Kopenhago sekva kongresurbo post Havano
La solena fermo de la Bjalistoka kongreso komenciĝis per la kutima konfuzo pri la signifo de la vortoj "fermo", "malfermo" kaj "inaŭguro". Kelkajn minutojn antaŭ la deka horo LKK-ano Jaroslaw Parzyszek aliris la mikrofonon en la tendego Zamenhof kaj petis la publikon preni siajn lokojn:
- Restas nur sep minutoj ĝis la inaŭguro. Bonvolu prepariĝi por la inaŭguro, li anoncis.
Post duona minuto li revenis al la mikrofono kaj korektis sin:
- Ne estas la inaŭguro, estas la fermo. Nu, estas la inaŭguro de la fermo...
Apude staris viro, kiu kolektis kunveturantojn al Germanio.
- Mi veturos tuj post la malfermo, li kriadis, spite la fakton ke la malfermo de la kongreso okazis jam antaŭ unu semajno.
Dum la solena fermo ĉeestis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, kaj li estis vokita al la podio por ankoraŭfoje ricevi dankojn pro la granda helpo de la urbestraro al la aranĝado de la kongreso. Tute aparte la estraro de UEA dankis lin pro la starigo de la nova, impona Zamenhof-centro.
Poste la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, aliris la mikrofonon por laŭtlegi kelkajn salutmesaĝojn. La unua kaj plej impona el tiuj estis letero ricevita de brazilaj oficialaj instancoj.
Antaŭ kelkaj semajnoj, en letero sendita al la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio proponis, ke la kvar "promesaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj.
Ricevinte tiun leteron, la prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, taskis al sia funkciulo respondi en tre pozitiva spirito. La letero unue dankas Probal Dasgupta pro lia okupiĝo pri "egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la ekonomia kiel en la lingva aspektoj".
La funkciulo de la brazila prezidento poste esprimas sian admiron por la laboro de la esperantistoj en la tuta mondo, kaj la esperon, ke iutage Esperanto povu esti akceptita de la plejparto de la nacioj kiel lingvo por faciligi komunikadon sen lingva malsamrajteco. "Ni vidas eksterdisputa la valoron de la lingvo disvastigata de via asocio", finiĝas la letero.
En sia raporto pri la kongresaj laboroj Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, rakontis, ke al la kongreso sume aliĝis 1.860 personoj el 63 landoj. 93 asocioj mendis tablojn por la movada foiro, kiu okazis komence de la kongreso. Entute sin sekvis 293 diversaj programeroj.
La plej atendita novaĵo estis la anonco pri la urbo kiu gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto post la venontjara kongreso en Havano, Kubo. La kandidatoj estis Madrido en Hispanio kaj Kopenhago en Danio, kaj la estraro de UEA faris la finan decidon vendrede matene. La enhavo de la decido estis tenita strikte en sekreto ĝis Barbara Pietrzak anoncis ĝin dum la solena fermo:
- La kongresurbo 2011 estos Kopenhago, post 36-jara paŭzo.
La kongresanoj bonvenigis la decidon per aplaŭdoj.
La ferma parolado de Probal Dasgupta legeblas ĉi tie.