Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo

Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-28 21:52
Uzantoj de Lernu! unuafoje renkontiĝis eksterrete dum Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio. Pli ol cent tre diversaĝaj personoj partoprenis la aranĝon. Male ol kutime, multaj el la ĉeestintoj neniam antaŭe renkontiĝis. Tio validis ne nur por tiuj, kiuj lernis Esperanton en la reto. Ankaŭ aliaj novuloj multis en SES. Ĉi-foje al la slovaka aranĝo estis invititaj pluraj spertaj instruistoj, kiuj helpis al la novuloj evoluigi sian lingvoscion.

Ĉu vi jam manĝis la plej bongustan glaciaĵon de Slovakio? La partoprenintoj de SES (Somera Esperanto-Studado) havis okazon gustumi ĝin dum tiu ĉi aranĝo, kiu jam duan fojon okazis en Slovakio. Ĉi-jare ĝi okazis en malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia (onidire ĝuste en la apuda urbeto Modra oni vendas la plej bongustan glaciaĵon de Slovakio). La aranĝo okazis inter 9-a ĝis 17a de aŭgusto. Partoprenis ĝin 105 personoj el 25 landoj, ekde la plej juna, nur 3-monata ĝis la plej maljuna, 90-jara Esperantisto.

 Ĉi-jare kadre de SES okazis ankaŭ la unua renkontiĝo de lernu!-uzantoj. Ankaŭ pro tio la aranĝo estis reklamata ene de lernu!-paĝaro kaj dum SES okazis multaj programeroj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto. Oni ankaŭ povis ekvidi la tutan teamon de lernu!, komuniki kun unuopaj teamanoj laŭplaĉe.

SES apartenas al tre malofta speco de internaciaj Esperanto-aranĝoj, dum kiuj oni vidas pli da nekonataj vizaĝoj ol konataj. Tio okazas pro tio, ke al la aranĝo venas multaj komencantoj, kaj homoj, kiuj lernis Esperanton pere de la reto kaj ankoraŭ ne havis okazon paroli ĝin kun vivaj esperantistoj.

Speciale interese estis observi ĝuste unuafojajn aranĝo-vizitantojn – kelkaj el ili (ĉefe danke al lernu.net) jam bone scipovantajn Esperanton, tamen novuloj rilate al Esperanto-kulturo kaj Esperantaj aranĝoj. Por tiuj ĉi homoj SES estis bona startpunkto por ilia plua Esperanta vivo. Multaj el ili jam dum aranĝo komencis serĉi informojn pri plej taŭgaj por ili aranĝoj.

La aranĝo konfirmis, ke jes indas kaj eblas altiri ret-lernantojn al la Esperanto-komunumo. Tiun ĉi celon SES plenumis vere bone, kaj dezirindas okazigi pli da similcelaj aranĝoj.

La ĉi-jaran SES partoprenis duoble pli da homoj ol pasintjare, kaj la organizantoj esperas daŭrigi similan kreskon ankaŭ por la estontaj „SES-oj“.

Al tiu ĉi somera kursaro estis invititaj konataj kaj spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj dum la tuta semajno ĉiun antaŭtagmezon konatigis siajn lernantojn kun specifecoj de la lingvo Esperanto. La partoprenantoj estis laŭ lingvonivelo dividitaj en 5 grupojn.

La plej altan nivelon gvidis Bertilo Wennergren (aŭtoro de PMEG), la komencantojn prizorgis Stano Marček (uzante sian riĉan kolekton de lernolibroj kaj instrumaterialojn „Esperanto per rekta metodo). La ceterajn grupojn instruis Dalia Pileckienė, Petra Smideliusz kaj Birke Dockhorn. La partoprenintoj ricevis fine de la aranĝo atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova referenckadro de A1 ĝis C1.

Sed oni ne nur studis dum la semajno - la partoprenintoj povis ĝui ankaŭ alispecajn programerojn: ekskursojn (3 posttagmezajn al ĉirkaŭaĵo, unu tuttagan al Vieno), koncertojn, sportajn ludojn, buntajn prelegojn, kreivajn metiejojn, filmo-prezentojn, ks.

Aranĝaj novuloj povis konatiĝi kun multaj specialaĵoj de Esperanto-kulturo, ekzemple oni povis ekscii pri (kaj eluzi helpon de) anĝeloj, viziti gufujon, sperti interkonan vesperon kaj kompreneble ankaŭ krokodili.

La aranĝon kunfinancis ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ankaŭ financas kreon kaj funkciadon de www.lernu.net kaj kelkajn aliajn projektojn de E@I.

Laŭ demandaroj, plenigitaj de la partoprenintoj fine de la aranĝo videblas, ke SES estas taksita tre pozitive. Nuntempe la organizantoj kune kun lernu!-teamo pripensas, kiam kaj kie okazu la venonta SES. Ĉu eble en via lando?

PS: pri allogeblo de ret-lernantoj vi povas konvinkiĝi en retejo de Benio el Irlando, por kiu SES estis unua E-aranĝo. Mallongan video-prezenton de la aranĝo li publikigas ĉi tie. Kelkaj pliaj liaj videaĵoj kaj fotoj troveblas ĉi tie.

Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus
Estraranoj de E@I

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2008-08-25 05:41
E@I kaj la lernu!-komunumo daure stimulas la imagopovon kaj animstaton de la E-movado per ghojigaj novajhoj kaj instigaj agadoj tiaj, kia tiu chi lasta brila iniciato!

La urgha debato pri la estonteco de la movado kaj UEA, kiun oni pene klopodas lanchi lastatempe okaze de la jubileo (spite al la ghisnuna inerteco de parto el la membraro, kiu shajne ne pretas agnoski ke necesas gravaj shanghoj) ricevas lau la sperto de SES tre interesan modelon pri tauga maniero starigi pontojn inter la novaj kohortoj de retaj jhuslernintoj kaj la jam establitaj instancoj de la movado, kun dezirindaj reciprokaj allogado kaj interfekundado.

Mi prenas esperon, inspiron kaj instruon de tiu chi bela laboro de E@I. Mi dankas al la iniciatintoj pro tio, kaj al ESF pro la financa subteno al ghi.







manolo
manolo diras:
2008-08-25 11:18
...kun la vortoj de José Antonio. Tiom multe mi konsentas, ke mi kuraĝas diri ke la torĉo de antaŭenigado de esperanto ne plu estas en manoj de UEA sed de E@I kaj malmultaj pliaj organizoj kaj individuoj. UEA pli kaj pli fosiliiĝas dum esperanto kreskas kaj evoluas ekster ĝi.

Eble ni transdonu niajn magrajn fortojn el UEA al E@I por ke ĝi definitive malstagnigu la movadon.

(Parenteze: J.A. bv. kontakti min private; mia retadreso: mpancorbo ĉe gmail.com)
Lu
Lu diras:
2008-08-25 14:03
Nur kun bedaŭro mi devas konstati, ke la menciita "fosiliĝo" de UEA komencigxis jam en la kvindekaj jaroj. Ekde tiam la nombro de Individuaj Membroj pli malpli stagnas, dum multaj Landaj Asocioj jam tiutempe komencis perdadi siajn membrojn. La kresko de la Asocia Membraro de UEA dum certa periodo ŝuldiĝis simple al la aliĝo de novaj landoj asocioj kaj dumtempe al la altaj membronombroj el orienta Eŭropo, kie oni ŝatis seĝojn en la Komitato de UEA. Surbaze de tiuj nombroj kaj de mia cetera prijuĝo de la pasinta duonjarcento mi aŭdacas diri, ke almenaŭ dum la lastaj sesdek jaroj, la "torĉo de antaŭenigado de esperanto" ne estis en la manoj de UEA. (Se oni ne prenas ĉiun sendependan agadon de UEA-membro kiel "UEA-agadon".)

Kontraste jam ekde la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj pli kaj pli evoluis kreskantaj sendependaj iniciatoj ekster UEA - afero cetere tute normala en societoj laŭ okcidenta modelo! Tiuj aktivis en la kampoj instruado, varbado, renkontiĝoj, muziko, al kiuj poste aldoniĝis ekzemple denaskuloj kaj interreto. Kelkajn nombrojn pri tiuj kampoj (kaj aliaj) vi povas vidi ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo . Feliĉe la revo de iuj UEA-uloj, ke UEA regu kaj direktu ĉion (plej forta tendenco en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, sed sentebla ĝis nun), pli kaj pli forvaporiĝas - same cetere kiel la esperoj de multaj Esperanto-parolantoj, ke panjo UEA zorgos pri ĉio, ekzemple ĉe Unesko kaj UN (aŭ landaj asocioj ĉe EU).

Mi aprezas la laboron, kiun E@I faras en multaj kampoj - sed ni memoru, ke la tuta evoluo de Esperanto en la interreto simple ne estas pensebla sen ekzemple la nova tipo de internaciaj renkontiĝoj, kiu kreiĝis en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Ĉefe tio liveris la necesajn homojn. (Jes, oni povas aserti, ke tion kreis plejparte landaj sekcioj de TEJO - sed mi neniam aŭdis, ke iuj koncernaj instigoj aŭ konsiloj venus el Roterdamo. Ĉu vi?) Jes, laŭ iuj opinioj ĉiu Esperanto-aktiveco de UEA-membro aŭ membro de suborganizo estas merito de UEA - sed, ĉu tio estas realisma prijuĝo? (Jen cetere unu el la multaj kaŭzoj, kial mi ne plu membras en UEA - mi certe ne ŝatus, ke mi laboras kaj iu duondormanta estraro rakontus, ke jen unu el la aktivecoj de la granda - aŭ landa - asoci'...)
javergara
javergara diras:
2008-08-25 17:27
Por resumi mian opinion, mi permesas al mi adapti la iaman devizon de prezidanto Mau Zedong pri la pensoskoloj (kvankam pro deviga neutraleco mi ne opinios pri la chueco de ties konkreta realigo...).

Humphrey Tonkin jam de longe insiste (kaj pravege, lau mi) klopodas voki la atenton pri la neceso ghisdatigi la karakteron de la tradiciaj organizaj strukturoj de la E-movado, nome UEA, landaj asocioj kaj fakaj asocioj, char i.a. la ghenerala malbonstata situacio de similtipaj organizajhoj bazitaj sur la 20-jarcenta modelo membroaligho-membroflegado-revuo-jarkunveno-servoj ne plu shajnas sufiche aktuala nek alloga en la nuna epoko. Por UEA li proponas prikonsideri diversajn alternativojn, kiel ekz. diversnivelan alighoshancon kun senpaga, simple reta aligho kiel unua nivelo kaj emfazo al kampanjoj, do ke UEA prioritate farighu kampanja organizajho lau la sukcesa modelo de Amnestio Internacia au WWF (Monda Fondajho por la Naturo).

Mi plene subtenas tiun sintenon kaj opinias ke, ghuste tiel kiel oni esprimis en la jhusa debato pri ghia centjarigho dum la Roterdama UK, ni devas konsciighi ke UEA nepre ne bezonas (nek povas) fari "chion" sed ghi ja chiel ajn, lau siaj ebloj, helpu, subtenu kaj kunordigu la plej diversajn iniciatojn kiuj potenciale utilas por priinformi, instrui, utiligi kaj prestighigi la lingvon. Se ghi kapablas, UEA povas ludi la rolon esti NE la nura aganto en Esperantujo, kompreneble, sed ja la komuna referencejo au tegmento eventuale disponebla al la homoj por diversaj iniciatoj kontribuaj al la disvastigado kaj lingvokultivado de Esperanto, kiun oni profitu au ne, lauvole.

Tio kio plej gravas estas la chi-epoka esprimigho de la senchesaj homaj kreemo kaj engaghighemo por pluvivigi tiun chi apartan lingvan rimedon por chiaspecaj personaj kaj kolektivaj celoj (nome amikigho, amuzigho, kulturo, renkontighoj, vojaghado, politikumado, ktp) kaj kreskigi-vigligi ties komunumon. Ke nuntempe tiu strebado nepre devas utiligi la modernajn teknologiojn de informado kaj komunikado estas nepra, giganta verajho, kaj feliche ni havas la brilan, admirindan teamon de E@I, kiu aparte laboras sur tiu esplorenda kampo, kaj aliajn ekzemplojn, kiel ekz. la redaktantaro de Libera Folio kiu sukcesas teni viva tiun chi movadan bultenon, ktp.

Sed oni ne devas fari ekskludan fetishon el tio. Tio, kion ni bezonas estas homoj kaj laborfortoj : ke ili povas alveni potenciale amase tra la reta vojo estas mirakla novepoka shanco por nia afero, kaj do ni kompreneble profesie firmigu kaj taugigu la kondichojn por profiti tiun "donacon". Ni tamen memoru ke, lau la jam tro ripetita frazo de Zamenhof, nia lingvo ekzistas por ligighi "homoj kun homoj" kaj fakte, CHAR ghi efike faras tion, ghi sukcesis vivantighi, ech se je tre modesta skalo ghis nun. Do la SES-arangho de E@I estas aparte valora, kiel mi jam diris en mia unua komento, char ghi starigas ponton inter ambau mondoj. Fakte, en Esperantujo povas kunekzisti multaj mond(et)oj, kio sanas.

Do lau mi la afero ne estu "kontrau UEA" (stranga, lauta, bombasta obsedigho kiun oni foje trovas) nek "malgrau UEA" (la strukturskeptika ultradesubisma sinteno) nek "subordigite al UEA" sed simple "kune kun UEA, se necese". UEA estas komuna spaco kiu povas utili por diversaj gravaj aspektoj, ekz. kiel konkreta mondskala identecofonto por unuopaj esperantistoj ("mi loghas en la fino de la mondo sed apartenas al tutmonda organizajho!"), lauokaza reprezentanto de la lingvokomunumo antau diversaj instancoj, subtenanto de diversaj projektoj por la bono de Esperanto, ktp.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2008-08-26 01:28
Unu el miaj problemoj pri UEA estas, ke ne klaras, kion entute ĝi volas. Humphrey Tonkin en sia libro "Lingvo kaj Popolo" listigas amason da aferoj, kiujn oni eble povus fari. Same aspektas la laborplanoj de UEA - sed kio finfine estas la kerna celo, kiun UEA volas atingi kaj kiam? Kiujn survojajn celojn oni antaŭvidas? Ĉu mi pretervidis iun klaran eldiron pri tio?

Se ĉiam nur ŝvebas en la aero iu nebula "fina venko" (aŭ celo), se oni nur diras, ke ĉio estas bona, kio estas bona por Esperanto, tiam mankas ĉiu perspektivo, ĉiu sento, ĉu oni fakte progresis, stagnis aŭ malkreskis. En tia situacio ne estas miraklo, ke homoj, ankaŭ multaj funkciuloj, perdas ĉiun fidon pri la estonteco, rezignas, kulpigas la eksteran mondon, havas neniujn klarajn celojn por la propra kampo, kontentiĝas pri stagnado kaj eĉ akceptas malkreskon.

Mi sidis en la komitato de UEA inter 1989 kaj 1991 kaj vidis la komitatanojn el la diversaj Landaj Asocioj. Se mi atendus viglan grupon, kiu entuziasme pretigus la pluan disvastigon de Esperanto per tutmonda asocio - tie mi ne trovus ĝin.

Mi ne estas principe kontraŭ UEA - sed mi ja estas por la disvastigo de Esperanto, por la kreskigo de la Esperanto-komunumo. El la rondoj de UEA ne venas io por subteni tion. Ĉu miraklo? En la juli-aŭgusta numero 2002, p. 156, de la revuo Esperanto oni povis legi: (Nia kontribuo estas necesa, sed decida nur en tio, ke) "ni devas vivteni la lingvon kaj la ideon, ĝis la homaro mem decidos." Brile ;-) Ni do kontentiĝu vivteni la lingvon - progresigi ĝin ne estas nia afero. Tion skribis la tiama direktoro de la CO - kaj mi neniel volas akuzi lin, mi eĉ ne multe miris; laŭ mi estis finfine vortumo de tio, kion mi kaj multaj aliaj jam delonge sentis ĉe UEA.

Se mi estas "kontraŭ UEA", tiam kontraŭ tio, ke asocio, kies membronombroj stagnas de multaj jardekoj kaj kies landaj asocioj eĉ malkreskas, volas preni gvidan rolon, esti "komuna referencejo aŭ tegmento"! Ne estas la lamuloj, kiuj gvidu la marŝon!


@Jens: Preskaŭ plena konsento. Ŝajne Humphrey Tonkin tion diris ankaŭ jam iomete pli frue, en 2004, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Lapenna , Esperanto-agado ĝis 1974. Mi havas la impreson, ke oni ne aŭdacis plene kritiki pri Lapenna, ĉar li estis brila parolanto, kiu sukcesis krei nebulon ĉirkaŭ la kapoj de la plej multaj. Unue post lia foriro oni do ne volis tuŝi la temon - post jardeko oni havis jam aliajn zorgojn. Krome li pli malpli formis kaj gvidis la asocion dum 25 jaroj - klare diri, kiujn esencajn erarojn li faris ĉe tio, signifus ankaŭ klare diri, ke oni eraris ne bremsi aŭ elpostenigi lin pli frue. Kaj mi ne scias, ĉu tio estas jam ĉiuj dimensioj de la temo.
javergara
javergara diras:
2008-08-26 06:28
Unue, mi diru ke mi neniel sugestis nek opinias ke vi Lu apartenus al la kategorio "kontrau UEA", rezervita fakte al iuj homoj obsede malamikaj al ghi. Mi dirus por klarigo ke eble vi estus (kvankam tute ne necese) klasigebla en la kategorio "malgrau (au disde) UEA" tial ke la tre valora agado de EsperantoLand estas farata ekster la kadroj de UEA.

Responde al via demando, la Statuto kaj la Strategia Laborplano 2001-2010 de UEA bone resumas gheneralan celaron, kun ideoj pri homgrupigo por la progresigo-disvastigado-instruado de Esperanto kaj vasta konsciigo pri ghia valoro. Fakte, via memdeklaro ("mi ja estas por la disvastigo de Esperanto, por la kreskigo de la Esperanto-komunumo") estus facile agnoskebla kiel propra sinteno flanke de eble la plejmulto el la UEA-membraro. Nu ja, alia afero estas kion konkrete oni faras preter la retoriko, kaj mi bedauras ke via sperto malbonshance estas ke "el la rondoj de UEA ne venas io por subteni tion". Mi certas tamen ke male ol vi, aliaj homoj travisi aliajn spertojn. Ekzemple mi mem sukcesis organizi la partoprenon de afrikaj esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Bamako, Malio (januaro 2006) danke al la financa helpo de unuopaj UEA-anoj kiujn mi informis pri la iniciato tra la UEA-retoj.

Mi komprenas ke vi malshatus labori dum "iu duondormanta estraro rakontus, ke jen unu el la aktivecoj de la granda - aŭ landa - asoci'...)". Kiam veka, la estraro (kiun mi nun anas) kaj aliaj UEA-instancoj klopodas sekvi chion, kio okazas favore al Esperanto, sendepende chu tio estas atribuebla au ne al la propra organizajho. Mi supozas ke en viaj oftaj, gratulindaj iniciatoj por informi pri Esperanto vi probable ne reliefigas UEA-n sed ankau ne hezitus mencii ghin, se tauge (ekz. pri iu eldonita libro, ktp).

Estas tamen unu grava diferenco, kiun vi eksplicite aludis alifoje. La ideoj pri lingvaj demokratio kaj egaleco, kiujn vi kompreneble plene rajtas rifuzi au komplete ignori en via agado, estas tamen gravaj por aliaj homoj kaj sufiche kernaj en ilia aliro al nia afero. Tiu lingvopolitika flanko de la fenomeno Esperanto estas nemalhavebla por internacia organizajho tia, kia UEA. Ekzemple por mi la "fina venko" ligighas al vera, nun apenau utopieca plidemokratiigo de chiuspecaj sociaj rilatoj en la mondo, kio estus tute alispeca etoso ol la nuna, kaj en kiu la ideo de Esperanto eble povus trovi pli da atento kaj subteno. Dume, mi restas lojala al la alternativo kaj klopodas modeste kontribui al ghia pluvivigo kaj popularigo.

Fine, mi kredas ke neniu en la movado estas tiom masohhisma por fieri pri la stagnado au malkresko de la membronombro. Tio estas unu el niaj alfronteblaj, solvendaj problemoj.

José Antonio Vergara



Lu
Lu diras:
2008-08-26 16:22
Nur ŝerce oni povus diri, ke mi laborus "malgraŭ UEA". Fakte mi laboras eble "paralele" al UEA, tiel kiel Greenpeace laboras paralele al WWF aŭ Nokia paralele al Motorola. Feliĉe ni vivas en (relative) libera mondo. Nenio surpriza do por la ekstera mondo - sed ŝajne ja en Esperantujo, kie UEA kaj ties landaj asocioj jam de jardekoj volas havi specon de monopolo. Regule oni rakontadas al mi, ke mi prefere laboru en la UEA-strukturo. Mi povus tion fari - sed tiam perdiĝus unu el la esencaj celoj de mia laboro: Kontribui al la plua malfortigo de la monopolsimila situacio en Esperantujo, kiu forte damaĝas la progreson de Esperanto - do kontribui al pli da plureco en Esperantujo.

Por kompreni la problemojn ligitajn al tiu situacio ni imagu ŝtaton, kie la ŝtata strukturo mem posedas la plej grandan gazeton, unu el la plej grandaj eldonejoj, la plej grandan librovendejon, la solan pograndan librovendejon kaj organizas la plej grandan ĉiujaran kunvenon/feston. Eble mi forgesis ion kaj eble pri detaloj mi eraras. Sed la esenco restas: UEA en Esperantujo estas kaj la plej granda entrepreno kaj la plej granda asocio kun ŝtatosimila funkcio.

Tio signifas, ke tre granda parto de la potenco kaj decidpovo koncentriĝas en unu sola institucio - kaj tio havas du gravajn malavantaĝojn: Unuflanke ne ekzistas sufiĉe forta konkurenco kaj pro tiu mankanta instigo multaj aferoj lamas; oni pli vigle laboras, se la kliento eventuale transiros al facile videbla alternativa oferto. Aliflanke la koncentriĝo de potenco en unu loko havas la danĝeron, ke eraro povas havi gravajn sekvojn. Tiam la kompleta afero suferas. Havi plurajn decidantajn organizojn reduktas la damaĝon per misdecidoj, ĉar ĉiu misdecido damaĝigas nur unu parton de la kampo. Malpli da risko por la tuto. Krome ĉiu el la diversaj organizoj povas observi la diversajn decidojn kaj la sekvan vojon de la aliaj kaj lerni unu de la alia.

La plej grava ekzemplo de eraro (aŭ almenaŭ malmultsukcesa vojo) estas laŭ mi la decido por desuprisma agado kaj koncentriĝo de UEA al Unesko kaj similaj institucioj ekde la kvindekaj jaroj kaj parte ĝis hodiaŭ. Tio alportis ĉefe belajn vortojn, sed malmulton pli. Kontraste oni ne evoluigis efikan desubisman aŭ disvastigan strategion por krei pli kaj pli da Esperanto-parolantoj. Sekvo de tio estas la stagnado aŭ malkresko de preskaŭ ĉiuj tradiciaj Esperanto-organizoj.

Oni povas esprimi la problemon ankaŭ el informada vidpunkto: UEA kaj ĝia strukturo daŭre parolas pri lingva demokratio, pri egaleco ktp. Mi kontraste ne vidas problemon de lingva egaleco, kiam mi interparolas kun kroato en la angla lingvo - la egaleca problemo estus tre simila, se ni interparolus en Esperanto. Estas fakto, ke la problemo aperas en kontakto kun angloj kaj usonanoj - sed ankaŭ estas fakto, ke nia propono de solvo bezonus plurajn jardekojn por la enkonduko, eĉ se oni tuj komencus! Kial mi do prezentu al ĵurnalisto problemon, por kiu mi ne povas prezenti solvon en la antaŭvidebla estonteco?!

Sed tio estas nur unu argumento, kial mi ne ĝenas ĵurnalistojn pri tiaj temoj. Aldoniĝas, ke paroli pri la ĝenerala enkonduko de Esperanto preskaŭ ĉiam sekvigas multan dubon. Dum la pasintaj 120 jaroj niaj karaj Esperanto-fervoruloj ofte parolis pri la ĝenerala enkonduko de Esperanto - sed oni atingis nur proksimume unu mil-onon kompare kun la angla lingvo, certe malpli ol tri milionojn. La ĵurnalistoj (kiel preskaŭ ĉiuj aliaj) do dubas, ke ni iam sukcesos pri tiu tre fora celo. Konvinki ilin estus tre komplika kaj temporaba tasko - kaj estas granda danĝero, ke poste en la artikolo ni estos primokataj kiel la "utopiuloj, kiuj daŭre kredas je la enkonduko de Esperanto" aŭ ke ni devos aŭdi, ke "Esperanto kiel mondlingvo estas plena malsukceso". (Mi ne inventas!)

Multe pli facile kaj sendanĝere estas simple prezenti la hodiaŭan realecon de Esperanto. Internacieco, konatiĝo, kulturo, muziko, amika rondo, agrabla etoso. Tion ankaŭ la publiko bone komprenas kaj tio jam logis multajn homojn al Esperanto.

Estas du aferoj, ĉu oni kredas je lingva egaleco kaj ĉu oni parolas pri ĝi. Mi preferas (parte) kredi je ĝi kaj silenti pri tio. Anstataŭe mi parolas pri la palpebla realo. Mi opinias, ke tiel mi kontribuas pli al la progreso de Esperanto ol se mi parolus pri egaleco (kaj tiel kreus superfluajn problemojn).

Ĵus unu plian fojon mi ĵetis rigardon al la t.n. Strategia Laborplano de UEA. Vi tiurilate prave atentigas, ke "alia afero estas kion konkrete oni faras preter la retoriko". Mi ekzemple ne jam vidas, ke UEA aŭ pluraj landaj asocioj survojus al "aktiva informado" "al la publiko ĝenerala". Ĉu vi? Mi ne neglektu, ke tio havas ankaŭ siajn avantaĝojn - se oni ne realigas sian planon, oni povas tute facile reuzi ĝin por la venonta periodo ;-)

Mi do dirus, ke en kelkaj punktoj UEA kaj mi proklamas la samajn celojn. Se UEA fakte signife laborus en tiu direkto, estus kongruo. Kontraste mi ekzemple neniel deziras sekvi la "gvidliniojn por informado" de UEA. Ankaŭ la "Manifesto de Prago" iras laŭ mi en komplete eraran direkton.

Mi mem formulis mian planon pri informado en 1980 kune kun aliaj en Raŭmo. Ĝi nun legeblas en http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto en la 80-aj jaroj . (Estas alia teksto ol la Manifesto.) Rilate al informado eble legu la punktojn I. 2. kaj poste III. 1. ĝis 3. (Ne ĉio estas brile formulita kaj cetere mi eĉ tiutempe kompreneble ne plene konsentis pri la tuta teksto.)

Poste en la okdekaj jaroj mi aplikis la principojn en miaj amaskomunikilaj rilatoj por la Germana Esperanto-Junularo kaj en Berlino - kaj denove ekde kelkaj jaroj iom pli intense. Mi havis kontakton kun pli ol cent ĵurnalistoj (el kio sekvis pluraj centoj de artikoloj kaj kontribuoj en radio kaj televido) kaj la principojn el 1980 mi ĝis hodiaŭ preskaŭ idente aplikas - kun agrable bonaj rezultoj.
javergara
javergara diras:
2008-08-27 04:21


Estimata Lu,

Vershajne ni alvenis al punkto kie ne plu eblas dialogi, char mi havas la impreson ke vi estas tro emocie engaghita en via forta, surprize akra krucmilito kritika kontrau iu imagita tamen prihontinda char malefikacha "UEA", kies unukoloran bildon vi karikature konstruis por facile ghin bati kaj moki pro ghiaj gravaj fiaskoj. Sinteno tia, kompreneble, malhelpas la trankvilan ideointershanghan diskutadon en amika au almenau respektema etoso. Ekzemple, se vi mise kaj eksterkuntekste citas mian ekstreme simplan konstaton ke ”tio kion ni bezonas estas homoj kaj laborfortoj”, per la jenaj vortoj : ”ne helpas (...) laŭte krii, ke necesas ’homoj kaj laborfortoj’ kaj miri, ke ili ne venas”, vi tiel prezentas min kiel grandan, pasivan stultulon, kiu idiote krias, komprenas nenion kaj esperas miraklon.

Mi mem esence estas desubisto kaj aktivulo por Esperanto che kelkaj t.n. ”herbradikaj” sociaj movadoj, tamen mi estas konvinkita ke kelkaj desuprismaj sed saghe realismaj iniciatoj povas esti utilaj por atentigi pri Esperanto che influaj medioj, serche al aliancanoj, kunmarshantoj, ktp. Mi pretas labori ankau desuprisme, lau tiu senco. Por troigi (char mi rimarkas ke shajne vi emas al troigado), mi ekzemple ne perd(ig)us tempon nek energion alvokante al naiva amasa leterskribado al la shtatprezidanto de Usono favore al Esperanto, sed jes en mia rolo kiel UEA-estrarano pri scienca kaj faka agado mi jhus kaptis la okazon ke mi private trapasis Parizon revene al mia lando (Chilio), por viziti la sidejon de Unesko, kie mi longe parolis kun la fakulo pri scienco taskita por reprezenti sian fakon che la Unesko-komisiono pri la Internacia Jaro de Lingvoj. Mi trovis che li atentajn kaj afablajn auskultemon kaj scivolemon pri la fenomeno Esperanto kaj mia PragManifesteca zorgo pri la rajto al scienca edukado de la infanoj en triamondaj landoj sen scipovo de la angla, inter aliaj temoj pri lingvaj diverseco kaj malegaleco sur la scienca kampo.

Mi tuj konfesu ke simile al vi, mi opinias ke tute ne havas sencon ankorau paroli pri ia senkondicha ”ghenerala enkonduko de Esperanto”, nek tuja nek iama (fakte, chu vere estas iuj kiuj ankorau audacas tiom sennuance kaj do malutile fari tion?). Anstatau aplombe, krude kaj do priridinde proponi Esperanton kiel ”la” solvon al problemo kiun nuntempe oni apenau au tute ne plu perceptas kiel problemon, multaj el ni preferas pensi kaj lerni pri la diversaj malfacilajhoj kaj maljustajhoj kiujn la nuna lingva ordo starigas por multaj homgrupoj kaj sektoroj je diversaj niveloj, kaj tiel klopodi ligi nian modestan strebadon al proponoj por pli justaj sociaj rilatoj sur la lingva kampo. Ja la lingvopolitika temaro ”lingva egaleco” estas multe pli kompleksa ol via hipoteza babilado kun iu kroato per la angla, kompreneble. Char la okupigho pri chio chi vere estas grava lau la strategio de UEA, ghi ekzemple eldonis nialingve la tradukon de grava verko de Robert Phillipson (Chu nur-angla Europo?), dum ties Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj organizas la Nitobe-simpoziojn, en kiuj Esperantaj kaj neEsperantaj fakuloj pritraktas plej diversajn aspektojn de tiu chi problemaro, por kiu kompreneble ne ekzistas facilaj solvoj.

Krom tio, mi ankau shatas vian starpunkton ke oni invite informu pri la ”palpebla realo” kiun fakte la E-komunumo oferas, char ghi ja povas esti alloga por la homoj, nome interkonatigho kaj amikigho trans la limoj, kulturo, muziko, ktp. Sincere dirite, via sukcesa sperto kontakti centojn da jhurnalistoj kaj tiel atingi centojn da artikoloj pri tiuj homskalaj elementoj de la E-vivo tauge allogaj por realaj homoj (E-renkontighoj, E-familioj, ktp) estas vere esplorinda kaj sendube sekvinda, kaj tial mi proponus vian nomon kiel prelegunton por seminario pri E-informado organizita de ...UEA.

Cetere, via diagnozo pri la danghera, durola monopoleco de UEA en Esperantujo (samtempe la plej granda kaj shtateca organizo kaj entrepreno) estas vere interesa kaj pensinstiga. Mia unua impreso estas ke tiu analogio al shtato ne estas prava, sed mi agnoskas ke fakte ne facilas trovi modelon por priskribi UEA-n. Antau longe mi proponis por la jubilea UK seminarion por esplori aliajn similskalajn organizojn serche al kompareblaj modeloj kaj spertoj, tamen bedaurinde tiu ideo ne prosperis. Tamen la demando restas plene interesa kaj esplorenda, cele al la nepra renovigo.

Por alfronti la nunan maltrankviligan stagnadon kaj gravan marghenecon de Esperanto, kiu estas komuna problemo de la tuta movado (kredu ke mi ne krias), ni bezonas proponojn, homojn, laborfortojn, kontaktojn ekster Esperantujo, retajn kursojn, E-vikipedion, EsperantoLand, ktp. Mi rediru parton el la titolo de antaua komento mia, kiun shajne vi preteratentis : ekfloru mil manieroj de E-agado (kun UEA, se necese kaj utile). Mi tute ne havas monopolan ambicion por UEA, dum male mi feste ghojighas pro ajna efika iniciato favora al Esperanto, kie ajn, kies ajn, chu en au ekster la UEA-kadroj. Cetere kiu estas tiu UEA kiun vi tiom malshatas, cetere? Chu la CO, chu la estraro, chu la landaj asocioj, … ? La UEA-anoj kiujn m i konas estas simplaj homoj kiuj amas Esperanton kaj volas iel kontribui al ghia disvastigado, utiligado kaj prestigho.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2008-08-27 23:17
Estimata José Antonio,

mi sincere bedaŭras, se per miaj vortoj pri "homoj kaj laborfortoj" mi eble vundis vin. Mi reformulu: Ne helpas konstati, ke ni bezonas homojn kaj laborfortojn, ĉar plej supozeble en la tuja estonteco ne venos pli ol ni jam havas je dispono. (Malgraŭ ĉiuj niaj ardaj deziroj.) Kaj mi aldonu: La problemo estas atingi maksimuman efikon per la kvanto de laborfortoj, kiujn ni havas nun. Ĉefe, mi dirus, ni zorgu, ke per la uzado de la jam ĉeestantaj laborfortoj ni kreu kiel eble plej multajn pliajn Esperanto-parolantojn, por ke post kelkaj jaroj ni havu per tio ankaŭ pli da laborfortoj. Se kontraste ni ne pligrandigos Esperantujon, estas tre verŝajne, ke ni havos nek pli da membroj nek pli da kunlaborantoj - ĉar plej verŝajne la proporcio de tiuj en la tuta Esperantujo restos relative konstanta. Mi bedaŭras, ke diri tion kaj alian kritikon pri UEA laŭ vi ŝajne estas akra krucmilito.

Laŭ mia kompreno "desuprismo" kiel versio de finvenkismo estas la kredo, ke oni povas atingi la enkondukon de Esperanto per pledado ĉe politikistoj kaj registaroj. Vi eble konas la opinion de Zamenhof pri tiu vojo, kiun li prezentis en 1910, http://eo.wikipedia.org/wiki/Fina_Venko . Tamen laŭ mi oni povas tute bone havi kontakton kun politikisto por ricevi subvencion ktp., eĉ se oni estas desubisto aŭ disvastiganto.

Mia laŭ vi "hipoteza babilado kun iu kroato per la angla" estis tute reala dum miaj vizitoj en Kroatio, kie okazis pluraj internaciaj renkontiĝoj. Mi certe ne volis trakti la tutan kompleksecon de la temo - sed nur atentigi, ke la nocio "lingva egaleco" estas nocio malfacile komprenebla pro ĝuste tiu komplekseco. Tial ni plej verŝajne prefere ne uzu ĝin en kontakto kun ĵurnalisto, ĉar ja kutime tiuj kontaktoj estas iom hastaj kaj ne profundaj. Tute ĝenerale laŭ mi la kontakto kun la publiko ne taŭgas por prezenti komplikajn pripensojn - kaj mi bedaŭras, ke komplikeco komenciĝas tre rapide. "Hodiaŭ bela internacia renkontiĝo, multa plezuro" estas ideo, kiun ĉiu ĵurnalisto bone komprenas kaj sukcesas bone reformuli. "Lingva problemo" - ha, jen afero, kies klarigo bezonas tempon. Se ni aldonas "diskriminacio" aŭ "lingva egaleco", ni devos iom longe argumenti kaj nur malmulto el tio legeblos en la artikolo. Eĉ se la ĵurnalisto komprenos, li devos verki tekston, kiun la ĝenerala publiko komprenas. Nia vera, tre edukita, publiko komprenus multon - sed facila vojo por atingi tiun nian veran publikon estas plej ofte ĝuste per la komunikiloj por la amaso.

Estas afable pensi pri mi kiel ebla preleganto por seminario pri informado. Mi devas tamen diri, ke laŭ mi la kerna problemo ne estas, kiel efektivigi amaskomunikilajn rilatojn pri Esperanto, sed kiel zorgi pri tio, ke iu volas okupiĝi pri ili. Estas laŭ mia impreso mil kaj unu temoj, pri kiuj Esperanto-aktivuloj entuziasmiĝas - rilatoj al amaskomunikiloj malofte aperas inter tiuj. Eble, ĉar la ĝenerala emo kontribui al la disvastiĝo de Esperanto estas malforta - kaj tio eble, ĉar oni iom senesperiĝas pri la foraj celoj. Kaj krome, ĉu ne, ankaŭ en la nuna grandeco Esperantujo povas esti tre agrabla loko - kial riski, ke ĝi grandiĝas kaj eble perdas parton de sia karaktero?! Se oni konsideras, kiom disvastiĝinta estas tiu penso, ne plu estas miraklo, ke UEA ne kreskas; mankas ŝajne la membroj, por kiuj kresko estus grava - kaj, klare, la gvidantoj emas realigi, kion la membroj deziras, des pli, se temas pri la malpli streĉa vojo.

Vi tute pravas, ke estas kelkaj diferencoj inter UEA kaj kutima hodiaŭa ŝtata strukturo. Sed, tamen, UEA havas multajn ordigajn ecojn kaj emojn en la lingvoregiono Esperantujo - kaj tio ja donas iom da simileco.

Kiel dirite, la stagnado maltrankviligas nur kelkajn homojn, sed certe ne ĉiujn Esperanto-parolantojn. Kio cetere estas unu plia argumento por tio, ke Esperantujo vivas pli bone, se estas diversaj organizoj en ĝi; tiam oni povas iom grupiĝi laŭ preferoj: Tiuj, kiuj deziras koloran revuon, en unu organizo - tiuj, kiuj deziras pli da amaskomunikilaj rilatoj, en alia ktp. Mi havas la impreson, ke estas almenaŭ kvin esencaj pensofluoj tiurilate en Esperantujo, kp. http://eo.wikipedia.org/wiki/Strategioj_por_Esperanto .

Mi havas persone nenion kontraŭ UEA-membroj aŭ -funkciuloj kaj multajn el ili mi tre ŝatas. Mi simple opinias, ke estas forta kontrasto inter la vortoj kaj la agoj, ĉefe rilate al la disvastigo de Esperanto. Mi ankaŭ tediĝis de alvokoj aniĝi en UEA aŭ suborganizo de ĝi kaj de la ripetado fare de iuj homoj, ke ĉiuj Esperanto-parolantoj devus esti membro de unu sama Esperanto-asocio, nome UEA kaj ties suborganizoj. (Laŭ mi konkurenco estas bona kiel stimulo, kvankam mi ja konfesas, ke tiu stimulado povas esti ankaŭ malagrable laboriga...)

Mi nur kun malĝojo konstatas la kombinon de ambaŭ aferoj - unuflanke iuj volas esti la solaj reprezentantoj de Esperanto, aliflanke en tiu pozicio ili ne pretas efike progresigi Esperanton. (Plej klare tia situacio prezentiĝis verŝajne en Soveta Unio, kie la ŝtate kaj sekretserve kontrolita centra oficejo provis teni ĉiujn fadenojn, dum ĝi zorgis, ke la afero ne prosperu. Ankaŭ el aliaj landoj venis lastatempe supozoj, ke la koncernaj servoj volas bremsi la progreson de Esperanto.)

Kaj, kompreneble, unu el miaj grandaj bedaŭroj pri UEA estas la fakto, ke ĝi enkondukis kaj tenas la regulon, ke rabaton por libroj oni ricevas nur, se oni aĉetas tri ekzemplerojn de titolo. Verŝajne neniu unuopa agado malutilis al la Esperanto-libromerkato tiom forte kiom tiu regulo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-28 10:14
Tio kion LLZ diris en 1910 estis: "La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".

Kial ne estus ĉio jam preta hodiaŭ? Ni ne devas konvinki ĉiun registaron aparte kiel en la tempo de Zamenhof, ekzistas tutmondaj interŝtataj organizoj kun prestiĝo por trakti nian aferon. Desuprisma strategio de UEA ne bezonas pli ol stabilan membraron, ĉar la celo de la agado estas kresko de la Esperantistaro -- kaj tio ja venus abunde kun la oficialigo de la lingvo. Male desubisma strategio, kiu kalkulas nur kun sia propra fizika pezo por sukcesigi siajn celojn, bezonas maksimuman kreskon de la UEA-membraro.

Zamenhof konsilis ne tro fidi politikistojn kaj lingvistojn, kaj por lia tempo tio estis necesegaj konsiloj. Sed ni vivas en aliaj kondiĉoj. La politika mondo estas malfermita al ni; tion montras ne nur Montevideo, sed ankaŭ Herzberg, kaj Nov-Jorko kontraŭpruvas nenion. La sukcesoj cetere fariĝas des pli evidentaj ju pli la Esperantistoj ne nur atendas ke la politikistoj interesiĝu pri la Internacia lingvo, sed ankaŭ mem interesiĝas pri la internacia politika kunlaboro (kaj la interbataloj, neeviteble).

En la lingvistika kampo, male, la cirkonstancoj estas malpli favoraj. Oni kutime opinias la sciencon pli unueca ol la politika kampo, sed lingvistiko estas escepto. La lingvistika mondo ne havas eĉ tian minimuman ordon kiun garantias UN en la politika mondo, kaj se ni komparas ĝin kun la movado por Internacia lingvo, estas kvazaŭ Volapuko daŭre havus konsiderindan adeptaron, Interlingua kaj Esperanto estus pli-malpli same gravaj kaj ĉiun duan jaron aperus nova Ido postulanta atenton -- nur ke la diferencoj inter la lingvistikaj skoloj estas multe pli fundamentaj ol tiuj inter la planlingvoj.

Evidente, ni ne povas en lingvistiko apliki la koncepton de neŭtraleco kiu estis tiel sukcesa en la politika kampo, ĉar tio nur kondukus al konfuzo. Ni ankaŭ ne povas ignori la problemojn de lingvistiko, ĉar tio signifas deklari ke ni volas labori por la Internacia lingvo ne sciante kio estas lingvo. Ni devas meti nian tutan fidon en unusolan el la skoloj, kaj se ni ne povas interkonsenti, ni devas interbatali. Per pugnoj, se necese.
Lu
Lu diras:
2008-08-28 18:49
Se eble ĉio jam estas "preta hodiaŭ", ni ja devus havi brilajn ŝancojn en Bruselo kaj ĉe UN! Ĉu vere?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-28 20:26
Esperanto estas la Internacia Lingvo.

Oni scias proksimume kion signifas internacia, do tiuflanke la ŝancoj estas sufiĉe bonaj, se oni nur sufiĉe longe persistas.

Sed oni absolute ne scias kion signifas lingvo. Tiuflanke do estas neniuj ajn ŝancoj, almenaŭ ĝis homoj ekkonscios ke ili ne scias. Se ili ne scias ke ili ne scias, ili ja nenion povas fari por ŝanĝi la situacion.
Martin
Martin diras:
2008-08-29 02:46
Mi ne kredas ke la interŝtataj organizoj povus trakti nian aferon, ĉar la afero pri enkonduko de esperanto ili tre verŝajne lasus al la agado de la ŝtatoj (ĉar tio apartenas al instruado kaj al burokrata funkcimaniero interna de la ŝtato), kaj maksimume tio aperus kiel rekomendo. Kaj konvinki registaron (supozeble oni celus demokratiajn) ŝajnas al mi malfacile ĉar eĉ se oni konvinkus regantan politikiston, ĉi tiu ne riskus siajn balotantojn per reformo (enkonduko de esperanto en la lokon de dua lingvo) kiu facile povos rezulti malpopulara (konsiderante la ĝeneralan opinion pri esperanto almenaŭ en okcidenta Eŭropo), krom la fakto ke ekstaros fortaj malamikoj kontraŭ ĉi tiu bonintenca politikisto, ĉar la instruado de la angla movas multege da mono. Desuprismo estus nur efika post desubaj sukcesoj, ĉar la registaroj (aŭ pli ĝuste la politikaj partioj) nur enkondukus tiun reformon, se esplorinte la la balotmerkaton, estos vidintaj ke ĉi tion volas la civitanoj.

Aliflanke, mi ne vidas, kial la desubismo bezonas maksimuman kreskon de la UEA-membraro. Por la desuba agado, estas tre bone ke estu granda kvanto da esperantistoj, sed estas eĉ pli bone se ili apartenas al diversaj skoloj, ĉar ne estas konvene ke lingvo kaj ideologio ŝajnu samsubstance kunligitaj antaŭ la okuloj de la publiko, kaj tiel ke novaj esperantistoj povos aliĝi al la skolo kiu plej allogas ilin, kaj ne perdiĝos esperantistoj pro malkonsento kun la sola ekzistanta skolo. Aliflanke, estas danĝere ke nur unu skolo reprezentu esperanton, ĉar se ĉi skolo restus kaptita en sakstrato, tiam la tuta esperantistaro kaj la lingvo sinkos kun ĝi. La mondo ŝanĝiĝas kaj ankaŭ la ideoj. Se estos pluraj skoloj ĉiu kun propraj ideologio kaj metodo, estos pli probable ke unu sukcesos disvastigi esperanton. Certe mankas biologoj en Esperantujo, ĉar en ilia scienco estas baza principo, ke nur la diverseco povas garantii la daŭrecon de la vivo. Se vi permesas navigan metaforon, se ni vojaĝas sur kelkaj ŝipoj, estos pli probable, ke unu atingos la havenon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-29 20:31
Desubismo ene de UEA mem bezonas maksimuman kreskon de la membraro, simple ĉar tio estas la sola kriterio de sukceso. Tial, agi desubisme en UEA ĉiam estas utile, sed neniam sufiĉe.

La demando ankaŭ ne tiom estas ĉu la aferoj okazas kadre de UEA aŭ aliloke, sed ke tiuj kiuj pretendas esti parto de UEA ankaŭ laboru konforme al tiu pretendo, anstataŭ nur paraziti la malfacile akiritan prestiĝon de UEA. Same validas en nia rilato al Unesko: La konsultaj rilatoj donas al nia tuta afero treege valoran prestiĝon, tute egale kion konkrete signifas "konsultaj rilatoj". Tiun prestiĝon ni devas aprezi, kaj oni demandu sin kiel ni povas repagi ĝin, tiel ke la respondeculoj en Unesko volonte konservos tiujn rilatojn (ja ŝajnas ke ILEI lastatempe fuŝis ion tiurilate).
Jorge
Jorge diras:
2008-08-28 15:53
Lu skribis: "Kaj, kompreneble, unu el miaj grandaj bedaŭroj pri UEA estas la fakto, ke ĝi enkondukis kaj tenas la regulon, ke rabaton por libroj oni ricevas nur, se oni aĉetas tri ekzemplerojn de titolo. Verŝajne neniu unuopa agado malutilis al la Esperanto-libromerkato tiom forte kiom tiu regulo."

Mi volonte legus klarigon pri tioma malutileco. Eble mi ion miskomprenas, sed kiel tia rabato povus tiom malutili per si mem al nia eta libromerkato?
Lu
Lu diras:
2008-08-28 18:42
Se mi por EsperantoLand kiel revendanto de libroj en Berlino elektas librojn ĉe UEA, mi devas decidi pri la kvanto: Se ni achetas unu ekzempleron por revendi, ni ricevas neniom da rabato. Se ni achetas tri ekzemplerojn, ni ricevas trionan rabaton.

Ni supozu, ke la libro kostas 9,90 EUR ĉe UEA. Se mi decidas mendi unu ekzempleron, mi devas aldoni 99 cendojn pro la minimumaj sendokostoj de 10 % kaj vendi ĝin kontraŭ almenaŭ 10,89 EUR. Tio aspektas jam pli alte ol la ĝenerale publikigita prezo - kaj tamen enestas neniom da gajno. Eĉ se mi volus tion fari plene idealisme, mi devus ja antaŭvidi iun libroperdon, damaĝon, nevendadon ktp.

Se kontraste mi volas havi trionan rabaton, mi devas mendi tri ekzemplerojn. En Berlino al la diversaj rondoj venas kutime kvin ĝis dek homoj en unu vespero, eble entute maksimume kvindek Esperanto-parolantoj ene de la jaro. Vi facile komprenas, ke estas nur tre malmultaj titoloj, pri kiuj mi povas supozi, ke mi sukcesos vendi tri ekzemplerojn. Kio signifas, ke la aliajn titolojn mi ĉe UEA ne aĉetas, kun bedaŭro. Tio do trafas la grandan plimulton de la aperanta Esperanto-literaturo.

Cetere kelkfoje oni faras misdecidon, do oni stokas kaj stokas kaj stokas... - kaj en la fino ĉiu entuziasmo engaĝiĝi por porti literaturon al la Esperanto-parolantoj en loka klubo estas for.

Krome la rabaton ricevas, kontraste al ekzemple la germana libromerkato, ĉiu aĉetanto, ankaŭ privatuloj, kiuj eble disdonas la du aliajn librojn inter siaj amikoj. (Ĉu ne, multaj homoj ja volas aĉeti ekzemple la gramatikon de Wennergren ks.) Kio signifas, ke la facila gajno iras al homoj, kiuj nur unufoje distribuas librojn, dum la regula revendanto ne havas ĝin por subvencii eventualan malprofiton ĉe la aliaj libroj. (Eĉ mi aŭdis, ke UEA pri specialaj vendo-agadoj informis ĉiujn membrojn - sed ne la revendantojn, kiuj ne estis membroj...)

En Esperantujo multaj eldonejoj kaj revendantoj kopiis la regulon de UEA. Kontraste ekzemple ĉe SAT (PIV) kaj ĉe Vinilkosmo ni ricevas normalan rabaton por unu ekzemplero. Du aliaj organizoj donas rabaton de dek procentoj por unuopaj mendoj de revendanto - sed tio ne sufiĉas por kovri la kostojn, mi do nur esceptokaze uzas tiun eblecon.

En la germana libromerkato EsperantoLand kiel regula revendanto ricevas rabaton ankaŭ por unuopaj mendoj, inter 25 kaj 35 procentoj. Iom malpli por vortaroj ks., iom pli por beletro, ĉefe, se ĝi bone vendiĝas. Tio ebligas almenaŭ kovri la diversajn kostojn (kiujn oni ofte malkovras nur post iom da spertiĝo). Cetere en Esperantujo oni kutime ne diferencigas la rabaton laŭ la librospeco.

Se revendantoj ricevus bazan rabaton de ĉ. 30 procentoj ekde la unua ekzemplero, ili povus prezenti iom da diversaj titoloj. Se oni antaŭe elektas librojn laŭ propra gusto, oni eĉ eltenas, se hazarde iu libro ne vendiĝas kaj oni devas mem transpreni ĝin; unu ekzempleron jes, tri ne.

Pro la regulo de UEA kaj de la aliaj eldonejoj ne estiĝas strukturo de loka revendado en kluboj kaj regionaj renkontiĝoj. Multaj homoj, kiuj iam komencis tian agadon, kun bedaŭro ĉesis. La libroj do ne estas ofertataj loke kaj regione kaj oni povas aĉeti ilin nur en pli grandaj renkontiĝoj aŭ poŝte. Per tio multaj eblecoj de vendado de libroj perdiĝas: Mi demandis al diversaj homoj, el kiuj multaj informis, ke ili preferas aĉeti libron post enrigardo kaj nur esceptokaze aĉetas poŝte. Ja la tuta aĉeto estas multe pli facila: Vi prenas la libron, enrigardas kaj pagas. Jam ĉio. Neniu reta formularo, katalogo, poŝtaĵo, kiun vi devas preni ĉe la poŝtoficejo ktp.

Sed kompreneble ŝanĝi la regulon signifus permesi al lokaj revendantoj gajni iom da mono - kaj eble la CO de UEA timas, ke ĝi mem perdus iujn el siaj individuaj aĉetantoj. Mi aŭdis, ke kelkfoje iuj provis konvinki la Centran Oficejon ŝanĝi la regulon - sed sensukcese. Detalojn mi ne konas.

(Krome oni eble devus iom altigi la rabaton, kiun eldonejo donas al pogranda revendisto kiel UEA. Nuntempe UEA donas nur 16,6 procentojn, se ĝi revendas - kompreneblas, se ĝi mem ricevas nur 33 aŭ 40 procentojn.)

Cetere mi nun decidis ne plu aĉeti novajn librojn je tiuj kondiĉoj. Se la eldonejoj kiel UEA ne volas lerni el la naciaj merkatoj, ili mem trovu aliajn vojojn de vendado. Estas multaj aliaj eblecoj por uzi sian tempon...
Jorge
Jorge diras:
2008-08-29 14:44
Dankon pro la detala respondo. Tio tamen validas ĉefe por UEA-eldonaĵoj, ĉar por ĉio alia la libroservo de UEA agas revende, same kiel vi. Kial do vi ne interkonsentas aparte kaj rekte kun la diversaj eldonejoj por atingi interesan rabaton? Mi pensas ekzemple pri Bero aŭ Mondial (librejo.com)
Lu
Lu diras:
2008-08-30 15:25
Pro du kaŭzoj mi nur tre malmulte traktas rekte kun la diversaj eldonejoj:

Unu estas, ke tio simple kaŭzas ĉiam unuopan laboron kaj sufiĉe multajn pakaĵetojn. Se mi - ekzemple - volas limigi mian mendolaboron al kvar mendoj jare, mi povus, se estus centra distribuejo kun kontentigaj kondiĉoj, ĉiufoje tie kompletigi mian kompletan stokon laŭ la aktualaj forvendoj. Se kontraste mi mendas tri librojn de Mondial, tri de Bero ktp., mi devas remendi ĉe ĉiu el ili, kiam elĉerpiĝas po unu el iliaj titoloj. Iom ĝene kaj multlabore. Ja havas siajn kaŭzojn, ke en la germana libromerkato ekzistas la tiel nomataj "Barsortimente", pograndistoj kun vasta sortimento tuj liverebla, ĉe kiuj la unuopa librovendejo povas mendi vespere kaj trovas la libron en sia librokesto antaŭ la vendejo en la posta mateno. Tre praktike kaj efike. (Kaj kompreneble la librovendejoj ricevas sufiĉan rabaton, proksimume 30 procentojn; vidu la rezultojn de Google-serĉo "barsortiment + rabatt".) (Pri la optimumigo de sendovojoj cetere laboris la fondinto de Federal Express; li realigis siajn pensojn kaj tiu societo plenumas sian pakaĵservon en Usono uzante unu centran distribuejon. Pli efike ol multaj unuopaj sendovojoj.)

La alia kaŭzo estas, ke oferti sortimenton ne signifas oferti nur unuopajn librojn de unuopaj eldonejoj. UEA per sia tre granda potenco en Esperantujo ja sukcesas eldoni bone vendiĝantajn librojn. Se mi en la sortimento ne ofertas la librojn de UEA, de FEL, de Sezonoj, de edistudio kaj de aliaj eldonejoj, kiuj praktikas la rabaton ekde tri (aŭ eĉ kvar) ekzempleroj, la sortimento aspektas simple tre mizera. Por tiom malmulta oferto mi ne ŝatas entrepreni la laboron de transportado de la libroj kaj ĉio ligita al tio. Tiom bone pagata la laboro ne estas (se entute restas pli ol la kostoj)...

Ĉe Mondial cetere aldoniĝas la problemo de liverado el Usono, kio levas la sendokostojn; do sendi unuopajn librojn ne multe indas.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-30 16:51
Laŭ mia scio, de kelka tempo Mondial presas kaj sendas librojn ankaŭ el Britujo, ne nur el Usono. Tio jam malaltigis la prezon de Beletra Almanako (BA), kies 3a numero (BA3) baldaŭ pretos. Cetere, ekde 2009 BA aperos 3-foje en la jaro, kaj oni povos, krom aĉeti ajnan numeron kiel libron, ankaŭ aboni ĉe la retpaĝo de Mondial librejo.com
Jorge
Jorge diras:
2008-08-31 13:04
Mondial donas rabaton por libroservoj jam ekde la unua libro (ne necesas aĉeti tri ekzemplerojn de unu libro), kaj krome Mondial transprenas la sendokostojn, se la libroservo aĉetas librojn en suma valoro de almenaŭ 100 eŭroj.
Lu
Lu diras:
2008-08-31 15:31
Mondial tute bone agas rilate al la vendokondiĉoj; Ulrich Becker ja studis libroeldonadon (aŭ ion similan) en Novjorko kaj do iom komprenas, kion li faras. Eble tie kuŝas diferenco - laŭ mia scio la faka edukado aŭ spertiĝo ekster Esperantujo estas malpli profunda ĉe la homoj, kiuj ĉe UEA enkondukis la rabaton ekde tri ekzempleroj kaj kiuj tenas ĝin. Sed eble mi komplete eraras kaj vi informos min pri tio...

Mi revenas al la kerna punkto: 1) Ĉu mi pravas per mia supozo, ke la UEA-regulo malutilas al la Esperanto-libromerkato? 2) Kial UEA tenas la regulon? Eble Ulrich Becker povas kontribui per sia scio kaj sperto...
Lu
Lu diras:
2008-08-31 15:53
Estimata José Antonio,

vi skribis: "Mi tuj konfesu ke simile al vi, mi opinias ke tute ne havas sencon ankorau paroli pri ia senkondicha 'ghenerala enkonduko de Esperanto', nek tuja nek iama (fakte, chu vere estas iuj kiuj ankorau audacas tiom sennuance kaj do malutile fari tion?)."

Mi rigardis en la oficialaj dokumentoj. En la Munkena Deklaracio (UK 1951) oni povas legi: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." En la Manifesto de Prago (UK 1996) oni skribis: "Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon." (Trovebla ekzemple en la vikipedio, http://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago .) El tio (kaj aliaj vortumoj de la praga manifesto, ekzemple: Esperanto "ege superas ĉiun rivalon (...)") mi konkludas, ke la oficiala starpunkto de UEA plu estas la "plena apliko" de Esperanto "en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." Mi legis, ke almenaŭ 13.000 homoj subskribis la Manifeston de Prago.

Ĉu mi misinterpretas tion?

Post via alvoko pri la stilo de la diskuto mi ne plu aŭdacas honeste respondi al via demando: "Ĉu vere estas iuj kiuj ankoraŭ aŭdacas tiom sennuance kaj do malutile fari tion?"
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-01 08:58
Laŭ mia opinio, iu estonta UK devus repreni la Munkenan Deklaracion kaj proponi ion pli bonan. Laŭ la deklaracio estas tri bonaj sekvoj de la ĝenerala enkonduko de Esperanto, nome demokratiigo de la internacia vivo, progresigo de la scienco kaj "rapidiĝo de la procezo de unueciĝo de la homaro". La unua estas kredinda, sed la dua estas dubinda kaj la tria verŝajne eĉ ne estas dezirinda. Nuntempe oni ne deklaracius ke Esperanto kondukas al unueco, sed akcentus ke ĝi plifaciligas la toleradon de diverseco.

La Praga Manifesto (kaj memoru ke manifesto estas jure multe malpli deviga ol deklaracio) estas tiurilate paŝo en la ĝustan direkton. Sed ĝi dividas kun la Deklaracio la superstiĉon ke lingvo estas artefarita komunikilo. Se tiel estus, la plej bona kandidato por internacia lingvo estus la Angla lingvo kun radikale reformita ortografio. Dum ĉi tiu superstiĉo regas, Esperanto povas ege superi la aliajn planlingvojn, sed ĝi ne prezentas realan alternativon al lingva imperiismo.

En 1951 la malamiko estis naciismo, hodiaŭ ĝi samgrade estas imperiismo, kaj la tutan tempon oni havis nur nebulan komprenon pri la amiko, nome la _lingva internaciismo_. La koncepton de lingva imperiismo oni povas havi sen Esperanto, sed Esperanto faciligas ĝin. Kontraste, sen Esperanto tute ne estas ebla la koncepto de lingva internaciismo. Se la Praga manifesto ne uzis tiun esprimon, tio estas ĉar oni ne scias kio estas lingvo.
Jorge
Jorge diras:
2008-09-01 12:32
"la plej bona kandidato por internacia lingvo estus la Angla lingvo kun radikale reformita ortografio.":

http://www.sunflower.com/~miner/KIALNE_package/kialne.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-01 14:07
Vi forgesis la kondicxan subfrazon. "Se tiel estus" ke lingvo esence estas komunikilo... la plej bona idiomo estas tiu jam nun plej vaste parolata. Se aldone lingvo estas esence artefarita, indas provizi la plej bonan parolon per la plej parol-konforma ortografio. Se ne ekzistas pli aux malpli bonaj lingvoj, la tuta demando forfalas. Forfalas ankaux la premiso de la demando, nome la teorio ke homa lingvo estas karakterizebla kiel artefarita komunikilo.
Lu
Lu diras:
2008-09-01 18:18
Mi opinias, ke la Praga Manifesto parte estas malgranda paŝo en laŭ mi bonan direkton kompare kun la Munkena Deklaracio, sed forte kontraŭstaras al la Raŭma Manifesto kaj al "Esperanto en la 80-aj jaroj". La de mi citita frazo "Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon." laŭ mia impreso rilatas al la fina venko (kaj supozeble ne al la celoj de la Raŭma Manifesto, nome "disvastigi Esperanton", aŭ de "Esperanto en la 80-aj jaroj, nome "amasa informado pri Esperanto"). Laŭ mia impreso en la enkonduka parto la Praga Manifesto estas malklare formulita, dum ĝi estas pli klara pri la sep principoj (el kiuj mi konsentas eble kun kvin).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-01 20:52
Deklaracio estas memdifino kiu validas por ĉiuj membroj de la deklaraciinta instanco, ĝis oni laŭorde decidas pri ŝanĝo aŭ eksvalidigo. La Bulonja estas definitive finvenkisma, kaj kvankam ĝi estas vastege konata, neniu venis al la ideo ke UK revoku ĝin, aŭ ke UEA malagnosku ĝin. Male, la Munkena Deklaracio estas apenaŭ konata, kaj ne estas klare kion UEA aŭ iu alia farus alimaniere sen ĝi. En Vikipedio estas neniu ligo al la Munkena el la artikolo pri la Bulonja, kaj oni ne sentas gravan mankon.

UEA devas de tempo al tempo reinterpreti sian deklaracian bazon, kaj mi vidas la Pragan Manifeston kiel klopodon por tio. Por decidi resti membro aŭ ne, ne tiom gravas ĉu oni povas subskribi ĉiujn punktojn, ĉar oni povas ĉiam labori por tiuj pri kiuj oni konsentas kaj argumenti kontraŭ la aliaj. (Ankoraŭ pli mallongdaŭraj estas la rezolucioj, kiuj principe povas renversi la vidpunktojn de unu jaro al la sekva). Tio estas multe pli malfacila pri deklaracio, ĉar ties unuopaj punktoj estas (se la deklaracio estas bone verkita) tre interdependaj.

La Bulonja deklaracio rezistis maljuniĝon pro la sama kaŭzo kial Esperanto superas la aliajn planlingvojn: ĝi ne katenas la lingvon al unu difinita teorio pri lingvo -- kio ĝuste estas la eraro de la Munkena deklaracio. Aliflanke, ni ne povas daŭre "penad[i] disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa" se ni ne volas scii kio estas lingvo! Do, ne sufiĉas eksvalidigi la Munkenan deklaracion, necesas prezenti ion pli bonan, bazitan sur la lingvistikaj progresoj de la lasta duonjarcento.
Lu
Lu diras:
2008-08-26 19:22
Jes, jes, la celoj ŝajnas sufiĉe klaraj - tio, kio estas neklara, estas, kiun el la multegaj celoj UEA vere alstrebas, ne nur notas ie. Ŝajne oni ja rezignas antaŭ la multeco de (ŝajne) farendaj taskoj kaj nur laboretas pri kelkaj el ili.

La vera tasko ne estas noti ĉion, kion oni povus fari, sed zorgi elkribri tion, kio plej efikas rilate al (plu difinenda) kerna kriterio de progreso. Se oni havas limigitajn rimedojn de mono kaj homfortoj (kiel ĉiu), ne helpas plendi pri tio aŭ laŭte krii, ke necesas "homoj kaj laborfortoj" kaj miri, ke ili ne venas. Pli bone estas zorge pensi pri tio, kie oni uzu la malmultajn volontulajn laborhorojn por atingi plej bonan progreson. (Kiel dirite, rilate al klare difinenda celkriterio.)

Pri celoj: Bv. tralegi la "Cel-deklaro(n) de UEA" kaj poste informi, ĉu laŭ vi UEA en la pasintaj ok jaroj jes atingis la celojn aŭ ne atingis ilin aŭ kiugrade ĝi atingis ilin. Se la respondo estas malfacila, eble la celoj tamen ne estis tiom klaraj ...
Lu
Lu diras:
2008-08-27 21:29
Estimata José Antonio,

eble vi ne komprenos min - mi miras, kiam asocio, kies celo estas interalie "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto" (laŭ la statuto), havas stagnantan membraron dum la pasintaj sesdek jaroj (almenaŭ la individua membraro ja evidente stagnadas, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA , Diagramo kaj tabelo). Se la membraro stagnas, oni havas la impreson, ke verŝajne ankaŭ cetere la asocio ne multe disvastigas la uzadon de Esperanto (sed eble mi eraras kaj vi montros al mi kaŝitajn kampojn). Tamen mi demandas min, ĉu tiu asocio eble maltrafadas unu el siaj celoj.

Mi do alparolis la temon de membroevoluo al vi, kiu estas estrarano de la asocio. Kaj vi skribas "... stagnado au malkresko de la membronombro. Tio estas unu el niaj alfronteblaj, solvendaj problemoj." Mi petas pardonon - tia respondo ne sukcesas kontentigi min. Mi havas la impreson, ke la temo (lige kun disvastigado) estas unu el la kernaj problemoj de la asocio ekde ĉ. 1960 - kaj se ni traktas la temon en la jaro 2008, oni povus atendi, ke oni jam iam traktis ĝin kaj provis survojigi iujn solvojn. El via respondo mi havas la impreson - sed eble mi eraras - ke etikedante la temon kiel "solvenda problemo", vi ankoraŭ ne antaŭvidas zorgi, ke oni atribuos al la solvo laborhorojn aŭ financajn rimedojn. Ĉu?

Mi aŭdis, ke en gvidaj rondoj de UEA oni iam alparolis la temon de membrara evoluo kaj iu esprimis la ideon, ke oni eble ion faru pri tio. Sed iu alia opiniis, ke tio ne estas tiom grava - se mi rigardas la praktikon, mi havas la impreson, ke la dua opinio venkis.

Eble ni ne sukcesos kompreni unu la alian. Por mi la disvastigo de Esperanto estas la esenco de ĉiu Esperanto-laboro. Okupiĝi pri Esperanto sen zorgi pri la disvastigo estas por mi nepensebla. Tio por mi estas speco de devigo kontraŭ Ludoviko Zamenhof kaj la laboro kaj la peno, kiun li investis en Esperanton, speco de profunda kaj aktiva danko. Mi tamen konstatas, ke multaj aliaj povas tute trankvile meti iujn celojn en iujn laborplanojn kaj tamen apenaŭ zorgi pri tiuj celoj. Tiuj du bazaj sintenoj estas tiom esence malsamaj, ke estas tre bone, ke mi ne plu membras en UEA. Ĉiufoje profunde dolorigas min, kiam mi vidas la menciitan praktikon. Verŝajne do pli bone, mi ne ĵetu rigardon, sed prefere okupiĝu pri mia propra asocio EsperantoLand. Bv. pardoni la ĝenon!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-26 09:57
Mi pensas ke estas ankoraux pli simple: Se oni volas fruktodone kritiki ies agadon, oni devas diri kian alian agadon oni opinias pli tauxga. Neniu en la jaroj post 1966 havis klaran ideon pri tio, kaj tio dauxras.

Cxiuokaze ne estus bona ideo "bremsi" Lapenna-n. Bremsi lin signifus bremsi UEA-n, cxar la Esperantomovado neniam antauxe aux poste havis tiel bonan reprezentanton. Tio estis la "nebulo cxirkaux la kapoj" kiujn iuj sentis post liaj paroladoj: la sento ke ni reprezentas la homaron tiel same kiel Lapenna reprezentas la Movadon. Kiam tio estas for, restas nur la sento ke "ni devas vivteni la lingvon kaj la ideon, ĝis la homaro mem decidos." Cxar tiam ni mem ne plu estas parto de la homaro.
Lu
Lu diras:
2008-08-26 16:48
Mi opinias, ke la disvastigado de Esperanto inter unuopuloj estas pli taŭga agado ol la uneskumado. Laŭ mi oni devas vaste informi la publikon pri la hodiaŭa realeco de Esperanto kaj pli kaj pli da homoj interesiĝos, lernos kaj aplikos la lingvon. Tion ni (GEJ kaj aliaj renkontiĝ-organizantoj) aplikis en Germanio ekde la sepdekaj jaroj kaj tiel aspektas la rezulto rilate al renkontiĝoj http://esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=929 . En jardekoj kun multaj amaskomunikilaj raportoj la kreskoprocentaĵo estis super dek procentoj jare.

Eble Lapenna estis bona "reprezentanto" (sed ankaŭ aliaj estas sufiĉe bonaj). Sed ŝajne li ne estis tro bona gvidanto. Estis konfliktoj kaj li ne sukcesis grandigi la anaron de Esperanto. Lia vojo ne prosperis. Ĝis hodiaŭ mi demandas min, kial iu aŭ iuj nomis lin "moderniganto de UEA". En la fino de la tago estas la nombroj, kiuj kalkuliĝas, ne la belaj vortoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-26 22:52
Lu:

> Mi opinias, ke la disvastigado de Esperanto inter unuopuloj estas
> pli taŭga agado ol la uneskumado.

Unu ne povas anstataŭi la alian, ĉiuokaze. La manko en la hodiaŭaj eksteraj rilatoj de UEA estas unuavice ke oni ne informas la Esperantistojn pri la signifo kaj evoluo de la interŝtataj organizoj. Ekzistas tradicio, establiĝinta post 1974, de enorma aroganteco al la UN-sistemo. Eble temas pri malbona kromefiko de ĝenerale sana pliskeptikiĝo al aŭtoritatoj.

> Laŭ mi oni devas vaste informi la publikon pri la hodiaŭa realeco
> de Esperanto kaj pli kaj pli da homoj interesiĝos, lernos kaj aplikos
> la lingvon.

Apenaŭ iu povas malkonsenti pri tio (almenaŭ se oni diras tion en Esperanto). Aliflanke informado pri la stato de lingvistiko povas malinteresi ĉiun ajn pri lingvo entute, ĉar tiu stato vere estas mizera. Sed se vi volas ignori la sciencon kaj ĝiajn problemojn, kiel vi evitos aspekti sekteca? Kaj se ignoro de scienco en ĉi tiu escepta okazo tamen ne donas sektecan impreson en la publiko, ĉu tio ne estas treege serioza problemo -- eĉ pli serioza ol la neintereso pri Esperanto?

> Tion ni (GEJ kaj aliaj renkontiĝ-organizantoj) aplikis en Germanio ekde
> la sepdekaj jaroj kaj tiel aspektas la rezulto rilate al renkontiĝoj
> http://esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=929 . En jardekoj kun multaj
> amaskomunikilaj raportoj la kreskoprocentaĵo estis super dek
> procentoj jare.

Gratulon. Daŭrigu la bonan laboron.

> Eble Lapenna estis bona "reprezentanto" (sed ankaŭ aliaj estas
> sufiĉe bonaj).

Ne. Se vi sentus vin sufiĉe reprezentata de iu, vi jam estus dirinta la nomon.

> Sed ŝajne li ne estis tro bona gvidanto. Estis konfliktoj

Jes, ĉar homoj ne povis ignori lin. Li entuziasmigis tiujn kiuj sentis sin tute reprezentataj de li, sed povis furiozigi tiujn kiuj sentis sin nur parte reprezentataj, ĉar eĉ tiu parta reprezentado estis tiel forta. Krome, neniu alia estis sufiĉe reprezenta por kontraŭpezi lin. Li estis tute unika, kaj tio en si mem efektive estis kaj restas problemo.

> kaj li ne sukcesis grandigi la anaron de Esperanto.

La suma membraro de UEA pli ol duobliĝis inter 1947 kaj 1963. Tiun nivelon ĝi tenis, iom superante ĝin ĉirkaŭ la jubilea jaro 1987, kaj poste ĝi reglitis al la nivelo de antaŭ 1954.

> Lia vojo ne prosperis. Ĝis hodiaŭ mi demandas min, kial iu aŭ iuj nomis
> lin "moderniganto de UEA".

Mi kredas ke tion povas respondi la jena citaĵo el "Esperanto en Perspektivo", ĉapitro 18 ("Konstruado de moderna UEA 1948-1973"), p. 621:

<< Pri la rolo de UEA ekzistis tri starpunktoj. Unuj opiniis, ke UEA estas celo en si mem, ke ĝin ne koncernas la disvastigo de la lingvo kaj la progresado de la Movado, sekve, ke ĝi estas memsufiĉa. La alia koncepto estis, ke UEA povas tute bone ekzisti eĉ sen Komitato kaj sen Estraro, kiuj estas nenecesaj balastoj, se ĝi nur havas sian oficejon, kiu eldonas la gazeton kaj la Jarlibron. Laŭ la tria opinio, la tasko de UEA devas esti ne nur doni al la membraro altnivelajn, utilajn publikaĵojn kaj maksimume vastigi la praktikajn servojn, sed ankaŭ progresigi la lingvon. Krome, UEA, kiel reprezentanto de la esperantismo en la mondo, devas unuigi ĉiujn fortojn, harmoniigi kaj kunordigi la laboron kaj klopodojn, altigi la kulturan nivelon, havigi al la lingvo kaj al la Asocio la necesan prestiĝon, aŭ mallonge: sisteme organizi kaj laŭplane gvidi la neŭtralan Esperanto-Movadon.
La tria starpunkto -- kvankam tio povas ŝajni tre stranga, preskaŭ nekredebla -- realiĝis nur iom post iom, venkante multegajn malfacilaĵojn. El la hodiaŭa vidpunkto multaj agadoj kaj atingoj de UEA ekde 1948 prezentiĝas kiel tute naturaj, sed en la komencaj jaroj de tiu ĉi periodo ili aspektis por multaj, ankaŭ por sendube sindonaj aktivuloj, kiel nerealigeblaj. >>


> En la fino de la tago estas la nombroj, kiuj
> kalkuliĝas, ne la belaj vortoj.

Ĉu vi forgesis ke Esperanto estas (ne nur, sed ankaŭ) lingvo? La belaj vortoj treege kalkuliĝas, tamen apud la nombroj, ne anstataŭ ili.
Lu
Lu diras:
2008-08-27 00:29
Vi tute pravas, ke la entuta membraro de UEA en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj kreskis - sed tio ne okazis pro kresko de unuopaj landaj asocioj, sed simple pro aliĝo de novaj asocioj!

Sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#UEA mi skribis: "La kresko en la kvindekaj jaroj (de ekzemple 10.723 membroj en 1954 al 25146 en 1959) ŝuldiĝis al aliĝo de pluraj asocioj, ne al kresko interne de Landa Asocio: Alvenis interalie tiuj en Germanio, Finnlando, Pollando, Japanio, Bulgario kaj Jugoslavio." (Aŭ ĉu vi kredas, ke tia salto supren okazis pro membrovarbado?) La unuavide bela statistiko sur p. 632 de "Esperanto en perspektivo" montras nombron de aliĝintaj asocioj kaj nombron de membroj; vi konstatos, ke la kresko de la membraro paralelas al la aliĝo de novaj asocioj; la meza nombro en landa asocio restis konstante ĉe ĉ. mil homoj. Ĉu vi konas landajn asociojn, kiuj signife kreskis dum tiu periodo? (Mi celas: Per varbado de novaj membroj, ne per transpreno de jam ekzistantaj organizoj.) Almenaŭ la franca malkreskis http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Francio .

La citaĵo, per kiu vi volas montri, ke Lapenna prave estas nomebla "moderniganto de UEA" entenas la frazon: "Krome, UEA, kiel reprezentanto de la esperantismo en la mondo, devas unuigi ĉiujn fortojn." Kiel jam ofte dirite, tia unuigo estas la lasta afero, kiun ni bezonas. Bona kunlaboro: jes, unuigo en unu sama asocio: ne! La homa karaktero por tio ne taŭgas, homoj estas tro diversaj. Se Esperanto-agantoj havas nur la eblecon aŭ labori en unu difinita organizaĵo aŭ entute ne, multaj elektas simple ne labori por Esperanto. Ekzistas ankaŭ aliaj eblecoj pasigi sian liberan tempon... Se vi unuigas du klubojn de dek homoj, vi post kelkaj jaroj kutime havas klubon de dek kvin homoj - kelkaj simple foriras pro personaj kialoj. (Estas cetere pli malpli la kvanto de kluboj en la mondo, kiu difinas la maksimuman membronombron de UEA - pli ol dek kvin membroj nur tre malofte troviĝas en klubo. Aldoniĝas kompare malmultaj senklubaj unuopuloj.)

Krome la listo de Lapenna estas simple tro longa. Se vi donas al homoj aŭ al organizo tro da taskoj, ili simple senesperiĝas kaj ne scias, kion fari unue. Sekve efektiviĝas malpli ol se vi limigas la taskoliston. Cetere mi ne scias, ĉu en la formulo "progresigi la lingvon" mi retrovu la ideon, ke oni devas trovi novajn parolantojn. Kiel dirite, Lapenna ne sukcesis zorgi pri tio, ke la unuopaj landaj asocioj kresku. Tio restas esenca manko.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-27 10:15
Mi iom miras pri via aserto ke klubo malfacile povas enteni pli ol 15 membrojn. Ofta temo en la edukpolitika debato en Danio estas la maksimuma permesebla nombro de lernantoj en klaso, kaj tie 15 estus konsiderata sufiĉe luksa!

KEK en Kopenhago certe havas multe pli (la membroliston mi ne povas aliri ĝuste nun). KEK tamen ankaŭ estas sufiĉe aktiva eksteren, ekzemple ĉi-Septembre ni havos budon en la municipa "tago de integriĝo", kiu estas foiro de la enmigrintaj etnoj. Sammonate okazos la tria Kopenhaga Lingva Festivalo, origine iniciato de KEK, sed ĉiujare okazanta kun pli da kunlaborantoj kaj ĉi-jare financita de la municipo. Sendube estas pli facile esti multaj kune en la sama klubo, se la kluba estraro estas unueca kaj aktiva; kaj la samo validas lande kaj internacie. Oni pli facile toleras personajn malsamecojn inter si, se la komuna laboro prosperas.

Kaj kelkfoje tamen ne. Ivo Lapenna komence la 1960-oj faris treege sukcesan prelegvojaĝon tra la Danaj porinstruistaj seminarioj. Poste restis al la Dana LA (tiutempe nomata "Centra Dana Esperantista Ligo") pluki la fruktojn, sed oni rifuzis fari ion ajn, pretekstante ke UEA miksis sin en la aferojn de CDEL! Se tio estis normala tiutempe, oni ja multe pli bone komprenas la senfinajn apelaciojn al unueco, disciplino, prestiĝo kaj la same senfinajn admonojn kontraŭ strangeco, envio, ambiciemo.

Do, kulpon pro la manko de membrokresko en la LA-oj mi ne metus sur la ŝultrojn de Lapenna; oni ja devas koncedi al CDEL ke la LA mem pli ol aliaj respondecas pri sia pligrandiĝo. Sed oni povas demandi sin kial li ne estis pli sukcesa pri la plimultigo de IM de UEA, tiom pli ĉar li evidente havis gravajn meritojn en la kvalita plibonigo de la Asocia laboro. Eble al multaj ne plaĉis la intelektigo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-25 22:54
Kompreneble panjo UEA ne pri ĉio zorgos, sed almenaŭ pri la rilatoj al Unesko kaj UN. Kiom gravas tiuj rilatoj? Nu, tion oni ĉiam povas diskuti, sed evidente ili post 1966 ne plu inspiras la saman fervoron. Kial ĝuste 1966? Ĉar tiam okazis la granda fiasko en Nov-Jorko, la komplemento al Montevideo 1954. La nomo Lapenna estas intime ligita al ambaŭ eventoj, sed la kurioza afero estas ke kvankam neniam mankis kritikantoj de Lapenna, ĉiam mankegis kritiko de Nov-Jorko 1966. Jen la plej klara ekzemplo ke UEA rifuzas lerni de siaj eraroj. Krom la priskribon en "Esperanto en Perspektivo", fare de Lapenna mem, mi vidis nenion pri ĉi tiu gravega fiasko ĝis la feblaj klopodoj de Humphrey Tonkin en "Lingvo kaj Popolo". Kial devis pasi tiom da tempo?