Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio
Agoj pri dokumento

IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio

by Redakcio Laste modifita: 2007-04-14 16:28

Laŭ informoj kiujn Libera Folio ricevis el fidindaj fontoj, la Internacia Junulara Kongreso en 2008 kredeble okazos en la urbo Mechelen en Belgio.

La estraro de TEJO daŭre ne volas oficiale malkaŝi, kiuj landoj aŭ urboj estas konsiderataj, sed dum Printempa Semajno Internacia en Bonn, reprezentantoj de TEJO kaj Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) diskutis la eblecon aranĝi IJK-n en Mechelen.

La urbo Mechelen situas en la provinco de Antverpeno en la nordo de la lando. La urbo havas 79.000 loĝantojn kaj situas proksime al la landlimo kontraŭ Nederlando. La Universala Kongreso de Esperanto venontjare okazos en Roterdamo en Nederlando.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: