Osmo Buller restos en la Centra Oficejo ĝis la pensio
Tuj post la printempa estrarkunsido de UEA, okazinta fine de marto, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, por ricevi informojn pri la plej gravaj decidoj de la estraro. Inter la demandoj estis ankaŭ unu pri la kontrakto de la ĝenerala direktoro de la asocio.
La prezidanto de UEA tamen kategorie rifuzis doni al Libera Folio ajnajn informojn pri la diskutoj kaj decidoj de la estraro. Probal Dasgupta argumentis, ke li kiel prezidanto ne rajtas diri ion ajn pri la estrarkunsido sen konsento de la aliaj estraranoj.
- Sen ia kolektiva interkonsento pri komunikado al vi, ne estus de mi lojale, sendi al vi apartan, unuopulan respondon pri io ajn el la ĉi-suba temaro, ĉar eĉ la maniero esprimi sian komprenon pri niaj traktadoj kaj konkludoj riskas komuniki ion alian, ol oni en la kolektiva dokumento volos finfine formuli.
Ankaŭ al demando pri la eventuala longigo de la kontrakto de la redaktoro de revuo Esperanto Probal Dasgupta rifuzis respondi, kvankam sufiĉus simpla "jes" aŭ "ne", kiujn apenaŭ eblas misintrepreti.
- Mi diru nur, ke ni estrarkunsidis en bona etoso kaj fintraktis la punktojn, kiujn ni celis fintrakti. Pli detalan sciigon vi ricevos poste - mi ne vere scias, ĉu de Barbara au de Osmo, kaj ĉu antau aŭ post la finverkiĝo de definitiva versio de la raporto pri la estrara kunsido.
La demandoj de Libera Folio estis senditaj ankaŭ al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller. Neniu el ili respondis, kaj ankaŭ en la diskutejo de la komitato de UEA ne aperis la promesita raporto pri la kunsido. Cetere ankaŭ la komitatanoj montris nenian interesiĝon pri la temo, kvankam jam pasis pli ol du semajnoj post la kunsido.
Tamen la 13-an de aprilo Osmo Buller en la retejo Facebook respondis al demando de amiko en norda Finnlando, kaj malkaŝis unu el la ĝis nun nepublikaj decidoj de la estraro. La amiko demandis al Osmo Buller, ĉu li daŭre laboras ĉe "la asocio", kaj ricevis la jenan finnlingvan respondon:
- Jes ja, mi daŭre ĉi-tieas. Ĵus oni forigis la tempolimon de mia kontrakto, do se mi ne hazarde serioze stultumos, mi restos en ĉi tiu tasko ĝis la pensiiĝo. Kaj tiun aĝlimon oni ja intense planas altigi...
Buller supozeble aludas al diskuto pri la altigo de la pensia aĝo en Nederlando. Nun la normala aĝo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Laŭ publika informo en lia paĝo en Facebook, Osmo Buller naskiĝis en novembro 1950, kaj do povos plu labori en la Centra Oficejo de UEA almenaŭ ĝis novembro 2015. Ne klaras, ĉu Osmo Buller komprenis, ke lia mesaĝo estos legebla ne nur de la persono al kies demando li respondis.
Rilate la aliajn diskutojn kaj decidojn de la estraro eblas konkludi nur, ke oni planas enkonduki ian retan membrokategorion, ĉar tion preterpase menciis Barbara Pietrzak en la komitata diskutejo:
- Dum nia marta kunsido la estraro - konforme al la donita promeso - multan atenton donis al la demando de UEA-membraro.
Al tio replikis Probal Dasgupta, kiu konfirmis, ke la komitato de UEA en Bjalistoko ricevos proponon pri reta membreco en la asocio. Samtempe li klare montris, ke la estraro ankoraŭ ne scias, kion signifu tia reta membreco:
- De tiu perspektivo, mi ne proponas proprajn respondojn al la demandoj (B) kaj (C). Mi proponas, ke ni ĉiuj cerbumu pri la ĝusta rilato - laŭ ĉiu el ni, aparte - inter la ĉefdemando de memposedo, (Ĉ), kaj la ilaj demandoj, (B) kaj (C). Kaj kompreneble pri (A) post kiam Loes kaj Barbara estos formulintaj la estraran konkretaĵon por ĉi tiu retlisto. Mi esperas, ke mi formulis la demandojn tiamaniere, ke ni povos ion celtrafan fari ankaŭ dum ni atendas Loes/Barbara, kaj mi tute ne volas hastigi ilin pri io, kio bezonas paciencan, zorgan formulprecizigon.
Tiun diskutinviton pri la evoluo de la signifo de la membreco en UEA Probal Dasgupta sendis la 4-an de aprilo, sed ĝis nun neniu el la komitatanoj de la asocio daŭrigis la diskuton. Ankaŭ ne aperis la promesita raporto pri la estrarkunsido, evidente ĉar ĝi bezonas "paciencan, zorgan formulprecizigon".