Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo

Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-22 11:13
La estraro de UEA decidis, ke la kongresa temo en la UK en Florenco estu "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La temo estas proksime ligita al la kampanjoj de Unesko, kio donos eblon atentigi Uneskon kaj la Unesko-komisionon italan kaj la florencajn Unesko-klubojn pri la kongreso.

Logotipo de UK 2006Laura Brazzabeni, kunlaboranto de la Loka Kongresa Komitato de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Florenco, Italio, la 21-an de septembro informis, ke la estraro de UEA faris decidon pri la kongresa temo de la venontjara UK. La temo estis elektita interalie ĉar ĝi havas rektan rilaton al aktuala kampanjo de Unesko, kaj tial eble helpos interesi Uneskon pri kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio.

La termino "daŭrigebla evoluo" unuafoje aperis en la tiel nomata "raporto de Brundtland", publikigita en 1987. La raporto estis nomita laŭ Gro Harlem Brundtland, pli frue ĉefministro de Norvegio. Ŝi estis prezidanto de la Monda Komisiono pri Medio kaj Evoluo ( World Commission on Environment and Development, WCED), kiu en tiu jaro aperigis ampleksan raporton kun la titolo Nia komuna estonteco.

La raporto mencias ok ĉefajn temojn gravajn por sekurigi daŭrigeblan evoluon en la mondo, interalie la kreskon de la loĝantaro, la uzadon de energio kaj la mankon de nutraĵoj. Unu el la temoj estas "konfliktoj kaj ekologia detruo", sed la raporto ne rekte mencias lingvajn problemojn. La elekto de la venontjara kongresa temo estas provo kunligi la celojn de UEA al aktuala kampanjo de Unesko.

arkivita en: ,
javergara
javergara diras:
2005-09-21 21:17

La pritema decido estas ja salutinda, des pli ke tiel oni starigas rektan ligon inter la UK kaj tio kio interesas UNESKO-n. Esperanto ankau estas, ech se ne agnoskite de pluraj membroj de la komunumo, movado por socia respondeco do tial la dauripova evoluo estas diskutinda de ni, ech se ne estas eksplicita mencio al la lingvaj problemoj : ju pli la civiliza krizo kauzita de la nuntempaj ekologia kaj socia katastrofoj pliakrighos, des pli la homaj vivo kaj kulturo ghenerale (inklude la lingvojn) endangherighos. Bedaurinde la vortumo "daurigebla" estas netauga traduko, lau mia modesta opinio.

José Antonio Vergara

mateno
mateno diras:
2005-09-22 11:55

jes, se oni nur rigardas, kiel traduki "sustainable development", oni povas traduki per ambaŭ esprimoj "daŭrigebla" kaj "daŭripova"; tamen en la praktiko pli en-uziĝis "daŭripova", ĉar ĝi pli bone trafas la signifon; la nuanco inter la du estas eble eta, sed por ni, verduloj, tre grava: ĝi diras, ke la sistemo povas daŭre evolui per si mem, laŭ siaj propraj naturo kaj leĝoj

Marteno Miniĥ

javergara
javergara diras:
2005-09-22 18:02

Denove, mi gratulegas la estraron pro tiu vere prava, oportuna decido cele al tiom pridiskutenda temo. Male, mi malgratulas ghin pro la vortuma mispasho kiu bedaurinde evidentigas la terminologian subevoluintecon de nia lingvo. Per tiu sklaveca, mehhanika, naturalisma traduko de la franca ‘durable’ ili agis ghuste kontrau tio kion niaj plej gravaj terminologoj (W. Blanke, J. Werner, M. Bavant) konsilas : ‘unue serioze esploru pri kio temas, atentu kion jam proponis la E-lingvaj temaj spertuloj kaj klopodu kompreni ilian kialon, ne inventu vi mem se ne vere necese !’

Mallonge pro tempomanko, eble utilas memori ke la terminon ‘dauripova disvolvigho’ ekuzis internaciskale la Raporto Bruntland (Nia Komuna Estonteco) en 1987. Ties signifo esence celas la plenumon de la nuntempaj bezonoj kun atento, zorgo kaj respekto (do ne endangherigo !) al la ebloj de la estontaj generacioj plenumi siajn proprajn. Bedaurinde la mediaj kondichoj por la vivo sur la tero (ne nur homa) malbonighas je tiom freneza, detrua skalo, ke vere urghas agi tiucele (chu mi vere bezonas mencii ekzemplojn ? ...).

Do ne temas pri io simple ‘daurigebla’, vortumo kiu diras nenion chi-rilate, sed pri la demando chu la homa civilizo kapablos konsciighi pri la urgha nepro shanghi sian manieron agi ekonomie (konsumado, transportado, distribuado de la richajhoj, uzo de la medio, ktp) kaj do sin ekdirekti al la plenumo de la VERAJ sociaj bezonoj de CHIUJ (edukado, sano, akvo kaj nutrajhoj, ktp). Tiel nia centmiljara evoluo sur la tero povus plu dauri... Chu E-o estas autonoma lingvo kies vortelementoj nin rajtigas ekuzi la terminon ‘dauripova’ , au temas nur kiel Interlingua pri duaranga pausajho de ‘veraj’, europaj etnolingvoj, kiu do devas preni obeeme sian terminon el aliies vortomaterialo kaj paroli chi-kaze sensence pri ‘daurigebla’ ?

Cetere, tiuj chi termino kaj problemaro ne koncernas nur la Verdulojn. Ekzemple la Pollanda konstitucio de 1997 enkondukis la terminon en sian artikolon 5, kaj en Francio estas ministerio pri ekologio kaj dauripova disvolvigho.

José Antonio Vergara

aleks
aleks diras:
2005-09-27 16:59

Karaj Jose kaj cxiuj, Viaj komentoj pensigas kaj timigas min, ke la nura afero, kiu interesas, ecx pasiigas Esperantistojn, estas la vortoj kaj vortumoj! :( Bv. trankviligi min! La angla venkas inter alie tial, ke gxiaj parolantoj ne tiom harfendas pri la vortoj kaj vortumoj uzataj. Prave, dauxripova disvolvigxo pli tauxgas ol dauxrigebla evoluo, sed cxu la tuta diskuto rilatu nur al la terminologa flanko? :(

javergara
javergara diras:
2005-09-27 19:27

Kara Aleks, Kompreneble vi pravas je la esenca punkto ke oni E-medie ne limigu chion nur al ties lingva aspekto. Mi tute subtenas tion kaj se vi legas trankvile miajn chi-suprajn komentojn vi konstatos ke mi, krom insisti pri mia konvinkigho ke E-o estas ankau movado por socia respondeco, sufiche amplekse menciis ghuste la NElingvan flankon, kiu tamen estas vere grava por la estonteco de la homa civilizo kaj i.a. de ties kulturaj atingajhoj, inter kiuj la lingvoj kaj Esperanto mem. Nia preskau 120-jara lukto por lingva demokratio estas ero de pli vasta batalo, por mondo daure loghinda, demokratia, sociekologie respondeca.

Amike,

José Antonio Vergara

msandelin
msandelin diras:
2005-09-27 22:01
Nu, la diferenco inter daŭrigi kaj daŭri apenaŭ estas harfenda, ĉar ĝi priskribas distingon inter subjekto kaj objekto. Ĝenerale ŝajnas al mi ke misa aŭ nezorga uzo de vortoj en Esperanto estas pli granda problemo ol harfendado.

Alia terminologia mispaŝo en ĉi tiu kunteksto estas laŭ mi la uzo de "fratece" kun la signifo "amike", ĉu ne?

Gefratece,
Maria Sandelin
javergara
javergara diras:
2005-09-27 22:12

Lau mia lingva sento fratece ne egalas al amike. Mi persone amikas al neniu el la estraranoj, kvankam mi shatas ilin, sed tiun chi kritikon mi klopodis fari afable, kun ia frateco. Mi bone komprenas la kialon de via vorto 'gefratece'; nu, la 19-jarcenta, primitiva lingva seksismo de Esperanto pli kaj pli malaperos, kiam la evoluo de la lingvo definitive igos la porhomajn substantivojn sekse neutraj (feliche che la profesioj tio jam nun disvastighas).

Mi ne dividas vian emon neniigi la chi-kuntekste gravan nuancon : dauripova (au ech dauropova) atentigas pri la fakto ke temas pri tio ke la manieroj sociekologie evolui, kolektive disvolvighi, uzi la naturajn rimedojn estu kiel eble plej tiaj, ke ili certigu la povon plu dauri en mondo kun fizikaj limoj (la kvanto da akvo, la kapablo de la atmosfero akcepti malpurajhojn, ktp), ke la estontaj generacioj trovu loghindan mondon, tial ke ili povos plenumi siajn proporajn bezonojn, ktp.

Amike,

José Antonio Vergara

msandelin
msandelin diras:
2005-09-27 22:28
Vi miskomprenis - eble mi malklare esprimis min. Mi ne celis neniigi la gravan nuancon, sed male substreki ĝin, kaj montri mian konsenton kun vi.

Nu do,
Fratinece,
Maria
edmundo
edmundo diras:
2005-09-26 12:46

Materialo por la terminologia diskuto:

de: nachhaltige Entwicklung

en: sustainable development

es: desarrollo sostenible

fr: développement durable

it: sviluppo sostenibile

nl: duurzame ontwikkeling

kallekn
kallekn diras:
2005-09-28 10:40
La traduko de la termino en multaj lingvoj evidente ne estis memklaraĵo. En la nordiaj lingvoj kaj en la finna oni tradukis ĝin proksimume "solida, fortika, nerompiĝema evoluo":

dk: bæredygtig udvikling
fi: kestävä kehitys
sv: hållbar utveckling

En la rusa oni tradukis proksimume simile:
ru: устойчивое развитие

Retraduko povus esti "stabila evoluo", tamen tiu termino ne tuj estis akceptita de ĉiuj rusaj ekologiistoj - iuj diris, ke apenaŭ eblas traduki la terminon al la rusa en akceptebla maniero.

Do, kompare kun tiuj tradukoj, kaj "daŭrigebla" kaj "daŭripova" ŝajnas tre proksimaj al la senco, kiun celis la iniciatintoj de la termino. "Daŭripova" sendube estas pli proksima.

Kalle Kniivilä
hemingw
hemingw diras:
2005-09-28 12:12

Unue mi gxojas, ke finfine la norvega lingvo kontribuis al aliaj lingvoj kun esprimo pozitiva, ne nur "kvislingo" kaj "berserko". Sed ek al mia komento:

La origina norvega esprimo, "bærekraftig utvikling" (por tiuj kiuj ne bone vidas norvegajn literojn: "æ" estas ae-ligaturo), estas iom komplika por traduki. La lasta vorto, "utvikling", estas facila. Gxi simple signifas "evoluo", kaj neniel estu tradukita al alio. Sed "bærekraftig" estas, kiel ni en Norvegio diras, dura nukso por rompi.

La vorto estas kunmetita de "bære" kaj "kraftig". "Bære" signifas "porti" - "kraftig" en tiu cxi senco signifas "povohava, suficxe forta". Pri "porti" oni ofte cxe ni celas "subteni", kaj ankaux en tiu cxi esprimo tio estas la kazo. La vorto "bærekraftig" do signifas "kiu povas porti la pezo de io". Do la esprimo signifas "evoluo kiu subtenas/promocias/povas porti pluevoluo". En la anglan oni bone tradukis "bærekraftig" al "sustainable", el la vorto "sustain", kiu signifas (interalie) subteni, porti la pezon de, promocii.

Do, ek al konkludo: La norvega esprimo celas evoluon kiu promocias pluevoluon, kaj la vorto "dauxriga" en esperanto tial laux mi bone tauxgas. Cxu la sufikso -ebl bezonatas aux ne estas ne mia rolo decidi, sed laux mia modesta opinio gxi estas superflua - oni ja laux mi ne uzu afikson kies manko ne miskomprenigos. Do laux mi la plej bona traduko esperanta estus simple "dauxriga evolu(igx)o".

Pri la vorto "dauxripova" mi nur miras - gxi estas la sola esperanta vorto kiun mi konas kiu estas kunmetita de VERBO kaj adjektivo. Laux mia kompreno de la PMEG de Bertil Wennergren tio apenaux eblas...

Plej sube mi ankaux aldonas ke dr-ino Brundtland ankaux post 1987 dum pluraj jaroj estis cxefministrino de Norvegio, kaj post sia eksigxo igxis prezidantino de la monda sanorganizo (WHO).

Modeste,

hemingw

javergara
javergara diras:
2005-09-28 21:26

Nu, ghojige la debato plu dauras kaj richighas; fakte ghi montrighas "dauripova" :o)

Jes, s-ro hemingw pravas je tio ke kompleksaj a-vortoj kun plena verbo kiel ero de la kombinajho estas tre maloftaj. Fakte i-vorto kiel flankelemento estas fremda al la normala funkciado de la lingvo, tamen PMEG mem atentigas en la sekcio Precizigaj Antaŭelementoj pri la esceptoj kun -pova, -vola kaj -deva: pagipova, vivivola k.s. Ken Miner, elstara usona lingvisto kiu faras vere interesan esploron pri la morfologio de Esperanto, trovis en grandega elektronika korpuso de nia lingvo (Tekstaro) ankau la formojn "pentripova", "senrezistipova", "nefunkcipova", "legipova", "audipova" kaj "neekzistipova". Cetere mi certas ke lia rigora laboro, per tute neortodoksa teoria aliro prilumos la problemon de la Esperanta vortfarado, alternative al la hegemonia vidpunkto pri ia arbitra gramatika radikkaraktero superfluiganta la sintaksajn finajhojn (-a, -o, ktp)

José Antonio Vergara

kmohrhoff
kmohrhoff diras:
2005-10-01 20:33

Mi konsentas kun la plimulto chi tie, kaj rilate al la vortumo "dauripova", kiun mi taksas same pli trafa kaj oportuna kaj rilate la dezireble neekskluzivan fokusighon al lingvaj aspektoj E-medie. La germana korespondajho "nachhaltig" ekz-e neniel tradukeblas per "daurigebla", sed sufiche bone per "dauripova". Alternative mi proponus ankorau "daurikapabla" au "dauriva". Pri la gramatika korekteco de tiaj verbo-adjektivo-kunmetajhoj mi ne absolute certas, sed vidas ghis nun nenian problemon en tio.

Cetere, chu vi eventuale jam audis pri la iniciato por "Charto de la Tero"? Persone mi nur chi-somere ekkonatighis kun ghi. Miaopinie la charto, en kiu "dauripova/-gebla evoluo/disvolvigho" rolas centre, estas fascina, entuziasmiga, sufiche unika dokumento kun tre interesa historio. Chi-jare ghi festas sian 5-an datrevenon. Fakte, ties originoj kushas ghuste en la menciita Brundtland-raporto 1987, kie estis postulata "nova etiko" kiu esprimighu en charto. Por ricevi pli da esperantlingvaj informoj simple guglu lau "charto tero", au iru al la anglalingva pagharo www.earthcharter.org.

Klaus Mohrhoff

kmohrhoff
kmohrhoff diras:
2005-10-04 09:25

Eta aldono: la laste menciita ligo precize estas jena http://wikisource.org/wiki/la_charto_de_la_tero

Mi invitas chiujn interesighemulojn trarigardi kaj eventuale poluri, redakti la ghisnunan tradukversion.

Amike, Klaus