Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn
La kampanjo por enkonduki Esperanton en la lernejojn de Usono estis lanĉita la 26-an de novembro de Oleg Izjumenko, rusa studento loĝanta en Svedio, en propono, kiun li enskribis en la retejo change.org.
En sia propono li uzas la oftan sed science ne pruvitan argumenton pri ia speciala lernofaciliga ("propedeŭtika") valoro de Esperanto:
Laŭ multaj studoj kaj esploroj en lernejoj dise en la mondo, infanoj, al kiuj oni instruis Esperanton antaŭ alia fremda lingvo, sukcesis en la lernado de dua lingvo multe pli rapide kaj bone ol sen anticipa kurso de Esperanto. La uzo de gramatike simpla kaj kulture fleksebla heplingvo kiel Esperanto malaltigas la baron al la lernado de dua lingvo.
Se sesmonata ĝis unujara kurso de Esperanto estus enkondukita en usonaj mezlernejoj, tio multe helpus usonajn lernejanojn en iliaj klopodoj poste lerni alian fremdan lingvon, ekzemple la francan, hispanan aŭ ajnan alian proponatan en la lernejo.
Multaj el la ĉenleteroj nun dissendataj tra diversaj esperantistaj forumoj asertas, ke "la dek plej voĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama". Helpe de tia argumento, kaj klarigoj pri tio, kiel ŝajnigi sin usonano, enskribante hazardan poŝtkodon, oni sukcesis konvinki amason da esperantistoj de Pakistano ĝis Hungario aliĝi al la retejo change.org kaj rete voĉdoni por la propono.
En la kategorio "edukado" la propono pri enkonduko de Esperanto dum kelkaj semajnoj estis sur la unua loko. Poste aktiviĝis ankaŭ neesperantistoj, kaj la propono pri Esperanto falis al la kvara kaj poste kvina loko. La diskuto pri la propono en la retejo change.org jam atingis pli ol 450 replikojn, inter tiuj tre multaj esperantlingvaj.
Per eĉ pli aktiva diskonigado de la voĉdonado la amikoj de Esperanto en la lastaj tagoj sukcesis kolekti pliajn voĉojn. La baloto estos fermita noktomeze laŭ la Kalifornia horo, kaj malpli ol du tagojn antaŭ la limhoro la propono pri Esperanto kun siaj 1.580 voĉoj denove estis en la tria loko, kun ŝanco pluiri al la fina voĉdonado.
Malmultaj el la voĉdonintaj esperantistoj tamen komprenis, ke la retejo change.org tute ne estas la oficiala retejo de la teamo de Barack Obama - tiu havas la retadreson change.gov. La retejo kie okazas la voĉdonado apartenas al grupo de aktivuloj en Kalifornio, kaj la rezulto de la voĉdonado kompreneble neniel rekte povos influi la politikon de Barack Obama.
Ankaŭ en la vera retpaĝaro de Barack Obama estas voĉdonado pri Esperanto, sed ĝi ricevis tre malmultan atenton: 26 voĉojn por kaj 53 kontraŭ. Tion eblas kompari kun la plej populara demando, kiu ricevis 9.132 voĉojn por, kaj 549 kontraŭ.
Iuj esprimis dubojn pri tio, ĉu estas ĝuste, ke eksterlandanoj provu influi la lernejan politikon de Usono, sed la usona Esperanto-aktivulo Steven Brewer ne vidas problemon en tio.
- Mi certe ne taksas maltaŭga ke eksterlandanoj provu influi la usonan registaron, sed mi dubas pri la rezulto. La usona registaro plejparte aŭskultas nur la riĉegulojn, sed ne nur tiujn en Usono. La elekto de Obama levas la esperojn de miliardoj da homoj tra la tuta mondo, kiuj vidas ke estos refoje usona prezidanto, kiu almenaŭ povas paroli kompletajn frazojn. Kaj Obama ankaŭ ŝajne volas, ke Usono agnosku ke aliaj landoj ekzistas, kaj ke Usono ne agu tute sole en la mondo. Sed, verŝajne, ne estos grandaj ŝanĝoj en la agadprogramo de la usona registaro - ĝi restos je la flanko de la plej riĉegaj homoj de la mondo.
Spite tion Steven Brewer ne opinias, ke estas tute vane voĉdoni por retaj proponoj aŭ verki leterojn al Barack Obama pri Esperanto. La leteroj povas servi por entuziasmigi esperantistojn kaj ankaŭ por atentigi aliajn pri ĝia ekzisto. Sed plej gravas laŭ li loka agado.
- Mi dubas ke desuprisma aliro por Esperanto iam sukcesos. Esperanto ankaŭ ne sukcesos, se miliono aŭ miliardo da homoj ie en la mondo voĉdonos interrete pri io. Vera desubismo bezonas ke oni agu loke. Oni starigu lokan grupon por ke la publiko eksciu pri Esperanto kaj por ke lernantoj ekzercu sian parolkapablon. Oni laboru ĉe sia loka lernejo por ke ĝi havu Esperanto-klubon por infanoj. Oni informu je loka nivelo ĝis sufiĉe da homoj rekonos la valoron de Esperanto - tiam oni povas paroli pri la instruado de Esperanto en lernejoj aŭ aliaj celoj.