Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Renkontiĝo kun bonhumora ermito

Renkontiĝo kun bonhumora ermito

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-23 11:05
En 1993 la konataj germanaj esperantistoj Detlev kaj Wera Blanke en Japanio vizitis Ludovikiton. Ili estis pretaj renkonti tre malparoleman, ege maljunan japanon, kiu ĝenerale nur sidas inter paperaj montoj, sed atendis ilin tre vigla, ridetema kaj bonhumora spritulo, tute ne malparolema. Ni reaperigas la intervjuon siatempe publikigitan en "Esperanto aktuell".

Ludovikito (Itô Kanzi)La renkontiĝo de Ludovikito kun ges-roj Blanke okazis en la vestiblo de la hotelo "Tenno" en Kioto en 1993. (Nia foto estas de pli frua epoko).  La kontakton realigis s-ro NAGASE Yoshikatsu kaj s-ino TAHIRA Masako, kiuj ĉeestis la renkontiĝon. En sia verko ludovikologia dokumentaro XIX aperinta unu jaron poste Ludovikito en sia speciala humura maniero pripensas la viziton:

je la komenco de septembro [1993], el berlino s-ro blanke kun sia talentoplena edzino bonvolis viziti min kaj laŭ lia postulo ni interbabilis ion pri ludovikito kaj lia humila laboro dum unu horo. post sia hejmiĝo li bonvolis aperigi en "esperanto aktuell" 8/93, p. 1-3, artikoleton: "intervjuo kun ludovikito", en kiu li afable rememoris pri nia tiama renkontiĝo.

tuj post tiu vizito, el moskvo s-ro kuznecov sen edzino bonvolis viziti min [...]...tamen mi poste ete miris kaj dubis pri tio, ĉu ili vere opiniis tian mallongan intervidiĝon utila aŭ interesa por si. pene elknedante la "unu horon" el sia plenplene ŝtopita vojaĝprogramo ili veturis speciale al kioto nur por vidi la kadukan maljunulon, kiu havas neniun parolindan, krom tiuj kelkdekoj da kajeretoj. ĉu tia bagatelaĵo povas esti la kaŭzo de ilia devojiĝo el siaj fikse antaŭdeciditaj itineroj? ili tamen bonvolis afable premi mian manon kaj laŭdi la jam aperintajn librojn, kiujn, mi kaŝe supozas, ili probable ne tralegis.

Ludovikito forpasis la 25-an de aprilo 2005, en la aĝo de 87 jaroj. Omaĝe al li, kun la permeso de la aŭtoro, Detlev Blanke, Libera Folio republikigas la intervjuon el Esperanto Aktuell 8/93.


Intervjuo kun Itô Kanzi

Kiu ne konas la nigrajn kaj flavajn librojn, kiuj preskaŭ nehalte venas el japanio por formi gigantan monumenton al la verko de Ludoviko Zamenhof. La japano Itô Kanzi, sub la pseŭdonimo Ludovikito, kreis kaj daŭre plukreas la plej grandan bazan verkaron de la lingvo Esperanto. Mia edzino Wera kaj mi en septembro 1993 havis la feliĉon restadi en japanio, je la invito de japana Pacdefenda Esperantista Asocio. Inter niaj plej interesaj renkontiĝoj sendube estis tiu kun Ludovikito, kiun aranĝis s-ro Nagase Yositaku de la Esperanto-Centro de Nagoya (kiu, cetere, eldonis kelkajn volumojn de Ludovikito). Krom li partoprenis la intervjuon ankaŭ sino Tahira Masako.

Citaĵo de LudovikitoĜis tiam, ne konante Ludovikiton persone, ni supozis renkontiĝi kun tre malparolema, iom seka homo, kiu nur vivas inter montoj de paperaj zamenhofaĵoj. Sed ne, tute kontraŭe! Ni konatiĝis kun ege afabla, ridetema kaj humurplena homo, kiu posedas, krom ŝajne nelimigitaj energio kaj laborkapablo, la ĉarmon de memironio kaj spritemo. Lia Esperanto estis tre bona. Mi tion diras, ĉar li mem emfazis, ke mankas al li praktiko. Povas esti, sed ni ne rimarkis tion...

La intervjuon li ne esprimis parole, sed laŭ miaj skribaj demandoj li liveris tekston, kiun mi fakse ricevis en Japanio, ankoraŭ dum nia restado. (Ludovikito havis la kutimon uzi senescepte minusklojn. Ni ĉi tie donas lian originalan tekston.) Nia intervidiĝo kun Ludovikito stimulis nin, simile kiel jam antaŭe tion faris aliaj esperantistoj, iniciati monkolektan kampanjon por helpi la eldonadon de kelkaj liaj aliaj manuskriptoj.

Tre estimata Ludovikito! Estas granda honoro por mia edzino kaj mi renkontiĝi kun vi. Ni volonte starigos al vi kelkajn bonvolajn demandojn, eluzante la ŝancon de la favoro.

karaj gesinjoroj blanke, ĉar mi ne alkutimiĝis paroli nek aŭdi esperanton, viaj antaŭaj demandoj estis bonvenaj por mi. jen mi rapideme notos pri ili, por ke mi povu doni ĝin al vi post nia renkontiĝo.

Bonvolu diri ion pri vi mem, pri via profesio.

mi nun estas ermito kun diabeto kaj podagro. kvankam mia  nuna farto estas ne tre malbona, tamen mi jam sentas min sufiĉe kaduka kaj je ĉia laboreto tre rapide laciĝas.

mia vivo antaŭ la ermitiĝo estas simpla. dum pli ol 40 jaroj mi estadis respondeculo en iu malgranda eldonejo, kiu aperigis librojn por dentistoj.

Kiuj impulsoj vin gvidis al Esperanto? Kiam?

en 1959, por celebri la 100-jaran datrevenon de la naskiĝo de nia ludoviko mi konatiĝis kun esperanto, tamen kompreneble nenion sciante pri li.

mi hazarde legis japanan tradukon de la rakonto de eroŝenko. mi svage memoras ke ĝia titolo estis unu paĝo el mia lerneja vivo. la sagaca spirito de tiu blinda poeto tiom plaĉis al mi, ke mi ekpensis, se mi legos la originalon, tiam mi eble povos pli intime konatiĝi kun li. tio ĉi estis la motivo, kial mi akiris la lernolibrojn de esperanto kaj por mi kaj por mia unu sola amikino.

Kiun rolon Esperanto ludis en via vivo antaŭ via "Ludovikitiĝo"?

tiele mi komencis lerni esperanton, sed antaŭ mia "ludovikitiĝo" esperanto restadis malfacila lingvo por mi eĉ kun la bona lernolibro de ossaka, la plej elstara pioniro de nia lando, kaj mi unufoje eĉ forlasis la lernadon meze de la traduko de la poemo "lorelej'", kiu troviĝis en tiu lernilo. nur dank' al la instigo de mia unu sola amikino, kiu komencis la lernadon samtempe kun mi, mi rekomencis la lernadon kvankam mi sentadis malfacilecon ellerni ĝin, kaj mi konfesu al vi, eĉ post mia ludovikitiĝo, mi ĉiam hezitas deklari, ke esperanto estas facila lingvo.

Kiel, pro kio, ekestiĝis en vi la plano eldoni la verkojn de Ludoviko Zamenhof?

kaj tamen, iom post iom mi komencis admiri la sanegan idealon de la juna ludoviko, kaj lia naiva humanismo tiom agrable min allogis al lia lingvo, ke mi penis serĉi ĉiujn liajn verkojn tiam aĉeteblajn.

Citaĵo de Ludovikitokaj mirinde, post la tralego de la "originala verkaro" kaj la "leteroj " I kaj II, mi enamiĝis ne nur al lia lingvo sed ankaŭ al lia personeco, kaj ekintencis iel klarigi al mi la vivon de la juna ludoviko antaŭ la publikigo de la lingvo, pri kiu preskaŭ ĉiuj biografioj ne multe tuŝis.

tio ĉi estis la kaŭzo de mia romanado japana. kaj ĉar mi tiam disponis bonan fontoplumon kaj bonkvalitan paperon, mia verkado progresis sufiĉe rapide.

kiel mi supre diris, mi estas profesie eldonisto. post la finverkado, - tiam mi estis priskribinta lian vivon ĝis lia fianĉiĝo, kaj jam komencis plani la daŭrigon, - mi kuraĝis ĝin eldoni libroforme, kompreneble proprakoste. ĉar mi tiutempe kovis nenian deziron aĉeti aŭton, mi faris la libron eĉ tre lukse.

tiam mi kompreneble deziris, ke la libro vendiĝu kaj alportu al mi iom da gajno por ke mi povu aperigi la duan volumon. sed ho ve! ĝi neniom alportis al mi monon por la sekva eldono, sed kompense bonvolis alsendi al mi unu esperantiston, kiu fariĝis poste mia s-ro fenestro. [Tio estis s-ro Tacuo Huĝimoto.] ĉe mi, la ekstera esperantisto for de la aŭtentaj esperantistoj, li fariĝis ne malhavebla homo por mia esperantado. li bonvoladis forte instigi min al la plua verkado de la sekvaj volumoj, penante kolekti necesajn materialojn malfacile akireblajn por mi, la diletanto.

tiele, mi jam klarigis al vi vian postan demandon [pri verkoj en la japana]. tio ĉi tamen estis necesa por mi respondi al via nuna demando: kiel ekestiĝis la plano eldoni la pvz-on?

mia romanado japana daŭris pli longe ol mi antaŭkalkulis. eble post 11 aŭ 12 jaroj mi finfine elverkis la 8 volumegojn, kiuj malgraŭ mia espero tute ne vendiĝis. tamen dum la verkado ĉe mi kolektiĝis multaj materialoj el la arkeologia tempo de nia lingvo danke la penegon de mia s-ro fenestro, kaj mi ekopiniis, ke estus bone se mi aperigus tiujn dokumentojn, kiujn mi tiom frandis skribante tiom malfurorajn librojn.

ludoviko iam diris: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi. bonega admono, ĉu ne? laŭ mia arda deziro mia s-ro fenestro kaj liaj helpantoj bonvolis havigi al mi tiujn rarajn materialojn, do estus mia devo redoni ilin al la esperantistoj, kiuj ankaŭ dezirus esplori ilin.

jen aperis nia "pvz". mi nur iel penis doni al la materialoj pli oportunan formon por traesploro.

Aperis ĝis nun [1993] eble kvar serioj kun entute pli ol 45 volumoj. Kiujn planojn vi havas por daŭrigi la seriojn?

Citaĵo de Ludovikitojes,  ĝis nun jam aperis 47 pecoj. kaj ĉe mi ankoraŭ troviĝas nepresite la materialoj por 6 titoloj el la ludovikologia dokumentaro kaj por 5 titoloj el la ludovikologia dokumentaro kaj por 5 titoloj el la pvz-serio. ili ĉiuj estas pli malpli pretaj por la tuja presado. tamen, bedaŭrinde, la poŝo de la ermito jam elĉerpiĝis kaj  tial mi devas atendi la enspezojn akirotajn de la vendiĝo de niaj jam aperintaj libroj. sed la vendiĝo estas tiom malvigla, ke mi estas preta akcepti la amaran antaŭvidon, ke por akiri sufiĉan sumon aperigi unu titolon  el ili, mi bezonos probable ses aŭ sep jarojn.

Kion vi volus esprimi pri la akcepto de la verkoj en la esperantistaro?

pri tiu ĉi demando mi jam respondis supre. tamen se permesate al mi diri malkaŝe, esperantistoj ĝenerale estas mallegemaj kaj malaĉetemaj. sed tiu ĉi diro apartenas nur al la opinio de la libristoj. la opinio de la legantoj povas esti tute alia ol ĝi.

mi jam daŭre, dum pli ol 20 aŭ 30 jaroj, eltiradis tiom da plezuro kaj ĝuo el la preparado kaj la eldonado de tiuj pecoj: ekzemple, kolektado de la raraj dokumentoj, esplorado de la kolektiĝintaj materialoj, kompilado de ili en oportunan formon, paĝigado de ili, kaj  fine presado. tial la ĝuojn de la verkisto, la ĝuojn de la redaktisto kaj la ĝuojn de la eldonisto, mi samtempe avide gustumas. mi akaparas la plezuron, kiun ordinaraj legantoj ne povas partopreni. jam ĝissate ĝuinte tiujn esoterajn manĝaĵojn, mi kaŝe opinias, ke mi havas nenian rajton plendi pri la malviglaj legantoj, kiuj memvole estadas ekster la festeno.

Bonvolu diri, kiujn problemojn kaj malfacilaĵojn vi renkontis redaktante kaj eldonante la "nigrajn volumojn"?

mi donis al la pvz subtitolon: "iam kompletigota". je la komenco de nia entrepreno mi ne povis opinii, ke mi iam povos kompletigi ĝin, kaj tial mi supozis, ke iu posteulo bonvolos peni ĝin kompletigi anstataŭ mi. kaj tamen, feliĉe, eĉ feliĉege, nun ni jam sen ia troigo aŭ memfiero povas diri, ke ni ĝin preskaŭ plene plenumis.

kaj kion pri la aldonaj dokumentoj "neniam kompletigotaj"? pri ili mi tie ĉi diru, ke nur malmultaj pecoj al ni nun mankas. nome, danke la helpojn de niaj fervoraj kunhelpantoj restas al ni elserĉi nur jenajn 9 pecojn /---/ el la 118 inkunabloj! kiu povis antaŭvidi tian bonegan rezulton?! mi mem neniam eĉ povis sonĝi pri tio je la komenco de mia entrepreno.

Kiujn ŝancojn, laŭ vi, Esperanto havos en la nuna mondo?

el la naŭ demandoj de vi submetitaj al mi, tio ĉi estas la plej malfacila por respondi. kiel vi jam scias, mi estas denaska pesimisto kaj mizantropo. kaj ĝis nun jam sufiĉe vidis la stultecon de la homaro, kio malfaciligas al mi sonĝi pri hela estonteco. tial mi, la kaduka ermito, duonvoĉe respondu al via demando, ke la ŝancoj dependas de la agadoj de la estontaj esperantistoj mem.

se mi alkondukus la akvon al mia propra muelilo, ju pli ili legos nian pvz-on, des pli ili havos la bonan ŝancon iel saĝigi la homaron.

sed ho ve! mi jam rezignacie konstatis, ke la esperantistoj estas nekuraceble mallegema popolo.


El
Esperanto Aktuell 8/1993. Intervjuis: Detlev Blanke