UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas
La Nobel-premion pri paco disdonas aparta norvega Nobel-komisiono, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Proponi kandidaton rajtas interalie membroj de parlamentoj kaj registaroj, anoj de internaciaj kortumoj, universitataj profesoroj pri sociaj sciencoj, historio, filozofio, juro kaj teologio. La proponoj devas esti senditaj ĝis la 1-a de februaro de la koncerna jaro, kaj dum la lastaj jaroj kutimis veni proponoj pri pli ol 140 kandidatoj.
La informoj pri la nomumitoj estas sekretaj dum kvindek jaroj, tial ne eblas certe scii, kiomfoje UEA estis nomumita. La arkivoj de la Nobel-komisiono tamen montras, ke jam en 1907 Ludoviko Zamenhof estis nomumita por la Nobel-premio pri paco de 12 britaj parlamentanoj.
Li estis denove nomumita en 1909, kaj en 1910 lin nomumis ne nur kvar britaj parlamentanoj, sed ankaŭ 42 anoj de la franca parlamento. En tiu jaro la Nobel-komisiono ŝajne prenis la aferon iom serioze, ĉar la arkivo enhavas indikon, ke la nomumo estis oficiale prijuĝita de Halvdan Koht, norvega historiisto, membro de la Nobel-komitato kaj poste ankaŭ ministro de eksterlandaj aferoj de Norvegio. La pac-premion en 1910 fine ricevis la Internacia Pacburoo (IBP) en Svisio.
Zamenhof estis nomumita por la pac-premio ankaŭ en 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917. En 1913 la konata brita esperantisto kaj pacifisto Felix Moscheles trafis en la "mallongan liston" de kandidatoj, sed oficiala prijuĝo de liaj meritoj ne estis farita de la Nobel-komitato.
En 1934 la mondfama Esperanto-instruisto Andreo Cseh estis nomumita por la pac-premio pro sia 22-jara "apostola agado por interkompreniĝo kaj paco". La premion tiujare ricevis Arthur Henderson, iama eksterlandministro de Britio kaj prezidinto de malarmada konferenco en 1932.
Universala Esperanto-Asocio estis unuafoje nomumita en 1954 de la norvega parlamentano Carl Henry. La duan fojon UEA estis nomunita en 1955 de la sveda parlamentano Einar Dahl. La Nobel-komisiono ne entreprenis esplorojn pri la meritoj de UEA en tiuj jaroj. Informoj pri postaj nomumoj ankoraŭ ne estas publikaj, sed ekde 1960 dum multaj jaroj esperantistoj regule aranĝis kunordigitajn kampanjojn por kandidatigi la asocion. Laŭ informoj, kiuj likis al la gazetaro, en 1988 UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la premiito estis elektita.
Post tiu jaro tamen sekvis longa paŭzo en la Nobel-aktivado de UEA. En la jaro 2000 oni okazigis novan kampanjon, por la pac-premio 2001. En tiu jaro almenaŭ 32 rajtigitaj personoj el dek landoj kandidatigis la asocion. Kompreneble UEA ne ricevis la premion tiam, kaj la ŝancoj de la asocio entute iam ricevi la premion estas marĝenaj. Tamen la asocio antaŭe opiniis la kandidatigan procedon taŭga maniero altiri publikan atenton al Esperanto.
La ideo pri Nobela kampanjo estis revivigita en 2005, kaj printempe de 2006 la estraro de UEA decidis, ke oni strebu koncentri la fortojn por prezenti bone motivitajn kandidatigojn por la pac-premio de la jubilea jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara. Tiucele UEA cirkuleris al la landaj asocioj. La estraro de Norvega Esperanto-Ligo pritraktis la temon, kaj venis al la konkludo, ke la afero ne meritas la penon.
Ni kiuj loĝas en la lando kie la Nobel pacpremio estas ĉiujare asignita kaj transdonita eble pli facile ol alilandanoj konatiĝis kun la kondiĉoj por la elektoj. De jaroj ni miras pri la kampanjoj de UEA pri tiu premio. Ni bedaŭras devi esprimi nian sinceran opinion ke la agado de UEA por la paco neniel sufiĉas por meriti konsideron por la Nobel-pacpremio. Eĉ la prave prifierataj korespondaj servoj dum la (antaŭlongaj) mondmilitoj ne toleras komparon kun la paralela servo de la Rŭga Kruco. Kaj en la hodiaŭa internacia areno Esperanto kaj UEA apenaŭ videblas, skribas la estraro de NEL en letero sendita al la komitato de UEA.
Laŭ NEL la eventuala kandidatigo de UEA eĉ ne havus valoron en informado, ĉar la Nobel-komitato ne publikigas la nomojn de la kandidatoj. Tial NEL konsilas, ke UEA nuligu la tutan kampanjon, kaj anstataŭe laboru por pli vasta uzado de Esperanto, "ekzemple en nova porpaca aktiveco".
En sia respondo Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, atentigas, ke la estraro ne povas nuligi kampanjon pri kiu decidis la komitato.
- Mi tamen kredas, ke la Komitato mem povas diskuti pri ĝi kaj en Jokohamo voĉdoni por haltigo de ĝi, se troviĝos plimulto por tio.
Renato Corsetti tre bonvenigas novajn porpacajn aktivadojn, sed atentigas ke mankas volontuloj, kaj proponas ke norvegaj esperantistoj ekaktivu tiukampe.
- Mi provis lanĉi tiajn aferojn en la pasintaj jaroj kaj ankoraŭ nun mi pretus, sed mi ne trovis la volontulajn agantojn, kiuj estas bezonataj (pagitajn helpantojn mi nek ŝatas uzi nek UEA povas pagi). Se el Norvegujo povus veni tiuj porpacaj volontuloj, mi estus feliĉa. La lasta agado en Kipro por kunmeti grekajn kaj turkajn junajn kipranojn per kurso de Esperanto ne okazis pro tio, malgraŭ la klopodoj de Maritza. En Orienta Kongo, kie nun estas daŭre milito (la lasta esperantista viktimo helpita estis helpita antaŭ unu monato), estas multaj Esperanto-kluboj, kiuj atendegas volontulojn, kiuj volus instrui Esperanton kaj pri paco. Ni ne sukcesas aranĝi tion.
http://www.esperanto.no/div/20070203_nobel.shtml