Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperantistoj planas inunde pepi

Esperantistoj planas inunde pepi

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-16 08:07
Pasintjare en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-a de decembro, Esperanta flago ornamis la retpaĝon de la reta serĉilo Google. Samdate ĉi-jare esperantistoj strebas igi sin videblaj en alia popularega, tutmonde uzata retservo, Twitter. Tio eblos, se multaj esperantistoj sendos Twitter-mesaĝojn kun la vorto "Esperanto". Tiajn mesaĝojn esperantlingvaj Twitter-anoj ofte nomas "pepoj", laŭ la originala signifo de la angla vorto "twitter".

Twitter estas sistemo, per kiu eblas rapide sendi mallongajn mesaĝojn, kiuj kutime estas legeblaj por ĉiuj uzantoj de la servo. La mesaĝoj rajtas enhavi maksimume 140 tajpospacojn, do eblas kompari ilin kun poŝtelefonaj tekstmesaĝoj - kun la esenca diferenco, ke la mesaĝoj en Twitter plej ofte estas sendataj ne al specifa ricevanto, sed al la tuta mondo.

Por uzi la servon necesas unue registriĝi en ĝia retejo, kiu nuntempe haveblas en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj japana lingvoj. Versio en la rusa aperos ene de kelkaj monatoj, kaj eventuale estas planataj pliaj tradukoj de la interfaco.

Post registriĝo eblas sendi kaj legi mesaĝojn ne nur tra la retejo, sed ankaŭ per poŝtelefono, aŭ per specialaj programoj, instaleblaj en la komputilo. Granda parto de la preskaŭ 200 milionoj da registritaj uzantoj tamen uzas la servon ĝuste pere de la retpaĝo, kaj ĝuste tie esperantistaj aktivuloj volas en la 15-a de decembro videbligi Esperanton.

En la dekstra kolumno de la retejo (videbla por ensalutintaj uzantoj) aperas daŭre ĝisdatigata listo de la plej pintaj temoj, kiuj estas diskutataj en Twitter. Se en mesaĝoj de Twitter en la 15-a de decembro sufiĉe multajn fojojn estos menciita la vorto Esperanto, ĝi povos aperi en tiu listo.

Restas vidi, ĉu ekzistas sufiĉe da aktivaj esperantistaj Twitter-anoj por igi la temon "Esperanto" pinta - kaj ĉu la firmao Twitter ial ne decidos bloki la montradon de la vorto "Esperanto". Ja spite la bolantan diskuton pri Wikileaks, la vorto "Wikileaks" lastatempe malaperis el la listo de pintaj temoj.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2010-12-14 15:08

La pepado de Twitter kune kun la laboro de Sinjoro Miyoshi en Parizo, kaj la simpozio de Tonkin, Blonstein kaj aliaj en Novjorko estas tri mirindaj okazajhoj en la mondo de Esperanto-Informado. En la spaco de 24-horoj okazos eble la plej granda mona elspezo kaj “perfingra” laboro de nia Esperanto-historio. (Bonvolu korekti min se mi eraras pri tio).

La Simpozio en Novjorko okazos apud unu el niaj plej valoraj celgrupoj de la Esperanto-Movadoj—tiu de altrangaj, internaciaj diplomatoj.

La anoncoreklamo, kvazau lingvo-bombo, en la prestigha jhurnalo Le Monde atingos tre elitan grupon de francaj kaj europaj politikistoj kune kun estroj de chia koloro.

La pepado en Tvitilo atingos interretanojn tra la tuta mondo, kaj se la projekto sukcese furoros, ghi atingos la videblajn furoro-listojn kiuj raportas pri la plej oftaj pepadoj. Kaj se tiu sukceso okazos, tio povas esti la ekestigo de kromaj raportoj en amaskomunikiloj tra la tuta mondo.

La kresko au la malkresko de la Esperanto-Movado dependas de la kvanto kaj la kvalito de la informado pri Esperanto la lingvo, Esperanto la agado, Esperanto la homoj.

Flanke, iam mi havas la impreson, ke estas multe da centjarighoj kaj aliaj jarighoj en Esperantujo, kaj ke ni, la modernaj Esperantistoj, shatas celebri tiajn datrevenojn. Sed anstatau festi nur la daton mem, chu ne estus ankau bone strebe kompreni kiamaniere tiuj homoj antau cent jaroj sukcese INFORMADIS pri Esperanto?

Morgau, la 15an de decembro, ghuste en Parizo, Novjorko kaj Tvitilolando okazos io simila. Dankon kaj gratulon al Sinjoro Miyoshi, Humphrey, Neil, Tonjo del Barrio kaj al Henri Masson kiuj konceptis kaj plenumadas la modernan informadon por Esperanto.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
aldone
aldone diras:
2010-12-14 16:01
"La kresko aŭ la malkresko de la Esperanto-Movado dependas de la kvanto kaj la kvalito de la informado pri Esperanto la lingvo, Esperanto la agado, Esperanto la homoj."

La "inundo" de la mondo per la vorto "Esperanto" memorigas min pri la "inundo" de la monmerkato per usonaj dolaroj fare de la federacia banko de Usono. Ambaŭ "inundoj" estas tre dubindaj aferoj. Ili montras ke oni ne plu scias kiel normale influi la medion, sed ke oni serĉas solvon kvazaŭ dronigante ĝin.

Sed tia inundo estas formo eble iom pli milda ol "la bruligita tero" je la fino de milito. Ĝi montras senesperon. Ĝia fiasko estas certa.

Vi nun parolas pri la kresko de la Esperanto-movado, ne pri la kresko de la lingvo Esperanto. Ĉu tio estu truko por starigi aliajn kreskokondiĉojn ol por la lingvo? Se la movado estas io apud la lingvo, ekz. por politikaj celoj, mi konsentas. Sed tia movado ne interesas min. Por mi la sola celo de Esperanto-movado povas esti la disvastigo de la lingvo. Kaj tion oni ne atingas per "inundado" de la medio, sed per lingvaj projektoj kiel ekz. tiu pri la Esperanto-urbo en Sicilio. Sed tio postulas alian laboron ol pepi la vorton "Esperanto" en la mondon.

Kaj se vi mencias diplomatojn kiel celgrupo: Ili ne estas decidantoj. Kaj eĉ se la monsumo elspezata por anonco en "Le Monde" aperas al ni grandega, ĝia efiko ne estos multe pli ol "furzo en la vento", ĉar mankas al ĝi konkreta bazo. Mi ege bedaŭras tiun misinveston.
aleks
aleks diras:
2010-12-14 17:51
Saluton Dennis,
en via listo de gratulindaj homoj vi forgesis unu el plej gravaj: Renata Ventura, la brazilan instigantinon de la pepo-kampanjo en Twitter. Ve ! :(

Cetere, mi komprenas, ke vi skribis "Parizo" simpligocele por paroli pri "Francio". Al mi, parizano, tio ne gravas, male :) sed al neparizanoj, estas iomete insulte egaligi Francion kaj Parizon.

Vi devus aldoni en vian artikolon kio povus/devus esti la celoj de tiuj diversaj kampanjoj.

Pri la anonc-reklamo en Le Monde: Kion signifas "atingos tre elitan grupon..." ? Ke ili ekvidetos unu- aux du-sekunde la pagxojn kaj tuj kolere turnos la pagxon, por retrovi veran jxurnalistan enhavon ? Cxu vi scias, cxu okazos iu gazetara kampanjo en Francio fare de la franciaj esp-istoj, aldone al la reklampagxoj en Le Monde ?
javergara
javergara diras:
2010-12-14 19:50
Dennis kompreneble pravas pri la informa valoro de la planata Twitter-pepado. Kiel jam multfoje emfazite, tiu bela elstarigo de la Zamenhof-tago en pluraj landaj versioj de Guglo absolute senprecence altigis la retserchadon pri Esperanto, ghuste antau unu jaro, lau la bildo kiun montras la servo Google trends:
http://trends.google.com/tr[…]all&date=all&sort=0

Mi memoras ke jam tiam la teamo de lernu.net gaje raportis pri granda plimultigho de vizitoj.

Espereble la nuna iniciato efikos simile au ech supere. Kaj jen la alia demando: chu la nuna stato de nia afero montrighos sufiche alloga por la novaj alvenintoj?

dennis
dennis diras:
2010-12-18 15:42

Lau raporto hodiau de la Esperantic Studies Foundation (ESF), post la simpozio de Novjorko, jhurnalisto demandis al George Soros, chu li ankorau memoras iom da Esperanto.

Soros respondis, “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Ne multe da semajnoj antaue en Francio, dum sia prelegvojagho por prepari la dupaghan anoncon en la prestigha jhurnalo Le Monde, Sinjoro Miyoshi deklaris, "Ĉu guto traboras la monton granitan ?"

La dirajhoj de Soros kaj de Miyoshi estas okulfrape koincidaj. Estas certe, ke ambau devenas de proverbo de Zamenhof, tamen, kial tiuj tre similaj frazoj estis utiligitaj de ili? Tute hazarda koincido?

Miyoshi utiligis publike la vortojn de Zamenhof unue, Soros sekvis kun la tuta zamenhofa proverbo. Shajnas, ke Soros eble informighis chi-jare (au en antauaj jaroj) pri la anonco de le Monde unue, kaj poste iom profundighis per la helpo de asistanto, ekkonante la prelegvojaghon de Sinjoro Miyoshi. Eble jes, eble ne.

Chiaokaze, mi opinias, ke Sinjoro Soros povas aparteni al tiuj kiuj rimarkis kaj memoras la chiujarajn reklamanoncojn de Sinjoro Miyoshi pri Esperanto en la jhunalo Le Monde.

Chu la lingvo-bomboj de Sinjoro Miyoshi en Parizo audighas ankau en Novjorko?

Kvankam, ke mi mem dubas pri mia konjektado supre, chu iu alia havas klarigojn por la koincidaj vortoj de Soros kaj Miyoshi? Nur hazarda koincido?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
dennis
dennis diras:
2010-12-22 02:13

(Karaj legantoj de LF, Jen mesagho de Etsuo Miyoshi, kiu deziras, ke ghi aperu en la komento-kolumno – Dennis Keefe)
 
Dum la lastsemajna Simpozio de Novjorko, Sinjoro Soros diris: “Guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan.”
 
Se li kredus kaj sentus, ke “cxia mavajho fontas el la lingva malegaleco”, monda richulo kiel li povus renversigi "la monton granitan" tuj per semajne dauxra reklamajho en 100 prestighaj jhurnaloj tutmonde.
 
Mi pensas, ke tia multe pli vasta reklamado de Soros estus miloble pli efika kaj forta ol mia guto, kiu por mi signifas grandegan monon.

kore,

etsuo
Tonyo
Tonyo diras:
2010-12-14 22:39
Mi deziras kuraĝigi homojn aliĝi al tiu ĉi kampanjo. Ĝi estas tre facila, kaj ne postulas enmeton de personaj informoj nek aliaj komplikaĵoj. Ĝi permesas sinesprimadon, disvastigadon, kaj senperan kontakton kun multaj esperantistoj, veteranaj kaj komencantaj.

Por la Tago de Zamenhof, oni enmetu simbolon # antaŭ la vorto Esperanto. Ĝenerale tio ne nepras, sed nun tio faciligas la rekonon fare de aliaj tŭiterantoj kaj de Tŭiter mem.

Kaj, jes, kiel diris Aleks, oni nepre agnosku la laboron kaj la kuraĝigon de Renata Ventura, la motoro malantaŭ nia kampanjo.
dennis
dennis diras:
2010-12-15 04:46

Hodiau estas la 15a de decembro, kaj por tiuj kiuj emas, bela tago por meti #Esperanto en mesaghoj de Tvitilo. Kaj kiel Tonjo diras, alighi al la kampanjo ne estas komplika afero.

Mi pardonpetas, ke en mia mesagho, mi ne agnoskis la motor-rolon de Renata Ventura! Estas bone, ke ni ekkonu la iniciatintojn kaj organizantojn de movadajhoj, ne tiom por gratuli, sed por LERNI de ili, demandi kiamaniere ili sukcesis starigi movadajhon.

Jose Antonio memorigas nin pri la pozitiva rilato inter la Guglo-anonco lastjare kaj la kresko de vizitoj en la retpagharo www.lernu.net Tiu konstato subtenas la generalan principon de merkatiko, ke la kvanto kaj la kvalito de informado rilatas la kreskon au malkreskon de rezultoj. La Gugla fenomeno, kiel la Tvitila chefe rilatas KVANTON. Tamen, ni sciu, ke kvanto estas nur unu pasho, bezontas, kaj ech multe pli, KVALITO.

Anton eble surprizighos, ke mi multe kunsentos kun li pri kelkaj el liaj ideoj, tamen mi ne vortumus ilin en la sama maniero. Jes, la monsumo rilate la anoncon en la jhurnalo Le Monde estas inunde-granda kompare kun aliaj monsumoj en la historio de la Esperanto-Movadoj. Tamen, tiu sumo ne estas granda kiam oni komparas ghin kun la mono utiligata de Mikrosofto, Kokakolao, kaj McDonalds.

Rilate la Guglo-Ekaperon lastjare, Jose Antonio kaj mi kompreneble esperas, ke Tvitilo donos similajn, bonajn resultojn. Iasence estas la laboro de Esperantisto esperadi, chu ne? Mi tamen komprenas la dubojn de Anton, kiam li pensas, ke tiu vorto-inundo certe fiaskos.

Jose Antonio prave esperas, ke EBLE estos bona rezulto. Anton, mi pensas, rigardas la probablecon de tiu sukceso tre malalta. Mi konceptas la tuton kiel entreprenikan laboron: ke oni provu, poste konstatu, poste lernu, poste plibonigu, poste relanchu la aferon ghis kiam ghi fruktodonos.

Vidu, estas homoj kiuj ege SHATAS tvitil-anonci. Estas aliaj homoj kiuj ege shatas verki artikolojn pri internaciaj temoj en Tlaxcala. Ni lasu kaj kuraghighu tiujn kiuj volas fari ion konkretan por Esperanto. Eble ne estas mia stilo nek la via, sed tio ne gravas. De tempo al tempo estas bone ne pensi kiel politikistoj kiuj volas gajni en vochdonado, sed pensi kiel subtenantoj de demokatio, kiuj volas, ke chiuj esprimu sin, ech se iliaj ideoj ne estas oportunaj.

Nenio pli bona por la Esperanto-Movadoj ol tiuj homoj kiuj shatas labori kun siaj hobioj kaj intereso-centroj kerne au malkerne de la Movadoj. Ni devenas de malsamaj landoj, malsamaj kulturoj, malsamaj studoj, malsamaj vivspertoj, do ni ne provu samideanigi chiujn je chiaj movadajhoj.

La komentoj de Aleks, kiel chiam, estas bonvenaj. Li ekeniras pli profundan analizon de tio kio okazas kiam “elitulo” ekvidas anoncon pri Esperanto en la paghoj de Le Monde. Mi plene konsentas kun li, ke tiaj analizoj bezonatas. Tio estas fundamenta parto, parenteze, de Merkatiko. Tion ni pristudas en kurso nomata angle “Consumer Behavior,” kaj se mi audacas traduki tiun terminon: “Psikosociologia Analizo de Achetado.”.

Nun iom sherce, pri la simpligocela utiligado de la urbonomo Parizo, fakte mi celis uzi la nomon de la chefurbo. Mi mem havas domon en Francio, sed mi iel hezitas uzi la nomon de mia vilagho, tamen mi provos en nova titolo “Tvitilolando, Parizo kune kun Lepetitjaillyentouillono, Novjorko kaj Informado.” Aleks, pardonu! Mi shercas! Vi pravas, sed oni devas vortigi konceptojn rapide, chu ne?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
aldone
aldone diras:
2010-12-15 05:49
Necesas klare distingi inter propagando kaj merkata komunikado en merkatiko. Propagando celas disvastigi ideojn (plej ofte politikajn), dum merkata komunikado celas almerkatigi produktojn. La diferenco inter ambaŭ estas kvazaŭ kiel inter tago kaj nokto: Dum ideo estas io kio ankoraŭ "ŝvebas en la nuboj", produkto ofertas konkretan utilon je kalkuleblaj kostoj. En la E-movado oni evitas la vorton propagando kaj parolas pri "informado", sed esence temas pri propagando.

Kaj ŝajnas esti dogmo ke "informado" ĉiam estas plej grava. Mi jam plurfoje montris ke rilate al Esperanto necesas pli da konkreta laboro en projektoj ol blovi iujn sloganojn en la venton. Ne surprizas min ke la aktuala ideo pri "pepado" venas el Brazilo. Tie Esperanto apenaŭ havas praktikan signifon sed ideologian. Kaj estas logike ke ideon oni disvastigu per tiu moderna propagandilo Twitter.

Sed ĉio tio estas nur sintrompo. Tio okazadas nun jam dum jardekoj. Ĝi estas vualilo por kaŝi la nekapablon konkrete labori por Esperanto. Ĝi celas vivteni iluziojn por teni adeptojn. Sed tio ne servas por kultivi la semon de Esperanto. Vekiĝu!