Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe?

Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe?

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-22 22:41
Ĝangalo, unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝos jarŝanĝe, se ne troviĝos aĉetanto por ĝi. La kunlaborantoj de la retejo estas jam maldungitaj. Flávio Rebello, la redaktoro de Ĝangalo, anoncis ke li nun koncentriĝos al sia televida projekto ITV, por kiu li bezonas pli da mono. Li tial ne volas senpage transdoni la retejon, sed esperas ke iu pretos pagi kontentigan prezon por ĝi. Ĉar Ĝangalo estas malprofita, tamen ne ŝajnas kredeble, ke troviĝos tia aĉetemulo. Laŭ Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA, la eventuala malapero de Ĝangalo ne tro gravos. "Informaj projektoj utilas, dum ili evoluas. Ĝangalo lastatempe ne evoluis, sed nur serĉis kiel fari profitdonaj la iamajn atingojn."

En ampleksa artikolo en Ĝangalo, Flávio Rebello unue skribas, ke pri la decido liberiĝi de Ĝangalo respondecas nur li mem.

- Kutime personoj kiuj forlasas iun agadon en Esperanto pledas kontraŭ la esperantistoj. Jam fifamas la adiaŭaj mesaĝoj de eksaj aktivuloj verdaj, kiuj kulpas [kulpigas, ndlr] ĉiujn en la movado krom sin mem pro la problemoj kaj senelirejoj, kiujn ili renkontis laŭlonge de la ilia [de sia, ndlr] vojo labori por Esperanto. Ne estos tia mia kazo, li asertas.

Poste li klarigas, ke la celo de Ĝangalo ne estis nur krei grandan kaj interesan retejon, sed "sproni la movadon en novan eraon, en novan penson, en novan manieron agi kaj konduti rilate sin mem kaj ankaŭ rilate la neesperantistojn". Pri la malsukceso de tiu revo finfine tamen laŭ li kulpas la esperantistoj mem:

- Mi devas domaĝe agnoski mian fiaskon. Ĝangalo estiĝis, la portalo bone funkciis, alvokante eĉ la atenton de neesperantistaj medioj kaj ĵurnalistoj, sed la ĉefa celgrupo de ĉi tiu iniciato, t.e. la esperantistoj mem, apenaŭ sentis sin tuŝataj de la novo.

Laŭ Flávio Rebello, Ĝangalo estis la plej celkonscia el ĉiuj iniciatoj, kiuj celis "rompi ĉi tiun limigitan apenaŭvivon de Esperanto". Ankaŭ aliaj novaĵ-retejoj en Esperanto laŭ li naskiĝis ĉefe instigite de Ĝangalo.

Flavio Rebello- Sed tiuj servoj, tiuj retejoj, ne kaptis la tutan ideon de Ĝangalo. La celo neniam estis nur proponi 'novaĵojn', 'videojn' aŭ 'informojn pri Esperantio'. Per Ĝangalo mi kaj la miaj provis montri al la esperantistoj, ke ekzistas alia vojo, ke estas alia maniero agadi por la internacia lingvo efektive, krom esti sekretario de iu preskaŭ komata klubo de Esperanto, aŭ prelegi pri la sama temaro denove, en plia kongreseto malbone organizita, aŭ partopreni la apenaŭ intelektajn debatetojn de novaĵlistoj interretaj. Esperanto bezonas pli, ĝi meritas pli ol tio. Sed ĝuste en tiu punkto mia fiasko estis plena. Mi ne nur ne komprenigis tion al la esperantistaro, sed kolektis, laŭlonge de la lastaj kvar jaroj, plendojn, insultojn, onidirojn damaĝajn kaj atakojn vakuajn.

Laŭ siaj propraj vortoj, Flávio Rebello nun preferas forlasi la scenejon, ĉar li ne sukcesis komprenigi al la esperantistoj "kiom multe la E-movado devas ŝanĝiĝi por doni al ĉi tiu bela kaj bone farita lingvo internacia novan ŝancon realan en la nuna mondo".

- La elreviĝo de Flávio Rebello estas tre bedaŭrinda, sed mi opinias ke liaj revoj estis tro grandaj. Se li kontentiĝus per la retejo mem, li povus esti plene kontenta, komentis Klivo en la diskutejo SCE.

Flávio Rebello esperas ke ekzemple Brazila Esperanto-Ligo, Unuiĝo Franca por Esperanto, Universala Esperanto-Asocio aŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pretos pagi por la rajto prizorgi Ĝangalon. Inter aliaj taŭgaj aĉetantoj li mencias la gazeton Ondo de Esperanto kaj Liberan Folion. (Nia retejo tamen havas neniajn planojn aĉeti aŭ transpreni Ĝangalon.)

La kutima proceduro ĉe vendado de retejo estas, ke oni unue trovas la aĉetanton aŭ investanton, kaj nur post sukcesaj intertraktadoj anoncas pri la okazaĵo. Evidente Flávio Rebello ĝis nun ne trovis aĉetemulon. Li ne diskonigas publike, kian monsumon li esperas ricevi, vendante Ĝangalon. Ŝajnas tamen tre dubinde, ke iu individuo aŭ organizaĵo pretus pagi signifan sumon por neprofita entrepreno kies inda prizorgado postulus multan laboron. Tial oni povas supozi, ke jarŝanĝe Ĝangalo ĉesos ekzisti.

- Se neniu kontentiga aĉeto-propono venu [venos, ndrl], mi bedaŭrinde fermos la portalon, kio estos certe forta bato por Esperanto en interreto. Sed kiel mi diris supre, karaj, mi estas laca, simple tro laca por daŭrigi kun ambaŭ iniciatoj. Mi restos kun Internacia Televido, kiu iom ricevas pli da apogo, eĉ se el la 52 personoj, kiuj subskribis la promeson ĝin apogi mone, nur duono aŭ pagis aŭ ankoraŭ pagas siajn 10 eŭrojn monate, skribas Flávio Rebello.

La komerce plej valora kaj vendebla parto de Ĝangalo estas kredeble ĝia retadreso, gxangalo.com, sed ankaŭ ĝi ne donus grandan profiton en la libera merkato, ĉar la kvanto de vizitoj al tiu adreso estas tre malalta en monda perspektivo, eĉ se granda laŭ esperantujaj mezuroj. La retadreso estis kreita en novembro 2002, kaj eĉ se la retejo estos fermita jarŝanĝe, retpiratoj ne povos tuj kapti la adreson, ĉar la registriĝo estas pagita de Flávio Rebello kaj validas ĝis novembro 2007.

Andrej GrigorjevskijLaŭ Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA, la eventuala malapero de Ĝangalo ne estus granda perdo por la Esperanto-movado.

- Ne. Nenia perdo. Informaj projektoj utilas, dum ili evoluas. Ĝangalo lastatempe ne evoluis, sed nur serĉis kiel fari profitdonaj la iamajn atingojn.

En kia situacio, kiucele kaj je kia prezo vi povus rekomendi, ke  UEA aĉetu Ĝangalon?

- UEA ja promesis subteni Ĝangalon, sed aĉeti, tio signifas transpreni la respondecon je si. Mi dubas, ke por UEA estus racie investi en tion. Sed subteni iun revivigan planon - indus, kondiĉe, ke ekzistus la teamo, kiu la revivigon efektivigus.

Ĉu vi supozas ke troveblos aĉetanto por Ĝangalo?

- Ĉio dependas de la prezo. Je iu simbola prezo certe troviĝus eĉ pluraj. Sed ĉu iu pretos pagi pli... des pli, ke la aĉeto estus nur la unua pago, poste necesus tre multe investi en la funkciadon. Kaj la alta starta pago simple devigus tiun pluan elspezadon.

arkivita en:
piter
piter diras:
2006-10-18 14:06
ja ekzistas alia novaĵservo: http://www.raporto.info/
Peter
Peter diras:
2006-12-14 03:00
Estimataj,

Andrej Grigorjevski kaj aliaj pretervidas - intence aŭ ne - la fakton, ke Ĝangalo montris Esperantan aplikaĵon samnivela kun tia en aliaj lingvoj, ekzemple kun la portaloj de grandaj retprovizantoj kiel AOL, T-Online kaj ceteraj. Por tiuj novaĵ-portalo estas rimedo, por ligi la klientojn - celo, por kiu ili uzas tute memkompreneble parton de la enspezaĵoj kaj dungas ŝtabon da fakuloj.

Evidentas, ke por Flavio Rebelo Ĝangalo ne estis varbilo por alia komerco, el kies profito ĝi estu financata, por sekurigi ĝin. Ĝangalo havis alian funkcion, pri kiu la Esperantistaro okulfrape ne vidas utilon:
ni ne bezonas prezenti nin al la ekstera mondo en nivelo, pri kiu tiu tute memkompreneble kutimas, ĉar ni estas sufiĉaj por ni mem.

Peter