Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento

La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-26 22:11
Libera Folio kiel la unua amaskomunikilo en la mondo publikigas la kompletan tekston de la parolado, farita de Reinhard Selten en la Eŭropa Parlamento. La 9-an de majo, en la Eŭropa tago, EU solenis la kvindekjariĝon de la Roma traktato kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis la esperantisto Reinhard Selten, kiu ricevis la premion pri ekonomiko en 1994. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco laŭ li estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo. Ni dankas al la gazetara servo de la Eŭropa Parlamento, kiu provizis sonregistraĵon de la parolado de Reinhard Selten, kaj al Bertilo Wennergren kaj Ziko van Dijk, kiuj deĉifris kaj tradukis la tekston.

Gesinjoroj!

Estas por mi honoro kaj ĝojo paroli al vi hodiaŭ.

En la 50 jaroj post la Traktato de Romo la ekonomia integriĝo mirinde progresis. Daŭris tre longe, sed fundamentaj ŝanĝoj estas politike plenumitaj. Multon oni longe rigardis kiel neeblan, kiel ekzemple la Mona Unio. La Mona Unio montriĝis granda sukceso. Tion oni devas aparte danki al la sendependeco de la Eŭropa Centra Banko kaj al ties devo resti ĉe la celo de mona stabileco.

Kredeble oni decidos pri nova Eŭropa baza traktato anstataŭ la Eŭropa konstitucio. Mi esperas, ke tiam restos senŝanĝaj la sendependeco kaj taskoj de la Centra Banko. La ekonomia integriĝo certe ne estas kompletigita.

La karteljure neriproĉebla transpreno de Nov-Jorka elektroprovizanto fare de Kalifornia elektroprovizanto ne kaŭzus politikan ekscitiĝon en Usono. En Eŭropo ni ankoraŭ ne pretas por io tia.

Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj.

Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo. Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi.

Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj.

Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de traktatovastigo oni plurfoje iris sukcese, ekzemple pri la Schengen-Traktato kaj la Mona Unio.

Mi dankas pro via atento!

Reinhard Selten en la Eŭropa Parlamento la 9-an de majo 2007

Libera Folio dankas al la gazetara servo de la Eŭropa Parlamento, kiu provizis sonregistraĵon de la parolado de Reinhard Selten, kaj al Bertilo Wennergren kaj Ziko van Dijk, kiuj deĉifris kaj tradukis la tekston.

La originala germana teksto estas aŭskultebla jen, kaj legebla jen. Hispana traduko legebla jen.

arkivita en:
harri
harri diras:
2007-05-17 10:13
Dankon al Libera Folio por bona ĵurnalismo: vi sukcese elfosis la necesajn detalojn pri afero, kiu evidente interesas viajn legantojn. La originala teksto de Selten ankaŭ montris, kiel mankohava kaj parte erara estis la porgazetara raportaĵo de EU.
jxano
jxano diras:
2007-05-17 13:29
Aspekstas al mi stranga la traduko de la verbo "abschliessen" fine de la 4a paragrafo en la frazo pri ekonomia integriĝo. Mia vortaro germana-franca (aĉetita en Germanio) donas la tradukojn "fermer à clé, finir, conclure" (ŝlosi, fini, konkludi). En la vortaro Eo-germana de Erich-Dieter Krause, mi ne retrovas na "abschliessen" sub "kompleta", sed sub "konkludi".

Kial do tiu verbo "abgeschlossen" ne estis simple tradukita per "finita" aǔ "plenumita" ? Tiu "kompletigita" laǔ mi iom tro spegulas la sencon de la angla "complete", kiun la Esperanta radiko "komplet-" ne havas.

Tamen mi danku ne nur Bertilon kaj Zikon pro la transskribado kaj la traduko, sed ankaǔ la liberfolian redaktiston, kiu disponigis kaj la germanan tekston, kaj la registraĵon el Reinhardt Selten -- kia bela progresiga kursero pri la germana !
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-05-17 18:06
Interesa parolo, sed enhave tre diskutinda.

Mi aparte reagas al liaj vortoj:

"Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj."

Mi ne sentas min "unuavice kiel eŭropano", mi ne intencas "lerni" senti min tiel, kaj mi ne akceptas ke sinjoro Selten aŭ iu alia arogantulo provas altrudi al mi tian fikcian identecon.

Se mi entute havas identecon - kaj mi samopinias kun la baza budhisma filozofio ke ĉiu identeco estas iluzia - mi identigas min parte kun la lokoj kie mi fakte loĝis - Gotlando, Upsalo, Stokholmo - kaj parte kun la tero kiel tutaĵo.

Nu ja, ekonomikpremiitoj same kiel Nobelpremiitoj estas premiataj nur pro sia kompetento en aparta fako. Lia ekonomika premio ne faras lin pli grava ol aliaj kiam li parolas pri ne-ekonomikaj aferoj.

Gunnar Gällmo
edmundo
edmundo diras:
2007-05-17 18:46
"La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj" ne estas por mi la sama afero kiel "Ĉiu eŭropano devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropano".

Komparu kun la sekvaj frazoj, kiuj laŭ mi estas veraj kaj ne kontraŭdiraj: La britoj sentas sin unuavice kiel britoj. Mi estas brito. Mi ne sentas min unuavice kiel brito.

Cetere, povas esti, ke Selten pensis nur pri la eŭropa kaj nacia identecoj, do nur celis, ke eŭropanoj sentu sin pli eŭropanoj ol francoj/germanoj/ktp.
dafyddabiago
dafyddabiago diras:
2007-05-18 12:27
edmundo: "Komparu kun la sekvaj frazoj, kiuj laŭ mi estas veraj kaj ne kontraŭdiraj: La britoj sentas sin unuavice kiel britoj. Mi estas brito. Mi ne sentas min unuavice kiel brito."

edmundo, vi estas anglo, chu ne? tamen angloj plejofte skribus -kiam temas pri identeco - ke "ili sentas sin unuavice angloj" (kaj ne britoj). ni kimroj kaj aliaj ofte uzas la vorton "britio" kaj "mi estas brito" por montri ke ni ne estas radikaloj au simple char neniu audis pri kimrio.

tamen mi ofte havas la impreson ke angloj sin pli rapide unuavice sentas kiel angloj. tamen mi estas unuavice kimro kaj poste europano. kaj mi certe ne sentas min brito au anglo. mi memoras plurajn studoj en kimrio kio indikas ke nur 25% elcento de la popolo sentas sin brito antau ol kimro (kaj estas 10% de angloj kiuj loghas en kimrio).

daf
Enotero
Enotero diras:
2014-03-16 12:03
Ŝajnas, ke la traduko al la hispana malaperis post la renovigo de la retejo de www.esperanto.es
Domaĝe.
Mi serĉos tradukon al la franca, aŭ mi faros ĝin.