Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-08 17:02
Fine de majo en la reto aperis alvoko de la retejo Edukado.net, kies celgrupo estas instruantoj de Esperanto. 35 000 eŭroj estas urĝe bezonataj por rekonstrui la retejon, skribis Katalin Kováts, la redaktoro de Edukado.net. Alikaze la retejo laŭ ŝi riskas malaperi, kaj kun ĝi ĉiuj valoraj instrumaterialoj tie haveblaj. Post sepjara funkciado, dum la pasintjara Roterdama Universala Kongreso la retejo ricevis premion de Universala Esperanto-Asocio por "elstara agado", sed jam tiam komencis amasiĝi la teknikaj problemoj pri la komplika retejo. Fine oni decidis, ke la sola solvo estas kompleta rekreo de la tuto, nun ĉe esperantista servilo. Multaj retanoj tamen opiniis la menciitan sumon grave troigita por rekonstruo de unu retejo. Libera Folio turnis sin al partoprenantoj de la projekto por ricevi pliajn klarigojn.

La retejo Edukado.net nun situas en servilo de la nederlanda, neesperantista firmao Hoppinger, kaj uzas enhav-administran sistemon, kiu estas propraĵo de tiu firmao. Post la fondo de la retejo pasis multaj jaroj, la enhavo kaj la sistemo iĝis ĉiam pli kompleksaj, kaj fine la administra laboro kaj kostoj en la nuna sistemo iĝis neelteneblaj.

Unu el la subtenantoj de la rekonstrua projekto estas Bertilo Wennergren, akademiano, programisto kaj aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Responde al demando de Libera Folio li konsentas, ke temas pri granda monsumo, sed laŭ li la enhavo de la retejo valoras la investon:

- Kredeble oni siatempe faris gravajn erarojn, kiam oni decidis taskigi al tiu Nederlanda firmao prizorgi la TTT-ejon. Sed la konkreta materialo kolektita estas konservinda kaj plu evoluiginda. Savi la tro multan jam elspezitan monon ŝajne ne eblas, sed espereble eblas rekomenci, kreante novan TTT-ejon plu utiligante la efektivan materialon, kiu formas la kernon de la projekto. Tiel mi rigardas la aferon, kaj tial mi decidis ĝin subteni mone laŭ mia povo.

La paĝaro estis fondita de Katalin Kováts en la jaro 2001, kaj ĉefe financita de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). La unua versio estis konstruita de esperantistoj, ĉefe volontule. Tamen baldaŭ la tuto iĝis tro ampleksa por la volontuloj, kaj en la jaro 2004 oni decidis serĉi kompetentan profesian firmaon kiu transprenu la teknikan flankon de la retejo, rakontas Katalin Kováts.

- Mi kaj ESF konkursigis plurajn entreprenojn, inklude esperantistojn. Ni elektis la nederlandan firmaon, ĉar ĝia oferto estis la plej favora pro praktikaj kialoj, kaj pro ĝia 'nura' 15.000-eŭra prezo, kompare kun alia, kiu petis 55.000 eŭrojn por la transkonstruo. La elektita entrepreno bedaŭrinde ne bone analizis la taskon kaj neniel imagis ke Esperanto-retejo povas esti tiom kompleksa, riĉa kaj granda. Poste el tiu subtaksado rezultis pluraj konfliktoj kaj malperfektaj solvoj en la ellaborita sistemo. Nun mi laboras en sistemo, kie estas multaj cimoj, iuj aferoj simple foje malaperas kaj iujn funkciojn ne plu eblas tuŝi. Foje por aldoni iun simplan aferon al iu paĝo, mi devas batali longe kontraŭ la sistemo kaj kelkfoje tio povas kaŭzi malaperon de iu paĝo.

Libera Folio: Sed kial la kreo de nova retejo kostos tiom, 35 000 eŭrojn?

Katalin Kováts: Kiam antaŭ unu jaro ni decidis forlasi la entreprenon evidentiĝis, ke ni ne disponas pri la retejo, ĉar la firmao rifuzas disponigi al ni la kodojn de la sistemo. Mi eĉ ne havas aliron al la datumbazo. Oni pretas disponigi nur kopion de kelkaj datumoj, sed kontraŭ sufiĉe granda sumo. Se venos tempo, kiam ni ne povos pagi la servilajn kostojn kaj la jaran devigan prizorgadon la paĝaro fermiĝos por ni. Do, necesos ne nur parte aĉeti la datumojn de la firmao, sed multajn provi elsuĉi por ŝpari kostojn, rekrei la sistemon, poste purigi la tutan enhavon, restrukturi ĝin, sanigi unikodon, ĉion denove enmeti. Laŭ nia programisto, 80% el tio, kion mi faris dum la lastaj 8 jaroj, necesos refari dum kelkaj monatoj. Alikaze la paĝaro riskos simple malaperi kun la tutaj datumbazoj kaj enhavo. Estus katastrofo por mi persone, kaj ĉefe por la esperantistaro.

Libera Folio: Sed tamen, ĉu vere nepras transmeti absolute ĉion? Ĉu eblus ŝpari monon, se oni transmetus nur la plej gravajn partojn de la enhavo?

Katalin Kováts: Krei simplan datumbazon kaj funkciigi blogon, lanĉi iun hobian paĝaron sen funkcioj kaj servoj, kostus certe malpli multe, eble ĉirkaŭ dekmilo. Mi ne scias, ĉar tiu versio ne interesas min. La unua ŝtupo, jam akceptebla, estas, kiu funkcias almenaŭ tiel, kiel la nuna, havas ĉiun savendan kaj valoran materialon de la malnova kaj estas facile uzebla por la membroj, donos eblon plukonstrui ĝin je la oportuno ekhavi pli kaj pli da subteno. Tiu kostus ĉirkaŭ 25.000 eurojn. Tio estas nun nia unua celo, por kiu ni jam komencis labori helpe de la ĉefsponsoro, Tamás Slezák (Hungario), donaco de la Institucio Hodler '68, kaj ĝis nun jam kvindeko da subtenantoj. La plej ideala solvo, kun ĉio savita kaj vestita en pli moderna kaj uzantoamika kostumo, kostus ĉ. 35.000 eŭrojn. Tio estas la revo!

Libera Folio: Se vi ricevos la subtenon pri kiu vi esperas, kiam oni povos vidi la novan retejon, kaj kiamaniere ĝi estos pli bona ol la malnova?

Katalin Kováts: La laboro daŭros proksimume unu jaron, kaj iros ĝis tiu grado kaj komforto kiun la subtenantoj ebligos al ni. Estas bona sento vidi la fidon kaj helpon de tiuj, kiuj konas la paĝaron, uzas la servojn kaj fidas je mia entuziasmo kaj sindediĉo. Se ĉio iros bone, la monhelpo venos rapide kaj la transpreno de la datumoj estos relativa glata, eble jarfine, aŭ frue en 2010. Kia ĝi estos? Pli bela, pli travidebla kaj facile uzebla, pli facile redaktebla kaj pluriĉigebla. La nova devos esti relative temporezista kaj dum pluraj jaroj moderna. Ĝi estos (kun lernu.net!) ne nur la plej granda portalo de Esperantujo, sed la plej riĉa kaj utila. Ni povos fiere montri ĝin al naciaj edukinstitucioj, kiuj laŭ nia modelo povus mirinde organizi la trejnadon kaj servojn de siaj lingvoinstruistoj.

Laŭplane la rekonstruado estos farita de la esperantista teamo E@I, kaj unavice ĝia ĉefa programisto Jevgenij Gaus, kiu pro sia granda rolo en la projekto Lernu.net jam estas sperta pri aranĝado de similaj paĝaroj. Laŭ Bertilo Wennergren la plano ŝajnas bona.

- Mi estas tute certa, ke Jevgenij Gaus kapablas fari ion multe pli bonan ol tio, kion kreis la Nederlanda firmao, por malpli da mono. Li estas bonega programisto. Liaj programaj talentoj plus la pedagogiaj kapablo kaj scioj de Katalin povas kune rezultigi tre bonan novan edukado.net.

arkivita en:
malte
malte diras:
2009-06-04 22:28
Ne, ne estas la unua de aprilo. Kion la afero do povus signifi? Ĉu fondiĝis “Balatona satirgazeto”?

Kaj la afero ne eĉ estas originala. Ĉu Libera Folio ne iam skribis pri tiu elĝangala brazilano?... Nu, iom ja tamen ĉio ĉi amuzas. :)
dennis
dennis diras:
2009-06-05 01:58
La retpagharo www.edukado.net estas unu el la plej valoraj retejoj por Esperantujo nuntempe, kaj, speciale, venontece. Ghi bone enkadrighas en la tri kolonoj de la Strategia Laborplano de UEA, nome, informado, instruado kaj utiligado.

La kreado de efikaj, nov-generaciaj retpagharoj estas komplika afero, kaj fakte devas esti pritrakata lau pluraj vidpunktoj kaj ne nur lau informatika. Tamen, scioj pri informatiko, speciale pri retejoj, serviloj, plivastskaligo, sekurigo de datumbazoj, servoj, ktp., estas fundamentaj.

En la venonteco, retejoj ighos pli kaj pli gravaj en la strategio de Esperanto. Che tre alta nivelo en UEA, lau mi, ni bezonas chefrolulon, kiu kune kun teknika teamo, povas doni bonajn konsilojn al chiaj esperantaj retejoj. Mi pensas, ke tia teamo bone enkadrighas kun la ideoj de Humphrey Tonkin, prezentitaj de li en la UK de Roterdamo lastjare.

Intertempe, chiuj kiuj povas aldoni konsilojn, efikajn, al www.edukado.net estas, mi supozas, bonvenaj. Kaj NUN mi esperas, la akra financ-krizo/datumbaz-krizo estos rapide pritraktata je la plej alta nivelo de la Universala Esperanto-Asocio char ghi rekte rilatas la eksplicitan strategion de ili.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
felicx
felicx diras:
2009-06-08 10:33
Mi iomete surpriziĝas, ke ŝajne nur unu kandidato taŭgos por la programado de la paĝaro, kvankam ankaŭ mi persone tre aprezas la laboron de Ĵenja. Kiam TEJO volis refari Pasportan Servon, komisiono faris konkurson kaj elektis taŭgan oferton (tie ankaŭ iom da kreiveco estis pridemandita, do eble ne tute kompareblas).

Ĉu ne eblas denove organizi konkurson inter homoj, kiuj jam sukcese prilaboris tiajn paĝarojn (kaj eble eĉ estas Esperantistoj)? Mi ne vidas bonan kontraŭkialon. Eble tiam ankaŭ kostus malpli.

En Germanujo, 35.000 € estas preskaŭ jara salajro de informadikisto. Ĉu vere tiom longe necesas por programi la paĝaron? Ni konsideru, ke nuntempe ne ĉiu kodero estas mane skribita, sed per iloj kiel Ruby on Rails, Drupal ktp. eblas sufiĉe rapide krei ampleksajn retpaĝojn.

Krome mi scivolemas, ĉu ne eblas per juraj paŝoj akiri la intelektan propraĵon de la paĝaro, kiun la nederlanda firmao ne pretas doni.
katalin25931
katalin25931 diras:
2009-06-08 22:01
La transkonstruon ni pretigas jam de pli ol unu jaro, dum kiu tempo ni jes ja konkursigis plurajn entreprenojn kaj elektis fine la plej bonan, kiu profesie plej serioze traktis la taskon, lingve ne signifos problemon, havis bonajn referencojn kaj preze estis ne pli multekosta ol la aliaj. Gravas ankaux, ke kunlabore kun E@I ni estos sub la sama tegmento kun nia frato lernu.net kaj cxe nia jam pagita servilo, subtenata de ESF. La kontrakto farigxis, konsente kun la cxefsponsoro kaj la laboro jam ekis. Denova konkursigo ne plu havus sencon.
La 35.000 eroj estas la sumo, kiu necesas por konstrui la pagxaron kun multaj plusaj, prirevataj, tamen utilaj servoj. Por la baza, tamen moderna, uzanto- kaj redaktanto-amika programo, inklude la pagendan sumon por la reacxeto de la datumoj kaj rezervo por neantauxvideblaj problemoj, necesas 25.000 euxroj. La bugxeto entenas signifan volontulan laboron flanke de E@I kaj nepagitan de la redaktoro mem.
Edukado.net ne estas unu blogejo, entenas servojn, kiujn eble 10 aliaj pagxaroj povas liveri, kaj faros tion en tre moderna kaj kvalita formo, inda por la enhavo. Tio estas nia celo.

Por lancxi juran proceson kontraux la nunan entrepreno dauxrus longe, kostus multege.... mi havas nek tempon, nek
monon, nek nervojn tion fari... cxar ecx se ni gajnus (preskaux neimageble), la nuna sistemo estas eksmoda, necesus rekonstrui gxin, do, ni perdus monon, tempon.... kaj en la plej bona okazo rajtus havi la sistemon nur post kelkaj jaroj.... kiuj en la moderna mondo estas jardeko da perdoj.

Sekve niajn fortojn ni nun koncentrigas por la trovo de la necesaj rimedoj kaj por la konstruo de la pagxaro.
Nia celo estas savi cxion kaj baldaux lancxi novan, modernan retejon, la NIAN, la VIAN!!!

Por tiuj, kiuj ne koans la servojn de la pagxaro, jen mallonga resumo: http://www.edukado.net/pagina/La+7-jara+edukado.net/18046//#18047

Fine bonvolu vidi niajn gxisnunajn subtenantojn: http://www.edukado.net/pagina/Subtenu+nin%21/14097//#22743