Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La Duonokulvitro: duoble pionire

La Duonokulvitro: duoble pionire

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-24 09:51
La DVD-filmo "La Duonokulvitro" gajnis en 2005 la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. Unua premio ne estis aljuĝita. Laŭ nia recenzanto, Sten Johansson, estas "tipa atesto pri la kaprica juĝado en la Belartaj Konkursoj, ke ĉi tiu pionira kaj altnivele farita drama DVD ne ricevis unuan premion." La teatraĵo kun la sama nomo aperis en 1905, kaj plej verŝajne estis la unua esperantlingva originala teatraĵo. La DVD-filmo aperinta je la centjariĝo de la monologo kredeble estas la unua originala drama DVD-filmo en Esperanto. Kvankam la filmo estas nur 14-minuta, ĝia duobla pionireco tute ne estas ĝia sola merito.

Aŭgusto Baissac: La Duonokulvitro. Komedia monologo el 1905. DVD-filmo el 2005. Esperanto-Asocio de Britio. 9,90 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

En la jardeko inter 1905 kaj 1914 la Esperanta literaturo kuŝis ankoraŭ en sia lulilo. Sed ĝuste tiam aro da personoj kreis originalajn teatraĵojn, plej ofte simplajn mallongajn monologojn, ofte kun propaganda aŭ meminstiga celo por la movado. Ili kutime estis komikaj kaj ne malofte havis fortajn trajtojn de amatoreco, pro naturaj kialoj. Tamen, plurajn el ili oni surscenigis en la fruaj Universalaj Kongresoj kaj je aliaj okazoj. Temas ekzemple pri la teatraĵoj de Roksano (Jeanne Flourens) kaj Vicente Inglada.

En la revuo Tra la mondo aperis en oktobro 1905 unupaĝa komika monologo de Aŭgusto Baissac: La duonokulvitro. La aŭtoro estis Alĝeria franco, cetere nekonata. Tre kredeble lia teksto estas la unua presita Esperanta teatraĵo originala.

Ĝuste je la centjara datreveno de tiu publikigo Paul Gubbins elfosis ĝin kaj per la aktoro Colin Simmonds surscenigis la monologon. Krome li ekhavis la ideon eternigi ĝin per DVD-filmo, kaj – mirinde kaj surprize – ankaŭ sukcesis realigi tiun ideon. Mi ne tute certas, tamen povas esti ke li per tio kreis la unuan draman DVD-filmon origine Esperantan.

La mallonga teksto en si mem estas tre tradicia leĝera komedieto, monologo pri ridinda enamiĝo kun absurda obstaklo, kiu tamen finfine solviĝas en feliĉan finon. Vera bagatelo, entute. Tamen Baissac montris rimarkindan talenton kaj fajnan manon ĉe la elformado de tiu bagatelo. En sia tre modesta speco La Duonokulvitro efektive estas eta perlo.

En ĝi la sola rolanto prezentas sin kiel viro obsedita, same ridinda kiel aminda pro siaj manioj. En la monologo direktita rekte al la spektantoj li enplektas ankaŭ kvazaŭan dialogon inter la protagonisto kaj la vidvino al kiu li enamiĝis – tamen ambaŭ roloj estas prezentataj de la sola monologanto. Kaj ĉio ĉi en unu paĝo!
La teksto verkita antaŭ jarcento ebligas al la spektanto kaj leganto konstati, kiom evoluis Esperanto dum tiuj jaroj. Aŭ eble mi diru: kiel malmulte  ĝi ŝanĝiĝis. Ĉar oni apenaŭ trovas verajn obstaklojn al la lingva kompreno.

Ĉeestas kelkaj vortoj kun iom arkaika nuanco, kiuj nun plejparte cedis al pli nova vorto, ekz. duonokulvitro (=monoklo), subakvigadis (=mergis aŭ trempis) kaj lavvazo (=bankuvo). Ĉeestas iom tro da afiksoj laŭ la nuna gusto: promesitulino, nekredeblega, mireginda. Ĉe Baissac la protagonisto eldiras: ”Neeble subteni ĝin.” Hodiaŭ oni eble preferus: ”Ne eblas teni ĝin.” Kaj la frazoj plenplenas de enŝovitaj komplementoj inter komoj, sed tio povas esti pli franca ol arkaika: ”Mi estas certa, ke vi demandas al vi, ne sentime, kial, vane, mi penadas subteni ekvilibre tiun duonokulvitron.” Ĉio ĉi tamen estas nur spicoj de la tempo kaj loko.

Surbaze de tiu pionira teksto de Baissac Paul Gubbins do faris pioniran produkton: 14-minutan DVD-filmon. Oni povas spekti la monologon kun aŭ sen subtekstoj Esperantaj. Aldone troviĝas la origina teksto, interesa eseo de Gubbins, kaj kelkaj bildoj kaj informoj pri la registrado. La filmado estas farita kaj redaktita de Jill Gubbins, filino de Paul, kaj la DVD-on preparis Simon Davies. Ĉio surprizas per nivelo preskaŭ profesia. Krome troviĝas ankaŭ kelkaj ekzercoj por uzo en kursoj.

Plej gravas tamen la aktorado. Colin Simmonds prezentas la monologon bonege. Li aldonas al la franca spirito de la teksto nuancon de ironia distanco ege tipan de la brita komedia tradicio, kaj la rezulto estas mirinde plaĉa. Eĉ la longaj, preciozaj frazoj de la monologanto, kaj la iomete eksmodaj afiksoriĉaj vortoj aperas ĉarme en la buŝo de ĉi tiu simpatia aktoro. Rezultas vera atuto!

La registrado okazis en la parko de Wedgwood Memorial College ĉe Barlaston, do en la koro de la Esperanta Britio, kaj tiu medio kunfandiĝas kun la leĝere angla prononco de Colin Simmonds kaj la monologa teksto de Aŭgusto Baisssac, formante tre ĝueblan tutaĵon.

Oni ja povus prilabori la tekston, kiel prave notas Paul Gubbins en la aldonaj eroj. Plej evidenta plibonigo sendube estus enkonduki la amatan vidvinon mem en la ”enmonologa dialogo”, en formo de kunludanta aktorino. Fakte, ĉe la fino ja aperas la vidvino ludata de Irina Simmonds, edzino de la aktoro, tamen tio estas muta rolo. Tamen, per la elektita formo oni plej fidelas al la teksto de Baissac.

La DVD-filmo gajnis duan premion en la branĉo ”Vidbendo” de la Belartaj Konkursoj de 2005 – unuan premion oni ne asignis tiujare. Ekde la enkonduko de tiu branĉo en 1992 oni asignis 14 premiojn el kiuj 4 unuajn, plus kvar honorajn menciojn.

Plejparte temas pri turismaj kaj movadaj dokumentaj filmoj. Ŝajnas al mi tipa atesto pri la kaprica juĝado en la Belartaj Konkursoj, ke ĉi tiu pionira kaj altnivele farita drama DVD ne ricevis unuan premion.

Sten Johansson

arkivita en: