Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / John Francis: pintulo bezonas reeldonon

John Francis: pintulo bezonas reeldonon

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-02 22:04
"La granda kaldrono" de John Francis estas unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj. Ĝi funde traktas la rilatojn de homoj al milito kaj la efikojn de milito al homoj. La verko estis eldonita en 1978 kaj delonge estas elĉerpita en la libroservoj. Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon, opiniis Sten Johansson en sia recenzo pri la verko. En freŝa aldono al sia serio pri la plej gravaj esperantaj verkistoj, Baldur Ragnarsson atentigas pri la granda poemo "La kosmo", aperinta en la legenda volumo "Kvaropo" antaŭ pli ol duona jarcento. Ankaŭ li tamen opinias "La grandan kaldronon" unu el la pintoj de la esperanta literaturo. "Apenaŭ troviĝas en nia literaturo verkoj kompareblaj kun 'La kosmo' kaj 'La granda kaldrono', ili estas unikaj", li konstatas.
John Francis: pintulo bezonas reeldonon

John Francis

Antaŭ 54 jaroj aperis la unua volumo en bel-literatura eldon-serio de Stafeto, la eldonejo, kiun fondis Juan Régulo Pérez en La Laguna, Tenerife. Per tiu volumo, titolita Kvaropo, la kar-memora eldonisto lanĉis mirinde konstantan fluon de alt-valoraj libroj, originalaj kaj tradukitaj, fluon seninterrompan dum pli ol kvaron-jarcento.

Estis aparte konvene, ke tiu unua libro de la nova eldonejo jam eklevis la standardon de nova poezia skolo sur la kampo de nia literaturo. Tiun oni baldaŭ komencis nomi la skota skolo, probable nur pro geografiaj kaŭzoj, ĉar la kvar poetoj prezentitaj en la libro - Auld, Dinwoodie, Francis, ĉiuj skotaj, kaj Rossetti - estas tre malsimilaj laŭ stiloj kaj temoj. Unu el tiuj poetoj estis John Francis, pri kiu temas ĉi tiu artikoleto.

John Islay Francis naskiĝis en 1924, samaĝano de William Auld, lia samlandano kaj amiko ekde junaĝo. Kaj estis Vilĉjo Auld, kiu jam tiam persvadis John lerni Esperanton, kaj jarojn poste, instigis lin komenci aperigi siajn poemojn en Esperanto-revuoj. Estis tamen nur per la eldono de Kvaropo, ke la du amikoj aperis libre, Auld per sia poemaro Spiro de l' pasio kaj Francis per sia granda poemo La kosmo.

La kosmo estas ja granda poemo, 71 kvarliniaj strofoj kiuj dividiĝas iom neegale en 5 partoj aŭ ĉapitroj. La temo estas eksterordinara: la historio - se oni povas nomi tion historio - de la kosmo ekde "la nigro de nenio" ĝis la fino, kiam "la astroj daŭre dronas en la mallum' avida". La ĉefa parto de la poemo tamen ne estas la kosmo ĝenerale, sed la evoluo de nia sunsistemo kaj de la vivo sur la tero, aparte de la homaro, kiun la poeto sekvas ĝis ĝia rifuĝo al aliaj planedoj for de la mortanta mondo, sed ankaŭ tiuj mortas, ĉar la suno mem formortas, "elkonsumiĝas nigre".

La poeto bazas sian rakonton sur sciencaj teorioj, kio gvidas lin laŭ vojo de objektiva pesimismo, li nur observas dum sia vojaĝo ekde la komenco ĝis la fino, konstatas senemocie la kosmajn faktojn.  La rakonto estas rapida, la epizodoj sekvas unu la alian senhalte, senindulge. Jen la strofo, kiu priskribas la viziton de la homoj sur la luno:

Tombeskajn lunkraterojn invadas pinta ŝipo,
sur fundo glite haltas, kaj elgorĝigas homojn,
kiuj esplore grimpas ĝis la kratera lipo,
rigardas nudajn stepojn, montegojn kaj kanjonojn.


Sed la homo devas daŭrigi sian esploron, atendas la planedo Marso:

Ĉe l' morna lunpejzaĝo ne haltas homa peno.
La ruĝa marsa sablo al serĉo lin provokas.


Ĉu La kosmo havas paralelon en aliaj lingvoj mi ne scias, - certe ne en Esperanto.

lagrandakaldrono.jpgJohn Francis ja verkis pliajn poemojn, sed tamen li estas pli konata kiel verkinto de prozo. Tie elstaras lia romanego La granda kaldrono, kiu aperis en 1978. Laŭdire la verkado de tiu ĉefverko de originala prozo en Esperanto daŭris pli-malpli 10 jarojn. La romano estas ja ampleksa, preskaŭ 600 paĝoj, sed pli impresa estas ĝia imponeco laŭ temo kaj la ellaborado de tiu temo. Ĝi estas rakonto pri milito, pri sintenoj al milito, pri efikoj de milito.

Pli precize la romano rakontas pri personoj kaj eventoj tuj antaŭ kaj dum la du mondmilitoj. Iusence temas pri familia kroniko, kie rolas la gefratoj Dunkan kaj Ina kaj iliaj filoj, kaj multaj flankuloj. La longa okaz-tempo rezultas en du rakonto-fadenoj, kiuj alternas kun epizodoj divers-longaj.

Tiu metodo de rakontado faras postulojn al la leganto, sed iom post iom la roloj de la personoj klariĝas. Iliaj sintenoj al la militoj estas diversaj, militemuloj ĉefe troviĝas inter iuj el la flankaj personoj, ĉe la ĉefaj personoj la opinioj malsamas, entuziasmo mankas, sed la aŭtoro klare komprenigas, ke libereco de elektoj por aŭ kontraŭ en tiaj cirkonstancoj estas limigita.

Priskriboj estas realismaj, precipe pri la okazaro en la unua mondmilito. Dialogoj, ofte longaj, formas gravan parton de la verko, ili estas realisme vivaj kaj plifaciligas la legadon, kiu okaze lacigas per siaj senindulgaj postuloj. Entute, la romano de Francis estas verko de digna stabileco, bazita sur  la profundaj spertoj, longdaŭra meditado kaj kree eltenaj kapabloj de realisma verkisto.

Apenaŭ troviĝas en nia literaturo verkoj kompareblaj kun La kosmo kaj La granda kaldrono, ili estas unikaj. Sed John Francis aŭtoris ja pliajn verkojn: sciencfikcian romanon, Misio sen alveno (1982) kaj du novelarojn, Vitralo (1960) kaj Tri rakontoj pri la Miljara Paco (1998).

Misio sen alveno estas lerte verkita rakonto laŭ la kutima formulo pri kosma vojaĝado, esplorado de aliaj planedoj kaj civilizoj, saltoj de universo al universo, senfina serĉado de neniam atingotaj celoj. Sed la aŭtoro uzas la sciencfikcian formon por pli aktualaj esploroj de diversaj homaj kondiĉoj, pri konduto de homoj, pri la sento de homa soleco en fremdaj cirkonstancoj, kio donas apartan dimension al la rakontado.

La du novelaroj grandparte estas fabelecaj rakontoj kun mesaĝo, kompetente disvolvitaj; du noveloj en Vitralo tamen staras aparte kiel realisma pritrakto de mensokaptaj temoj: La tuŝo de morto pri sperto de bombaviadila ekspedicio en la dua mondmilito, kaj Ĝermoj en rikolto pri rilatoj inter aro de infanoj en Skotlanda insulo.

John Islay Francis estas eksterdube unu el niaj plej kompetentaj prozverkistoj. Lia ĉefverko, La granda kaldrono, nepre meritas reeldonon kaj plian atentigon inter la Esperanta legantaro.

Baldur Ragnarsson
(Unue aperis en Juna Amiko, foto el La Brita Esperantisto)


Rilataj ligoj:


arkivita en:
sciuro
sciuro diras:
2012-04-13 14:40

kun bedauxro mi informas ke john francis mortis antaux mallonga tempo.

-duncan
edmundo
edmundo diras:
2012-04-13 15:14
Li mortis la 22-an de marto, la lasta el la skota "Kvaropo".

Ŝajne almenaŭ du el liaj libroj ankoraŭ ne aperis:

* La kronprincedzino, aperonta ĉe Flandra Esperanto-Ligo

* Danco de Vivo, aperonta ĉe Scottish Esperanto Association