Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement

Longa kolego en Times Literary Supplement

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-25 21:46
En 2008 aperis monumenta verko de Geoffrey Sutton pri la literaturo de Esperanto. Ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa monografio pri la vasta temo, kaj iom mirinde, ĝi estas anglalingva. Kelkaj esperantistoj jam proponis, ke oni traduku la verkon "Concise Enyclopedia of the Original Literature of Esperanto" al Esperanto, sed kompreneble la anglalingva versio povas atingi multe pli grandan publikon, kiu ĝis nun tute ne konsciis pri la ekzisto de esperantlingva literaturo. Plian paŝon direkte al sia potenciala publiko la elstara verko faris la 6-an de februaro, kiam en la pinte prestiĝa literatura revuo Times Literary Supplement aperis ampleksa recenzo de John Wells. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la recenzo. La traduko estas farita de Brian Moon kaj aprobita de John Wells.

Geoffrey Sutton: Concise Enyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 740 p. New York: Mondial. ISBN 978 1 59569 090 6. Libroservo de UEA: 48 eŭr.


En la jaro 1887 Ludovik Zamenhof, juda okulkuracisto preskaŭ tridekjara kiu laboris en tio, kio estas nun Pollando sed apartenis tiam al la Rusa Imperio, estis edziĝonta. Laŭ la tiama kutimo lia estonta edzino alportis konsiderindan doton. Kun ŝia konsento sed je la konsterniĝo de la estonta bopatro, la kuracisto elspezis tiun doton por presigi kaj eldoni lingvoprojekton, pri kiu li laboradis ekde siaj adoleskaj jaroj. La libreton, post la necesa aprobo de la caraj cenzuristoj, oni eldonis komence ruslingve sub la titolo Meĵdunarodnij Jazik (Internacia lingvo). Antaŭ la fino de tiu jaro ĝi aperis ankaŭ en la pola, la germana kaj la franca. La sekvan jaron aperis anglalingva versio.

El la projekto evoluis tio, kion ni nun konas sub la nomo Esperanto (tiu nomo estis origine la plumnomo de la aŭtoro – "tiu, kiu esperas" – sed tre baldaŭ ĝi aplikiĝis anstataŭe al la nova lingvo mem). Zamenhof ĝisvivis tion, ke lia teoria plano ekflugis kiel vera lingvo, kiun oni praktikis komence en orienta Eŭropo, poste en Francio kaj okcidenta Eŭropo kaj fine tutmonde. Post malpli ol dudek jaroj internaciaj kongresoj okazantaj komplete en la lingvo Esperanto kunvenigis milojn da partoprenantoj – kaj tio iĝis tradicio, kiu daŭras ankoraŭ nun.

Laŭ la nuntempe populara percepto pri Esperanto, temas pri nobla malsukceso. Ĝi ne sukcesis atingi la celon de sia fondinto, ke ĝi iĝu dua lingvo por la tuta homaro. Ĝi ne sukcesis neŭtraligi la historiajn rivalecojn kaj malamojn de la homaro rilate al lingvoj. Plej multaj homoj – se ili entute pensas pri Esperanto – ne konsideras ĝin serioza lingvo, aŭ entute lingvo en la vera senco.

El socilingvistika vidpunkto tamen eblas aserti, ke Esperanto estas unika kaj rimarkinda fenomeno. Ĝi estas la sola okazo en la historio de la homaro, kiam io komencita kiel surpapera projekto iel transformiĝis al lingvo, kiun homoj povas flue paroli kaj efektive flue praktikas, en kiu ili sociumas, prelegas kaj eĉ kreskigas familiojn.

Krom la dekoj aŭ centoj da miloj da nuntempaj uzantoj de Esperanto, kiuj lernis ĝin en adoleska aŭ plenkreska aĝo, laŭ taksoj ekzistas iel inter 200 kaj 2.000 vere denaskaj parolantoj, kiuj parolas la lingvon – normale en dulingva aŭ trilingva situacio – ekde plej frua infaneco, ĉar ili elkreskis en Esperanto-parolantaj familioj (mi persone konas almenaŭ dek tiajn kazojn, inkluzive de tria-generaciaj parolantoj).

Esperanto ĉiam ligiĝis kun pli vastaj idealoj de paco kaj frateco. Ĝiaj uzantoj ofte sukcesis realigi je privata nivelo tion, kion laŭ iliaj deziroj la registaroj devus realigi je nacia kaj internacia niveloj. En la politika mondo Esperanto havas ankaŭ siajn martirojn, ekzekutitajn – precipe sub Hitler kaj Stalin sed ankaŭ sub Maŭ – pro siaj internaciaj kontaktoj kaj pro subteno al idealoj neakcepteblaj por totalismaj reĝimoj.

La kresko de la angla kiel internacia lingvo, kaj ankaŭ la daŭra uzado de aliaj “lingvoj de vasta kontakto”, kiaj la hispana, la franca, la portugala, la rusa, la araba kaj la ĉina, ĉiu en la propra influsfero, signifas ke la perspektivo pri la ĝenerala alpreno de Esperanto kiel la preferata lingvo de internaciaj kontaktoj aspektas sufiĉe malhela. Malgraŭ tio ekzistas kaj pluvivas konsiderinda kvanto da parolantoj (laŭ asertoj de subtenantoj temas pri milionoj, sed pli realisme eblas taksi la parolantaron je 100.000), kiuj ne nur uzas la lingvon sed aĉetas kaj legas librojn verkitajn en ĝi, aŭ nuntempe faras ekvivalente en la reto.

Unu kritiko ofte esprimata kontraŭ Esperanto estas, ke ĝi havas nenian kulturon, nenian literaturon. La 728-paĝa enciklopedio de Geoffrey Sutton multon kontribuas al refutado de tiaj ideoj. Ĝi ofertas unuopajn artikolojn pri proksimume 300 aŭtoroj kaj ties verkoj. La dismeto laŭ Sutton de la literatura historio de Esperanto en kvin ĉefajn periodojn ŝajnas pli-malpli ĝusta.

La unua periodo, kiun Sutton nomas “Primitiva romantikismo kaj la estigado de stilo”, estis tempo de naiva entuziasmo. Zamenhof mem laboris plejparte pri tradukado de verkoj de famaj aŭtoroj (Molière, Goethe, Schiller, Gogol, Andersen, Shakespeare, kaj precipe la Malnova Testamento – sed ne, kiel asertas Sutton, la Nova) kun la celo starigi la literaturajn eblojn de la nova lingvo fronte al tiutempaj sciencaj teorioj pri la supozataj limoj de la funkciado kaj esprimkapablo de tiel nomata artefarita lingvo. En la momento de lia morto en 1917, ankaŭ liaj adeptoj estis produktintaj poezion kaj prozaĵojn iom atentindajn.

La jaroj inter la Unua kaj la Dua Mondmilitoj estis la periodo, kiam krea verkado en Esperanto vere ekfloris. En la dua periodo laŭ Sutton, “Matura romantikismo kaj literatura florado” (1921-30), aperis generacio de poetoj, precipe la hungaroj Kalocsay kaj Baghy, la ruso Miĥalski kaj la japano Kenji Ossaka. Ili ekspluatis la latentajn eblojn de la lingvo, evoluigante vortludojn, vortformojn kaj vortordon laŭ manieroj, kiuj siatempe iomete ŝokis sed estas nun senprobleme akceptataj. La tria periodo, “Parnasismo kaj plenmaturiĝo”(1931-51), konstruis sur tiu fundamento kaj firmigis la pozicion de Kalocsay kiel la plej kapabla esperantlingva poeto de la unua parto de la 20-a jarcento.

Dum Kalocsay plaĉis al legantoj kun emo al serioza literaturo, la verkisto kiu plej ravis la ĝeneralan Esperanto-uzantan publikon estis Raymond Schwartz, bankoficisto el Alzaco kun gepatroj franclingvaj sed edukado germanlingva. Li estis la majstro de la esperantlingva kalemburo.

Malgraŭ la deziro de Zamenhof, ke oni evitu homonimojn, la karakteriza sistemo de aglutinaj afiksoj, kiu rezultigas vortmorfologion pli similan al tiu de la japana aŭ la zulua ol al tiu de iu ajn eŭropa lingvo, signifas ke abundas eblaj homonimoj, kaj tion Schwartz ekspluatadis. Tiel kolego estas post-analizebla kiel kol(o) plus la sufikso –eg-, kio ebligas tiajn ŝercaĵojn, kiaj nepre plaĉas al dekjaruloj (sed ankaŭ al Esperanto-lernantoj je komenca nivelo):

Kial la ĝirafo neniam solas?
Ĉar ĝi ĉiam havas sian kolegon!

Eĉ la titolon de verskolekto de Schwartz, La stranga butiko, eblas interpreti anstataŭe kiel Lastranga butiko. Sed kalemburado estis nur unu aspekto de la lingva lerto kaj versfara kapablo de Schwartz kaj tiuj, kiujn li inspiris.

El tio rezultas nun, ke se vi aliras rete al la Facebook-grupo titolita “Esperanto” la unua afero kiun vi vidas estas poemo de Baghy, kiu primokas la Esperanto-movadon. La unua strofo tekstas:

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Estas relative malmultaj plenlongaj romanoj en la lingvo, sed Schwartz aŭtoris unu el la plej bonaj, Kiel akvo de la rivero, parte aŭtobiografian rakonton pri pluraj generacioj de la sama familio, kiujn tuŝis la du mondmilitoj.

La kvara kaj kvina periodoj laŭ Sutton (Postparnasismo kaj modernismo, 1952-74; Populariĝo de la romano, eksperimenta poezio, postmodernismo, 1975-) estas malfacile apartigeblaj. Ekzistas bonaj kialoj por diri, ke ilin dominis du britaj verkistoj, la anglino Marjorie Boulton kaj la skoto William Auld. La verkoj de Boulton gamas de korŝire honestaj kaj emociigaj personaj versaĵoj, kiujn trapenetras nekutime forta socia konscienco, tra malpezaj versaĵoj pri katoj, ĉinaj manĝaĵoj kaj la problemoj de ĉiutaga vivo ĝis antologioj por progresintaj lernantoj. Ŝi verkis ankaŭ serion de alte taksataj kolegiaj kurslibroj en la angla, interalie The Anatomy of Poetry kaj The Anatomy of Prose.

La 25-ĉapitran poemon de Auld La Infana Raso multaj konsideras la plej elstara unuopa verko en la Esperanta literaturo. Kiel Sutton tion esprimas, Auld “prezentas sian mondkoncepton, prenante kiel temon ne malpli ol la historion de la universo kaj la staton de la homo en spaco kaj tempo.” Lian vizion oni povus eventuale plej taŭge nomi socia progresema ateismo. Por li, racio estas la plej alta morala punkto de la homaro.

Kiam mi legis La Infana Raso kiel studento, al mi imponegis la larĝo kaj la profundo de tiu vizio. Ĝi lasis daŭran spuron en mia propra percepto pri la mondo. Mi certas, ke ĝi same efikis ankaŭ al multaj aliaj legantoj. Kaj tio ne estas bagatela atingo por io verkita en lingvo, kiu ekestis kiel la idealisma projekto de orient-eŭropa okulisto.

John Wells

arkivita en:
giridhar
giridhar diras:
2009-02-23 21:27
Dankon pro tiu bonega recenzo (kaj esperantigo!).

Ekde tiam kiam la libro trovis niĉon en mia bretaro, estis multaj geamikoj kaj vizitantoj kiuj ĝin trafoliumis kaj lernis multon pri literatura mondo kiu estas tange malsimila al la literaturoj plurlingvaj kiujn ili jam konas.
bab
bab diras:
2009-02-24 02:06
Mi aliĝis al la reta versio de TLS, sed la originalan artikolon oni jam forigis de la reto… :-(
Ĉu iu posedas version kiun eblus alŝuti ien, sen tro rompi kopirajtajn leĝojn?
Jozefo
Jozefo diras:
2009-02-25 16:51
Ankaŭ mi interesiĝas pri la originalo, por ĝin diskonigi en sociaj retejoj kiel Facebook, LinkedIn ktp. Dankon !
redakcio
redakcio diras:
2009-02-27 22:49
John Wells afiŝis skanaĵon de la originala artikolo en sia Facebook-paĝo.

http://www.facebook.com/album.php?aid=77647&id=648286079&l=c9ab3
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-24 12:27
Sekve al la recenzo en TLS, aperis informade valora letero de leganto, el la klavoj de Brian Barker:

http://entertainment.timesonline.co.uk/tol/arts_and_entertainment/the_tls/article5706962.ece

amike
István Ertl