Silfer proponas sin mem por Nobel-premio
La demandon pri E-kandidato por la Nobel-premio oni povas aliri diverse. Mi mem opinias ĉi premion ia oskaro pri literaturo: kiel ĉe la holivudaj oskaroj, premiiĝo aŭ nepremiiĝo de verkoj (filmoj aŭ libroj) ne havas multan rilaton kun ties graveco aŭ kvalito.
En la kazo de Esperantujo, prezento de kandidato havas nur aleksteran, reklaman, propagandan valoron. Se entute eblus premii verkiston kiel la plej gravan de la mondo en certa jaro pro la ĝistiamaj atingoj de lia literatura kariero, mi malfacile trovus en Esperantujo literaturiston kun la enverguro de eĉ famaj nepremiitoj, kiel la argentina Borges.
Aliflanke, malgranda parto de nia originala beletro eltenus la teston de tradukado nacilingven. Tial estis ĝenerala interkonsento pri la prezentebleco de Auld (ĉefe pro la signifa dimensio de La infana raso), kaj eble ĵus okazis simile (sed ĉu nur ŝerce aŭ jam serioze?) pri Montagut pro lia Poemo de Utnoa, tre ambicia poemo laŭ la amplekso kaj la humanisma enhavo.
Koncerne Esperantan PEN-Centron, necesas diri unue ke ĝi kaj ĝia membraro estas nenio alia ol fermita klubeto de amikoj de Silfer. Tion verŝajne ne scias la Internacia PEN-Klubo, sed fakte la sola sendependa reprezentejo de la esperantaj verkistoj, libera je manifestoj kaj pseŭdointelektaj dekalogoj, estas EVA (Esperantlingva Verkista Asocio), prezidata de Nervi.
Evidente Boulton estas pinta figuro de nia poezio, kaj oni povus mencii ankaŭ la nomojn de De Kock kaj Ragnarsson; rilate al pli junaj poetoj, kiel Fernández, ankaŭ Mao povus esti taŭga kandidato, se oni forpelas de la menso la preskaŭ obscenan absurdecon de la tuta Nobel-demando krom el reklama vidpunkto. Bedaŭrinde ne disponeblas, laŭ mia scio, nacilingvigoj de la poemaroj de ĉi tiuj aŭtoroj aŭ de aliaj menciutoj.
Por prozo, Štimec estas duaranga, minora figuro, kaj pri Nemere, nu, kion diri?, la nivelo de liaj romanoj abrupte falis jam antaŭ multaj jaroj, ne nur enhave sed ankaŭ stile kaj lingve, verŝajne pro nesufiĉa aliula reviziado de liaj esperantaj tekstoj plenaj je neesperantismoj; kvazaŭ en Usono oni serioze proponus "La kodo Da Vinci"! Oni tamen ne forgesu ke Nemere de longe apartenas al la Silfer-kliko. Ĉiel ajn, estas strange kaj ŝoke ke neniu menciis la proziston Steele, ege pli konsiderindan ol eĉ la plej bonaj romanoj de nia hungara furor-aŭtoro.
La teatra ĝenro ankoraŭ troviĝas ĉe beba stadio en la panoramo de nia beletro; ke Silfer prezentas sin kiel dramaturgon (sur aparta vira listo, kvazaŭ egalrange al Boulton) plian fojon konfirmas liajn senmezurajn umbilikismon kaj egocentrismon. Verŝajne ankaŭ la mencio de la aĝo devas elstarigi lin super aliaj pli oldaj kandidatoj, kvazaŭ sekso kaj aĝo havus ajnan rilaton kun literatura kvalito. Sed plej sarkasme estas, ke li aŭ lia grupeto (eŭfemisme: "la membraro de EPC") prezentas lin ankaŭ kiel "plej talentan" eseiston (laŭ la esprimo uzita eksplicite en la unua alineo kaj do implicite en la dua)!!!
Nu, neniun eseon indan je tiu nomo mi legis kun lia subskribo, sed nurajn pamfletajn artikolojn abundajn je liaj amataj pseŭdoideologiaj ĉevaletoj (t.n. raŭmismo, E-Civito ktp) kaj je ŝikaj pensmodoj, kun la sola celo glorigi lin mem. Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon. Ĉiel ajn, jam siatempe Silfer ne hontis aljuĝigi al si mem premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kiuj, tuj post kontakto kun la rondeto de Literatura Foiro, ekdegeneris kaj mortis, kiel cetere okazis al alitipaj iniciatoj (inter ili, PEN).
Sed se Churchill ricevis Nobel-premion pri literaturo, kial ne povus ricevi Silfer (pare kun sia same talenta edzino Martinelli) tiun... pri... fiziko?
Jorge Camacho
Rilataj ligoj: