Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Harry Potter ne volas paroli Esperanton

Harry Potter ne volas paroli Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-11 11:34
La unua libro de la tutmonde furora serio pri Harry Potter estas jam tradukita al Esperanto, kaj laboro pri la traduko de pliaj libroj progresas. Partoj el la traduko estis jam pasintjare laŭtlegitaj en Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) kaj en la Internacia infana kongreso (IIK). Tamen tute ne klaras, ĉu la tradukoj iam povos esti publikigitaj, ĉar la agentejo de la aŭtoro obstine ne respondas kontakt-petojn de esperantistoj. Nun la iniciatintoj de la traduko komencis kolekti subskribojn de esperantistoj en retejo, por montri al la agentejo, ke ekzistas merkato por esperanta eldono.

La unuaj provoj por traduki Harry Potter al Esperanto estis faritaj en Britio jam en la jaro 2002, kiam lernantoj de Paul Gubbins ekokupiĝis pri la tasko. Proksimume samtempe Don Harlow en Usono tradukis la unuajn ĉapitrojn de la unua libro.

- En 2003 Don invitis grupon helpi lin. Ni estis sep, kaj mi finis la libron kun helpaj komentoj kaj kritikoj de la ceteraj. Ĝis la komenco de 2004 ni havis tutan tekston. Poste iuj helpis la provlegadon. Nun Marion Belisle redaktas ĝin, rakontas George Baker, unu el la ĉefaj aktivuloj de la grupo.

Nur post kiam la malneta traduko jam estis finita, membroj de la tradukista grupo kontaktis la agentejon kiu reprezentas la aŭtoron.

- La kopirajton posedas la aŭtorino, J.K. Rowling. Ŝin reprezentas la agentejo Christopher Little. Unue kiam mi skribis persone, ili respondis ke ili traktas nur kun "establita eldonejo". Poste ELNA (Esperanto-Ligo de Norda Ameriko) kontaktis la agentejon plurfoje, eĉ proponis renkonti ilin en Londono, sed simple ne ricevis respondon, rakontas Marion Belisle.

Laŭ George Baker, ELNA sendis plurajn paperpoŝtajn leterojn al la agentejo Christopher Little, sed respondo ne venis.

- Min ne surprizas tio. La agentejo tiam prizorgis la multlingvajn tradukojn de la kvina kaj sesa libroj, kaj mi tute estimas la rolon de la agento por protekti S-inon Rowling kontraŭ naivuloj. Do mi uzis la tempon por kontroli la tekston kelkfoje, tiel ke ni havu la plej klaran lingvon. Mi ankaŭ tradukis la libron "Kvidiĉo tra la epokoj", kaj komencis traduki "La Ĉambron de sekretoj".

La unua libro pri Harry Potter en la nun ekzistanta esperanta versio nomiĝas "Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝuloj". Pluraj esperantistaj eldonejoj esprimis pretecon eldoni la libron, sed ne klaras, ĉu la agentejo konsideros ilin sufiĉe establitaj. Se ne, la tradukista teamo pretas turni sin al granda nacilingva eldonejo, sed tiam necesos krom la agentejo Christopher Little konvinki ankaŭ eldoniston.

Por montri ke ekzistas interesiĝo pri esperanta versio, George Baker iniciatis retpaĝaron kiu celas informi pri la traduko kaj kolekti subskribojn de esperantistoj, kiuj volus, ke la traduko estu eldonita.

- Mi estas optimisto. Kvankam mi esperas kolekti kelkmil da nomoj en nia retpaĝo, ne tio  decidos la aferon. Ni ne devas ĉesi la tradukadon. Post kiam la sepa libro aperos, oni ŝajne ne malŝatus eblecon vendi librojn Esperante. Tamen, al la esperantistoj de la mondo, mi donas okazon rimarkigi sin. Min forte frapas, ke ĉe ĉiu subskribo en la retpaĝo, la traduko fariĝas malpli mia, kaj pli ilia. Ĉe la fino, ne estos mi, kiu aperigos la libron, sed ili, komentas George Baker.

marionbelisle.jpgLaŭ Marion Belisle, la nom-kolekto povus helpi konvinki la agentejon, ke Esperanto vivas kaj ke ekzistas esperanta merkato.

- Kiu scias, eble laboras tie homo, kiu opiniis ke la tuto estas nur ŝerco? Nia celo ne estas polemiki pri la agentejo, sed diligente labori por havigi ŝancon al tiu traduko.

Pasintjare dum la Renkontiĝo de esperantistaj familioj (REF) Marion Belisle laŭtlegis parton el la traduko, kaj la restintan parton legis Bert Schumann dum la Internacia infana kongreseto (IIK).

- La laŭtlegado estis tre sukcesa. Ŝatis kaj la infanoj kaj la gepatroj, rakontas Marion Belisle.

Tamen nenie aperis publike eĉ fragmentoj el la traduko, kaj ankaŭ al Libera Folio la traduk-teamo ne volas doni specimenon.

- Mi bedaŭrinde devas respondi nee. Ĉar ni deziras laŭleĝe ekhavi la tradukrajtojn, ni respektos la kopirajtojn de s-ino Rowling. Nur post kontakto kaj kontrakto kun ŝia agento ni povos diskuti tion, diras George Baker al Libera Folio.

La traduko estas farita sen elpensado de novaj vortoj, kaj ĝenerale per laŭeble klara stilo.

- Ni celis prezenti la britan etoson al esperanta leganto, kiu konas neniom da angla. Mi kredas, ke neniu neologismo ekzistas en la teksto. La multajn magiajn terminojn ni difinis per Esperantaj radikoj kaj afiksoj. Terminaro en la libro klarigos ĉiujn el tiuj, rakontas George Baker en la retejo.


arkivita en:
manolo
manolo diras:
2006-08-18 00:08

La manio eldoni multekoste perpapere estas nekomprenebla en tiu cifereca epoko. Tiu viruso tro facile infektas la esperantistan vivon (kiu ne kredas, tiu iru al iu ajn UK kaj konstatu la bazaraĉon al kiu ĝi ofte konvertiĝas).

Do, mi petas kaj konsilas eldoni senpere la tradukon de Harry Potter en libera elektronika formato (HTML, Open Ebook Publication Standard...). Eble tio ne estas tro leĝa (en rilato al originala verko) sed la forfajfo per kiu regalas la esperantistojn la leĝ-prokuristoj de la verko, pensigas ke ne venos iu ajn plendo.

Mi supozas ke el la flanko de la tradukintoj ne estos problemo liberigi la tradukon. Mi ankaŭ (najve?) supozas ke ili faris la laboron ne monavide sed pro la ĝuo mem uzi la lingvon, lerni ĝin kaj iel krei artaĵon.

timsk
timsk diras:
2006-08-23 18:17

Eniru iun ajn librovendejon. Nombru la kvanton de paperaj libroj, kaj la kvanton proponitan elektronike. Kion vi rimarkas? Eĉ interrete, kiom da libroj aĉeteblas en elektronika formato, ekz. ĉe Amazon.com?

Se vi parolus pri muziko, mi konsentus, ke interreta eldono de muziko estas ege malpli kosta *kaj atingas simile vastan aŭskultantaron* kiel KD-a eldono. Tamen, tio (ankoraŭ) ne veras pri legaĵoj.

Mi mem estas tre komputilema homo; mi havas hejme miajn proprajn komputilojn ekde 1984, kaj nuntempe pasigas multajn horojn ĉiutage antaŭ la ekrano, por la laboro kaj dum mia libera tempo. Tamen, por legi longan tekston (pli ol kelkaj paĝoj), eĉ mi ankoraŭ preferas la mortan arban formon al la elektronikan.

Post kiam inventiĝos malmultekosta papereca materialo, kiu funkcios kiel tre malpeza, tre tre klara komputilekrano, eble tiam mi legos libron per ĝi. Intertempe, mi
kaj la granda plejmulte de la cetero de la homaro -- preferas paperajn librojn.
manolo
manolo diras:
2006-08-29 00:55

Mi konfesas ke mi uzis iom drastan vortigon de miaj ideoj, ĉefe cele al provoko repensadon de la afero. Mi profitas la mesaĝon de Tom por nuancigi la temon.

Nu, la fakto estas ke la traduko ekzistas kaj ke ĝi mucidas en forgesita tirkesto (reala aŭ virtuala), tial ke la normala eldona procedo estas teda (pro la permesoj) kaj multekosta. Do, eldonu ĝin elektronike kaj senpage! Multe pli facile, teĥnike kaj mone, kaj principe sen permesaj baroj (pro la argumentoj de mia antaŭa mesaĝo).

Mi ne celas *anstataŭi la paperan eldonon, sed simple realigi la ciferecan. La dua ne malhelpas* la unuan. Nu, ja povus okazi ke pro la malfacila vojo de la papera eldono, restus nur la cifereca, kaj tio povus esti rigardata kiel anstataŭigo de unu por la alia. Nenion mi argumentas kontraŭ papera eldono sed... bv. konsideri la ciferecajn formatojn!

Ja mi konsentas ke estas multege malpli da homoj kiuj legadas tiajn ciferecajn formatojn ol tiuj kiuj uzas la libron laŭ tradicio. Sed la peno kaj mono por eldoni ciferece estas ankaŭ multege pli mildaj kaj, do, la efikeco (grando de celgrupo / peno-mono investota) restas komparebla. Kaj, krome, la ciferec-ama grupo kreskiĝas konstante.

Tiu agadmaniero havas pliajn avantaĝojn: la teksto poluriĝas pli facile en fleksebla e-formato ol en rigida paper-formato. Krome, oni povas antaŭkalkuli ĉu la materialo indas por presado pro la (mal)sukceso de la cifereca versio; tiel okazis kun PMEG, ekzemple.

Kaj rilate al pezo... nu, mi konfesas ke ĝuste tio pelis e-librojn en miajn manojn. Mi elsatiĝis teni pezegajn librojn kiu dolorigas miajn manikojn kaj kubutojn; multe pli komforte mi legas per mia poŝkomputilo, nur ~200-grama, sendepende de la grando de la libro. Hazarde koincide, mi nun legas papere tian tunan libron, kaj mi rezignis ties legadon en buso kaj trajno, pro ĝia pezego (2~3 kilogramoj); eĉ legado en lito lacigas min!

(Jen mia poŝkomputilo: http://europe.nokia.com/770 )

Fernando
Fernando diras:
2007-07-20 15:54
Mi ege kuriozigxis pro tiu traduk-laboro. Imagu la magian terminaron esperante! Tiuj esperantistoj sxajnas tute prudentaj kaj dignaj. Ili certe meritas kaj atingos sukceson.