Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio

La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-17 23:22
La taglibro de Petr Ginz aperis en la hispana kaj kataluna lingvoj. La novajn tradukojn en Hispanio prezentis la fratino de Petr Ginz, Ĥava Pressburger, kiu nuntempe loĝas en Israelo. Dum la prezentado nia aŭtoro Toño del Barrio publike alparolis ŝin en Esperanto, kaj ricevis respondon en la sama lingvo. Same kiel sia fratino, Petr Ginz estis esperantisto, sed li pereis en la koncentrejo Aŭŝvico. Mondfama li iĝis longe post sia morto, en 2003. Tiam en la akcidento de la spac-navedo Columbia forpasis ankaŭ la unua israela astronaŭto, Ilan Ramon. Li estis kunpreninta al la kosmo desegnaĵon de Petr Ginz, faritan en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt) en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. La desegnaĵo estis bildo de la Tero, vidata el la montaroj de la Luno, kaj fariĝis simbolo de la holokaŭsto.
La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio

Eva (Ĥava) kaj Petr Ginz.

Mirinda novaĵo: la Taglibro de la juna Petr Ginz estis ĵus eldonita en la hispana kaj la kataluna lingvoj, kaj tion antaŭis la eldono en Esperanto. Petr estis juna ĉeĥa judo, filo de esperantistoj, kaj mem parolanto de nia lingvo, tre talenta diversfake, kiu estis murdita en Aŭŝvico kiam li ankoraŭ estis 16-jara. Li famiĝis pro siaj desegnoj (precipe pro tiu kiu estis sendita en la spacon en la spac-navedo Columbia), pro la ĉefredaktado de junula revuo "Vedem" en la koncentrejo de Terezín, kaj nun pro la hazarda eltrovo de la taglibro kiun li skribis ĵus antaŭ sia forportado.

La libro antaŭnelonge aperis en Esperanto, ĉe Kava-Pech, redaktita de lia fratino Eva, nun nomata Ĥava Pressburger, kun la titolo "Taglibro de mia frato". Vidu recenzon de Monato; ankaŭ La Ondo de Esperanto aperigis recenzon, sed ĝi ne estas tuj alirebla rete.

Kaj en la dua semajno de junio aperis ankaŭ la hispana kaj kataluna tradukoj. La titolo de la hispana versio estas "Diario de Praga", kaj ĝin publikigis la eldonejo Acantilado. Por prezenti la libron, alvenis al Barcelono kaj al Madrido la fratino Ĥava Pressburger. Mi havis la okazon ĉeesti ĉi-lastan prezentadon, kaj konstati ke ŝi plu iom parolas Esperanton, kvankam ŝia publika parolado estis en la ĉeĥa.

La prezentado de la libro okazis jene. Unue tre mallonge parolis reprezentanto de la ĉeĥa ambasado. Poste, la eldonisto. Poste, iom pli longe, la tradukinto de la libro. Ĉiuj tri hispane. Poste parolis Ĥava, ĉeĥe, kun sinsekva tradukado fare de la tradukisto de la libro (krome, ekzistis alia samtempa tradukistino, por traduki hispane-ĉehen por Ĥava dum la cetera parto). Fine, parolis hispana ĵurnalistino, hispanlingve.

Je la fino, oni donis la parolon al la publiko. Tiam mi gratulis la eldoniston pro la iniciato, komentis la relative malgrandan intereson en Hispanio pri la holokaŭsto, kaj rakontis kiel mi konis la historion, kaj la rilaton de la gepatroj kaj de Petr mem al Esperanto. Mi finis parolante en Esperanto, por Ĥava, por danki ŝin kaj memori ŝiajn gepatrojn. Ŝi respondis al mi, videble emociita, en Esperanto, kaj dankante pro miaj vortoj, kaj demandante ĉu mi scias ke ekzistis esperanta traduko. Mi respondis ke jes, kaj tiam ŝi eksplikis al la tradukistino kion ŝi estis dirinta, kaj la tradukistino klarigis tion en la hispana.

Mi vidis multajn aprobajn mienojn en la publiko, kiuj estis videble kortuŝitaj pro la historio.

Kiel aldono, post la kolokvo oni invitis nin gustumi iom da manĝaĵo, kaj tiam alproksimigis al mi juna ĉeĥo, studanta en Hispanio, kiu havis multajn esperantistojn en sia familio, inter kiuj Tomáš Pumpr (sed li mem ne estis esperantisto). Ankaŭ li tre ĝojis kiam mi diris ke mi konis libron tradukitan de Pumpr.

Pri la libro mem, mi povas ĝin nur rekomendi. Por mi, la plej frapa karakterizaĵo estas la maniero rakonti terurajn aferojn en maniero tute simpla, kvazaŭ ĉiutaga. Estas mirige ke apud frazaĵoj kiel "pluvas" aŭ "Matene, en la lernejon", aperas komentoj kiel "Mi iris al strato XX ĉar al judoj oni malpermesis iri al YY", tute simple, kvazaŭ tio estus normala. Kompreneble, tio ne estis normala, kaj ja aperas komentoj klaraj pri tio fare de la aŭtoro, sed la ĝenerala impreso de la leganto ja estas tia. Tio memorigas min pri la libro de Tivadar Soros, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", kaj ankaŭ tiu de Imre Kertész, "Sensorteco", kiuj lasis similan impreson. Kvazaŭ oni alkutimiĝus al ĉio.

La hispana eldono nur unufoje mencias Esperanton: en la antaŭparolo Ĥava komentas ke ŝiaj patroj konatiĝis en esperantista kongreso. Tiun detalon ankaŭ menciis diversaj gazetaraj recenzoj, kiel tiu de la dimanĉa suplemento de "El País", la plej disvastigata hispana ĵurnalo. Aliaj novaĵiloj kaj ĵurnaloj menciis la konatan fakton, ke dum la lastaj tagoj en la koncentrejo Petr Ginz verkis Esperantan-ĉeĥan vortaron.

La holokaŭsto estas relative nekonata en Hispanio, kiu ne partoprenis rekte la duan mondmiliton, kaj kies juda loĝantaro estis elpelita jam antaŭ kvin jarcentoj. Estas do des pli kuraĝe de la eldonintoj, ke ili publikigis la libron, en prestiĝa kaj prizorgita kolekto, kaj mi esperas ke tio estos ŝanco por ke hispan- kaj katalunlingvaj legantoj konsciu kiel facile estas alkutimiĝi al la rasaj kaj naciaj malamoj, kiuj kapablas tute simple kaj senpente foroferi senkulpajn knabojn nur pro ilia grupaparteno.

Toño del Barrio

[La unua versio aperis en la blogo de Toño del Barrio la 14-an de junio. La teksto en Libera Folio estas iom kompletigita de la aŭtoro kaj redaktita.]

arkivita en:
UL
UL diras:
2006-06-18 16:14

Aperis ankau germana traduko ("Prager Tagebuch 1941-1942", Berlin: Berlin Verlag, 2006). Germanaj recenzoj same menciis la Esperantan fonon.