la lingvo-komunumo kapablas fari tion.

En ĉiu lingvo oni fariĝas informito, se oni legas pri aŭ partoprenas/is la eventojn. Kompreneble, la diversaj idealoj,  la klopodoj de la movado (espero pri certagrada oficiala akceptiĝo de Esperanto, almenaŭ disvastigo k.s.), simboloj, sintenoj ktp., kiel substrekas AS "[...] ne povas esti rigardataj komunaĵo de ĉiuj esperantistoj").  Kompreneble ne. "La" movado ne ekzistas kiel klare konceptebla fenomeno. En la movado ekzistas tre diversaj grupiĝoj, tendencoj kun diversaj ideoj, idealoj, celoj, agoj ktp. Tial estus pli bone paroli pri lingvo-komunumo. Mi povus citi multajn sintenojn, ideojn, idealojn, sciojn, celojn ktp., kiuj ne estas komunaĵo de ĉiuj germanoj,  eĉ ne tiuj de mia najbaro kaj mi.

Male al AS, laŭ mi en Esperanto (=la komunumo) troviĝas certaj kutimoj, antaŭjuĝoj, stereotipoj, sociaj reguloj, tradicioj, sintenoj  (ekz. pri senperfortaj internaciaj rilatoj, lingva samrajteco).

Parolante pri tio, ĉu Esperanto havas/ne havas kulturon, oni klare distingu inter lingvo kaj la  parolkomunumo. Tio helpas eviti konfuzojn.

Detlev Blanke

arkivita en:
shpage24
shpage24 diras:
2006-01-07 01:32

Mi ciam estas tre skeptika pri asertoj kiel la angla estas pli konciza, au la rusa estas pli ekzakta, au la franca pli subtila, sed la aserto de la Europa Unio pri Esperanto estas ege malklera. "Vortoj sen ligo al historio au al viva kulturo ne estas suficxe precizaj por juraj celoj." Kial ne? La aserto similas la antaujugxon montritan de Europanoj kiam ili kontaktis "primitivajn popolojn," kiuj parolis nur krudajn dialektojn. Kiel la inuitoj au la ogxibvoj povis havi "veran" lingvon sen vortoj por lokomotivo, vaporsxipo, au resurekto? Se la EU dirus ke la inuita ne taugas pro iu (supoza) esenca difekto, la mondo tuj rekonus la okulfrapan rasismon de tia aserto. Sed la EU diras ke Esperanto ne taugas pro iu (supoza) esenca difekto. Mi gratulas Deltev Blanke pro riveli la bazan eraron de la EU. Fakte, cxiu vorto havas ligon al historio kaj al viva kulturo cxar cxiu vorto estas esprimo de la lingva komunumo, kiu bezonas esprimi tiun koncepton. Ne estas la lingvo, kiu adaptigxas al sxangxigxanta mondo, estas la parolantoj--homoj kapablaj evoluigi vortojn kaj difini vortojn novmaniere--kiuj adaptas la lingvon al la mondo. Alivorte, cxiu lingvo estas artefarita.

Se Esperanto-lingvaj advokatoj laborus kaj evoluigus novajn pli precizajn vortojn por ke Esperanto taugu por juraj celoj, cxu tiam la EU aprobus Esperanto, ecx kiel unu lingvo pli? Ne. Spite la kleraj vortoj de Deltev Blanke, kaj de Claude Piron, la realeco estas ke la EU malsxatas Esperanton, kaj uzos ajnan pretekston por alkrocxigxi al sia neracia malakcepto.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-26 10:07
Jam mem titolo sonas absurde, cxu?

D-ro Blanke tute pravas kaj mi plene konsentas kun lia argumentado.Bedauxre ecx se Sxi estas mia samlandanino, Alicja Sakaguchi ne pravas laux mia vidpunkto.
Versxajne sxi mem ne kredas aux ne konscias tion.

Vivante kun japano, kiu havas tute alian nacian kulturon ol pola, certe formigxis "interpopola" popola kulturo kaj rilato en kiu gravan rolon havis Esperanto.Certe ankaux seksaj rilatoj ne estis unu flanke tipaj, do ankaux en intima sfero cxeestis Esperanto.Edukante du infanoj ecx en Esperanto cxu ankaux sen Esperanto-kulturo? Certe sxi ne konscias tion, sed tio estas ne repusxeblaj faktoj. En botaniko se oni krucigas du specimenoj aperas nova specimeno....

Sxi pravas, ke Esperanto ne reprezentas iun nacian kulturon, sed kiel rezulto de kultura agado portas propran kulturon, cxu al sxi placxas aux ne.
Pli ol 120 jara ekzisto de la lingvo, kiu vivas kaj disvolvigxas ofte kiel familia lingvo formas multajn kulturajn elementojn, kiuj ofte havas naciajn fontojn, sed ankaux originajn.

Pri fakto, ke EU ne tro okulumas al Esperanto gravas, ke dauxre estas monopola kaj imperialisma intereso de certaj medioj.Bedauxrinde Esperanto ne kolonialigis landojn, ne prisxtelis, do ne havas bezonatan finanzan argumenton. Gxi havas nur bonan intencon al cxiu popolo servi same.