Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ĉiuj ja scias la anglan?

Ĉiuj ja scias la anglan?

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-15 08:17
La angla estas sendube la plej grava internacia lingvo de la mondo - sed oni ofte troigas ĝian internaciecon, konstatas la sveda lingvisto Mikael Parkvall. Preskaŭ 95 procentoj el la loĝantaro de la mondo havas alian gepatran lingvon ol la anglan. La plej multaj scias krome plian lingvon - sed plej ofte tiu plia lingvo estas iu alia ol la angla. Enorma majoritato de la loĝantoj de ĉi tiu planedo tute ne scias la anglan. Kvin el ses teranoj ne komprenas eĉ unu vorton (aŭ almenaŭ ne pli ol unu vorton) de la angla lingvo, li skribas en sia freŝa svedlingva libro pri lingvaj mitoj. Libera Folio publikigas kompletan tradukon de la koncerna ĉapitro.

Foje eksteruloj karikaturas usonanojn, kvazaŭ tiuj kredus, ke ĉiuj eksterlandanoj komprenas la anglan, se nur oni parolas ĝin sufiĉe laŭte. Mi ne povas memori ke mi mem iam spertis usonanojn (kaj mi fakte renkontis multajn) kiuj funkcias en tiu maniero. Aliflanke mi fakte multfoje renkontis tiun konduton ĉe svedoj. Tamen ne rilate la svedan, kompreneble - estu certa ke ni bone lernis la "fakton" ke la sveda estas "tre malgranda lingvo", do ni ja ne povas atendi ke aliprovincanoj komprenu ĝin - sed certe la anglan.

Foje oni povas miri ĉu la svedoj ne estas, kiel oni diras en la Ŝtatoj, "holier than the pope" („pli papaj ol la papo”) kiam rilatas la fidon kaj admiron rilate la anglan lingvon. Kompreneble ni ne povas postuli ke ĉinoj kaj baratanoj komprenu la svedan (krom se ili ekloĝas en nia regiono ja), sed aliflanke ni ofte antaŭsupozas, ke ili scipovas la anglan.

Iam oni povus pensi, ke la svedoj kredas ke en la mondo oni parolas du lingvojn: la svedan, kiu estas "tre malgranda lingvo", kiun oni uzas nur en Svedio, kaj la anglan, kiun pli-malpli ĉiuj aliaj uzas:

El svedaj gazetoj:

  • Mi ŝatas Baraton. Ĉio estas tiel simpla ĉar la plej multaj parolas la anglan. (Nerikes Allehanda 2003-10-20)
  • Ĝenerale la ĉinoj parolas la anglan rudimente, sed la plej multaj volas lerni la lingvon pli bone. (Hallands Nyheter 2003-10-20)
  • Ke ĉiuj [en la mondo] parolas la anglan kompreneble ne estas vere, sed tamen ankaŭ ne tre granda troigo. (Svenska Dagbladet 2006-02-23)
  • Kompreneble mi povus elturniĝi per la angla - ĉiuj ĉi tie [en Honkongo] ja parolas la anglan. (Resumé 2003-04-10)
  • Komuna lingvo - ĉu ni komencu paroli la anglan kiel la pej multaj (krom la obstinaj francoj), eble Esperanton, aŭ kial ne reiri al la radikoj kaj ekuzi la latinan? (Gazeto de la Liberala Junularo de Svedio, "Liebling" 2/2004)
  • Ĉiuj scias la anglan - krom la francoj. (Göteborgs-Posten 2004-06-22)


Nu ja, eble do ne la francoj, sed oni ja scias, kiaj ili estas. Ĉiuj veraj homoj ja almenaŭ parolas la anglan. Alivorte, ĉiuj inteligentaj formoj de vivo. (Rilate la francojn, ili fakte parolas la anglan pli ofte ol multaj aliaj, ekzemple hispanoj, hungaroj, ĉeĥoj, portugaloj, poloj kaj italoj.)

Jen, ĉar la aserto "ĉiuj scias la anglan" estas honorata per ĉapitro en libro pri lingvaj mitoj, eĉ tiuj legantoj kiuj tute ne sekvas la novaĵojn povas diveni ke la aserto ne estas vera.

Tute ĝuste. Ĉiuj kompreneble ne scias la anglan. Duono de la loĝantaro de la mondo ne scias la anglan. Fakte eĉ ne proksime al la duono scias la anglan. Se oni estu tute harfenda, enorma majoritato de la loĝantoj de ĉi tiu planedo tute ne scias la anglan.

Neniu scias certe, sed mi volas aserti ke mia diveno estas konstruita sur la plej solidaj faktoj kiujn entute eblas trovi. Kaj mia plej lasta diveno estas ke 350 milionoj da homoj parolas la anglan denaske, kaj ke aldone proksimume 700-900 milionoj da homoj iugrade regas la lingvon. Sume tio do iĝus io inter unu miliardo kaj miliardo plus kvarono. Neniu alia lingvo havas eĉ proksime al tiu kvanto da nedenaskaj parolantoj, kaj nur la mandarena eĉ proksimiĝas al la suma kvanto de parolantoj. Aldone, neniu alia lingvo estas geografie same disvastigita. La angla estas fenomeno de tute aparta klaso, pri tio ne dubu, kaj estas tre bonaj kialoj al tio, ke oni en Svedio de post la dua mondmilito studas ĝuste la anglan kiel la unuan fremdan lingvon.

chinglish1.jpgImpone, vere, sed: tio tutegale signifas, ke iele-tiele proksimume kvin el ses teranoj ne komprenas eĉ unu vorton (aŭ almenaŭ ne pli ol unu vorton) de la angla lingvo. Kaj tiel estas tute sendepende de tio, kiel laŭte oni parolas. Eĉ se ni kriegos, ili tamen ne komprenos. Kaj ni nun ne parolas pri kapablo citi Ŝekspiron inverse aŭ endorme ripeti skeĉojn de John Cleese, aŭ cetere ankaŭ ne pri ĝusta konjugaciado de la plej multaj neregulaj verboj. Ni parolas pri la kapablo diri ion ajn pli komplikan ol: "Ĉu vi povas doni kvin kronojn por taso da kafo?".

Por svedoj estas aparte facile forgesi, ke multaj landoj kie la angla estas oficiala lingvo estas malpli anglalingvaj ol Svedio (kie la angla ja havas nenian oficialan statuson). Se ni malfermas ajnan enciklopedion, tie ofte estos skribite: "lingvo: la angla" (plej ofte kun la aldono "... kaj pluraj enlandaj lingvoj”) sub landoj similaj al Bangladeŝo, Barato, Kenjo, Namibio, Pakistano, Srilanko, Sudafriko, Tanzanio kaj Zambio. Kaj tamen la plej multaj kredeblaj pritaksoj montras, ke la anglan en ajna grado scias malpli ol la triono, kaj ofte eĉ malpli ol 10 procentoj el la loĝantaro. Ekzemple en la lasta disponebla barata popolnombrado 11,2 procentoj el la loĝantaro diris, ke ili scias la anglan, kaj en la oficiale anglalingva Tanzanio estas indikita eĉ malpli alta cifero, 5 procentoj. Tion eblas kompari kun la 89 procentoj kiuj en Svedio donis la saman respondon en enketo de EU en la jaro 2006. Svedio ne estas oficiale anglalingva lando, sed Barato ja estas. Tamen la procentaĵo de Svedoj kiuj ne scias paroli la anglan estas proksimume komparebla kun la procentaĵo de baratanoj kiuj ja scias.

Ĉi-supre mi citis eldiraĵojn laŭ kiuj "la plej multaj" en Barato parolas la anglan, kaj eĉ "ĉiuj" en Honkongo. Ĉi tiuj du iamaj britaj kolonioj fakte havas demandon pri lingvoscio en siaj respektivaj popolnombradoj. En la laste publikigitaj rezultoj, 45 procentoj el la honkonganoj diris, ke ili scipovas la anglan, kaj, kiel dirite, iom pli ol 11 procentoj el la baratanoj.

Ĝuste Barato estis krome menciita specife en la gazeto Dagens Nyheter (2004-11-27) kiel escepte anglalingva lando, kun ne malpli ol 40 milionoj da denaskaj parolantoj de la lingvo. Nu, 40 milionoj ja ne estas speciale multe en tiel granda lando, sed la verkinto ja eventuale povintus ekhavi la ideon kontroli la popolnombradon, en kiu 178.598 baratanoj indikis la anglan kiel sian gepatran lingvon. Ni alivorte ne parolas pri du-, tri- aŭ eĉ kvarobla miskalkuleto, sed pri troigo de je pli ol dudekmil procentoj... (Dagens Nyheter ne volis publikigi korekton, kaj la koncerna ĵurnalisto ĉe la gazeto rifuzis entute diskuti la demandon.)

Svedoj kompreneble ne solaj supertaksas la anglan, oni povas vidi ekzemplojn de tio ankaŭ aliloke. Unu el la plej ekstremaj ekzemploj kiujn mi renkontis aperis en la loka gazetaĉo Signature, eldonata en Grosse Pointe, antaŭurbo de Detroit. Tie estro de antaŭlernejo bedaŭris pri la malemo de usonanoj lerni fremdajn lingvojn. Lia institucio nome proponas lecionojn de la mandarena. "Nur 24 000 usonanoj parolas la ĉinan", li asertis, dum "du miliardoj da ĉinoj parolas la anglan". Por tiu kiu ne jam scias, mi diru, ke la loĝantaro de Ĉinio eĉ ne proksimas al du miliardoj, kaj el tiuj ĉinoj kiuj efektive ekzistas, enorma majoritato plej verŝajne ne scias eĉ unu vorton de la angla. Kaj ni ne parolu pri tio, ke la kvanto de usonanoj (laŭ la propra popolnombrado de Usono) kiuj ne nur scias la mandarenan, sed parolas la ĉinan hejme estas pli ol du milionoj...

Pop headĜenerale ni povas ridi al tiaj eraroj, kaj espereble ili ne kaŭzas tro da misaĵoj en la vera vivo. Sed antaŭ kelkaj jaroj en la gazeto Dagens Nyheter (2003-06-20) aperis esprimo de ĉi tiu anglomanio en maniero kiu efektive povintus havi praktikajn sekvojn. La fono estis, ke oni konstatis malpli bonajn sukcesojn ĉe enmigrintoj ol ĉe denaskaj svedoj, kiam temis pri la centra universitata ekzameno. La proponita rimedo kontraŭ tio (laŭ nenomita "esploristo" de neprecizigita fako!) estis memklara: la ekzameno devus okazi en la angla, ĉar la nuna formo de la ekzameno diskriminacias personojn kun eksterlanda deveno. Tiel fine ja ĉiuj havus egalajn ŝancojn!

Sed se estas tiel ke svedlingva ekzameno favoras denaskajn svedojn, kiujn favorus ekzameno en la angla? Racie, tio devus esti la 0,4 aŭ 0,5 procentoj de la loĝantaro, kies gepatra lingvo estas la angla. Sed kiel pri la eksterlande naskitoj ĝenerale? Persone mi kredas, ke la proponita reformo supozeble malfavorus ceterajn grupojn de enmigrintoj almenaŭ same multe kiel la nuna situacio, kaj tre supozeble eĉ pli multe. Tiurilata statistiko ne haveblas, sed min surprizus en ekstrema grado, se kurdoj, bosnianoj, somalianoj kaj bolivianoj sukcesus pli bone ol nun. La fakto nome estas, ke la plej multaj ne parolas la anglan denaske. Tio eble estos ŝoko por kelkaj, sed estas fakto: la angla ofte eĉ ne estas la dua lingvo por ili. La plej multaj en iliaj hejmlandoj tute ne scias ĝin! Kaj tiuj, kiuj ekloĝis en Svedio, unuavice havis plenajn manojn batalante kun la sveda lingvo, pli ol kun la angla.

Ni igu - kiel oni diras en la Ŝtatoj - unu aferon rekta: preskaŭ 95 procentoj el la loĝantaro de la mondo havas alian gepatran lingvon ol la anglan. La plej multaj eĉ ne kapablas paroli la anglan. Kaj do ne temas pri malfacilaĵoj kun la siblaj sonoj aŭ pri la scio kiam taŭgas diri "Jolly good, old sport" - proksimume kvin el ses teranoj absolute ne scipovas la anglan.

Kaj tamen ne temas pri primitivaj kamparanaĉoj kiuj rifuzas agnoski la ekziston de ajna mondo transe de la najbara kabano. La mezuma homo fakte estas dulingva, do pluraj miliardoj da homoj ja lernis aldonan lingvon krom la propra denaska. Sed por la plej multaj tiu lingvo estas iu alia ol la angla.

"Ke ĉiuj [en la mondo] parolas la anglan kompreneble ne estas vera, sed tamen ankaŭ ne tre granda troigo", oni pli frue asertis. Se oni do opinias, ke la aserto estas akceptebla - ĉu do same akcepteblas "la plej multaj svedoj havas eksterlandan devenon", "la plej multaj svedoj ne voĉdonas en la parlamentaj elektoj", aŭ "la plej multaj svedoj loĝas en la gubernio de Stokholmo"? Tiuj asertoj ja validas por almenaŭ same granda procentaĵo de la loĝantaro kiel la aserto pri la scipovo de la angla.

Necesas diri, ke la angla ja estas la plej populara dua lingvo en la mondo. Sed tio ne signifas ke ĝi estas la sola. En proksimume duono el la landoj de la mondo la angla normale estas la unua lingvo kiun oni lernas aldone al la gepatra, sed en trideko da landoj oni lernas la francan, kaj en la araba mondo oni lernas la klasikan araban. En pluraj iamaj sovetaj respublikoj la rusa restas la plej ofta fremda lingvo, kaj en manpleno da landoj tiun rolon havas la portugala. Eĉ en ok el la nun 27 membrolandoj de EU iu alia lingvo ol la angla estas la plej parolata fremda lingvo.

Chicken murderEkzistas neniu alia lingvo kun tiom da dualingvaj parolantoj kiel la angla (eble 700 milionoj), sed la franca povas fieri pri 200 milionoj, kaj la mandarena, la hindia/urdua kaj la malaja ĉiuj havas pli ol cent milionojn.
Eĉ ĉi tie en Eŭropo, kie praktike ĉiuj infanoj frekventas lernejon (kaj kie la angla normale estas la unua fremda lingvo), ne ĉiuj scias la anglan. Fakte eĉ ne duono de la loĝantaro scipovas ĝin. Ekzistas kredeble relative malmultaj personoj, naskitaj en Svedio post la dua mondmilito, kiuj ne povas almenaŭ rudimente interkompreniĝi en la angla, do ne senkiale la svedoj fieras pri sia scio de la angla. Ni estas inter la plej bonaj pri la angla en EU (kaj en la mondo, se escepti la landojn kie la angla estas la gepatra lingvo de la majoritato).

Tio kompreneble estas bona. La angla estas sendube la plej grava internacia lingvo de la mondo, kaj probable ĝi restos tia ankoraŭ dum iom da tempo. Sed ni tamen estas sufiĉe malvastvidaj, kiam temas pri rigardo ekster tiun angla-usonan kultursferon, kiun ni igis nia. Sufiĉe ekstrema ekzemplo pri ĉi tio estas la regule okazanta esploro pri la lingvaj kutimoj de EU-civitanoj. En la lasta eldono oni demandis interalie: "Ĉu vi opinias, ke ĉiuj EU-civitanoj devus scipovi unu plian lingvon krom la gepatra?" La svedoj estis pli entuziasmaj pri la penso ol la plej multaj aliaj, kaj respondis per forta "jes". Sed poste venis la sekva demando: "Ĉu ĉiuj devus scii ne nur unu, sed du pliajn lingvojn?" Neniu respondis "ne" al tiu demando samgrade kiel la svedoj, kiuj evidente havis malfacilaĵojn kompreni, por kiu strangaĵo tio povus utili. Ni ja jam scipovas La Eksterlandan Lingvon!

En Svedio, laŭ la EU-esploro, sciis la anglan sed neniun alian fremdan lingvon 39 procentoj el la loĝantaro, kaj tio estas (post la iama brita kolonio Kipro) la plej alta procentaĵo inter ĉiuj landoj de EU. Efektive ja preskaŭ duono el la svedoj tamen scias plian fremdan lingvon krom la angla, sed en duono el la EU-landoj tiu cifero estas pli alta ol 50 procentoj, kaj en la cetere sufiĉe kompraeblaj Danio kaj Nederlando plian fremdan lingvon krom la angla scias du el tri, aŭ pli.

Ni ĉiuj certe havas niajn amatajn ĉevaletojn, al kiuj ni reagas pli forte ol ni vere devus. Unu el la miaj, kiu ĉiufoje igas min bananoj, estas kiam ĵurnalistoj kaj aliaj en sveda kunteksto nomas eksterlandajn fenomenojn en la angla, kion mia konspirema mio interpretas kiel pruvon pri la sinteno, ke tio kio ne estas en la angla, ne estas Vere Vera.

Lastatempa ekzemplo estis priskribo en la gazeto Dagens Nyheter pri ĉirkaŭvojaĝo en Ĉinio, kie oni interalie vizitis lokojn kun la nomoj "Three Gorges", "Oxbow Lake" kaj "Shennong Stream". La teksto ja estas en la sveda, kaj la vizito okazis en neanglalingva lando - do kial anglaj nomoj? Ĉiufoje mi iĝas same scivola kaj emas kaŝrigardi en la kapon de la koncerna ĵurnalisto por vidi kio vere okazadas tie. Mia spontana reago kiam mi aŭdas pri la israela "Labour-partio" aŭ pri la fakto ke la nordan limon de Nordkoreio formas "Yalu River" (jes ja, aŭtentaj ekzemploj!) estas io simila al "Dio mia, la ulo raportas el Treforistano, kaj trinkante sian ĝinon kun toniko en la lukshotelo li eĉ ne rimarkis, ke li ne troviĝas en anglalingva lando - kiugrade mi do entute povas fidi liajn raportaĵojn?" Aŭ ĉu la ĵurnalisto tamen fakte rimarkis, ke li ne estas ĉirkaŭata de usonanoj? Sed kial do tiukaze uzi anglajn nomojn? La sola respondo kiun mi povas imagi estas: "Nun mi skribas el La Eksterlando, kaj tiam mi kompreneble devas uzi La Eksterlandan Lingvon".

barato1.jpgSimilaj ekzemploj vere ne estas malfacile troveblaj - en raportaĵoj el eksterlando en Dagens Nyheter oni dum la lastaj du jaroj raportis pri Jacabamba Valley en Peruo, pri Mount Merapi en Indonezio kaj pri Mount Lebanon en Libano, kaj oni povas ankaŭ rakonti ke la valuto en Nederlandaj Antiloj nomiĝas Netherlands Antilles guilder, kaj ke en la jaro 1663 en Antverpeno estis fondita The Royal Academy of Fine Arts. La konkuranto Svenska Dagbladet vizitas la riveron Danube en Serbio, la placon Tribunka Square en Somalio, Copacabana Beach en Brazilo kaj la lokojn Bokor Hill Station, Rabbit Island kaj Bamboo Island en Kamboĝo, aldone rakontante ke la rusoj ĉiujare solenas Victory Day memore al la venko en la dua mondmilito. Kaj la Sveda Televido opinias ke la plej alta monto de Japanio nomiĝas Mount Fuji. Neniu el ĉi tiuj landoj estas anglalingva - eĉ ne oficiale.
Mi tamen opinias, ke la ĉefpremion gajnas TV4, kies vojaĝprogramo När & Fjärran ("Proksime kaj distance") vizitis la lagon Lake Thingvellir en Islando, la paradizo de la lingvopuristoj.

Se juĝi laŭ raportoj en amaskomunikiloj, ankaŭ la Betovena fanfareto, kiu estas la neoficiala himno de EU, nomiĝas "Ode to joy" (Betoveno estis germano, ne usonano), kaj la plej ofta antaŭnomo en Azio evidente estas mister, kiun pli-malpli ĉiuj viraj japanoj kaj ankaŭ multaj ĉinoj portas.

Atinginte ĉi tiun lokon oni kompreneble povas konstati, ke mi estas plendegulo kiu fiksiĝis je etaĵo malpli grava ol muŝofeketo kompare al la universo. Sed mi estas ne nur tedulo, mi krome estas konspirteoriulo. Mi nome kredas, ke ĉi tiu speco de lingvouzo kontribuas, eĉ se nur guton post guto, al la fiksado de la ideo pri la angla kiel ĝuste La Eksterlanda Lingvo en la kapoj de la svedoj. Tio siavice igas ilin konsideri la neangleparolanton iom suspektinda persono. Certe, mi havas nur anekdotajn pruvojn, sed mi plurfoje spertis, ke svedoj reagis per moka rido (ofte) aŭ eĉ agresemo (esceptokaze) kontraŭ japano aŭ franco, kiu aŭdacis ne paroli La Eksterlandan. Ili ja spite ĉion estas Eksterlandanoj, ili do bonvole degnu paroli La Eksterlandan Lingvon. Foje oni miras ĉu ne estas tiel, ke ni svedoj pli altgrade ol la usonanoj mem kredas, ke la tuta mondo komprenas la anglan, se nur oni parolas sufiĉe laŭte.

En la cetere elstara programo Godmorgon, världen ("Bonan matenon, mondo") oni raportis (2008-06-30) el tendaro de okcidentsaharaj rifuĝintoj en Alĝerio. Okcidenta Saharo estis hispana kolonio ĝis 1975, kaj la plej ofta eŭropa lingvo en Alĝerio estas la franca. Alivorte, du sufiĉe grandaj lingvoj. La gepatra lingvo de la lokanoj estas speco de la araba, kaj ĉar la loĝantaro konsistas el islamanoj, iu aŭ alia devus scipovi la norman araban, kiu same ne estas ekstreme malgranda lingvo. Sed la sveda raportisto bedaŭras, ke ŝi dum granda parto de sia ĵurnalista vojaĝo estis senokupa, ĉar "malmultaj en la tendaro scipovas la anglan".

En ABC, la regiona novaĵprogramo de la Sveda Televido, oni raportis (2007-12-11) pri la interŝanĝa programo de Stokholma lernejo kun lernejo en la suda parto de Madagaskaro. Je mia granda surprizo la raportisto aldonis al la afero lingvan perspektivon, demandante ion similan al "Sed Madagaskaro ja estas franclingva lando" (kio en si mem kompreneble estas iom modifita vero). La instruisto tamen tuj sciis, kion fari pri tio: "Sed nun ni sukcesis igi 1.200 lernejanojn studi la anglan!" Progreso de la tutmondiĝo. Oni ekhavas tiel multajn agrablajn spertojn. Ekzemple la sperton ke distancaj landoj adaptiĝas al ni. Aŭ pli ĝuste - al tio, al kio ni jam adaptiĝis.

Kompreneble ne estas malbone, ke homoj lernas la anglan - tute male. Sed mi opinias interesa la fakton, ke la natura komento de svedoj al tio, ke homoj dise en la mondo scipovas la francan (aŭ la rusan aŭ la araban aŭ la mandarenan aŭ kion ajn kio fakte hazarde estas io plia ol obskura vilaĝa dialekto) estas ke "baldaŭ ni sukcesos instrui al ili la anglan".

Denove: La plej multaj homoj en la mondo scipovas aldonan lingvon krom sia gepatra lingvo. Por la plej multaj homoj tiu aldona lingvo ne estas la angla. Por ke ili ricevu la grandan favoron rajti komuniki kun ni, ni alivorte postulas, ke ĉi tiu majoritato inter la majoritatoj de la popoloj de la mondo faru ekzakte tion kion ni (laŭ la pli frue citita EU-enketo) obstine rifuzas - nome lerni du fremdajn lingvojn!

Mikael Parkvall

La ĉapitro "Alla kan väl engelska?" ("Ĉiuj ja parolas la anglan?") el la libro "Lagom finns bara i Sverige" ("Lagom ekzistas nur en Svedio") en Esperanta traduko aperas ĉi tie kun permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo. Republikigo aliloke malpermesita.

arkivita en:
giridhar
giridhar diras:
2009-12-05 21:44
Treforistano - bela elpensaĵo! Preskaŭ istvanertleska!
redakcio
redakcio diras:
2009-12-05 23:25
Sufiĉe ofta amuzesprimo en la sveda. "Långt-bort-istan" = "Tre-distance-istano".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-06 20:48
"Treforistano" originas el la universo de Donald Duck, figuro de Walt Disney. Ŝajnas ke la Dana tradukistino Sonja Rindom en la 1950aj jaroj elpensis "Langtbortistan" kiel tradukon de "Farawayistan", kaj oni kopiis tion en la Sveda, Norvega kaj Nederlanda (laŭ Vikipedio). Tamen, se oni inventus tian esprimon nun, certe multaj trovus ĝin insulta al centra Azio. Interese estas ke la trovoj de "Langtbortistan" per Guglo estas proks. la dekoblo de tiuj de "Farawayistan".
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-06 07:57
Tamen, mi senkulpeskas cxi-foje.
Mi scias nur ke la cxefa verkisto de tiu lando nomigxas Trefort Stilo.

amoke
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-05 22:53
Mi ne komprenas tiun diskutadan. Ne temas kiu nacia lingvo estas plej vaste uzata, sed ni devas pripensi solvon laux homaj rajtoj, Neniu havu pli multe da rajtoj ol alia. Do, se ni akceptu la anglan , la denaskeparolantaj apartenos al unua klaso kaj ilia estos plej granda profito.

Mi ne komprenas , ke multaj svedoj konsentus volonte kun la angla. Bone, lasu forpasi tri generaciojn kaj la sveda lingvo kaj sveda kulturo preskaux ne ekzistos.

La anglo -amerikana lingvo estas sxargxita de imperialismo, kolonialismo kaj de multaj popoloj estas malamata aux nur tolerata. Jam nun oni observas fortan kontrauxstaron kaj tiu kreskos cxiutage. Ni ne vivas en koloniala tempo. La popoloj neniam konsentos.

Simile kiel neuxtrala mono en EU facile akceptigxis tiel same nur neutrala lingvo povas esti justa por cxiuj. Tiam neniu sentos sin civito de dua cxu tria klaso.

Krom tio lingvisto de tria klaso povas facile doni ateston, ke la angla estas almenaux dek foje pli malfacile lernebla ol ekzemple Esperanto kaj krom tio nelogika.(Ne dirante, ke oni devas lerni kvazaux du lingvojn; parolan kaj skriban)

Eble helpos al vi malgranda anekdoto;

Brita libertempanto venis de Portugalio. La kolegoj volas scii, cxu li havis tie lingvajn problemojn." Mi? kial do. Tute ne, nur portugaloj!"
Francisko
Francisko diras:
2009-12-06 18:32
Dankon, kara Stanislaw, vi pravas!
msandelin
msandelin diras:
2009-12-06 14:04
Dankon al Mikael Parkvall pro ĉi tiu interesa, klariga kaj (mem)ironie verkita artikolo.

La sveda sinteno al la angla kiel LA fremda lingvo estas eble elstara, tamen verŝajne ne unika en internacia perpektivo. Kiel svedo mi povus aldoni plurajn ekzemplojn al la katalogo, sed mi elektas unu tre specialan, el mia privata vivo, kiu montras ke eĉ malgranda sveda infano komprenas la signifon de la angla.

Nia filo, denaske dulingva kun la sveda kiel ĉefa kaj finna kiel dua lingvo, estis nur 2-3-jara kiam li komprenis ke la angla estas "la fremda lingvo". Iun fojon li spektis hazarde infanprogramon en kiu oni parolas la danan. Ĝi ja tre similas al la sveda, kaj nia filo konstatis ke temas ĝuste pri la sveda. Post iom da tempo, kiam li ne sufiĉe komprenis, li konstatis ke tamen ne estas la sveda sed - la angla. Same alian fojon oni montris infanfilmon en la samea - lingvo parenca kun la finna - kaj nia filo unue opiniis ke temas pri la finna, sed tre baldau konkludis ke tamen oni ja parolas la fremdan, do la anglan.

Nuntempe nia filo estas adoleskanto kiu scias distingi la lingvojn kaj parolas la anglan per skajpo kun alilingvanoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-12-06 22:22
Mi povas ankaŭ aldoni ke kiam, antaŭ kelkaj jaroj, oni montris en Svedio la japanan filmon "Sen to Chihiro no Kamikakushi" de Hayao Miyazaki , ĝi ricevis la "svedan" titolon "Spirited Away".

En la tuta filmo - cetere tre bona - mi aŭdis nur du anglajn vortojn.

Almenaŭ mi supozas, helpite de la svedaj subtekstoj, ge "guduraku" estas japana elparolo de "good luck"...

Kiam mi ioman tempon poste iris por rigardi la germanan filmon "Goodbye Lenin", ankaŭ tiu tre bona, mi kredis ke temas pri simila sveda fuŝaĵo; sed ĝi montriĝis fakte nomi tiel jam en la germana originalo.
Francisko
Francisko diras:
2009-12-06 18:30
Kia estas egalrajteco de la malgrandaj nacioj kaj lingvoj en Europa Unio? Unuvorte stranga kaj terura. Tie en pasinteco la anglan oni ne instruis! Kaj nun? Mi, kiel cxehxo ne estas kapabla tralegi la pagxojn de EU en la reto, cxar en la cxehxa estas nur titoloj kaj enhavo estas en la angla, franca au germana ...
EU havas komisianon por la multlingvismo kaj tiu cxi komisiano estas bonege pagata funkcio el impostoj de cxiuj civitanoj de EU. KIEL RESPONDAS RUMANO ORBAN, ANO DE MALGRANDA NACIO en EU, pri multlingvismo? Lau mia opinio liaj vortoj kaj agoj NE AKORDIGXAS! Multlingvismo sub lia gvidado estas unu granda mensogo! Lia vizito en Svedio dum la monato septembro 2009 estigxis hontinda afero kaj azenigado de lingva egalrajteco. Cxiutagaj pasxoj de la komisiano Orban, altlerneja elektroingxeniero, nun ankoraŭ pli subtenas hegemonion de la angla kaj preparas la kondicxojn por gxia oficiala akceptado de Europa Unio post malsukceso de multlingvismo, do jam baldau!. Multlingvismo tamen kostas multe da mono! Nur unu demando: kiom da tradukistoj kaj interpretistoj pagas Europa Unio? Kaj sinjoro Orban mienas kaj agas egale kiel en la tempo de la pasinta jarcento, kiam la komunumo havis cxirkau dek sxtatoj ...
javergara
javergara diras:
2009-12-06 21:21
Tiu chi chapitro estas tre interesa! Ofte la esperantistoj kiuj ial kredas ke la tasko de nia movado estas kiel eble plej krude au sennuance kontraustari al la nuna reganta pozicio de la angla kiel fakta internacia lingvo, laute denoncas la mensogantojn char ne estas vere ke la angla estas tiom disvastigita, au insistas je tio ke malofte atingeblas bona regado de tiu lingvo che la lernintoj, au prezentas la nunan situacion kiel rezulton nur de diabla konspiro de la usona imperiismo, ktp. Tiel, nia movado montras sin kvazau marghena, stranga lautkriantaro, char malgrau chio pli kaj pli da homoj tamen emas lerni la anglan au estas devigataj fari tion en la eduka sistemo kaj, ech se je granda peno, multaj kontentig(et)e uzas ghin por siaj internaciaj kontaktoj au aliaj celoj.

Sed Mikael Parkvall elstarigas alian tute surprizan aspekton de tiu realo, nome ke en Svedujo oni arbitre simpligas la aferon al la misa antausupozo ke chiuj ceteraj, fremdlingvaj homoj, do la loghantoj de nesvedlingvujo (La Eksterlando), parolas au devus paroli la anglan (kiu ja estus La Eksterlanda Lingvo). La atentigo pri la absurda nomumo de chiu eksterlanda geografiajho per anglalingva titolo estas tre frapa tiurilate.

Se la Esperanto-movado komprenus sin ne kiel kontrauanglalingvan rezistantaron sed kiel movadon por pozitiva atentigo pri la graveco de la lingvo kiel esence homa trajto, ekz. pri tio ke fakte estas multaj lingvoj, ke chiuj el ili estas diverskiale interesaj, havas historion kaj estas respektive ligitaj al kulturoj, ke lerni fremdajn lingvojn estas stimula intelekta ekzercigho kaj pordo al aliaj homoj, ke en la nuna mondo ne regas justa lingva ordo, ktp., ni povus eventuale ludi pli utilan rolon en la tutmonda socio.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2009-12-07 03:08
Ĉu vi, José Antonio, kredas, ke tiuj laŭtkriantoj "evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA" aŭ "morale aŭ materie damaĝas ĝin"? Se tiel, la estraro de UEA povus eksigi ilin, laŭ la statuto. Se vi ne kredas tion, oni devas supozi, ke la laŭta kriado konformas kun la celoj de UEA. Necesas decidoj en la vivo...

Kompreneble eksigo estus nur lasta rimedo. Sed almenaŭ iu instanco de UEA povus komence fari formalan decidon, ke oni ne deziras iun difinitan agadon pri Esperanto en la publiko. Se membro tamen faros, oni povus admoni ktp. Pledi kontraŭ malbona propagando en tiu ĉi forumo ne ŝanĝas multon...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-07 10:54
Tute simple kara. UEA devas komenci mem "krii"

javergara
javergara diras:
2009-12-07 14:09
Lu, via iom provoka demando ("kion fari pri lautkriantoj?") permesas al mi denove klarigi ke, malgrau la foja malbonintenca karikaturo pri nia Asocio kaj ghiaj aktivuloj, mi neniel opinias ke UEA estus iaspeca "posedanto" de Esperanto.

Male, mi kredas ke UEA simple estas (relative) organizita brancho de la pli vasta socia movado chirkau Esperanto. Por parto el tiu movado UEA utilas kiel ties simbola, mondskala centro, kun kunordiga, informa, aga, reprezenta kaj aliaj funkcioj. Char ghi malgrau chio klopodas plenumi tiun rolon, ghi farighas la plej rimarkebla vizajho de la afero Esperanto kaj devas do alfronti foje agresajn kulpigojn pro la stagnado de la tuta afero, pro la margheneco kaj influomanko de Esperanto, ktp.

Kiel ero el socia movado, UEA nur povas strebi al edukado de la esperantistoj kaj al stimulado de diskutoj pri ideoj, cele al kolektiva kreo de kultura hegemonio favora al la kiel eble plej raciaj, trafaj manieroj argumenti kaj agi favore al Esperanto. Prifierinda ekzemplo de tio estas la dukumento Gvidlinioj por informado pri Esperanto http://www.uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html#e

Mi ne povas imagi administran, autoritatecan agon direktatan kontrau homoj motivitan de ilia maniero kompreni sian disvastigan taskon kiel esperantistoj, ech se ili estas UEA-anoj. Chiu estas libera kaj unuope morale respondeca chu la propra agado utilas au damaghas la prestighon de Esperanto.

José Antonio Vergara


Lu
Lu diras:
2009-12-08 22:35
Kara José Antonio, en 1980 mi komencis okupiĝi pri la informado pri Esperanto. Mi estas tre konvinkita, ke la malbona bildo, kiu pri Esperanto ekzistas, devenas plejparte de tio, ke la "movado montras sin kvazau marghena, stranga laŭtkriantaro", kiel vi skribis. UEA povus helpi eviti tion formulante klaran difinon, kian agadon UEA-membro faru kaj kion ne. Nu, UEA ne deziras tion - aŭ almenaŭ ne pretas efike zorgi, ke la membroj fakte tion faras. Sed oni ne miru pri la bildo, kiun la kriado estigas. Kaj oni ne esperu, ke io esenca ŝanĝiĝos pri Esperanto, se oni ne zorgas efike pri ĝia bildo en la publiko.

La libereco de homo estas plena, se tiu estas sola. Se oni volas esti ano de grupo, oni devas kelkfoje akcepti, ke la grupo petas difinitajn agojn kaj neagojn. Tio ne estas minaco al libereco.

Vi povas paroli pri malbonaj intencoj en respondo al mi, se vi konsideras tion konvena... Mi informas, ke mia ĉefa intenco estas zorgi, ke Esperanto disvastiĝu kaj ke kompreniĝu, kial kelkloke ĝi ne disvastiĝas.
javergara
javergara diras:
2009-12-09 01:28
Kara Lu,

mi havas tre bonan opinion pri via informa kaj organiza agado, kaj tute ne pensis pri vi kiam mi skribis pri la "malbonintenca karikaturo" pri UEA.

Kredu min, sinjoro (jen mia omagheto al la 100-jarigho de Reto Rosetti), mi konscias ke la informa laboro devus esti prioritata, profesie efika, tauga, trafa, ktp. Per siaj strategiaj laborplanoj kaj aliaj dokumentoj (ekz. la gravega Manifesto de Prago kaj la Gvidlinioj por informado pri Esperanto) UEA ja klopodas orientigi la agadon de la membroj kaj ligitaj instancoj de la movado. UEA estos tio kaj faros chi tion, kion siaj anoj kolektive kreos. Ni bezonas chie laborfortojn, ideojn kaj kontribuajhojn.

Amike,

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2009-12-09 09:36
Kara José Antonio,

ne estis mia intenco "fiŝkapti komplimenton" (sed mi certe ĝojas, se aliaj akceptas mian vojon). Kaj estu certa, ke mi volis nur klarigi kaj ne sentas min ofendita.

Kiam germanaj teknikistoj ricevas neeblan taskon por kombini multegajn ecojn en unu sama instalaĵo, ili emas ŝerce diri, ke oni postulas de ili "ovon donantan lanolaktoporkon". Tiaĵo ne ekzistas kaj simile mi kredas, ke rilate al UEA multaj homoj esperas, ke ĝi estu ĝuste tia kombinaĵo de ĉiuj ajn eblaj ecoj kaj agadoj pri Esperanto. En la praktiko tio neniam bone funkciis kaj nenio indikas, ke iam tio ŝanĝiĝos. Eblas alvokadi laborfortojn - sed ili ne venos pli multe ol pasintjare.

UEA kaj ĝiaj landaj asocioj laŭ mi estas bona organizaĵo por kunigi Esperanto-parolantojn - sed ĝi evidente neniam bone funkciis rilate al la informado kaj varbado. (Nu, sub Lapenna oni ŝajne multe informis pri io nomita de li "Monda Lingvo-Problemo" - sed pro tio kreskis nek membraro nek parolantaro.) Simile kiel Esperanto-asocioj funkcias ekzemple aŭtomobilaj asocioj, kiuj bone kunigas aŭtomobilantojn, sed nek multe informas pri aŭtoj nek multe varbas por ilia uzo. Tion faras aliaj organizaĵoj - aŭtofabrikoj kaj ŝoforlernejoj ekzemple. La progreson de la mondo permesis labordivido, ni ne forgesu! Laŭ mi ni lernu de tiu organiza modelo de la aŭtomobila mondo kaj forlasu la nunajn ideojn, kiuj tre similas al la sovetunia centra direktado de socio kaj ekonomio. Certe ne kun pli granda efiko. Indas koncentriĝi pri tio, kion oni kapablas, kaj rezigni pri tio, kion oni evidente ne atingas. Same ĉe homo kiel ĉe organizaĵo.

Estas laŭ mi tiu kontrasto inter la pretendoj de la UEA-funkciuloj kaj la realaj atingoj, kiu provokas kritikon. UEA volas principe regi super ĉiuj Esperanto-kampoj (kun esceptoj) - sed poste ĝi lasas multajn neplugitaj. Dume UEA-anoj plendas, ke ne venas novaj homoj por plugi la UEA-kampojn. Se oni serĉas propran kampon por plugi memstare, oni ricevadas kritikon de kelkaj UEA- kaj LA-uloj (sed, mi konfesas, multe pli mildan ol en la tempo de Ivo Lapenna).

La fakto, ke ekzemple Giorgio Silfer ofte kritikas al UEA, havas certe sian bazon ekzemple en tio, ke la revuo Esperanto dum jardeko ne publikigis la manifeston de Raŭmo (la tekston "Esperanto en la okdekaj jaroj" cetere supozeble la revuo neniam publikigis; ĉu vi konas ĝin?). Kaj doloris, ke en la komenca fazo de la Civito la revuo Esperanto publikigis fortajn kritikojn de Detlev Blanke kaj aliaj pri ĝi.

Estas ĉe UEA la kredo je monopolismo, kiu agacas aliajn. Estas la ofte sentebla volo de UEA- kaj LA-funkciuloj enmeti ĉiun Esperanto-agadon en la grandan asocion - por poste fiere povi prezenti ankaŭ tion kiel propran atingaĵon. Tion multaj agantoj ne tre ŝatas - kaj certe ne estas mirindaĵo, ke multaj Esperanto-aktivuloj preferas memstare agi.

Vi laŭdas la Manifeston de Prago. Mi neniam subskribis ĝin. Laŭ mi ekzemple ne multe indas prelegi antaŭ la registaroj de la mondo, sed necesas informi la civitanojn de la mondo. Estas ni, kiuj devas ŝanĝiĝi, se ni volas ion atingi en la mondo. Ni ne havu ajnan esperon signife ŝanĝi la mondon tiel, ke ĝi akceptos aŭ disvastigos niajn ideojn. Ni mem devas fari tiun taskon, nu, tiuj kelkaj, kiuj pretas fari ĝin. Esperi, ke aliaj faros nian laboron - tio estas vana. (Kiel mi jam ie ŝerce skribis: Nia lingvo nomiĝu Aganto aŭ Faranto - Esperanto misgvidas la homojn; kvazaŭ kuŝi en la lito kaj forte esperi povus ŝanĝi la mondon :-)

Ankaŭ la Gvidlinioj por informado ne respegulas mian opinion. Ili estas tiom draste aliaj, ke mi eĉ ne ekdiskutis, kiam oni prezentis ilin. En la parto pri rimedoj mi legas: "Por subteni la informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj." Artikolproponon pri la kongreso en Bjalistoko mi mem verkis kaj sendis al la tieaj organizantoj; poste ĝi dissendiĝis fare de ili. Kiom da postaj gazetaraj komunikoj vi legis - kaj kiom taŭgaj ili estis por la gazetaro, do: kiom volonte gazetoj transprenis ilin? (Laŭdire baldaŭ LLZ 150-jariĝas - ĉu vi jam legis la gazetaran komunikon?)

Mi bedaŭras: Verki belan tekston, kion la UEA-membroj aŭ la registaroj faru - tio ne signifas progreson. Usonanoj tre bele formulis, ke la kunlaborantoj devas zorgi, ke la "aferoj fariĝas faritaj" (getting things done). Ne nur la formulado de la deklaroj, ankaŭ la realigo de la taskoj. Unu demando estas kion fari - alia, kiel konstrui la taskojn tiel, ke iuj homoj havos motivon vere fari ilin. Fari nur la unuan signifas, ke la aferoj restas nur pripensitaj, sed ne "fariĝas faritaj".

Kelkfoje mi kredas, ke por multaj homoj UEA estas la ora bovo, kiun oni adoras. La savo venos de ĝi laŭ tiu kredo. Por mi kontraste la esenca demando ne estas la progresigo de iu organizaĵo, sed la disvastigo de Esperanto, la kreskigo de Esperantujo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-09 12:19
"...doloris, ke en la komenca fazo de la Civito la revuo Esperanto publikigis fortajn kritikojn de Detlev Blanke kaj aliaj pri ĝi".

Doloris kiun?
Ne min.

amike
István Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-12-09 14:32
Mi jam lacas ankoraŭfoje vidi UEAn komparita kun Sovetio. Vere, la similecoj inter iu ajn privata asocio kaj iu ajn tuta ekonomia-politika sistemo estas pli misgvidaj ol informaj. La problemo ne estas ekstera, en la organizoformoj, sed en la kapo de ĉiu el ni: Kiamaniere la Esperantistoj povas lerni ami la liberon, se ilia celo estas tiom plaĉi al la aŭtoritatoj ke ili enkondukos Esperanton kiel devigan fakon en la bazlernejojn?

Estas vero ke la membraro ne kreskis sub Lapenna, sed memoru ke oni laboris desuprisme tiutempe. Oni tute serioze kredis ke la fina venko povus veni "ene de ĉi tiu generacio" (citite laŭmemore el la inaŭgura parolado de Lapenna en UK Kopenhago 1962). Intertempe, kaj ne malpli grave, kreskis la prestiĝo de Esperanto, kaj tio daŭras plu.

UEA ĉiuokaze estas multe malpli prestiĝa ol Esperanto mem. 99% de tiuj kiuj opinias ke internacia planlingvo estas bona ideo, elektas Esperanton. UEA neniam ampleksis 99% de la Esperantistaro. Sed Esperanto ankaŭ estas -- objektive, almenaŭ -- multe pli prestiĝa ol lingvistiko. Vi eble aŭdis pri Bjørn Lomborg kaj aliaj "klimataj skeptikuloj", sed ili ne ŝanĝas la fakton ke masiva plimulto de klimataj sciencistoj konfirmas ke la tuttera plivarmiĝo estas home kaŭzita kaj riparenda per malpliigo de la CO2-ellasado. Kontraste al tio, en lingvistiko ekzistas _nur_ skeptikuloj, neniu plimulto! La lingvistoj kiel grupo ne havas komunan konceptaron pri la objekto de sia fako, kaj tial ne povas doni konsilojn por aŭ kontraŭ Esperanto. Se ili provas, ili malkaŝas sian malunuecon, do ne strange se la plimulto preferas diri nenion aŭ almenaŭ ion sufiĉe senenhavan.

UEA ekzistas por doni al Esperanto prestiĝon. Por ekzisti ĝi bezonas ian minimuman membraron, sed trans tio ne multe gravas. La aktuala problemo de UEA estas ke la prestiĝo de Esperanto baldaŭ ĉesos kreski, se ne kreskos la prestiĝo de lingvistiko. Ankaŭ lingvistoj kiel Parkvall kaj Robert Philipson komencas vidi la komunajn interesojn. Se oni preferas okupiĝi ekster UEA pri aspektoj de Esperanto pli facile kvantigeblaj ol prestiĝo, oni kompreneble rajtas, sed tiam oni ne riproĉu al UEA ke ĝi koncentriĝas pri la aspektoj kiujn nur ĝi povas plenumi.
javergara
javergara diras:
2009-12-09 20:11
Mia agnosko al via laboro estas sincera, kaj mi opiniis necese vortumi ghin chi-foje por klarigi ke malgrau via foje tre nekompata kritiko al UEA, iuj el la de vi imagataj sovietiecaj esperanto-komisaroj sekvas kun intereso kaj simpatio vian agadon.

Mi vere ne kredas ke UEA emas monopoligi la E-agadon au regi super chiuj kampoj sed jes chiel stimuli la disvastigadon, utiligon kaj instruadon de Esperanto, kiel eble plej multe helpi la aktivulojn, porti nian "torchon" al mondoregionoj kie ghi ankorau ne lumas, ktp. Estis, estas kaj chiam estos kritikoj char nia E-movado kaj UEA kiel unu el ghiaj branchoj estas esence homa fenomeno. Kaj ni devas chiufoje lerni de chio kaj chiuj, aparte de la sukcesaj spertoj : tial estas ekz. tiom valora la memstara informa agado kiun alprenas diversaj aktivuloj. UEA havis chi-foje apartan komisiiton pri informado lige al la Jubilea UK en Bjalistoko, kies laborbilanco estas tre kontentiga.

Chu vere UEA estas adorata ora bovo (ech mise, lau la malnovtestamenta tradicio)? Mi kredas ke tute male, ghi tro ofte servas kiel la pekliberiga kapro, kiun chiu kulpigas pro nia kolektiva frustrigho.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2009-12-10 00:39
Por mi Esperantujo estas iom simile limigita spaco kiel nacio kaj nacia ŝtato. Tre multaj rilatoj en Esperanto restas en ĝi. Tial la plej granda asocio en Esperantujo havas similecon al ŝtata strukturo - io alia ŝtateca ja ĉe ni ne ekzistas. Sovetunio estis ekzemple de ŝtato, kies strukturo prenis tre grandan parton de la ekonomio kaj politiko (nur tion mi celis) - simile faris malnova Egiptujo (kaj multaj aliaj).

Mi bedaŭras, ke kelkfoje mia kritiko pri UEA aspektas senkompata. Mi neniel celas la honestajn kaj sincerajn laborantojn en ĝi - nur la monopolismon (kiu fakte estas malgrandiĝanta, sed plu ekzistanta) kaj la sekvan stagnadon. Estas por mi preskaŭ plorige, ke tiom da altkapablaj bonvoluloj enmetas sian tempon kaj energion en UEA-n - kaj (laŭ mia supozo) pro strukturaj kaŭzoj la efiko estas pli limigita ol necesus.

Kolektiva frustriĝo - ne ĉe mi. Dum la pasintaj tri jardekoj Esperantujo tiom brile evoluis, kiel oni povis nur revi. Mi petas pardonon, ke ankaŭ tion mi ripetadas: Unusemajnaj E-renkontiĝoj en Germanio kreskis de ĉ. 100 partoprenantoj en 1980 al ĉ. 700 hodiaŭ. La denaskula mondo bele progresis. Muziko saltis supren. La verda Afriko naskiĝis. En interreto Esperanto estas ĉiutage videbla kaj uzebla - kaj ĉiu povas vidi nian lokon inter la lingvoj de la mondo. PEN-Centro, lau http://www.fiplv.org/documents/howtojoin.pdf oficiala lingvo de la asocio de fremdlingvaj instruistoj (FIPLV), miloj da lernantoj en Hungario, ĉiutagaj novaĵoj en Ĉinio ktp. Kial mi ne jubilu ĉiutage, ke ĉio ĉi atingiĝis dum la pasintaj tridek jaroj, dum kiuj mi parolis Esperanton?!

Frustriĝo certe troviĝas ĉe tiuj, kiuj volas konstrui Romon en unu tago - kaj ekde la dua tago plendadas. Antaŭ cent jaroj estis ĉ. cent E-parolantoj, kelkaj homoj ŝatus, ke hodiaŭ estu cent milionoj. Tio signifus ĉiujaran kreskon de 15 % dum cent jaroj. Ĉu realismaj atendoj?
Esperantst
Esperantst diras:
2009-12-10 02:32
Lu, certe ekzistas kaŭzoj por jubili ĉiutage, sed ankaŭ ekzistas kaŭzoj por plori relative ofte. Sendube estis sukcesoj, sed la demando estas kiel la Esperanto-organizaĵoj kontribuis al la de vi menciitaj progresoj. La plej multaj Esperanto-organizaĵoj en la mondo elspezas inter 90 - 170 % (ne miru; sed oni ankaŭ uzas interezojn aŭ aliajn enspezojn por kovri la kostojn) por administraj aferoj (salajro, revuo, vojaĝkostoj de la estraro, lupagoj ktp.) Tio estas vere nekredeble! La samaj organizoj investas ĝenerale malpli ol 3 - 10 % por informado. Vere miraklo ke Esperanto tamen disvastiĝas konstante tra la mondo!
Lu
Lu diras:
2009-12-10 23:12
La interesa punkto pri mono estas, ke de ĝi nur malmulte dependas la progreso de Esperanto. Por gazetara komuniko mi elspezas eble dek eŭrojn por kopioj (kaj eble dudek horojn por ĉiuj unuopaj taskoj) - kaj atingas kelkajn cent mil homojn aŭ milionojn. Oni povas ankaŭ uzi milojn da eŭroj kaj havi malpli da efiko. Oni povas organizi Esperanto-renkontiĝon kaj eĉ havi modestan profiton el ĝi. Aŭ Esperanto-kurson. Ktp.

Esperanto progresas, ĉar unuopaj homoj volas, ke ĝi progresu. Tiuj laboras por tio. Aliaj atendas la savon de komitatoj, asocioj kaj aliaj homgrupoj. Sed tiuj nur malmulte kontribuis, ke progresis Esperanto dum la pasintaj jardekoj. (Kp. David Ogilvy: Search all the parks in all your cities. You'll find no statues of committees. - Serĉu en ĉiuj parkoj de ĉiuj viaj urboj. Vi ne trovos statuojn de komitatoj. :-)
Esperantst
Esperantst diras:
2009-12-12 06:58
Jes, vi tute pravas ke de la mono relative malmulte dependis la progreso de Esperanto, sed nur ĉar ni ne havas ĝin. Havante ĝin ni ankaŭ ne aŭtomate progresus se ni ne inteligente uzus ĝin! La plej perfekta kombino estas havi homfortojn kaj monon. Teorie homfortoj kaj mono estas interŝanĝeblaj, sed nur teorie. Se vi ekzemple ne havas fakulon pri iu ajn temo vi povas aĉeti tiun specialan laboron kontraŭ mono, sed ne inverse :)
javergara
javergara diras:
2009-12-10 04:46
Samkiel Pablo Neruda, mialanda universala poeto, mi havas ardan paciencon kaj do, ech se anime plena je grandaj esperoj, mi tamen scias ke "de guto post guto disfalas granito".
Mi fieras pri la valoraj atingoj de nia modesta movado malgrau chiuj malfacilajhoj, min emociigas la sindona agemo de simplaj homoj tra la generacioj por vivantigi la lingvon, altigi ghian prestighon kaj konstrui efikan kunlaboran reton por la edukaj, kulturaj kaj emancipaj celoj ligitaj al Esperanto.
Sed mi kredas ke nia Esperanto estas tiom brila ideo, havas tiom grandan liberigan potencialon, ke estas terure maltrankvilige konstati kiom malmulte konata kaj uzata ghi ankorau restas, kiom malforta estas la movado chirkau ghi.
Tial mi firme kredas ke ni bezonas havi kaj plifortigi ion tian, kia estas (au povus esti) UEA. Responde al antaua komento via, kara Lu, mi ja kredas ke utilas la taskodivido, sed nia Esperanto ne estas kiel la automobiloj industrie kaj profitcele produktataj de la industrio. UEA do ne kompareblas al asocio de automobilistoj, char la vivo de nia komuna afero dependas de ni mem.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2009-12-10 23:27
Estas egale, ĉu ni komparas kun aŭtomobilaj asocioj aŭ kun asocioj de futbal-ŝatantoj - la skemo estas ĉie la sama: Aliaj aplikas taskodividon.

Fine mi trovis frazon de vi, José Antonio, kiu plene plaĉas al mi, nome, ke "ni bezonas havi kaj plifortigi ion tian, kia estas (au povus esti) UEA." Konforme al tio mi estas konvinkita, ke ni bezonas havi kaj plifortigi ion tian, kia povus esti UEA - nome EsperantoLand. Al tio mi ŝatas dediĉi min kaj mi certas, ke la progreso de EsperantoLand servas al Esperantujo entute. Eble iam EsperantoLand estos tiom granda, ke ĝia pozitiva efiko estos eĉ pli granda ol la negativa de la laŭtkriantoj, per kiuj tiu ĉi diskuto komenciĝis kaj kontraŭ kiuj pro grandega toleremo UEA ne deziras agi. Nu bone, provizore tiom.
javergara
javergara diras:
2009-12-11 00:01
Lu, mi ghojas ke vi trovis almenau unu frazon al vi plachan el chio kion mi skribis en nia diskuto. Cetere, gratulon ke vi tiom certas pri via propra praveco, do ke via iniciato (kiun mi modeste pritaksas tre interesa kaj valora) estas la plej ghusta, la plej inda, la plej irenda vojo. Mi tute ne ghuas la saman sorton pri mi mem, sed ja pretas serchi novajn ideojn kaj kunlaborajn vojojn.

Feliche, en Esperantujo estas spaco por multaj pensoskoloj kaj agadmanieroj. Miaflanke, mi plu kredas ke UEA estas necesa kaj utila por diskonigi Esperanton, fortigi la Esperantan kulturon kaj alporti senton de mondskala movada identeco al la lingvokomunumanoj kiuj emas al tio.

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2009-12-09 09:38
Vi afable finis - volonte ankaŭ mi:

Amike

Lu Wunsch-Rolshoven
hectoralos
hectoralos diras:
2009-12-06 22:32
Tre interesa artikolo kaj tre sprite rakontita. Ĝi bonege spegulas tion, kion la kataluna socilingvistiko nomas "lingva intermeto", t.e. ke subordigita lingvokomunumo ricevas ĉiujn novaĵojn kaj la informojn de la mondo tra la kribrilo de dominanta lingvo kaj kulturo.

Cetere Tanzanio plej verŝajne ne estas la plej taŭga ekzemplo por prezenti la staton de la angla en lando, kie ĝi oficialas, ĉar ĝuste tie ĝi ne havas jure oficialan statuson.
slavik
slavik diras:
2009-12-10 13:36
Espereble tiu ĉi trafa teksto pri la mitoj ĉirkaŭ la angla efikis alfabetigi almenaŭ kelkcent personojn pri la vero en tiu ĉi kampo.

La ekzemplo pri la propono ekzamenigi svediajn junulojn en la angla estas vere harstariga.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-11 09:12
Plia ekzemplo por la sinteno "Ĉiuj ja scias la anglan":

http://bruxelles.blogs.liberation.fr/coulisses/2010/01/the-spanish-government-doesnt-like-the-linguistic-minorities-what-a-surprise.html

La legindaĵo estas en la franca. Ĉiuj ja scias la francan!

amike
István Ertl