La dilemo de la posteuloj
Preskaŭ ĉiu iom granda germana urbo konas la problemon: En 1933 Hitler fariĝis "honora civitano". Kiel oni traktu tiun fakton nuntempe? Ĉu lasi la koncernan paĝon en la volumo, aŭ ĉu forigi ĝin? En la unua kazo kelkaj homoj plendas, ĉar laŭ ili la urbo ne montras sian abomenon pri Hitler kaj la tiama honorcivitanigo. En la dua kazo aliaj (aŭ ĉu la samaj?) homoj plendas ĉar laŭ ili la urbo volas forsilentigi la hontindaĵon.
Similan problemon havas preskaŭ ĉiuj germanaj organizaĵoj kiuj ekzistis jam antaŭ 1945: Kiel aranĝi la vicon de portretoj de iamaj prezidantoj, ĉu prezenti la personojn el la nacisocialista epoko en la sama maniero kiel la aliajn? Ofte oni envicigas la nacisocialist-epokulojn, sed kun ia skriba aldono pri la cirkonstancoj.
Kelkaj hispanaj esperantistoj nun klopodas forigi la hispanan diktatoron Franco el "listo“ de la "honoraj prezidantoj“ de la Universalaj Kongresoj. Unu hispana diskutanto skribis pri „lavango“ de plendoj, kiuj siatempe protestis kontraŭ la kongreso en 1968, kiu tamen okazis. Kiam mi esploris por mia disertacio Die neutrale Sprache (vd. p. 321), mi ne estis kaptita de tia lavango.
Ĝenerala Sekretario Günther Becker sciis nomi nur du protestojn, unu de nederlandano kaj unu de germano. Al la Centra Oficejo de UEA skribis unu hispano vivanta en Belgio, Alberto Fernández, kiu "haltis pagi“ sian kotizon, ĉar, kiel li skribis en sia letero, Francisco Franco...
estas akceptinta la honoran prezidantecon de la UEA kongreso 1968 en Madrido. El tio mi deduktas ke UEA tion petis al la "hispana ŝtatestro". Mi do logike konkludas ke la neŭtraleco de UEA estas suspektinda kaj ĉiukaze makulita per tia "honora" prezidanto.
Fernández nomis sin fidela al Esperanto. Sed mi ne povas resti fidela al organizaĵo kiu simpatias kun la tirano de la hispana popolo, li skribis.
Direktoro Marianne Vermaas respondis ke ne temas pri honora prezidanteco, sed pri alta protektanteco. Estas kutimo ke la koncernaj kongreskomitatoj klopodas ke alta aŭtoritato en la kongreslando fariĝu tio. Ŝi atentigis pri la kreskanta libereco en Hispanio, kompare al Portugalio. Kaj en 1964 la nederlanda reĝino estis alta protektantino, en 1959 la pola ĉefministro, kaj ŝi menciis du pliajn altajn protektantojn en komunistaj landoj, 1963, 1966:
Same kiel [...] Hispanujo, ankaŭ tiuj tri landoj estas totalisme regataj landoj. Verŝajne vi ne havas iluzion, ke por la popoloj unu totalisma reĝimo estas pli dolĉa ol alia totalisma reĝimo. Tamen, el la tuta netotalisme regata mondo venis neniu protesto aŭ eksiĝo pro la altaj protektantoj de la kongresoj en en tiuj tri landoj. Laŭ nia memoro ankaŭ vi, tute prave, tiam ne protestis.
Anstataŭ dubi pri la neŭtraleco de UEA, oni devas konstati ke plej bona pruvo de la neŭtraleco de la asocio estas la fakto ke ĝi kongresas kaj en unu speco de totalisme regataj landoj kaj en alia.
Marianne Vermaas plu skribis, ke "la neŭtraleco en la UK" estos plene garantiita. Al kongresanoj en kiuj ajn landoj vizoj estos disponigitaj, ĉiaj kunsidoj povos okazi, la diservoj, ankaŭ la protestanta, povos libere okazi ktp. Plue, la LKK estis tute libere formita el malnovaj integraj esperantistoj-ne-politikistoj kaj tio estas pli ol oni povis diri pri la kongresoj en popoldemokratiaj landoj, kie inter la membroj de la diversaj LKKoj estis ankaŭ partianoj kaj kie aŭtoritatuloj el la partio deziris enmiksiĝi en kongresaj aferoj. (Leteroj de 1967-06-10 kaj 1967-06-20.)
Vermaas verŝajne iomete eraris pri la LKK de 1968, ĉar ĝia estro Inés Gastón montriĝis fervora defendanto de la Franco-reĝimo. Ekzemple en letero al Germana Esperanto-Asocio (1971) ŝi plendis, ĉar en IS oni diskutis pri lingvaj liberecoj kaj Uwe Joachim Moritz skribis pri la temo (kaj Hispanio kun siaj lingvaj minoritatoj) en artikolo. Kiam Franco mortis, fine de 1975, Gastón estis redaktorino de la hispana organo Boletín kaj esprimis sian respekton kaj dankon en la nomo de la hispana esperantistaro.
Eble tiuj nuntempaj hispanaj esperantistoj, kiuj plendas pri UEA kaj la UK de 1968, unuavice okupiĝu pri la historio de la propra domo.
Nek en 1968, nek en 1933 (kongreso en Hitlera Germanio) venis lavango da plendoj, eble ĉar la plej multaj esperantistoj bone komprenas la problemojn kiuj ne dependas de la lokaj esperantistoj mem. Estas cetere frape, kiel jam aludis Vermaas, ke la plendoj kutime rilatas al kongresoj en dekstraj diktaturecoj, multe malpli en maldekstraj. Ĉu ekzemple la jugoslavia komunista reĝimo (UK 1953) ne havis simile multe da sango je siaj manoj kiel Franco? Evidente la komunistoj pli lerte prezentis sin en la propagando.
Fidel Castro (UK 1990) nomis sin „soldato de Esperanto“. Eble iuj esperantistoj estas tiaj maldekstruloj kiuj trovas diktaturon en la nomo de "progreso“ pli legitima ol diktaturon en la nomo de "tradicio“?
Ŝanĝi iun neekzistantan "liston“ de altaj protektantoj ne havas sencon. Tio aspektas kiel la fama "malfruiĝinta antifaŝismo“ – ne por ŝanĝi ion, ĉar la afero estas jam okazinta, sed por montri sin mem, por prezenti sin kiel superan moralan estaĵon, pli indan ol la multaj homoj kiuj ne subskribas en tia retpaĝo. "Herooj post militfino“, oni nomas tion en Germanio.
Se oni principe malŝatas ke nedemokratie elektitaj politikistoj estas foje altaj protektantoj de UK, oni devas ŝanĝi la nuntempajn regulojn. Sed estos malfacile trovi ĝenerale akceptatajn indikojn por la malindeco de politikisto, kaj oni venos baldaŭ al la fundamenta dilemo: UK povas esti misuzata de la politiko, sed aliflanke ĝuste la esperantistoj en subpremataj landoj des pli ĝojas pri la kontakto kun eksterlandanoj.
Ziko van Dijk