Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis?

Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis?

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-17 21:53
Abel Montagut esploris la sorton de nefinita romano de Jules Verne, "Voyage d’études" (1903), kaj konkludas, ke la fama verkisto preskaŭ ĝis la fino de sia vivo okupiĝis pri kompleta reverkado de la romano, en kiu Esperanto devis havi gravan rolon. Laŭ la konservita formo, la unua manuskripto de la romano antaŭvidis harmonian, idealan koloniadon en la franca Kongolando, kie Esperanto ludas faciligan rolon por civilizacio kaj komerco. Novaĵoj pri kruelaĵoj kaj ekspluatado en Kongolando devigis lin ŝanĝi sian planon. En sia tria artikolo pri la temo Abel Montagut montras, ke Jules Verne ne disreviĝis rilate Esperanton, kaj ke en skizita nova versio de la romano por Esperanto daŭre estis antaŭvidata grava rolo. Post la morto de Jules Verne pri lia literatura heredaĵo tamen ekokupiĝis lia filo Michel, kaj la mencioj pri Esperanto restis en la nepublikigitaj manuskriptoj.

En la du antaŭaj artikoloj pri Voyage d’études (Esplorvojaĝo, 1903), la lasta romano de Jules Verne, ni konstatis plurajn donitaĵojn.

1. Jules Verne komencis redakti Voyage d’études la 9-an de julio 1903.

2. La aŭtoro konscie interrompis la redaktadon de Voyage d’études post proksimume du monatoj, probable fine de aŭgusto aŭ komence de septembro 1903.

3. La kaŭzoj por ĉi tiu interrompo estis “malfacilaĵoj” kaj “necertecoj” kiujn trovis la aŭtoro, laŭ aserto de la eldonisto, en letero de la 14-a de aprilo 1913 al Michel Verne.

4. La plej probabla kaŭzo de tiuj malhelpoj kaj hezitoj estis ke Jules Verne informiĝis pri la tragika situacio en Kongolando, la scenejo de lia romano: la vera situacio okulfrape kontrastis kun lia jam komencita optimisma pentro, tiel ke la intrigo kaj la roluloj fariĝis rimarkeble neverŝajnaj.

Ĉu Jules Verne decidis definitive forlasi la romanon? Ĉu li plue verkis iamaniere super ĝi?

Ni scias ke Jules Verne havis la intencon daŭrigi kaj fini la romanon. Tio deduktiĝas el la vortoj de lia amiko kaj eldonisto, Louis-Jules Hetzel. Kiel menciite, Hetzel skribis la 14-an de aprilo 1913 al Michel Verne: “mi opiniis, ke mi devas indiki al vi la malfacilaĵojn kiuj haltigis vian patron, malfacilaĵojn kiujn li kalkulis certe solvi en posta momento finpretigante sian verkon” (emfazo de Abel Montagut).

La aserto de Hetzel estas plene fidinda ĉar, krom la eldonisto de Jules Verne, li estis ankaŭ ties granda amiko. Hetzel loĝis en Parizo kaj Jules Verne en Amiens, je trajn-distanco de unu horo kaj duono. Ili ne nur abunde korespondis, sed sufiĉe ofte intervidiĝis por priparoli la eldonajn aferojn. Ni scias ekz. , laŭ letero de Hetzel (25-02-1905), ke la 10-an de decembro 1904 ili havis specifan konversacion en Amiens pri la neeldonitaj manuskriptoj, inter kiuj certe troviĝis Voyage d’études.

Dum ĉi tiu kaj aliaj similaj konversacioj, aluditaj en la sama letero, ili kune planis kaj distribuis la aperjarojn de la manuskriptoj, sekvante la delongan kriterion eldoni du volumojn ĉiu-jare. Se Jules Verne decidintus flankenlasi aŭ tute forgesi la romanon Voyage d’études, tion ja scius Louis-Jules Hetzel, kaj li ne estus skribinta la frazon, kiun ni citis el lia letero de 1913, pri la decidiĝo de Jules Verne solvi la problemojn en sia lasta romano.

Do, fakte ekzistis la intenco de la aŭtoro daŭrigi kaj fini la romanon.

Ĝis kiu grado li povis plenumi tion? Ĉu li havis tempon kaj forton por reokupiĝi pri la redaktado de Esplorvojaĝo antaŭ la fino de 1903 aŭ laŭlonge de 1904? (Ni memoru ke lia sano malpliboniĝis fine de 1904 kaj ke li mortis la 24-an de marto 1905.)

Laŭ siaj asertoj en la lastaj intervjuoj kaj laŭ siaj leteroj dum tiuj jaroj, fakte Jules Verne plue laboris kiel verkisto, kvankam laŭ pli malrapida ritmo ol antaŭe. Li plenkonscie dediĉis sin al sia delonga metio, kiu tiutempe konsistis grandparte je skrupula reviziado de baldaŭ aperontaj libroj, laŭ informoj en liaj leteroj, interalie en tiuj de la 28-a de julio, de la 26-a de septembro kaj de la 12-a de decembro 1904.

Aliflanke, ni havas la retrospektivajn asertojn de la filo. Ekz. la 14-an de septembro 1910, li skribas en letero al Hetzel: “Jam de certa tempo mi okupiĝas pri la tasko malimpliki la romanon [Voyage d’études] super kiu laboris mia patro kiam li definitive ĉesis verki”. Oni scias ke Jules Verne definitive ĉesis verkiste labori je la fino de 1904. Tamen la koncernaj asertoj de Michel ne ĉiam estas precizaj aŭ plene fidindaj, interalie ĉar dum la lastaj vivojaroj de la patro ili loĝis sufiĉe distance.

Sed ĉu ni havas rektajn pruvojn pri la plua laboro de la patro super la lasta romano fine de 1903 aŭ dum 1904?

Por respondi tion, ni deiru de malgranda indico.

Sur la folio DC-DVE (publikigita de Piero Gondolo della Riva en 1996) entenanta la aŭtografan liston de la lastaj verkoj de Jules Verne ekde 1892, ni trovas kiel lastan titolon Voyage d’etudes, kun la indiko: “9-a de julio 1903” inter parentezoj kaj tuj sekve, sen parentezoj, “1er vol.”

Ĉi tiu lasta indiko “1er vol.” (unua volumo) estas grava ĉar ĝi implicas ke Jules Verne en iu difinita momento projektis duan volumon por la romano, kaj tio verŝajne okazis post la ekredakto de la verko en julio 1903, ĉar lia unua plano antaŭvidis nur unu volumon, akorde kun la listo de 17 ĉapitro-titoloj antaŭnelonge (en somero 2008) retrovita de Volker Dehs en la biblioteko de Amiens. La 17-a kaj lasta ĉapitro-titolo tekstas “Concl[usion].” (Konkl[udo]).

Do, se ni konsideras la averaĝan longecon de la ĉapitroj, tiu listo antaŭ la ekredakto de Voyage d’études estis limigita al unu sola volumo.

Ĉu ekzistas iu pli specifa dokumento kiu konfirmus la supre prezentitan hipotezon pri repenso kaj plivastigo de la verko? Jes kaj ne: oni scias ke ekzistis du ĉi-rilataj dokumentoj. Tamen, ili ne konserviĝis. Temas pri dosiero kaj pri (nova) plano por la romano. Sed ili ambaŭ malaperis kaj oni ne certas pli ilia enhavo. Ni konsideru kion ni scias pri ĉiu el ili.

Pri la dokumenta dosiero: ĝi portis la titolon Une ville saharienne (Sahara urbo). Ĝi estis trovita en la tirkesto de la skribotablo de la verkisto post lia morto, kune kun la interrompita manuskripto de Voyage d’études. Pri ĉi tiu trovo informas la ĵurnalisto Émile Berr en Le Figaro de la 3-a de aprilo 1905, paĝo 1, laŭ raporto kun dato de la 1-a de aprilo, ok tagojn post la morto de Jules Verne. La ĵurnalisto akompanis Michel Verne dum ĉi ties unua esplorado en la laborĉambro de la patro. En la tirkesto ili trovis ankaŭ aliajn aferojn, ekz. dosieron por romano titolita Le Bolide ou la Chasse au météore.

Sed la dosiero kiu nin interesas estas Une ville saharienne. Ĝi ne respondas rekte al iu ajn titolo de verko, ĉu planita ĉu publikigita, de Jules Verne. Tamen, laŭ la supozebla enhavo ĝi klare koncernas la lastan romanon. Laŭ la titolo ĝi signifoplene rilatas al la dua parto de Étonnante aventure de la mission Barsac, kiun redaktis Michel Verne deirante de Voyage d’études, kun la helpo de notoj de la patro, kiel li asertas en tiu sama letero de la 14-a de septembro 1910.

Fakte, kiam Michel Verne, finredaktinte la verkon, serĉas taŭgan titolon por ĝi, li proponas al la eldonisto, en letero de la 15-a de novembro 1913, interalie jenajn titolojn: La capitale du désert (La ĉefurbo de la dezerto), Dans les sables du désert (En la sabloj de la dezerto), La ville du crime (La urbo de la krimo), Un bagne dans le désert (Punlaborejo en la dezerto), kiuj okulfrape similas la titolon de la dosiero de Jules Verne.

Ke tamen nek Michel nek la eldonisto proponis rekte Une ville saharienne (Sahara urbo), logike kompreneblas, ĉar la mencio “(la/une) ville saharienne” [(la) sahara urbo] estis tre ofte asignata tiutempe al Tombuktuo (ekz. en artikolo aperinta en la revuo Le Tour du monde en aŭgusto de tiu sama jaro 1913) kaj aliflanke la precizigo “saharienne” estis tro rivela por la legonto.

La dosiero Une ville saharienne de Jules Verne entenis, laŭ la raporto de Émile Berr: “ciferojn, hortabelojn de trajnoj kaj de vaporŝipoj, ĵurnalajn eltondaĵojn, skizojn de roluloj”. Do, ĉi tiu dosiero konsistigis bazon por iu romano aŭ por romanparto, ĉar ĝi entenis “skizojn de roluloj”. Ĝi povus esti la bazo por la repenso kaj pliampleksigo de la lasta romano.

Laŭ tio kion ni scias, la unua plano inkludis neniun disvolviĝon de okazaĵoj en urbo en la dezerto. La provizoraj titoloj por la unua redakto de Voyage d’études en 1903 rilatas precipe al urboj kaj regionoj interne de la franca Kongo, je miloj da kilometroj distance de la dezerto, nome: Madeville (7-a ĉap.), Franceville (10-a ĉap.), Attaque Malaliaque [Malaliaka atako] (11a ĉap.), Brazzaville (12-a ĉap.), En route [Survoje] (13-a ĉap.), Seuls [Solaj] (14-a ĉap.), «Kozambe (15-a ĉap.), Loango (16-a ĉap.), Concl[usion] [Konkludo] (17-a ĉap.). La tuta prikonsiderata scenejo por la romano en sia unua formo situis interne de la tiama franca Kongo. Do, se la dosiero Sahara urbo rilatas al la lasta romano, ĝi implicas gravan redifinon de la agado.

Koncerne la ekziston de nova aŭ repensita plano por la romano ni havas plurajn informojn aliflankajn, ĉi-kaze devenantajn de André Maurel (1863-1943). Ĉi tiu estis ĵurnalisto (kiu kunlaboris en Le Figaro), romanverkisto kaj amiko de Michel Verne. André Maurel parole informis en 1942, estante 79-jara, la prezidanton de la Société Jules Verne, Jean-H. Guermonprez, pri sia kunlaboro kun Michel dum la redaktado de la lasta romano, t.e. Voyage d’études.

Jean-H. Guermonprez raportis liajn vortojn en la kompilaĵo Douze ans de silence (Dek du jaroj de silento), laŭ artikolo en Bulletin de la Société Jules Verne n-ro 123 (1997), p. 51-52. André Maurel rakontis ke Michel kune kun li vizitis en 1913 la respondeculojn de la ĵurnalo Le Matin por proponi felietonan aperigon de la romano, tiam nomata Le dernier voyage extraordinaire (La lasta eksterordinara vojaĝo), poste Étonnante aventure de la mission Barsac (Miriga aventuro de la misio Barsac), redaktita plejparte de Michel, sed kiun li ĉiam atribuis al la patro.

La respondeculoj de Le Matin legis la tekston kaj principe akceptis aperigi ĝin en 1914. Tamen antaŭ ol definitive decidiĝi, ili petis pruvojn koncerne la aŭtorecon, ĉar ili dubis pri la detala kono koncerne kelkajn freŝdatajn inventojn fare de Jules Verne jam antaŭ dek jaroj, konkrete en rilato al senfadena telegrafio kaj al realismaj flug-aparatoj, kiuj aperas en la dua parto de la romano, en konekso kun la urbo en la dezerto.

Necesas memori ankaŭ ke Michel Verne estis trapasinta plurajn sufiĉe konatajn juĝaferojn inter 1909 kaj 1913 pro akuzoj pri falsa atribuo de propraj verkoj al la patro kaj do la ĵurnalestroj bezonis certiĝi pri la aŭtoreco por eviti senkreditiĝon.

Laŭ la persona raporto de André Maurel, Michel Verne, akompanate de li, montris al la prezidanto de la administra konsilio de Le Matin “la planon kaj la unuajn dek kvin paĝojn [de Voyage d’études], krajone skribitajn kaj poste inke reskribitajn laŭ la kutima procedo de Jules Verne, kaj tio sufiĉis por kvietigi la skrupulajn dubojn de la respektinda homo”.

Se la prezentitaj pruvoj sufiĉis por kvietigi la dubojn pri la aŭtoreco de Jules Verne, tio signifas ke tiu plano, eĉ se svaga, inkludis mencion pri la endezerta urbo, kiu, kun siaj inventoj, plenigas la tutan duan parton de la romano.

Por iu ajn kiu legis aŭ ekkonis la enhavon de la romano ne povis manki referenco al la urbo en la dezerto. Tiaj urbo kaj inventoj certe ne aperas sur la komencaj dek kvin aŭ eĉ kvindek paĝoj de la romano, t.e. en la manuskripto de Voyage d’études, kiujn menciis André Maurel. Sekve, se la prezidanto de la administra konsilio de Le Matin estis sufiĉe postulema pri la aŭtentikeco de la verko, ili devis aperi en la samtempe prezentita plano.

Resume, do, oni povas aserti ke Jules Verne plue laboris super la interrompita romano malfermante novan dosieron, kun la titolo Une ville saharienne, por aldona dua parto aŭ volumo kaj skize preparis novan pli vastan planon, kiu inkludis la aperon de urbo en la dezerto kun eksterordinaraj inventoj.

Tamen li ne reokupiĝis pri la redaktado de Voyage d’études (Esplorvojaĝo). Verŝajne li ankoraŭ esploris kaj repensis la verkon, dum la gazetaro kresĉende raportis pri la situacio en la franca kaj en la Leopolda Kongoj (ekz. en februaro 1904: raporto Casement; en marto: fondo de la Congo Reform Association [Kongo-Reforma Asocio]; en julio: dekreto pri internacia esplorkomisiono, kiu eklaboris surterene en oktobro 1904; komence de 1905: preparo de la misio Savorgnan de Brazza...), sed intertempe li ne trovis taŭgan aŭ sufiĉe koheran rakontlinion.

Paralele, li daŭre plenumis siajn skrupulajn reviziajn taskojn, ĝis fine lia malbona sanstato malhelpis lin transiri al la redakta fazo. Kutime li ĝin entreprenis nur kiam li havis ĉion klara pri la komenco, mezo kaj fino de iu ajn prilaborata verko, laŭ liaj detalaj sciigoj ĉi-rilataj en intervjuo de Mary Belloc-Lowndes (1895).

Kiuj estis la plej karakterizaj kaj fundamentaj novaĵoj antaŭvidataj por la sekvo de la romano?

Laŭ tio kion sugestas la titolo Une ville saharienne kaj la probabla enhavo de la dosiero en rilato al Voyage d’études (kaj kromhelpon liveras la letero de Michel Verne de 15-11-1913), la aŭtoro intencis inkludigi en ĝin ankaŭ la negativan flankon de la koloniado, denuncante aŭ interpretante ĉi ties ombrajn aspektojn pere de la karakterizaj roman-rimedoj de la verkisto: bando de krimuloj, urbo de malboneco, elstara(j) fiulo(j)...

Verŝajne li situigus la fonton de la malbono en nekonata urbo en la dezerto, kie iaspeca reĝo aŭ despoto ekspluatus la indiĝenojn. Ilin sklavigocele forrabus en la urbon banditaro de senkoraj subuloj pere de eksterordinaraj flug-aparatoj, farinte senkompatajn raziojn, kun la akompanaj bruligado de vilaĝoj, perfortoj kaj detruoj.

Por komparo aŭ referenco ni vidu superrigarde ĉi tian verkoprocedon kaj antaŭajn similajn fikciojn en pluraj romanoj de Jules Verne.

En la romano Les cinq cents millions de la Bégum (La 500 milionoj de la Begumo, 1879) ni trovas Stahlstadt, la ĉirkaŭmuritan ŝtal-urbon de la militema kaj detruema kemiisto Profesoro Schultze kun 30.000 laboristoj sub diktatoreca kontrolo, krom tio ke la tuta urbo prezentas sekretecon kaj en ĝi kaŝiĝas eksterordinaraj inventoj (priskribo de la urbo en ĉap. 5).

Sekretan kaj izolitan rifuĝejon por krimuloj ni trovas ankaŭ en la romano Face au drapeau (Fronte al la flago, 1896): temas pri la rok-insulo Back-Cup, en la Bermudoj, kie kaŝiĝas proksimume cent rabistoj sub la gvido de Ker Karraje. Tie “bando de divers-originaj deliktuloj, dizertintoj de koloniaj trupoj, eskapintoj el bagnoj, maristoj forlasintaj sian ŝipon, operacis sub timinda ĉefo” (ĉap. 10). Cetere, en tiu ĉi romano ni trovas kidnapon, kiel en multaj aliaj verkoj de Jules Verne, kaj ekuzon de freŝdataj inventoj (submarŝipo, “fulguratoro”) por detruaj celoj.

En la romano Maître du monde (Mondomastro, 1904; redaktita inter 1902 kaj 1903, tuj antaŭ Voyage d’études), interne de la ŝajnvulkano Great-Eyry, en norda Karolino, havas sian ŝirmejon la orgojla konkeranto kiu uzas la ter-mar-ĉielan maŝinon L’Épouvante (La Timiganto) kun la konstanta minaco mastri la tutan teron laŭ sia bontrovo. Kaj en la romano Le phare du bout du monde (Lumturo ĉe mondofino, 1905; redaktita en 1901) senindulga bando de piratoj havas sian bazon de aktivado en fora insulo de Fajrolando, kie ili embuskas por plenumi siajn rabakirojn.

Rekte koncerne Afrikon kaj la ekspluatadon de indiĝenoj, ni unuavice menciu la romanon Un capitaine de quinze ans (Dekkvinjara kapitano, 1878). En tiu ĉi verko, kies agado grandparte okazas en Angolo, sude de Kongo, la aŭtoro en pluraj ĉapitroj emfaze kritikas la homkomercadon kaj la senpopoligajn raziojn ofte gvidatajn de eŭropdevenaj sklavigistoj.

En la 7-a ĉapitro li skribas: post la fino de la razio kaj post la ekbruligo de la vilaĝo, ĉiun indiĝenon pli ol kvardek-jaran oni senkompate buĉas kaj pendumas sur la proksimaj arboj [...] Apenaŭ supervivas, post tiaj homĉasadoj, dekono de la venkitoj.

La sklavigistojn li portretas jene: Certe, la eŭropdevenaj agentoj, plejparte portugaloj, estas nur kanajloj kiujn ilia lando forĵetis, kondamnitoj, eskapintoj el prizonoj, iamaj negristoj kiujn oni ne sukcesis kapti, unuvorte, la feĉo de la homaro.

Aliflanke, en la urbo Kazonndé tiranas la nigra reĝo Moini Loungga, prezentata kiel [...] feroca kronita ebriulo, kiu regas per la teruro kaj vivtenas sin per la naturaĵaj varoj kiujn la homkomercistoj malŝpare liveras al li  (ĉap. 9).

En noto de la 7-a ĉapitro la aŭtoro citas el informoj de la leŭtenanto Cameron:

Por akiri la kvindek virinojn kies proprieton Alvez atribuis al si, dek vilaĝoj estis detruitaj, dek vilaĝoj kun po cent aŭ ducent homoj: sume, mil kvincent enloĝantoj; kelkaj povis forkuri; sed la plej granda parto — preskaŭ ĉiuj — pereis inter la flamoj, estis murditaj defendante sian familion aŭ malsatmortis en la ĝangalo, krom se la rabbestoj pli frue finis iliajn suferojn. [...] Ĉi tiuj krimoj, plenumitaj en la centro de Afriko fare de homoj kiuj fiere nomas sin kristanoj [...], ŝajnus nekredeblaj al la loĝantoj de civilizitaj landoj.

Tia informo tre similas la koncernajn el 1903 (vd. la citaĵon el La Croix, 18 julio 1903) pri la tiutempaj perfortoj, kiujn Jules Verne taksis apartenantaj jam al la paseo kaj kies neatenditaj persisto kaj graveco komence de la nova jarcento malfermis liajn okulojn.

Fine, en romano publikigita en 1901, Le village aérien (Enaera vilaĝo, redaktita en 1896) kies agado situas en teritorio de ambaŭ Kongoj, la aŭtoro kondamnas konkretajn kruelaĵojn, kiujn sendube li ne supozis tiel ampleksaj kiel poste ili montriĝis.

Ĉi-kaze temas pri la Association des chasseurs d'ivoire (Societo de Ebur-ĉasistoj), kies membroj en sia granda plimulto, sub preteksto ĉasi elefantojn, dediĉas sin al mortigado de indiĝenoj kaj, laŭ la diro de la kuraĝa esploristo de la ekvatora Afriko [Stanley, inter 1887 kaj 1889], la eburo kiun ili forportas estas trempita en homa sango (ĉap. 4).

La ebur-ĉasistoj, kun la kontribuo de centoj da banditoj, ĉu indiĝenoj aŭ ne, verdire ne plu mirigas la simiojn, delongajn atestantojn pri la ruinigoj kiujn kulpas ĉi tiuj aventuristoj kaj kiuj kostas tiom da homaj vivoj” (ĉap. 5).

Do, la aŭtoro el Nantes kapablis malnaive fronti la negativan flankon de la homa konduto, specife de eŭropanoj, kaj vigle pentri ĝin kiam necese. Dum la refokusigo de Voyage d’études, Jules Verne probable ekintencis prezenti la tragikajn aspektojn de la koloniado en Afriko sekvante la modelojn de la propra verkotradicio.

Ĉi tion dek jarojn poste efektive plenumis la filo laŭ siaj personaj redakto, kreivo kaj sentemo, kiuj konkretiĝis en Le dernier voyage extraordinaire. Étonnante aventure de la mission Barsac.

Kiun rolon povis ludi Esperanto en tiu nova kunteksto, en la restrukturita romano? Ĉu Jules Verne estus konservinta ĝian rolon kaj funkcion? En la origina Voyage d’études (1903), la internacia lingvo estis destinita faciligi la interrilatojn kun la indiĝenoj kaj verŝajne ankaŭ la liberigon de la du deputitoj aŭ de la tuta misio el eventuala kidnapo, danke al interveno de la kazembeo Razzi.

Ĉi tion sugestas la lastaj ĉapitro-titoloj pensitaj por Voyage d’études (1903) kaj la substreko pri la esperantlingva parolkapablo de la ĉefo Razzi, kune kun ĉi ties ponta perado inter la eŭropanoj kaj la indiĝenoj, laŭ la komencaj ĉapitroj.

Plej verŝajne Jules Verne konservus la aperon de Esperanto, ĉar ĝi estis unu el la originaj elementoj de la romano, kaj la hezitoj kiuj kaŭzis lian interrompon koncernis ne la novan internacian lingvon sed la ĝeneralan situacion de la koloniado.

Fakte, li inke reskribis la unuajn dudek paĝojn de la manuskripto, kaj la inka reskribo ĉe li ĉiam implicis certagradan definitivigon de la unua perkrajona redakto. Nu, en ĉi tiuj dudek paĝoj, fakte la tuta unua ĉapitro kaj pluraj paĝoj de la dua, Esperanto estas menciata kvinfoje, kaj tie aperas trifoje ankaŭ Nicolas Vanof, la rusa fervorulo, disvastiganto de Esperanto, komisiita esplori la disvastiĝon de la internacia lingvo en centra Afriko.

Cetere, oni konas nenian eventualan disreviĝon de Jules Verne koncerne Esperanton aŭ nuligon de lia promeso al la amikoj Tassencourt kaj Delfour: li daŭre restis honora prezidanto de la Amiens’a Esperanto-grupo dum 1904 kaj 1905; liaj nomo kaj adreso (Verne J., 44, bd Longueville) legeblas en la Tutmonda Jarlibro Esperantista de 1904; L. L. Zamenhof lin mencias kiel favoranton de la internacia lingvo en sia letero de la 16-a de februaro 1904 al Carlo Bourlet en rilato kun la Universala Kongreso okazonta en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905; ĉe lia tombo, Gustave Queste en la nomo de la esperantogrupo per parolado adiaŭis la honoran prezidanton.

Eblas supozi, do, ke Jules Verne daŭre prezentus Esperanton en la repensita romano, sed ne en tiom optimisma kunteksto aŭ funkcio kian li ekpentris en la konservitaj 50 unuaj paĝoj de Voyage d’études.

Ĉu la internacia lingvo alprenus novan rolon? Ĉi tion ni povas nur proksimume konjekti kaj imagi. Fakte en la sekvo redaktita de Michel Verne postrestas neniu spuro pri Esperanto aŭ pri Nicolas Vanof. Anstataŭe aperas interesiĝo pri la bambara lingvo kaj, plurlinie, pri la latina, kiun scipovas butikisto en la Sahara urbo, en la dua parto de la romano.

Oni emus imagi ke Esperanto en la restrukturita romano de Jules Verne, krom faciligi la interrilatojn kun la indiĝenoj, povus kunhelpi por la liberigo de la misio kidnapita en la urbo de la krimo aŭ eĉ por la definitiva venko super ĉi tiu urbo...

Sed tio jam subjektivece flugus ekster la kampo de la pri-literatura esplorado.

Abel Montagut
(januaro 2009)



arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-17 19:00
En mia blogo legeblas nun
http://pistike65.wordpress.com/[…]/
nederlandlingva versio de mia chi-tema artikolo el la revuo Esperanto 1053, nov. 1993, p. 182.
Temas pri teksto enkondukanta la nederlandan tradukon de Esplorvojagho, haveblan che UEA:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8123

amike
Istvan Ertl