Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla
La 8-an de septembro dum vizito en Svedio Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingveco, aranĝis publikan renkontiĝon en la reprezentejo de la komisiono en Stokholmo. La renkontiĝo estis parto en la serio "Kafo kun komisionano", okazanta dum la periodo kiam Svedio estas la prezidanta lando de EU kaj multaj komisionanoj vizitas Stokholmon.
Por partopreni la renkontiĝon necesis anticipe anonci sin per reta formularo. La matenmanĝan renkontiĝon ĉeestis kvardeko da interesiĝantoj, kaj la tuto okazis en la angla lingvo. Inter la ĉeestantoj estis ĵurnalisto de la populara sveda periodaĵo Språktidningen ("La Lingvogazeto"), kiu jam dum la renkontiĝo komentis en la reto, per Twitter:
- Li estas bona, sed li devus paroli sian gepatran lingvon, la rumanan, kun interpretado.
La tagon post la kunsido Leonard Orban renkontis grupon de svedaj parlamentanoj, kaj instigis ilin paroli la svedan en EU-kunsidoj.
– Uzu vian propran lingvon! li diris, kaj plendis pri la fakto, ke ĉiam pli da svedoj anstataŭe uzas la anglan lingvon en Bruselo. Laŭ li tio minacas la statuson de la sveda lingvo kaj povas kaŭzi miskomprenojn.
Dum la renkontiĝo kun sveda publiko Leonard Orban mem tamen elektis uzi ĝuste la anglan.
En la publiko estis almenaŭ du esperantistoj, la eksa ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin, kaj Hokan Lundberg, aktivulo de E@I. El ili unue elpaŝis Ulla Luin, kiu diris kelkajn vortojn pri la Esperanto-movado. Ŝi petis ke Eŭropa Unio donu pli da atento al Esperanto.
Dum ŝi parolis, Leonard Orban koemcis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas "unupensismon". Li daŭrigis klarigante, ke por EU plej gravas la lingva diverseco, kaj ke EU tial ne volas nek povas subteni unulingvismon.
Al tio Ulla Luin tuj respondis, ke same agas la Esperanto-movado. Ŝi aldonis, ke laŭ ŝia impreso la malgrandaj lingvoj iĝas daŭre pli malfortaj, dum la grandaj lingvoj iĝas pli potencaj. Leonard Orban konsentis, ke la tutmonda situacio estas tia, sed argumentis, ke ene de Eŭropa Unio la minoritataj lingvoj lastatempe ricevas pli da subteno kaj atento.
- Ŝajnas ke ni E-istoj daŭre estas iom miskomprenataj de EU-moŝtoj. Kiu diris ke Esperanto volas unulingvismon? Ja estas tute male. Aŭ ili ne bone aŭskultas, aŭ ili iel *volas* miskompreni la Esperanto-movadon, por havi pretekston ne rilati kun ĝi? Eble indus havi kampanjon en Eŭropo pri "Esperanto - bona bazo por lerni kaj konatiĝi kun aliaj lingvoj kaj kulturoj", komentis Hokan Lundberg poste.
Poste sekvis demandoj pri aliaj temoj, sed la respondoj daŭre estis iom similaj, rakontas Hokan Lundberg: la eŭropaj instancoj ne povas decidi pri naciaj aŭ lokaj aferoj, sed nur doni rekomendojn. EU unuflanke tre subtenas lingvan diversecon - sed aliflanke ne kontraŭas la anglan lingvon.
- Kiam mi havis ŝancon diri ion, mi ne levis Esperanton denove, ĉar Orban jam sufiĉe klare fermis tiun pordon. Mi demandis, kio okazos pri la Maalouf-raporto, kiun nivelon oni celas, dirante ke ĉiuj lernu du fremdajn lingvojn, kaj ĉu eblas daŭre proponi ideon por la onta libro de EU pri plej bonaj spertoj pri lingvolernado kaj instruado, diras Hokan Lundberg.
Responde al tio Leonard Orban klarigis, ke la raporto Maalouf enhavas ĉefe viziojn pri la estonteco, kaj ne estas politika dokumento. La celata lingvonivelo ĉe lernado de fremdaj lingvoj laŭ li dependas de la individuo mem, por kelkaj sufiĉas legado, por aliaj facilaj dialogoj, kaj tiel plu.
- Plej interese por mi estis, ke daŭre eblas proponi ideon por la libro pri lingvolernado kaj instruado. Post la kunsido mi iris al li kaj petis klarigon kiel plej bone sendi ideojn kaj ricevis lian kontaktkarton, kun instigo sendi proponon al liaj kolegoj kiuj poste traktos la mesaĝon. Multaj homoj volis atingi lin kaj ankaŭ ĵurnalistoj, do mi en tiu situacio ne sentis min komforta ekklarigi pri la projekto Lingvolanĉilo, nek doni al li iun paperon pri ĝi. Eventuale ankaŭ E@I kaj ILEI povus kune proponi artikolon pri reta lernado, uzante Edukado.net kaj Lernu.net kiel sukcesajn ekzemplojn?
Laŭ raporto de Hokan Lundberg kaj aliaj fontoj
"Orban klarigis ke la raporto enhavas chefe viziojn por la estonceto /estonteco/ kaj ne estas politika dokumento sed ke li ghojas pri ghia bona disvastigho kaj la intereso pri ghi. li ankau diris ke PAL (Personal Adoptive Language) ne estas realisma afero nun, sed tamen tre interesa ideo/propono."
Ĉi lasta frazo al mi sonas kiel diplomata enterigo de ideo eble dekomence tro PALa.
amike
István Ertl