Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo

Literaturo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-31 13:19
Informoj kaj recenzoj pri novaj eldonaĵoj
Ne ĉiuj forgesis la movadon malantaŭ la muro de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-17 23:23
Dek kvin jarojn post la falo de la muro, Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton pri la movado sur la orienta flanko de la fera kurteno. Ulrich Becker, kiu siatempe laboris kun Blanke en GDREA, kaj nun kunlaboris pri la eldono de la nova libro, resume rakontas pri la libro kaj ĝia fono.
Nova disko kun voĉoj de prezidantoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-07 19:18
UEA eldonis sian trian kompaktan sondiskon, ĉi-foje kun vortoj de diversaj prezidantoj de la asocio. Ni parolis kun la redaktoro de la serio Ziko M. Sikosek pri la nova disko, kaj pri pliaj eldonplanoj.
Parolantaj libroj estas plu bezonataj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-09-01 18:25
Ekde la 1930-aj jaroj oni produktas sonlibrojn, kaj en la 1950-aj jaroj oni komencis surbendigi ankaŭ esperantlingvajn librojn. Unika, granda kolekto de esperantlingvaj sonlibroj estis lastatempe detruita en Nederlando, kaj multaj ekzistantaj surbendigoj daŭre atendas prilaboron. Otto Prytz opinias, ke spite la teknikan evoluon, parolantaj libroj daŭre estas bezonataj.
Rezultoj de la Belartaj konkursoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-30 11:53
Ĉiujn tri premiojn en la branĉo "Teatraĵo" en la Belartaj konkursoj de UEA gajnis Paul Gubbins el Britio. Pro siaj prozaĵoj ricevis du premiojn Ulrich Becker el Germanio, kaj Mikaelo Giŝpling el Israelo ricevis du premiojn kaj honoran mencion por siaj poemoj. La rezultoj estis anoncitaj en la Pekina UK.
Hamburgo el orienta perspektivo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-08 09:05
Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro.
Saluton - ĉampiono de jardeko! de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-11-15 12:11
Dum la jaroj 1989-2000 la klientoj de la Libroservo de UEA povis elekti inter pli ol 5 000 titoloj. UEA statistikis, kiujn el ili plej ofte trafis la elekto. Plej multe estis venditaj vortaroj, lernolibroj kaj nefikciaj verkoj pri Esperanto. Kun permeso de la aŭtoro, ni republikigas la artikolon el la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto de la jaro 2001.
Impona kungluaĵo senglua de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-09 18:55
Spite kelkajn teknikajn fuŝetojn, Sten Johansson varme rekomendas la ĵus aperintan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn. En sia recenzo li skribas: "Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)"
Inter klasaj bariloj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-10-25 23:02
La klasika rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov restas daŭre moderna. "Ege valora kaj ĝuinda prezento de aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini", opinias Sten Johansson en sia recenzo de la volumo Ĉeriza ĝardeno, aperinta ĉe la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado.
Universo kaptita sur unu disko de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-04-03 10:18
Ĵus pretiĝis nova esperantlingva sonlibro, verŝajne la unua kun la moderna formato mp3 kiu permesas registri la tutan libron sur unu disko. Temas pri la romano "La kaptita universo" de la mondfama esperantista sciencfikcia verkisto Harry Harrison. Voĉlegis kaj eldonis la libron ĝia tradukinto, Andrej Grigorjevskij. Siatempe la ruslingva eldono de la libro aperis en 100.000 ekzempleroj kun postparolo pri Esperanto.
Sovetia lernolibro trompis la cenzuron de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-05-25 10:07
En Sovetio la regantoj suspektis ĉiujn kontaktojn de ordinaraj homoj kun eksterlando. Evidente ankaŭ studado de Esperanto estis suspektinda, kaj ne facilis aperigi lernilojn de tia maltaŭga lingvo. Tamen precize antaŭ 30 jaroj Boris Kolker sukcesis ruze ĉirkaŭiri la oficialan cenzuron, nomante sian novan lernolibron "ekzercaro". Ekzercaroj ne bezonis oficialan aprobon, sed tamen iu poste denuncis la aferon.
Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-15 19:42
La konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu interalie financis kelkajn grandajn anonckampanjojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj, lanĉis novan projekton. Li subvencias la eldonon de la verko "Zamenhof-strato" de Roman Dobrzyński en ses eŭropaj lingvoj.
Fabienne Berthelot: "Ne legi estas rajto" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-11-22 13:54
En intervjuo farita de István Ertl, la soci-psikologo Fabienne Berthelot diagnozas la ekstreman literaturemon de multaj esperantistoj kiel iaspecan emon kompensi la mankon de aliaj eroj en la esperantlingva kulturo, eroj kiuj kutime estas gravaj por la identeco. Samtempe ŝi indigne refutas la tezon, ke nur literaturemuloj estas veraj esperantistoj.
Fabelo de Karina MacGill premiita en Finnlando de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-10-23 18:10
Lunde la 18-an de oktobro oni publikigis la nomojn de la premiitoj en la fabelkonkurso organizita de Päätalo-instituto en Finnlando. La konkurson partoprenis preskaŭ naŭcent finnlingvaj fabeloj kaj deko da esperantlingvaj.
Ĉeĥov en Esperanto sur 352 paĝoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-09-15 14:57
Ĵus aperis jubilea kolekto de rakontoj, noveloj kaj dramoj de la klasika rusa verkisto Anton Ĉeĥov en Esperanto. La verkon eldonis Sezonoj en Kaliningrado.
La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-06 13:28
Vladimír Váňa faris admirindan laboron tradukante la genian verkon pri idiotismo. Tamen ne senriproĉan, opinias nia recenzanto. "Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo", skribas Sten Johansson.
Gvidlibro al la vivo de homo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-09-15 20:58
En sia pensiga recenzo pri la romano "Sensorteco" de Imre Kertész, Sten Johansson skribas interalie: "...ke tiujn krimojn faris homo al homo, kaj ke ni ĉiuj povas iĝi viktimoj – aŭ ekzekutistoj – 'ĉe plenumiĝo de kelkaj kondiĉoj'... En nia epoko de terorismoj privata kaj ŝtata tio devus ne esti surprizo."
La fina venko de la ĉapeloj de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-19 14:25
Ĉiun jaron en Esperantujo aperas almenaŭ unu nova propono de alfabeta reformo. Ĉi-jare Libera Folio decidis aperigi la unuan, kaj espereble lastan, reformproponon de 2005. En antaŭe neniam publikigita novelo de Sten Johansson la ĉefa heroo sukcesas savi la fundamentan alfabeton per antaŭe neniam elprovita argumento.
Esperantisto aĉetas libron dufoje en jarcento de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-11-15 12:24
En Esperantujo estas ekstreme prestiĝe legi esperantlingvajn librojn. Almenaŭ tion, se nenion alian, montras la respondoj de niaj legantoj en reta enketo pri legado. Preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato. Tamen, se ekzistas miliono da esperantistoj - kiel multaj asertas - la vendostatistiko montras, ke ĉiu esperantisto aĉetas esperantlingvan libron mezume dufoje en jarcento. Sten Johansson analizas la statistikon.
Esperanta literaturo - ĉu iluzio aŭ miraklo? de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-19 12:11
"Okaze oni esprimas la kritikan opinion, ke recenzoj pri libroj, originale verkitaj en Esperanto emas al troa laŭdado. Tio sendube estas vera. Ni tamen ne estu tro severaj en kritiko de tiu laŭdemo", skribas la konata aŭtoro Baldur Ragnarsson. Laŭ li, la fenomeno de literaturo kreita en lingvo sen difinita socia subteno estas miraklo. Li ankaŭ rakontas pri sia renkontiĝo kun Esperanto en 1947. Ni publikigas la plenan tekston de lia prelego kiu estis farita en la aprila malferma tago en la Centra Oficejo de UEA.
Kroata verko al la ĉina tra Esperanto jam en 1931 de Redakcio — Laste modifita: 2005-01-31 13:14
La unua traduko el la kroata al la ĉina lingvo estis farita jam en 1931, kvin jarojn pli frue ol oni antaŭe kredis. La traduko estis farita de Wang Luyan en Ŝanhajo. Pri la malkovro rakontis granda kroata gazeto la 28-an de januaro.
"La danĝera lingvo" aperis litove de Redakcio — Laste modifita: 2005-02-17 16:37
Ĵus aperis litova traduko de la fama libro de Ulrich Lins, "La danĝera lingvo". La libro temas pri persekutoj kontraŭ esperantistoj ĉefe en nazia Germanio kaj en Sovetio. Dum la soveta tempo estis malpermesite enporti la esperantlingvan libron en Sovetion.
Kristnaska novelo kun du ekskuzoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-05-22 20:15
En la lasta semajno de decembro granda parto de la monda loĝantaro festas kristnaskon. La maniero de la solenado tre diversas de lando al lando, sed en la plej multaj regionoj kristnasko tamen estas festo por la familio. Sed kio estas familio? La herooj de ĉi tiu antaŭe nenie publikigita novelo de Sten Johansson ŝajnas iom konfuzitaj tiurilate.
La fino de l' mondo de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-23 10:30
En antaŭe nepublikigita novelo de Sten Johansson la ĉefpersono estas trafata de la fino de la mondo dum prelego pri skeptikismo kaj raciismo en la esperanta beletro. "Vera raciismo signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin", rezonas la ĉefpersono, kaj pentas ke li konsentis fari la skeptikisman prelegon.
Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-16 10:49
La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.
Librojn legu la verkisto de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-20 10:49
"Mi kabeiĝis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Ĉu ili konspiris por cenzuri la veron?" Finfine la protagonisto de Sten Johansson decidas fondi Federacion Internacian de Kabe (FIK), aŭ Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK). Tamen, kiel trovi la kabeintojn...
Bele pri kongresoj - el Roterdama horizonto de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-08 07:50
En nova verko Ziko M. Sikosek, konata pro sia verko "Esperanto sen mitoj", esploras la centjaran historion de Universalaj Kongresoj. Ĉi-foje la konata malkaŝanto de mitoj en sia lerte verkita libro tamen preferas ne elfosi malbelaĵojn el la verda historio, konstatas nia aŭtoro Sten Johansson. "Pri Vieno 1924 li skribas sep liniojn. Alie li eble devintus mencii, ke tiu kongreso estis granda skandalo kun malbona organizo, ekonomiaj fuŝoj – kredeble eĉ krimoj", skribas Sten Johansson.
Femina - mikspoto kun civita stampo de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-04 16:36
En marto aperis la unua numero de Femina, revuo kiun laŭdire posedas Feminisma Esperanta Movado kaj eldonas LF-koop. La ĉefredaktoro Agneta Emanuelsson nenion verkis en la unua numero, kaj al peto de Libera Folio pri recenz-ekzemplero respondis, ke ŝi ne havas ekzempleron. Male ol la ĉefredaktoro, nia aŭtoro Cecilia Gülich sukcesis ricevi ekzempleron. Laŭ ŝi temas pri miksaĵo de iuj interesaj artikoloj kaj aliaj, stampitaj de civita retoriko aŭ simple enhave kaj intelekte malaltnivelaj kaj apenaŭ feminismaj.
16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-26 00:23
Edmond Privat lernis Esperanton kiel 13-jarulo, kaj ĉeestis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo 1905 kiam li estis 16-jara. Tie li vekis grandan atenton per sia matura elokvento. Kiel junulo li fondis la gazeton "Juna esperantisto". Poste li estis prezidanto de UEA kaj redaktoro de la revuo "Esperanto". "Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la esperantista vivo", skribis pri li Ferenc Szilágyi.
La unua kabeinto verkis la unuan vortaron de Redakcio — Laste modifita: 2005-08-10 14:30
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna, klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankaŭ el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado ĉiam vekis fortajn sentojn.
Grabowski - la patro de la esperanta poezio de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-18 23:50
La unua beletra libro en Esperanto kiun Baldur Ragnarsson tenis en siaj manoj estis "El Parnaso de Popoloj" de Antoni Grabowski. La libro, kiu estis eldonita en 1913, kaptis lin por Esperanto. "Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso", skribas Baldur Ragnarsson en sia dua Kulturbildo.
Svedio ricevis kvin premiojn en la Belartaj Konkursoj de Redakcio — Laste modifita: 2005-08-03 22:44
Sten Johansson el Svedio ĉi-jare ricevis entute kvar premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la branĉoj poezio, prozo kaj eseo. Plian premion al Svedio portis Leif Nordenstorm en la branĉo Prozo. Estis multe da konkursaĵoj en la branĉoj poezio kaj prozo. Malmultaj teatraĵoj partoprenis, kaj en tiu branĉo estis aljuĝita nur unu premio, la tria. La rezultoj estis anoncitaj en Vilno ĵaŭde posttagmeze.
Kalocsay - la klara fonto de la esperanta literaturo de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-23 19:28
La ĉefa evoluiganto de la esperanta poezio, tradukisto de la "Infero" de Dante, eminenta gramatikisto, motoro de la revuo Literatura Mondo... La "poeto sen popolo" kreis fidon pri la kapabloj de Esperanto. Laŭ Karolo Piĉ, li ankoraŭ staras tro proksime, por ke ni juste povu juĝi lian tutan grandon. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson tamen provas.
Baghy - la plej esperanta verkisto el ĉiuj de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-08 10:47
Julio Baghy estis eble la plej amata kaj certe la plej popola el ĉiuj esperantlingvaj verkistoj. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Siberio. Poste li verkis lernolibrojn, popularigis Esperanton en multaj landoj, instruis, aktoris kaj reĝisoris. Liaj poemoj kaj romanoj estas idealismaj, sed havas ankaŭ pli profundajn dimensiojn.
Mortigi edzinon ne plaĉis al ĉiuj en Vilno de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-30 22:22
Laŭ multaj spektintoj, la teatraĵo "Kiel mortigi sian edzinon", surscenigita dum la kongreso en Vilno dufoje estis bone prezentita. Konsentas pri tio ankaŭ nia aŭtoro Dominique Couturier. Tamen ŝi forlasis la salonon jam post tri kvaronhoroj. "Se iu ajn teatraĵo montrus al ni afrikanon aĉan, stultegan, aŭ judon avaregan, oni prave protestus, ke tio estas neakceptebla rasismo kaj diskriminacio. Sed kiam temas pri in-homo, edzino, oni ial opinias tion tre amuza", ŝi skribas.
Nikolai Hohlov - vivo kiel senfine kreata poemo de Redakcio — Laste modifita: 2005-08-22 21:14
Nikolai Hohlov lernis Esperanton kiel junulo en Moskvo. Liaj unuaj poemoj aperis jam en 1910, kiam li estis 19-jara. Lige kun la revolucio li forlasis Rusion, kaj dum dek jaroj restadis eksterlande, ĉefe en Kroatio. Dum tiuj dek jaroj aperis liaj du originalaj verkoj: la elstara poemaro "La Tajdo", kaj la komedio "La morto de la delegito de UEA". Li verkis ankaŭ kabaredajn programojn, sed post la reveno al Rusio en 1928 li ne plu verkis originale, kaj post 1933 li tute deflankiĝis de la esperantista vivo. Li travivis la purigojn de la 1930-aj jaroj, kaj mortis samjare kun Stalin, en 1953.
Raymond Schwartz - la serioza humuristo de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-20 12:41
Jam laŭ la nomo oni povas supozi, ke Raymond Schwartz devenas de la lim-regiono de Francio kaj Germanio. Lia naskiĝurbo Metz apartenis al Germanio, kiam li naskiĝis en 1894. Post la unua mondmilito la urbo apartenas al Francio. Ĉe la limo inter Francio kaj Germanio komenciĝas ankaŭ unu el la grandaj esperantaj romanoj, "Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz. Sed sian verkistan karieron la ne tute serioza bank-direktoro komencis per verkado de amuzaj kaj fojfoje maldecetaj poemoj kaj noveloj.
Miĥalski - libera torento katenita de Stalin de Redakcio — Laste modifita: 2005-08-08 22:38
Post kelksemajna paŭzo, por ke la verkistoj ne dronu en la lavango de kongresaj novaĵoj, revenas la serio de Baldur Ragnarsson pri la plej gravaj esperantlingvaj verkistoj. La sepa en la serio estas Eŭgeno Miĥalski, rusa instruisto kaj bibliotekisto. En 1911 li lernis Esperanton, kaj jam en 1917 li fondis la literaturan revuon Libera Torento. Li estis fervora subtenanto de la revolucio, sed en 1937 la torento de la Stalina "purigado" kaptis ankaŭ lin: li estis malliberigita, kaj poste mortpafita, akuzita pri trockismo.
Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo? de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-03 20:08
Nikolajs Ķurzēns estas unu el la pintaj esperantlingvaj poetoj, kvankam li nenion publikigis post sia 30-jariĝo. "Ĉu tio do - la viv'? Ne, ne! Ne eble! Ankoraŭ devas, devas io veni!" li skribis en sia eble plej konata poemo, nur 24-jara. "En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuas per sia lakona sugestieco", skribis pri li Kálmán Kalocsay, kiam liaj poemoj en 1934 aperis en la fama kolekto "Dekdu poetoj". Sian solan propran poemaron li havis tempon aperigi en 1938. Baldaŭ lia hejmlando Latvio estis okupita unue de Sovetio, poste de Germanio, kaj poste denove de Sovetio. Por Esperanto ne estis loko tie dum la sekvaj jardekoj.
Nova ĉina revuo aperos unufoje jare de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-03 20:06
La konata ĉina esperantlingva periodaĵo El Popola Ĉinio reaperas en papera formo, kun nova nomo. Tamen, la antaŭe monata revuo nun aperos nur unu fojon jare, ĉiujare antaŭ la Universala Kongreso. La unua numero estis havebla jam en la Vilna kongreso, sed en Vilno ĉinaj respondeculoj ankoraŭ ne sciis diri, ĉu aperos pliaj numeroj de la papera gazeto.
Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-06 09:28
Ferenc Szilágyi naskiĝis en Hungario, venis al Svedio por instrui Esperanton komence de la 1930-aj, revenis al Svedio fine de la jardeko kaj jam ne reveturis al la ekmilitanta centra Eŭropo. Li estis unu el la plej grandaj prozaj stilistoj en Esperanto, precipe kiom temas pri noveloj. Li ankaŭ redaktis Nordan Prismon, la elstaran literaturan periodaĵon kiu post la milito iĝis la heredanto de la tradicio de la legenda Literatura Mondo.
Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-06 22:23
Lajos Tárkony lernis Esperanton 17-jara en 1919. Jam en la sama jaro aperis lia unua beletra traduko, novelo kiun li tradukis el la hungara al Esperanto kaj publikigis en Hungara Esperantisto. En siaj recenzoj en la pinta revuo Literatura Mondo li enkondukis la kriteriojn de serioza literatura kritiko en Esperantujon. Antaŭ li - kaj ankaŭ post li - aliaj recenzistoj ofte ĉefe atentis la lingvajn, ne la literaturajn valorojn de novaj verkoj. En liaj recenzoj, ankaŭ literatura kritiko mem iĝis formo de literaturo.
Engholm - sveda realisto en esperanta vesto de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-25 17:05
Stellan Engholm vivis la plej grandan parton de sia vivo kiel instruisto de elementa lernejo en periferia regiono de Svedio. Li lernis Esperanton en 1920, sed pli entuziasmiĝis pri la lingvo post renkontiĝo kun Edmond Privat en monda kongreso pri kooperado 1927. Li komencis sian verkistan karieron kiel tradukisto de sveda literaturo al Esperanto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo. En 1930 aperis "Al Torento", kiu same kiel liaj postaj prozaj verkoj klare ligiĝas al la samtempa realisma tradicio de sveda laborista literaturo, sed samtempe havas idealismajn tendencojn.
Auld: Epokfara aŭtoro de la esperanta ĉefverko de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:45
Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj daŭre okupas altan lokon sur nia Parnaso, skribas Baldur Ragnarsson. La ĉefverko de Auld kaj de la esperanta litaraturo, La Infana Raso, laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj".
Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:42
La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemaro en la angla lingvo. Post tio ĝis nun ŝi publikigis tridekon da libroj en plej diversaj ĝenroj. Poemoj, prozo, teatraĵoj, literaturaj studoj en la angla kaj en Esperanto aperis el ŝia plumo, sed ankaŭ amuzaj artikoletoj en Monato. La anglalingva publiko tutmonde konas ŝin kiel seriozan literatur-scienciston, la esperantlingva - same tutmonde - ankaŭ kiel poeton kaj grandan amikon de katoj.
Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:39
Zamenhof estis malbona kuracisto kiu devis kontentiĝi je malriĉaj pacientoj. Li plurfoje volis reformi Esperanton, kaj la movado plurfoje preskaŭ pereis pro kvereloj, rivalecoj kaj ĵaluzoj de movadaj gvidantoj. Pri tio prave ne silentas la nova "Historio de Esperanto" de Aleksander Korĵenkov, konstatas Miroslav Malovec en recenzo ekskluzive verkita por Libera Folio. "Ĉi tiu libro priskribas precipe la unuajn jardekojn de la movado ĝis la unua mondmilito tre detale kaj sen mitologia vualo, per kiu ni kutime klopodas kaŝi, ke eĉ la uzado de komuna lingvo vekas malpacojn inter homoj, kiuj per ĝi volas pacigi la tutan mondon. Estas utile, de tempo al tempo rigardi en spegulon", li konstatas.
Valora historiografia nepraĵo de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:37
La ĵus aperinta "Historio de Esperanto" laŭ nia dua recenzanto José Antonio Vergara estas tre valora, rigora kaj ege bezonata verko. Laŭ li, ĝi sukcesas adekvate montri tendencojn, kiuj evoluigis la esperantistan komunumon. "La verko kerne, serioze kaj prudente pritraktas tiklajn, tre kompleksajn problemojn, precipe organizajn, kiuj estis alfrontitaj de nia antaŭuloj. Ĝi ne kaŝas nek mildigas la akrecon, netoleremon kaj malesperojn ligitajn al la surprize abundaj konfliktoj kaj disputoj kiuj jam de la komenco mem minacis la tutan aferon", li skribas. Laŭ José Antonio Vergara la nova verko de Aleksander Korĵenkov nepre ne havas la ikonoklastan karakteron de "Esperanto sen mitoj", kaj tial surprizas lin, ke frazoj de dubinda fonto pri Zamenhof kiel malbona kuracisto estas citataj senkritike.
Fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:35
Kvar jaroj en Barato, poste laboro en Britio kiel kuiristo, kolportisto kaj foira eksponisto - jen la spertoj el kiuj Cezaro Rossetti kuiris sian klasikan verkon "Kredu min, sinjorino". Ĝi estas unu el la tre malmultaj esperantlingvaj romanoj, kiuj estis eldonitaj en alilingvaj tradukoj. Lia pli juna frato Reto Rossetti estas konata pro siaj poemoj, sed ankaŭ pro interes-kaptaj noveloj, kiuj povas esti sprite ironiaj, sed kiuj ĉiam atestas pri la psikologia kompreno de la aŭtoro. La fratoj kune lernis Esperanton kiam Reto estis 19-jara, kaj poste kutimis interparoli esperante.
Zamenhof - malbona kuracisto? de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:35
Ludoviko Zamenhof mem konstatis, ke li tute ne taŭgas por ordinara medicina praktiko, ĉar li estas tro impresiĝema, kaj tial li decidis iĝi okul-kuracisto. Sed ĉu Zamenhof estis malbona kuracisto? Tion konkludis en pollingva eseo aperinta en 1972 la Bjalistokano Ryszard Kraśko. La aserto pri la kuracista nekompetento de Zamenhof ne rekte rilatas al lia rolo kiel la iniciatinto de Esperanto. Tamen ĉiaj negativaj faktoj aŭ asertoj pri Zamehof facile kaŭzas ŝtormajn reagojn inter esperantistoj. Ni republikigas la koncernajn alineojn el la eseo de Kraśko.
Romano de Spomenka Štimec aperis japane de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:28
Ĵus aperis japana traduko de la biografia romano "Tilla". La esperantlingva originalo de la romano aperis en 2002.
Esperantista pioniro de la ĉina literaturo de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:34
Forpasis la granda ĉina verkisto Bakin. Li lernis Esperanton en Nankino jam en la 1920-aj jaroj, kaj pere de Esperanto tradukis literaturon al la ĉina. En la 1930-aj li verkis unu el la fruaj majstroverkoj de la ĉina realisma prozo, la romanon "La Familio". Tiu verko poste estis tradukita al multegaj lingvoj. Dum la kultura revolucio en la 1960-aj jaroj la aŭtoro estis kruele persekutata. Poste, en 1980, aperis en Ĉinio esperanta traduko de lia romano "Aŭtuno en printempo", kies titolo estis inspirita de la romano "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. En la sama jaro Bakin mem unuafoje povis partopreni Universalan Kongreson de Esperanto, en Stokholmo.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:27
De pli ol dek jaroj la plej bona gvidilo pri la esperanta gramatiko estas la manlibro verkita de akademiano Bertilo Wennergren. Tamen ĝis nun la verko troveblis nur en la reto, kie ĝi daŭre estis perfektigata de la aŭtoro. Antaŭ la fino de la jaro la verko aperos ankaŭ libroforme.
Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-25 14:04
La japana poeto, prozisto kaj vortaristo Miyamoto Masao dum la fruaj jaroj de sia vivo estis komunisto kaj sindikata aktivulo. Pro sia politika laboro li estis plurfoje arestita, kaj Esperanton li eklernis en malliberejo en 1933, kiam li estis 20-jara. Dek jarojn poste, dum la dua mondmilito, li militservis en la japana armeo kaj partoprenis la batalon kontraŭ la usona armeo en Okinavo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron. La artikolo de Baldur Ragnarsson pri Miyamoto Masao estas almenaŭ provizore la lasta en nia serio pri grandaj esperantlingvaj verkistoj.
"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-03 17:55
En 1916 Cecil Charles Goldsmith, estonta multjara ĝenerala sekretario de UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo, estis grave vundita en la unua mondmilito. Kuglo trafis lian kapon, kaj kuracistoj kiuj operaciis lin ne kredis ke li longe vivos. La brita milit-ministerio donis al li malavaran pension, supozante ke apenaŭ necesos ĝin longe pagadi, sed "Tiny" Goldsmith - tiel li estis nomata - vivis ankoraŭ 56 jarojn. Helpate de la milit-pensio li dediĉis la reston de sia vivo al Esperanto, kaj kiel profesia esperantisto li povis ĉiam akcepti "nekredeble modestan" salajron, rakontas lia multjara kolego kaj amiko Johano Rapley. Ni publikigas la kompletan tekston de lia prelego, farita en la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro.
Agoj pri dokumento