Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / La mondo festis Zamenhof-tagon

La mondo festis Zamenhof-tagon

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-22 12:00
Ĉi-jare la Zamenhof-tago estis ĵaŭdo, ordinara labortago en la plej multaj landoj de la mondo. Tial la solenado de la ĉefa esperantista festotago dividiĝis al nekutime multaj tagoj. La plej multaj Esperanto-organizaĵoj en la mondo elektis la antaŭan aŭ postan semajnfinon. Jen kelkaj ekzemploj el la preskaŭ senfina listo de solenaĵoj.
La mondo festis Zamenhof-tagon

Mikaelo Bronŝtejn kantas en Tiĥvin.

Plej frue la solenadon komencis la esperantistoj  en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, la 7-an de decembro. Tiam en Zagreba librovendejo estis prezentita kroata traduko de la konata verko Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński. En la librovendejo estis ekspoziciataj la originala esperanta versio de la libro kaj tradukoj en pluraj lingvoj. Ĉeestis la feston la urbesto de Zagreb Milan Bandić kaj la estro de la urba kulturfako Pavle Kalinić. La libro estis anticipe sendita al pluraj politikistoj, kaj la prezidento de Kroatio Stjepan Mesić dankis letere pro la libro.

En Tokio oni festis la tagon de la esperanta libro dimanĉe la 11-an de decembro. Proksimume sepdek ĉeestantoj, vokitaj de ok diversaj Esperanto-grupoj de la japana ĉefurbo aŭdis prelegon de Richard Newsum pri bicikla karavano al Esperanto-kongreso, kun interpreto al la japana. Syozi Keiko, ano de la Loka Kongresa Komitato de la planata Universala Kongreso en Jokohamo, rakontis pri la historio de la Universalaj Kongresoj, interalie pri la 50-a Universala Kongreso en Tokio, okazinta antaŭ 40 jaroj.

En la urbo Tiĥvin en okcidenta Rusio - same kiel en multegaj aliaj urboj de la mondo - la festado okazis en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-an de decembro. La kvarhoran programon partoprenis 26 anoj de la Tiĥvina Esperanto-klubo. Kantis la konata bardo Miĥail Bronŝtejn, okazis kvizo, libroprezentado, spektakleto de komencantoj kaj tostado kun konvenaj trinkaĵoj.

En la provinco Liaoning en nord-orienta Ĉinio la festado komenciĝis la 14-an de decembro. Tiam profesoro Liu Zhengkun, prezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), faris prelegon pri Esperanto en la Universitato de Liaoning, kie li laboras kaj kie trovighas la sidejo de LEA. Pli ol 200 instruistoj kaj studentoj aŭskultis la ampleksan prelegon, kaj poste Liu Zhengkun respondis multajn demandojn.

Ekde la 1-a de septembro Esperanto estas oficiala nedeviga studfako en la Universitato de Liaoning. Anoncis sin pli ol 500 studentoj, sed nur cent povis esti akceptitaj. Tri aliaj universitatoj de la sama regiono jam sendis siajn instruistojn al la Esperanto-kurso por transpreni la sperton.

En Tajvano okazis Zamenhof-festo en la suda urbo Pindong. Partoprenis ĝin trideko da homoj el diversaj partoj de Tajvano, tamen ĉefe el la gastiganta urbo. Proksimume duono el la partorpenantoj ne estis esperantistoj. Okazis prelego pri similecoj inter Esperanto kaj la japana lingvo, kiu estas populara fremdlingvo en Tajvano. Estis ankaŭ ekspozicio de esperantaj libroj kaj  gazetoj. La plej populara programero estis argilumado, kiun ĉiuj partoprenantoj povis mem sperti.

En Rio de Janeiro en Brazilo okazis pluraj Zamenhof-festoj, kiel ĉiujare. La unua okazis la 11-an de decembro, en la kvartala biblioteko de Botafogo, organizita de la loka E-grupo. Malgraŭ la intensa pluvego, kiu tiam falis, ĉirkaŭ 30 esperantistoj renkontiĝis tie kaj sekvis prelegon de Sylla Chaves, debaton, skeĉon omaĝe al Zamenhof fare de la loka grupo kaj prezentadon de la kantistino Vera Jordan. Vendrede la 16-an de decembro ĉirkaŭ 50 homoj amasiĝis en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj por sekvi la jam tradician Zamenhofan Feston de KKE. Sabate la 17-an de decembro okazis festo de la Esperanto-Grupo Ismael Gomes Braga en la kvartalo Bangu, kaj la 18-an de decembro en la najbara urbo Niterói okazis la inaŭguro de la kinoĉambro de la Kulturcentro Maria Sabina per prezentado de DVD-filmo en Esperanto.

En Kazaĥio en la urbo Rudnij la Zamenhofa vespero 17-an de decembro estis malfermita solene per aŭdigo de La Espero. Novaj lernantoj de Esperanto partoprenis kvizon pri Esperantujo, pasintjaraj lernantoj surscenigis rusan fabelon en esperanta traduko. Infanoj rolis amasajn insektojn, senvorte, sed kun plezuro.

En Hispanio la esperantistoj decidis unuigi la tagon de la esperanta libro kun la nacia celebrado de la 400-jariĝo de la verko Don Kiĥoto. Jam pli frue dum la jaro la esperantistoj okazigis diversajn agadojn ĉirkaŭ la jubileo, kaj sukcesis akiri du subvenciojn de la ministerio pri kulture, entute 9.000 eŭrojn. Dum la zamenhofa semajno kelkaj kluboj organizis donacadon de la esperanta traduko de Don Kiĥoto al publikaj institucioj aŭ bibliotekoj.

arkivita en:
Filo
Filo diras:
2006-01-01 14:23

Ĝojige estas legi, ke nun pli da esperantistoj kaj esperanto-asocioj ktp. en la mondo dum la tagoj ĉ. 15.12 elektas marki, apogi kaj festi la Zamenhof-tagon favore al la Esperanto-kulturvivo, eldonaĵoj, literaturo ktp. kaj samtempe bone kaj pace tiel honoras la la talentan inciatoron de nia lingvo L.L.Zamenhof. Ĉiu jaro dum la ekzisto de la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo,KEKG ni markis la Zamenhof-tagon per aranĝo kun precipe favore al la Esperanto-kulturvivo en regiono de Kopenhago. Novjare salutas, Torben Svendsen, Danio (Prez. de KEKG)

Jorge
Jorge diras:
2009-12-10 18:55
Kiel anoncite en retaj diskutforumoj, oni planas kunfesti la Zamenhof-tagon en Madrido la venontan sabaton 12an de decembro, ekde la 11a horo, en la sidejo de Hispana E-Federacio en Madrido (strato Rodríguez San Pedro, 13, 3-a). Ni invitas ĉiujn esperantistajn madridanojn kaj vizitantojn kunfesti kun ni.

Ni organizis modestan kulturan programon:

- 11,00: Malfermo de la festado kaj de la libroservo
- 11,30: Bonvenigo (Pedro Hernández)
- 11,40: Prezentado de laste eldonitaj libroj (Toño del Barrio/Pedro Sanz)
- 12,00: Mallonga vojo tra la originala poezio de Zamenhof (Rikardo Albert)
- 12,20: Prezentado kaj deklamado de poemoj (Jorge Camacho)
- 12,40: Kubo, gastiganto de la venonta UK (Andy Hernández)
- 13,00: Komuna celebrado de la datreveno de D-ro Zamenhof kaj de la Tago de
la Libro en Esperanto

La libroservo estos malfermita dum la tuta mateno; memoru ke vi povas mendi ekzempleron rekte ĉe Pedro Sanz, se vi interesiĝas pri unu konkreta ero de
la katalogo de SATeH. La aĉetado de libro estas ege rekomendinda, la legado ne estas deviga.

Je la 13,00 ni manĝetos iom surloke, kaj oni invitas mem alporti iom da manĝaĵo kaj trinkaĵo. Poste kelkaj iros daŭrigi la celebradon en apuda restoracio. Inter la 11 kaj la 12 oni kontrolos la nombron da interesiĝantoj kaj rezervos el tie.

Ne necesas sinanonco: la pordoj estos malfermaj por ĉiuj esperantistoj kaj amikoj.
Jorge
Jorge diras:
2009-12-29 09:35
Filmetoj pri la Z-tago 2009 en Madrido (sabate 12.12.2009) videblas che http://www.youtube.com/view_play_list?p=BF032E748BCFA4FB (i.a. mi lautegas mian asonancan au vokalriman poemon "Lazaro", el la poemaro "Celakantoj").
Jorge
Jorge diras:
2010-01-01 12:47
Toño del Barrio kreis liston kun jamaj kaj pliaj filmetoj. Jen la adreso:

http://www.youtube.com/view_play_list?p=F53ABC77C08BE3A3

Oni povas vidi chiujn sinsekve en:

http://www.youtube.com/watch?v=-jQ3b35pn3s&feature=PlayList&p=F53ABC77C08BE3A3&index=0&playnext=1