Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto
En 2005 aperis en la angla lingvo la libro "Imperial Ambitions" ("Strebado al imperio"), en kiu la konata usona lingvisto Noam Chomsky estas intervjuata de la ĵurnalisto David Barsamian. En la intervjuoj Noam Chomsky akre kritikas la lastatempan internacian politikon de Usono. Chomsky donis permeson publikigi la verkon en Esperanto, kaj la libro jam estas tradukata.
En la libro Chomsky kritikas la usonan invadon kaj okupacion de Irako, avertas pri usona strebado al superrego en la mondo, kaj analizas la funkciantan "propagandan sistemon", kiu laŭ li kreas mitojn pri la pasinteco kaj forviŝas malkonvenajn detalojn el la historio.
La tradukado al Esperanto de la libro bone progresas, rakontas Renato Corsetti en mesaĝo sendita al diversaj retaj forumoj.
- Hodiaŭ mi ankaŭ akiris en papera formo la konsenton de la eldonejo pri la eldono en Esperanto sen bezono pagi tantiemojn. En mesaĝa formo tio jam okazis antaŭe. Tion ni ŝuldas al interveno de Chomsky tra sia oficejo. Pluraj el la ĉapitroj estas tradukitaj aŭ tradukataj, sed mi bezonas ankoraŭ tradukontojn el la angla al Esperanto por aliaj ĉapitroj.
La tradukado okazas je pure libervola bazo. Kompenso estos unu ekzemplero de la presita libro, skribas Renato Corsetti, kiu aldonas, ke la traduko estas lia privata iniciato, neniel ligita al Universala Esperanto-Asocio, kies prezidanto li estas.


La du vizaĝoj de Corsetti
Plejofte privataj iniciatoj laŭdindas!
Sed ĉu mi estas la sola kiu reagas al tio ke la prezidanto de politike neŭtrala organizo, kvazaŭ en sia libera tempo, neanonime reklamas politike neneneŭtralan libron?
Ĉu en tiom okulfrapa pozicio kia estas prezidanteco oni povas (kaj rajtas) esti ”publika privatulo”?