Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Esperanta literaturo - ĉu iluzio aŭ miraklo?

Esperanta literaturo - ĉu iluzio aŭ miraklo?

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-19 12:11
"Okaze oni esprimas la kritikan opinion, ke recenzoj pri libroj, originale verkitaj en Esperanto emas al troa laŭdado. Tio sendube estas vera. Ni tamen ne estu tro severaj en kritiko de tiu laŭdemo", skribas la konata aŭtoro Baldur Ragnarsson. Laŭ li, la fenomeno de literaturo kreita en lingvo sen difinita socia subteno estas miraklo. Li ankaŭ rakontas pri sia renkontiĝo kun Esperanto en 1947. Ni publikigas la plenan tekston de lia prelego kiu estis farita en la aprila malferma tago en la Centra Oficejo de UEA.
Biografia noto pri la aŭtoro.

Esperanto-literaturo: iluzio, miraklo aŭ simpla fakto - tio estas la titolo de mia prelego - titolo, kiu probable mirigas vin neatendite, ĉar por spertaj esperantistoj ĝenerale la ekzisto de la Esperanto-literaturo ne estas io, kio bezonas multan diskuton - ĝi simple estas kaj ni akceptas ĝin kaj agnoskas ĝin same preteme kiel la literaturon de aliaj lingvoj. Sed tamen, eble, la afero ne estas tiel simpla.

Angla filozofo, Bertrand Russell, iam diris, ke estas prudente de tempo al tempo pendigi demandosignon sur aferojn, kiujn oni akceptis senkritike kaj senplue dum longa tempo. Tiu konsilo sugestas, ke longdaŭra kono pri faktoj ne garantias plenan objektivecon. Niaj sintenoj al ĉiaj ajn fenomenoj en la mondo estas ĝenerale pli-malpli personaj, tendencaj, partiaj, relativaj, tre ofte antaŭjuĝaj, do entute pli-malpli subjektivaj, malgraŭ okaza strebado al objektiveco. La Esperanto-literaturo ne povas esti escepto al tia pritrakto, kian rekomendas la menciita filozofo. Mi tial opinias, ke indas pendigi demandosignon ankaŭ sur ĝin kaj tie ĝin teni, se nur dum kelkaj minutoj, kiel instigilon al konsidero pri iuj sintenoj al nia literaturo.

Permesu, ke mi komence iom rakontu pri miaj propraj spertoj tiurilataj. Mi ekkoniĝis kun literatura teksto en Esperanto jam en lernolibro per kiu mi eklernis la lingvon aŭtodidakte dum somero inter gimnaziaj klasoj antaŭ precize 58 jaroj. Tiu lernolibro, la unua en la islanda lingvo, eldonita en 1909, estis bazita sur lernolibro de Théophile Cart: L'esperanto en dix leçons (Esperanto en dek lecionoj). Ĝia lasta leciono prezentis - kvazaŭ nenio estus pli natura kaj memkomprenebla - la komencajn liniojn de la Iliado en traduko de Antoni Kofman:

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
de herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
por rabobirdoj kaj hundoj -

Mi kredas, ke mi trovis tiun tekston ne aparte malfacila, sed mi ja konsciis, ke jen temas pri alta literaturo, ke tie lingvo kaj enhavo digne kunlaboras. Mia sinteno al Esperanto jam tiam estis favore formiĝanta post entuziasma trimonata studado, mi estis ravita de ĝia sereneco, - ĝia fonetika skribmaniero, ĝia vortofara travidebleco, ĝia celado al alta idealo similas al serena ĉielo, - tiel mi pensis. Tiu raviteco estis kompreneble subjektiva kiel estas ĉiuj sentoj, sed sufiĉe firme bazita sur lingvaj faktoj por esti por mi reale aŭtentika.

Tiun senton pri Esperanto kiel lingvo serena mi transportis tute senbare kaj nature en ĝian literaturan mondon, kaj ne nur en la kelklinian komencon de la Iliado en la traduko de Kofman, sed ankaŭ en la poemaran mondon de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, kiun libron pro eksterordinara bonŝanco mi ekhavis en tiu sama somero. Kaj kompreneble mi jam tiam ekprovis verki poemon en la lingvo,  kiu aperis anonime en la posta jaro en la tiutempa revuo Voĉo de Islando, - mia unua verkaĵo en la internacia lingvo.

Mi mencias tion por montri, kiom nature esprimopova mi tuj trovis tiun lingvon, kiun multaj opiniis kaj ankoraŭ opinias senviva artefaritaĵo, - tiun lingvon, kiun siatempe la franca edukministro Léon Bérard nomis "dronigenda ĥimero" kiam li prezidis gravan diskutkunvenon enkadre  de la Ligo de Nacioj pri la lingvo en Ĝenevo en 1923, - tiun lingvon kiun la dana profesoro Blinkenberg en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo 1954 deklaris eble kapabla esprimi urugvajajn menuojn, sed ne povanta servi por literaturo, nek entute por kulturaj celoj.

Sed pri tiaj kaj similaj nekredeblaj stultaĵoj mi kompreneble en tiu tempo estis absolute nescia, mi estis nur 17-jara junulo, plena de sendevia entuziasmo pri la nova lingvo, kiu ravis min sente kaj intelekte. Tiel pasis tiu somero de 1947, kiu portis al mi la lingvon de Zamenhof. Kaj venis aŭtuno, kaj venis vintro, nova lernojaro.

Ho jes. Nova lernojaro de plua studado de kvin fremdaj lingvoj: la dana, angla, germana, franca kaj latina, kiel estis tiam la kutimo en la islandaj gimnazioj. Lingvoj ja tre interesis min kaj mia progreso en tiuj lingvoj certe estis kontentiga, eble tre kontentiga. Sed tio neniel estis komparebla kun mia jam akirita nivelo de kompetento pri Esperanto, kiun mi studis nur dum tri monatoj, sen instruisto, en izolo, nur per libroj.  Estis nur atendeble, ke mi ne silentu pri tiu rapide lernebla lingvo kaj por kio ĝi staras: interpopola komunikado sur neŭtrala lingva fundamento.  Kaj kiel estis ankaŭ atendeble en tiu bona tempo ĉe neantaŭjuĝemaj gejunuloj, miaj samklasanoj aŭskultis min scivoleme, eĉ tiom, ke ili subskribis peton al la rektoro de la gimnazio, ke li donu permeson uzi klasĉambron dufoje semajne post la regulaj lecionoj por lernado de Esperanto sub mia gvido. Tiun subskribitan peton mi portis al la rektoro kun tia memfido, kia iafoje puŝas flanken realismajn konsiderojn.

La rektoro estis erudicia homo, licenciulo de la fama universitato Sorbono pri la franca kaj latina lingvoj, homo bonvolema kaj liberala, homo kiun mi  rememoras ja kun respekto. La peto mirigis lin, sed li volonte donis la permeson. Li diris al mi, ke li siatempe scivoletis pri Esperanto, sed ĝin flankenmetis konstatinte ke fonetike ĝi kontraŭas la fonologian evoluon de lingvoj, precipe kiel ĝi aperis en la franca. Li aldonis mildatone kaj patrece, sed iom emfaze, ke artefarita lingvo, ne havanta radikojn en kulturo de popolo, ne povas roli kiel aŭtentika literatura lingvo. - Sed, bonvolu, li diris, instruu kaj lernu, eble Esperanto povas tamen servi kiel ia gimnastiko por la cerbo. Tio memorigas min pri simila eldiro de la angla lingvisto Simeon Potter en lia libro Language in the Modern World, ke manipuli la regulajn afiksojn de Esperanto povus esti sana formo de mensa gimnastiko. - Jes, ion similan oni kutimis diri ankaŭ pri la latina gramatiko. Sed tiukaze, tio ne senrajtigis la literaturon.

Nu, mi ne plilongigos tiun ĉi rakonton. Tie ni staris, hazardaj reprezentantoj de du subjektivaj sintenoj al ia oscilanta mikso de koncepto kaj konkreto, al ia eksterordinara fenomeno, kiu estis aŭ altiraforpuŝa depende de personaj cirkonstancoj. La sinteno de la entuziasma deksepjarulo montris senkritikan fidon al la ĵus eltrovita majuskla Vero; la sinteno de la bonvolema klerulo atestis antaŭjuĝon al afero, kiu verŝajne minacis lian kredon pri ia mistika ligo inter popolo kaj literaturo sur subkonscia bazo. Ambaŭ sintenoj estas subjektivaj kaj kontribuas siajn proprajn semantikajn enhavojn al la unueca duopo Esperanto - Esperanto-literaturo.

La cirkonstancoj influantaj la koncernajn sintenojn povas esti tre diferencaj, kio faras malfacila, probable preskaŭ neplenumebla la taskon esplori kaj analizi la rilatojn de kaŭzoj kaj sekvoj en la interefikado de konoj, spertoj kaj pensoj, kiuj tie kunludas.  Por simpligi la aferon mi volas nomi la sintenon de la optimisma reprezentanto, ĉi-kaze la entuziasma junulo jam menciita, - tian sintenon mi volas simple nomi brakuma, ĉar ĝi pretas akcepti la Esperanto-literaturo kiel miraklon, mirindan kaj amindan.  "Miraklon" mi diras, ĉar la subjektiva spaco inter rekta kaj figura signifo de tiu vorto en la menso de fervoruloj ofte estas nebula. Kaj, ĉion konsiderinte,  kial ne uzi la vorton miraklo pri literaturo kreita en lingvo, kiu ne havas difinitan socian subtenon?

La sintenon de la antaŭjuĝema reprezentanto, ĉi-kaze la  bona rektoro, kiu volonte donis permeson instrui Esperanton en sia lernejo, sed rifuzis la eblecon de aŭtentika Esperanto-literaturo, - tian sintenon mi volas simple nomi forpuŝa  ĉar ĝi  rezistas la premon de invito al nova vidpunkto, kaj sekve restas ĉe la ideo, ke principe la Esperanto-literaturo ne povas ekzisti kaj tial estas nura iluzio. Ni konsideru unue, dum kelkaj minutoj, ĉi tiun sintenon de forpuŝo.

Estas ĝenerale agnoskite,
ke oni apenaŭ atendas kompetentan respondon pri  iu difinita afero de homo, kiu neniom konas tiun aferon, des malpli ĝin esploris aŭ pripensis. Tamen, paradokse, oni emas fari esceptojn, kiam respektataj aŭtoritatuloj esprimas opiniojn pri aferoj ekster siaj fakoj, kvazaŭ ilia pozicio farus ilin kompetentaj pri ĉio ajn. Kiam tiaj opinioj konformas al niaj propraj, ni preteme bonvenigas ilin kiel valoran plifirmigon de niaj sintenoj, ne multe pensante pri tio, ĉu ili estas bazitaj aŭ ne sur aŭtentika scio pri la koncerna afero. Aliflanke, kiam la opinioj de tiuj kleruloj kontraŭas la niajn, ni same preteme  rifuzas ilin kiel antaŭjuĝe negativajn.

Tiajn negativajn opiniojn la koncernaj aŭtoritatuloj prezentas diverstone depende de la temo, foje bonhumore kaj degnece, foje moke kaj aplombe, precipe kiam la koncerna afero iel minacas iliajn enradikiĝintajn starpunktojn. Milda ekzemplo estas la reago de mia jam menciita rektoro al la ideo, ke ne eblas literatura kreado en planlingvo kiel Esperanto.

Li estis humanisto en la klasika senco, bona latinisto, elstara tradukinto de famaj verkoj el la franca literaturo, kaj inklinanto al la nebule mistikisma teorio pri lingvo kiel kvazaŭ-vivanta organismo, patrine nutrata de unueca kulturo, kiu sola povas garantii aŭtentikan literaturon de popolo. Lia negativa sinteno probable ne estis jam antaŭe formulita, supozeble ĝi formiĝis nur en la momento, kiam lin frontis ideo, kiu ŝajnis al li naiva, tial li permesis al si supraĵan komprenemon por ne tro ŝoki la entuziasman junulon, kiu prezentis al li peton de lernemaj samklasanoj. Por tiu aŭtoritata klerulo planlingva literaturo estis iluziaĵo, ne valoris la penon ĝin kontraŭargumenti, sed -  bonvolema aŭskulto estis en ordo.

Nu, mi bone scias, ke ni havis kaj ja havas en niaj vicoj multajn alte edukitajn homojn, sciencistojn kaj diversfakajn erudiciulojn, el kiuj ne malmultaj uzis kaj uzas tempon kaj energion por Esperanto. Mi tamen emas demandi min, ĉu ne probable plej multaj el tiuj bonuloj interesiĝis pri Esperanto frue en sia vivo, lernis la lingvon jam en sia junaĝo, antaŭ ol ili havis la eventualan okazon starigi kontraŭ ĝi defendajn murojn de nescio kaj antaŭjuĝoj surbaze de dokta aplombo.  

Mi iom parolis pri  tiu sinteno al la Esperanto-literaturo kiun mi elektis nomi forpuŝa. Laŭ tiu sinteno la Esperanto-literaturo estas laŭ difino iluzia afero, ĉar ĝi ne havas kultur-socian bazon kaj tial ne povas ekzisti aŭtentike. Mi sugestas, ke tiun sintenon oni povas konstati precipe ĉe homoj, kiuj en la potenco de sia edukiteco kaj aŭtoritata pozicio opinias sin kompetentaj tion aserti pri nia literaturo sen ajna kono pri la koncerna fenomeno. Mi petas vin rimarki, ke mi ne parolas pri indiferenteco koncerne Esperanton kaj ĝian literaturon. Indiferenteco ne estas reago en la ordinara senco, maksimume ĝi montras neŭtralan sintenon. La forpuŝa sinteno estas diferenca de indiferenteco en tiu senco, ke ĝi funkcias memdefende kaj okaze atake.

Mi nun volas reiri al la entuziasma 17-jarulo jam menciita kaj lia raviteco pri la "lingvo serena" kaj lia unua sperto pri Esperanto kiel literatura lingvo: brakuma mi jam nomis tiun sintenon al la lingvo, al ĝia literaturo, ĉar ĝi tiel preteme brakumas ame kaj eĉ adore la fenomenon Esperanto, por tiel diri. Tiu sinteno estas grandparte de emocia naturo, kaj sekve subjektiva. En sia plej pura stato ĝi egalas al eltrovo de io mirinda, kiel oni povas ekzemple legi en la romano de Ivan Ŝirjaev, Sen titolo, probable la unua originala romano en Esperanto, tamen eldonita nur antaŭ dek jaroj. La ĉefpersono, la kampar-vilaĝa junulo Jozefo aŭ Joĉjo, komencas sian studon de la lingvo, akirinte gramatikan libreton. Pri tio oni legas kaj mi citas:

Kun granda atento kaj ne malpli granda estimo la knabo tralegis la libreton [ ... ] li eksentis en sia animo, ke li uzos ĉiujn fortojn por eksposedi tiun lingvon kaj neniam forlasos ĝin, kiajn ajn mokojn oni ĵetus al li, kiel ajn oni opinius lin pro tio 'stultulo'.

Poste, kiam la junulo komencas instrui Esperanton al simpatiaj virinoj, li prezentas la lingvon per deklamo de la esperantista himno. La akcepto estas pli ol entuziasma, preskaŭ histeria:

Ripetu, mi petas, ankoraŭ jen tion ĉi: "Ne al glavo sangon soifanta ..." diris grafino Irina, viŝante per naztuko la larmojn, kiuj aperis sur ŝia vango.

Eniras neinvitite aroganta leŭtenanto kun sabro, cigaro kaj ora nazumo, kiu mokas la tutan entreprenon pri internacia lingvo, montrante al la fiasko de Volapük. Li asertas, ke alilandanoj ne komprenos unu la alian, se ili parolos Esperanton, sed la argumentoj de Joĉjo bazitaj sur faktoj pri la taŭgeco de Esperanto kiel plenfunkcia komunikilo en tiaj okazoj, silentigas la leŭtenanton, kiu forlasas la ĉambron senaplombigita.

Kvankam la citita okazaĵo eble efikas iom naiva, oni supozeble rajtas konkludi ion rimarkindan el tiaj priskriboj de sintenoj al Esperanto en la plej frua periodo de la lingvo. La "brakuma" sinteno, la preskaŭ jubila entuziasmo pri la lingvo,  estas evidenta, sed la "forpuŝa" sinteno, en vesto de malscia aplombo de la leŭtenanto ankaŭ sin prezentas. Sed kio estas plej rimarkinda pri la citita okazaĵo estas la tuja kaj absoluta venko de la esperantista protagonisto super la aplomba malsciulo. La kontrastoj estas tiom malegale ekipitaj por tiel diri, ke la triumfo de la juna instruisto estas antaŭvidebla jam en la komenco.

Nu, li ankaŭ ĝuas la admiran subtenon de la virina societo, kiu lin ĉirkaŭas, ura! brave! - ektondris laŭtaj voĉoj de ĉiuj flankoj, kaj grafino Irina admire komentas pri lia argumenta, sed trankvila kaj ne laŭta parolado pri la komunika povo de Esperanto: Kiel modesta li estas, milda ... saĝa  ... kaj aldonas, kiel oni ĉi-punkte ja povus atendi: Kiel ĉarmaj estas liaj kaŝtankoloraj okuloj! Do triumfo absoluta, kaj por Esperanto, kaj por la juna instruisto, kio diras al ni, ke trankvila, ne laŭta argumentado kaj modesta, milda kaj saĝa konduto estas rekomendinda metodo por apostolo de Esperanto, kaj ke ne malhelpas havi kaŝtankolorajn okulojn.

Ĉio tio povas impresi nun kiel iom naiva cent jarojn poste. Oni trasentas la "brakuman" sintenon, kiu rekte kondukas al absoluta konvinko pri la mirindo de Esperanto, pri la miraklo de ĝia literaturo, ĉi-okaze la himno. Estas demando, kiom konstatebla estis kaj estas tiu sinteno tra la ĝisnuna historio de Esperanto. Devas esti evidenta, ke la milojn da eklernintoj de la lingvo, kiuj forlasis ĝin, ni diru, post unu aŭ duona kurso, neniam kaptis tiu kvazaŭ revelacia sento de eltrovo, kiu definitive firmigas la konvinkon pri la praveco daŭre dediĉi tempon kaj energion al Esperanto kaj ĝia kulturo.

Kaj jen mi volas emfazi la nocion de eltrovo. Eltrovo estas esence persona afero, ŝajne ĝi estas dinamike aŭtentika precipe kiam oni trovas la majusklan Veron kvazaŭ hazarde, sen ekstera instigo aŭ premo. Mi oftfoje konstatis la interesan fakton, ke multjaraj, sindediĉaj, elstaraj esperantistoj kiuj lernis la lingvon memstare, meminstrue, estis tuj en la komenco kaptitaj de la kreiveca karaktero de la lingvo. Mi opinias, ke estas precize tiu interna kreopovo de Esperanto, kiu aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo. Oni ekhavas senton de libereco, kian oni ne havas studante aliajn lingvojn.

"Esperanto donis al mi spiritan plenecon, kiun antaŭe mi neniam sentis," skribis Juan Régulo Pérez en respondo al enketo pri lia esperantisteco. Rapida progreso en la studado de la lingvo ankoraŭ pli aldonas al tiu sento de libereco kaj spirita pleneco. Kaj al serioza, inteligenta, idealisma studanto de la lingvo, ĉu memlernanto aŭ ne, tiu sento facile direktiĝas al la deziro esprimi sin, uzi la lingvon por literatura kreo. Kaj fakte estas indikoj pri tio, ke Esperanto povas fariĝi, almenaŭ por nature kreemaj homoj, ia spirit-liberiga potenco, iafoje pli facile elvokebla kaj ekspluatebla ol ĉe lingvoj sub la egido de jarcentolongaj tradicioj.

Mi pensas ekzemple pri la Esperanta poezio de nia poetino Marjorie Boulton. Antaŭ ŝia kariero kiel poeto en Esperanto ŝi aperigis poemojn en la angla, kiuj trovis bonan akcepton laŭ William Auld en lia antaŭparolo al ŝia unua Esperanta poemlibro, Kontralte. Li aldonas komenton, kiu rekte rilatas al  tio, kion mi ĵus diris. Mi citas:

Sed, kvankam ŝiaj anglalingvaj poemoj estas tre bonaj, laŭ mia opinio ŝi trovis sian apogean instrumenton en la internacia lingvo. Tiu lingvo, kiun ni nomas kara, ĉar ĝi fariĝis la esprimilo de niaj plej intimaj  kaj sanktaj aspiroj, iel liberigis ŝian emocion kaj ŝian personecon, tiel ke ŝi soris ĝis la plej alta pinto de la lirika atingo.

Tiel Auld pri Marjorie Boulton.
   
Sed estu kiel ajn, ĉi tie temas ja pri subjektiva sinteno, nutrata de dinamika interagado de faktoj kaj sentoj. Oni povus demandi, ĉu tiu sinteno, la originala brakuma sinteno, al Esperanto, kaj aparte al la Esperanto-literaturo, enhavas iujn riskojn? Eble jes. La brakuma sinteno ne estas homogena, la subjektiva faktoro estas diferenca de persono al persono, ankaŭ la faktara porcio, kiu devas servi  kiel subtena nutraĵo de la senta enhavo. Se la subjektiva faktoro tro regas la objektivan, estas kelka risko de nefirma ekvilibro.

Senkritika amo al kio ajn povas misgvidi nian juĝpovon, ne malplej koncerne la Esperanto-literaturon, la plej gravan aperoformon de lingvo al ni tiel kara. Okaze oni esprimas  la kritikan opinion, ke recenzoj pri libroj, originale verkitaj en Esperanto emas al troa laŭdado. Tio sendube estas vera. Ni tamen ne estu tro severaj en kritiko de tiu laŭdemo. Ni ne forgesu, ke la originala literaturo en Esperanto havas pozicion neniel kompareblan al tiu de la etnaj lingvoj, eĉ la plej malgrandaj.

Niaj verkistoj estas malmultaj, ili ne staras sur firma grundo de homogene tradicia popol-kulturo, ili fakte iel ŝvebas en idealisma atmosfero, plej ofte izolitaj ĉiu en sia enteco, sen espero pri ia ajn rekompenco krom la hazarda kaj efemera plezuro teni en la mano sian publikigitan verkon. Ni tial ne domaĝu kuraĝigojn al niaj verkistoj, poetoj, tradukistoj, eĉ se en formo de malavaraj laŭdoj, se ni tiel nin sentas. Kaj kompreneble kaj ja pli substance: ni devas subteni niajn verkistojn kaj niajn eldonistojn per malavara aĉetado de Esperantaj literaturaj verkoj, tiuj faktaj aperoformoj de sindona krea laboro en la internacia lingvo.

Kaj jen mi venas al la lasta fazo de mia parolo: la Esperanto-literaturo kiel simpla fakto. En unu el siaj eseoj Karolo Piĉ demandas: Kio estas Esperanto? Ĉu gramatiko? Ĉu vortaro? Ĉu izolaj lingvoelementoj? Kaj li respondas: Ne! Ĝi estas literaturo! Kaj tial la esperanta literaturo, nur la literaturo, fakte kaj vere estas Esperanto! Iom drasta eldiro, kiam oni konsideras unuflanke la parolan uzadon de la lingvo kaj aliflanke ĝian vastan, ne-literaturan skriban uzadon.

Ĉar, kompreneble, la Esperanta literaturo ne staras izolita disde alia uzado de la lingvo. Literatura teksto, precipe poezia kaj grandparte ankaŭ la proza, prenas sian emocian valoron el la parola uzado de la koncerna lingvo en ordinara vivo. Kvankam Esperanto komencis sian historion kiel skriba lingvo, ĝi baldaŭ estis ekuzata kiel parola lingvo, tiel prenante la rolon de lingva komunikilo, kie emociaj kaj intelektaj bezonoj kunlaboras en la teksado de tiu interagada komplekso el kiu nutras sin literatura kreado.

La fakto, ke Esperanto tuj pruviĝis tute taŭga kiel parola lingvo kreis la cirkonstancon por evoluo de la Esperanto-literaturo. Ni pensu ĉi-rilate pri la sorto de Volapuko kaj la ceteraj artefaritaj lingvoj. Ili neniam atingis la funkcian dinamikon de parolata lingvo, kiu estas nepra kondiĉo por krei kaj pluteni fidon al  la kapabloj de lingvo por literaturaj celoj.

Ĉi-rilate indas citi vortojn de la portugala poeto kaj verkisto Gonçalo Neves, vortojn kiuj donas rapidan, tamen elĉerpe klaran supervidon pri la faktoj de nia literaturo. Li skribas: Esperanto estas la sola lingvo artefarita, kiu ĝis nun montris sin kapabla konkeri la terenon de la romano, de la novelo, de la romanco, de la epopeo, de la eseo, de la traktato, de la teatro, de la komikso, de la erotiko, de la kabareto, de la scienco, de la filozofio, de la humuro. Tiuj estas la simplaj faktoj de la Esperanto-literaturo,  faktoj, kiuj devas esti evidentaj al ni, kiuj konas la konkretan funkciadon de la lingvo kaj pli-malpli partoprenas la realaĵojn de tiu funkciado.   

Mi iom parolis pri
tri sintenoj al la Esperanto-literaturo, du subjektivaj, kiujn mi iom leĝere nomis forpuŝa kaj brakuma, kaj unu objektiva, kiu klopodas teni sin je simplaj faktoj. Sincera adepto de la internacia lingvo Esperanto ne povas eskapi pli-malpli fortan influon de ĉiuj tiuj sintenoj en sia esperantista vivo.

Al la  forpuŝa sinteno de skeptikuloj aŭ kontraŭuloj de Esperanto, kiuj opinias nian lingvan kulturon nura iluzio, ni esperantistoj emas reagi defendeme aŭ atakeme, laŭ temperamento, kio kutime plifortigas nian brakuman sintenon, nian aman alkroĉiĝon al la lingvo kaj ĝia literaturo kiel ia sinonimo de miraklo. Kiom tio influas nian sintenon al la simplaj faktoj de la Esperanto-literaturo dependas de faktoroj tiom diversaj kiom estas la koncernaj personoj mem kaj la eksteraj cirkonstancoj.

Sed kiel ĉiam, klopodado sin teni saĝe kaj realisme al simplaj faktoj estas la plej konsilinda rimedo por konservi ekvilibron, kio siavice helpas pliprofundigi nian komprenon pri tiel subteninda afero, kiu estas la originala literaturo de la interpopola lingvo Esperanto.

Baldur Ragnarsson
Foto: Ziko M Sikosek