Anonco en Le Monde oscedigas spertulon
Etsuo Miyoshi rankontas, ke li koncentras sian kampanjon al la landoj de la Eŭropa Unio, ĉar nur tie Esperanto laŭ li havas ŝancon.
- Mi pensas ke Japanio kaj aliaj landoj inkluzive de EU-landoj preskaŭ angliĝas, sed nur EU havas iom da ŝanco por realigi la Zamenhofan revon. La naskiĝo de EU estas la unua kaj lasta ŝanco por nia historio. Tio estas la bazo de mia antaŭvido. Ja neniu sciis anticipe, kiam la Berlina muro falos.
La unuaj anoncoj en la kampanjo de Etsuo Miyoshi aperis jam komence de la jardeko. En 2005 aperis anoncoj en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de EU, kaj en 2006 la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" publikigis tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.
La freŝa anonco en Le Monde klopodas altiri la atenton de la legantoj per la nomo kaj foto de la forpasinta pola politikisto Bronisław Geremek.
- Profesoro Geremek estis ege respektata de siaj kolegoj, kaj ni bonŝancas ke lia lasta mesagho al ĉiuj anoj de la Eŭropa Parlamento, la 4-an de julio 2008, estis invito al la diskuto organizita de Eŭropa Esperanto-Unio pri la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de plurlingveco?", rakontas Seán Ó Riain, prezidanto de EEU.
EEU kaj la landa asocio de UEA en Francio, Espéranto-France, kunlaboris pri la anonco, sed la ĉefan respondecon havas Etsuo Miyoshi, li aldonas.
- La teksto estis verkita de Etsuo Miyoshi kunlabore kun la estraroj de EEU kaj de Espéranto-France. La finan vorton havas Etsuo Miyoshi - estas li kiu pagas. La anonco estas parto de kampanjo - ĝi estas la dua el 10 anoncoj. La efiko venas nun iom post iom, sed mi scias de diversaj fontoj ke pli kaj pli de membroj de la Eŭropa Parlamento legas ilin kaj pripensas pri ili.
Etsuo Miyoshi ne povas rakonti, kiom kostas la anonckampanjo, ĉar li ricevis rabatitan prezon por la serio de dek anoncoj. Tamen evidente la prezo estas alta.
- UFE-anoj grafikis tiun anoncon, ne profesiuloj. Mi ne havas sufiĉe da mono por uzi profesian grafikiston. Mia celo estas veki amaskomunikilojn pri lingva malegaleco kaj diskriminacio. Mi esperas, ke fine tio influos al EU-landoj, precipe al Germanio, ĉar post Francio mi ekanoncos en Germanio. Tiuj du landoj ĉefrolis por naskiĝo de EU. Se ili vekiĝos pri la grandioza malegaleco, aliaj EU-landoj sekvos, li rakontas.
Tamen ne estas certe, ĉu la anoncoj vekos la legantojn, aŭ male oscedigos ilin. Libera Folio montris la anoncon al Christoffer Rehn, profesia sveda grafika fasonisto, premiita en naŭ internaciaj konkursoj pri novaĵ-grafiko. Li ne estis forte imponita.
Libera Folio: Kiu estas via unua reago, kiam vi vidas ĉi tiun anoncon?
- Ho ve, kia tedaĵo! Tede, grize.
Kial vi opinias tion?
- La anonco aspektas amatorece farita. Se mi farus tian anoncon, mi klopodus igi ĝin laŭeble klara kaj fokusita. Ĉi tie la granda kvanto de etaj bildoj montras, ke oni ne sciis decidi, kion oni volas komuniki. La anonco estas tre senfokusa, mankas hierarkio.
Kion vi celas per tio?
- Nenio en la anonco allogas fari ion alian ol turni la paĝon. "Lasta volo de Geremek"? Ne tiel oni komencu, se oni volas igi homojn ekinteresiĝi. Kiel multaj homoj en Francio entute scias, kiu estis tiu Geremek? Ĝenerale estas tro komplikaj kaj longaj tekstoj, kiuj iĝas eĉ pli nelegeblaj pro la tro larĝaj kolumnoj. Ankaŭ la titoloj estas nekredeble longaj kaj komplikaj, kaj neniu el ili estas sufiĉe granda por regi la paĝon.
Oni mendis dek anoncojn en granda gazeto, sed ne uzis profesian fasoniston pro monomanko. Ĉu ĝusta prioritato?
- Se oni volas, ke la anoncoj havu ajnan efikon, krom oscedo de la legantoj, eble indus fari malpli multajn sed pli atentokaptajn anoncojn.