Forpasis la kolektinto de la Zamenhofa heredaĵo
La 25-an de
aprilo 2005 post longa malsano en la aĝo de 87 jaroj forpasis la elstara japana
esperantisto ITÔ Kanzi, en Esperantujo pli konata sub la pseŭdonimo
Ludovikito. En 1973 komencis aperi lia Iam kompletigota plena
verkaro de L. L. Zamenhof, kies volumoj tuj iĝis nepra legaĵo por ĉiuj,
kiuj interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado.
En 1998 la verkaro de Zamenhof, kun la diversaj kromkajeroj eldonitaj de
Ludovikito, havis jam 55 volumojn diversampleksajn, kaj en tiu jaro Japana
Esperanto-Instituto donis al li "Specialan honorigon laŭ Akademia Merito".
Jam en 1990 Ludovikito iĝis honora membro de UEA.
ITÔ Kanzi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Kioto, kie
li ankaŭ studis. Profesie li laboris ĉe la eldonejo Nagasue kiu specialiĝas
je verkoj pri dent-kuracado. Esperanton li eklernis en 1959, unue leginte
japanajn tradukojn el la verkoj de la konata blinda rusa esperantisto Vasilij
Eroŝenko.
Post sia esperantistiĝo ITÔ Kanzi verkis japane biografian romanegon pri
Zamenhof. La japanlingva verko ampleksas sume pli ol kvin mil paĝojn en ok
volumoj, el kiuj la unua aperis en 1967 kaj la lasta en 1978. La plumnomo
Ludovikito estas kunmetaĵo de la persona nomo de Ludoviko Zamenhof, kaj la
familia nomo de ITÔ Kanzi, sed ĝia lasta parto estas ankaŭ scienca sufikso
kun la signifo "suferanta je, mania je".
Efektive preskaŭ manie Ludovikito ekde 1973 kolektis, editoris kaj eldonis
plenan verkaron de Zamenhof, entute 58 kajerojn ĝis 2004. La plej
signifoplenajn originalajn tekstojn de Zamenhof li kolektis en la trivoluma
iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof kun entute pli ol 2.800
paĝoj. La titolo efektive estas minuskla, ĉar Ludovikito en siaj propraj
tekstoj neniam uzis majusklajn literojn. La verkojn de ludoviko, kiel li
kutimis nomi Zamenhof, li kompreneble aperigis precize en tiu formo en kiu
ili estis verkitaj, farante grandajn fortostreĉojn por trovi la plej
originalan tekston.
Komence Ludovikito nomis sian projekton de plena Zamenhofa verkaro "iam
kompletigota", sed kiam ĝi post preskaŭ tridekjara laboro fakte estis preta,
li devis spite sian modestecon renomi ĝin "iel tiel kompletigita".
Ludovikito ne nur kolektis la materialon kaj grandparte financis la eldonon.
Li ankaŭ faris sciencan redaktan laboron, kaj krome mem kompostis la
verkojn. Li havis enorman korespondadon kun aliaj spertuloj pri la vivo kaj
verkoj de Zamenhof.
En 2004 Ludovikito kaj liaj kamaradoj eldonis la pli ol 250-paĝan verkon pri nia pvz-ado, en
kiu li rakontas pri la historio de la enorma projekto, sed ankaŭ pri sia
sinteno al Ludoviko Zamenhof:
mi intencis priskribi ludovikon ne kiel grandan homon, sed kiel
ordinarulon, senigante al li tiujn legendojn, per kiuj la esperantistoj
deziris lin ornami kaj beligi.
Al tiu "ordinarulo" Ludovikito dediĉis tridek jarojn el sia vivo.