Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj

Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-20 09:57
Vendrede la 15-an de decembro la prestiĝa pola tag-gazeto Gazeta Wyborcza publikigis artikolon pri la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo, tia kia ĝi aperis en la retejo de la gazeto. En la presita gazeto, la artikolo okupas preskaŭ duonon de la dua paĝo. Aldone al la ĉi-suba teksto aperas foto de Zamenhof kaj kelkaj faktoj pri li.


Radio ne volas elsendi en Esperanto

Agnieszka Kublik 2006-12-15, lasta aktualigo 2006-12-15 00:39
La vicprezidanto de Pola Radio, Jerzy Targalski:
-Se Pollando elsendu en Esperanto pro tio ke ĝi fieras pri Zamenhof, tiam ankaŭ Israelo devas elsendi en Esperanto.

La publika radio dum 47 jaroj prezentis siajn esperantlingvajn programojn. Hodiaŭ okazas la lasta elsendo. Pri la likvidado decidis Targalski. Kaj li fiksis ke la tago por la halto estu la 15-a de decembro. Ĝuste la 15-an de decembro esperantistoj tutmonde celebras la datrevenon de la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto - la polo Ludwik Zamenhof.

Kiel ni eksciis de kunlaborantoj de la radio, kiam lastan semajnon Targalski estis demandita pri la kialo likvidi la redakcion, li respondis:

- Kial do Pollando devus elsendi en Esperanto, se Israelo ne elsendas en Esperanto?

Kiam la mirantaj ĵurnalistoj diris, ke Zamenhof estis polo, ili aŭdis ke li estis pola civitano de juda nacieco.

Ni hieraŭ telefonis al Targalski.

Gazeta: Ĉu vi efektive aludis al la juda origino de la kreinto de la lingvo Esperanto?

Jerzy Targalski: Ne. Mi klarigis ke se Pollando elsendu en Esperanto pro tio ke ĝi fieras pri Zamenhof, tiam ankaŭ Israelo devas elsendi en Esperanto, ĉar verŝajne ankaŭ ĝi estas fiera pri sia samgentano.

Ĉu estas signife ke Zamenhof estis de juda origino?

- Kaj ĉu li ne estis? Mi argumentis ke se ĉe ni estas esprimo de estimo al Zamenhof elsendi en Esperanto, tiam kial li ne estus same estimata en Israelo?

Se Israelo elsendus programon en Esperanto, ĉu vi rekonus ke tiel devas fari ankaŭ nia radio?

- Se tiel estus, mi ne estus uzinta tiun argumenton. Mi likvidas tiun redakcion, ĉar ne eblas per publika mono financi hobian movadon. Tiu mono estas forĵetita en koton. Estas aliaj gravaj taskoj kiuj bezonas financadon, ekzemple plilongigi la elsendojn en la ukraina lingvo.

La likvidado de la Esperanto-redakcio tuŝas tri personojn: ĉefinon Barbara Pietrzak kaj du duontempajn ĵurnalistojn. Pietrzak taksas ke ilia laboro kostis 4.000 zlotojn monate. Ĉiutage ili preparis duonhoran programon, kvarfoje ripetatan. La programo estis aŭskultebla sur mallongaj ondoj satelite kaj interrete.

La informo pri la likvidado de la redakcio disvastiĝis tutmonde. La esperantistoj ekskribadis leterojn: al la radioestraro, al la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la polaj ambasadejoj, al la prezidenta sekretariejo. La leteroj alvenis interalie el Francio, Kanado, Finnlando, Estonio, Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, Brazilo.

Emilio Cid el Brazilo skribis al la prezidanto de PR, Krzysztof Czabański: "Sincere, mi ne kapablas kompreni Pollandon sen Esperanto, same kiel mi ne komprenus Brazilon sen futbalo." Czabański montris tiun leteron al Targalski. Tiu respondis: "Dankon pro la subteno al la decido likvidi la esperantlingvajn elsendojn": Emilio Cid respondis: "Mi ne sukcesas kompreni kial s-ro Targalski volas provoki la esperantistojn. Li respondis al mi sarkasme, kvazaŭ mi petis likvidi la elsendojn!"

La finno Jorma Ahomäki: "Mi aŭskultas la elsendojn ekde 1959, kaj estas malfacile al mi kredi ke ili estos likviditaj. Larmoj aperis en miaj okuloj. Ja dank' al tiuj elsendoj Pollando havas verajn amikojn en la mondo".

Eĉ en la interrejo de ĉinaj esperantistoj legeblas: "Ni kredas ke necesas trovi aliancanojn en la polaj socio kaj registaro".

La Esperanto-redakcio funkciis kadre de Radio Polonia. Tiun radion financas plene la ministerio pri eksterlandaj aferoj - jare per preskaŭ 9,5 milionoj da zlotoj. La porparolanto de la ministerio, Paweł Sadoś:

- Ni estas por la konservado de la transmisiado de tiu programo.

Targalski fine kompromisis: la Esperantaj programoj estos elsendataj tra interreto. Li bazas tion sur esploro, laŭ kiu 92 procentoj de la aŭskultantoj de esperantaj programoj aŭskultas ĝuste en la reto. Li ne povas nun diri kiam startos la interreta versio de la elsendoj.

Traduko el la pola: István Ertl

La pola originalo de la artikolo: Radio nie chce audycji po esperancku



arkivita en:
mbavant
mbavant diras:
2006-12-15 21:52
Pardonu min István: kelkaj eraroj en la ĉi-supra teksto ne devenas de la buŝo de Targalski. La elsendo estas ĉiutage duonhora kaj la du kunlaborantoj de Barbara laboras duontempe. Ĉiuokaze gratulon pro la rapida traduko kaj disponigo de la informo en Libera Folio!

redakcio
redakcio diras:
2006-12-15 22:14
La traduko estas kontrolita de pollingvano. Se estas eraroj, ili estis en la origina artikolo. Cetere, nenie aperas aserto, ke ĉio dirita en la artikolo venus el la buŝo de Targalski.

Kalle Kniivilä
redaktoro de
Libera Folio
mbavant
mbavant diras:
2006-12-15 22:27
Se ili estis en la originala artikolo, ili ne plu estas. Mi ĵus legis ĝin: "dwóch dziennikarzy zatrudnionych na pół etatu" kaj "Przygotowywali codziennie półgodzinny program". Ĉiuokaze mi ripetas, ke ne gravas, kaj ke estas tre bone, ke vi rapide disponigis la tradukon. Kore. Marc Bavant
harri
harri diras:
2006-12-15 23:01
La raportoj de Libera Folio pri la afero estas bona ekzemplo pri ĝia profesie altkvalita ĵurnalismo. Eventualaj eraretoj en la traduko ne ĝenas. Sed, por pli detali pri traktado de la afero en Wyborcza, ĉu vi povus raporti ankaŭ pri la evidente vigla diskutado de legantoj okazanta pri la afero sub la titolo "Zamenhof do Izraela"? Ŝajnas esti tie jam pli ol 240 kontribuaĵoj, sed mi bedaŭrinde ne komprenas ilin. Ligo al la diskuto troviĝas sur la donita paĝo, malsupre. – Harri Laine
mbavant
mbavant diras:
2006-12-15 23:11
Polo povus pli kompetente respondi. Nmallonge, ja mi ne legis ĉion kaj ne ĉion komprenis. "Zamenhof do Izraela" referencas al iuj ŝovinismaj frapfrazoj de la tipo "cionistoj [foriru] al Ciono". Ĉi tie la referenco estas moka por Targalski. Kaj ĝenerale la tono de la komentoj estas kritikaj al li. Iu tamen opinias, ke li pravas likvidi la E-an redakcion, sed uzis stultan argumenton. Kompreneble aliaj rebatis... Alia komentinto alvokas amase sendi retaĵojn al Targalski (retadreso donita) por peti, ke li likvidu la katolikajn elsendojn, ĉar tiu Jesuo estis hebreo, kiun Israelo ne multe respektas ktp ktp.
ewicz
ewicz diras:
2006-12-16 18:36
Tre multaj diskutantoj furioze kaj agreseme atakis s-ron Targalski kaj la tutan polan registaron. Ili argumentis i.a.: Targalski kun sia pensmaniero perfekte harmonias kun la kruda-barbara koalicia registaro. El tiu ĉi lando jam eĉ hundoj kaj katoj elmigras. • Jen la vera vizaĝo de Kaczyński-lando. Hontego! • Iam hitlerismo kaj stalinismo, kaj nun kaĉismo (Kaczyński-ismo). Kial ĉiam aliaj estas forpelataj el nia lando. Eble ni finfine forpelu ne honestajn homojn, sed ĉiujn debilulojn kaj idiotojn. Unufoje por ĉiam! • Kristo ne estis polo, sed judo, kaj li ne estas adorata en Israelo, do ni analogie fermu la preĝejojn. • Ni sendu protestajn retleterojn al Targalski. • Pollando fariĝis ridindaĵo de Eŭropo. Oni fermu la pupteatrojn kaj likvidu la baleton kaj simfoniajn orkestrojn, ĉar ja ankaŭ ili ne estas profitodonaj. Restos nur komerca merdo ĉefe el Usono...
ewicz
ewicz diras:
2006-12-15 23:08
Mi estas polo, kaj mi konfirmas, Marc Bavant prave atentigas pri du tradukeraroj.
redakcio
redakcio diras:
2006-12-16 00:53
Jes, post rekontrolo mi konstatas, ke en du lokoj devis esti "duon-" anstataŭ "tut-". Nun korektite. Dankon pro atentigo.

Kalle Kniivilä
redaktoro
rafaelbe
rafaelbe diras:
2006-12-16 02:47
Ne scias se tio estas bonskribita sed mi volas diri ke pola radio estas por polajn askultantojn. Ni ne devas eksenti malbona pro tion, pli bone ni Esperantisto devas koplodi por krei nian propran Esperanta RADIO eble pere de UEA .. aux esperanta klubo. Estas la sama spekti ke Budisto volus elsendi Kristana Mesagxo (kun la devigita respekto klare). Cxu ne ?

Sincere.

Rafael Berzunza
mbavant
mbavant diras:
2006-12-16 09:41
Nu, Rafael, la elsendoj, pri kiuj ni parolas, estas direktataj al eksterlando, ne al polaj aŭskultantoj. Vi evidente pravas, ke en ideala mondo devus ekzisti E-a radiofonia servo, cetere direktata ne nur al E-istoj, sed al la tuta mondo, do en pluraj lingvoj... Realismo instruas, ke tio en nia opereta lando ne eblas. Personaj iniciatoj de entuziasmuloj emisiantaj rete jam delonge ekzistas, sed ne kompensas la perdon de tiu unika rimedo samtempe informi E-istojn pri E-aj eventoj (kaj pri la interesa naskiĝlando de E), kaj pruvi la seriozecon de nia lingvo.
Lu
Lu diras:
2006-12-16 10:16
Mi provis kompreni, kion signifu "Sejmmarŝalo" pri Bogdan Borusewicz. En alia fonto mi trovis, ke Pollando havas du parlamentajn ĉambrojn, sejmon kaj senaton, kaj ke Borusewicz estas "parolisto" (au marŝalo) aŭ "prezidanto" de la pola Senato, kiel mi trovis en germanlingva fonto. Chu eble tiel, "prezidanto de la Senato" por ke komprenu ankaŭ alilandanoj?
ewicz
ewicz diras:
2006-12-16 13:07
Jes, vi pravas. Bogdan Borusewicz estas la senatmarŝalo. La sejmmarŝalo estas Marek Jurek.