Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo
La solenaĵon gvidis Osmo Buller, direktoro de la Centra Oficejo. La kortuŝitan festaton salutis unue per propra poemo Probal Daŝgupto, prezidanto de UEA. La feston daŭrigis la du redaktoroj de la eldonaĵo; Ulrich Lins kaj Detlev Blanke donis trarigardon pri la artikolkolekto, malkaŝis kelkajn sekretojn de la redaktolaboro. La poemo de Zamenhof "La vojo" estis elstare prezentita de Vera Blanke.
La estraro de UEA, kies anoj alvenis al Roterdamo por kunsido, kune kun la redaktoroj kaj kunlaborintoj de la festlibro transdonis la donacon al Humphrey Tonkin, kiu en siaj dankvortoj nomis kelkajn neforgeseblajn etapojn de sia movada agado, dankis la kunvenintajn kaj malĉeestajn kontribuintojn kaj primemoris tiujn samideanojn, kiuj ne plu estas inter ni.
La bonetosan kunvenon fermis modesta tostado, post kiu komenciĝis
la vendado kaj dediĉado de la librego kaj amikaj interparoloj de la
ĉeestantoj.
Mi mem ĝojis ĉeesti tiun historian kaj neforgeseblan eventon
kaj kun ĝojo venis hejmen kun la pli ol 900-paĝa legaĵo, certe sufiĉa
por la sekvaj monatoj, kiam mi laŭdezire povos vagadi en la ĉapitroj
legante pri esperantologiaj, lingvopolitikaj, interlingvistikaj,
historiaj, primovadaj, strategiaj kaj literaturaj temoj, ĝuante
artikolojn pri aplikebloj de Esperanto kaj anekdotojn, memoraĵojn pri
profesoro kaj kolego Tonkin, tiom multflanka kaj multfara fenomeno de
nia movado.
Mi, ankaŭ kiel redaktoro de www.edukado.net, paĝaro kies
ekesto kaj 8-jara funkciado povis okazi danke al la maksimuma subteno
kaj financado de ESF, kies direktoro prof. Tonkin estas, ŝuldas al li
multon.
Dankeme pro la eblo kiun mi havis "arte kunlabori" kaj, helpe de subteno de ESF, kunlaborigi kaj helpi instruantojn de la internacia lingvo, mi mem - per detala raporto pri la paĝaro kaj ties atingaĵoj - lasis memorŝtonon en la festolibro.
Momente eblas neniu pli profunda analizo de la librego, kaj
mia recenzo finiĝu per tio, ke mi "blinde" sed kun plena respondeco
kuraĝas vin inviti al kleriga kunlegado kaj kunĝuo de diversaj eroj de
la mejloŝtona libro.
Katalin Kováts
redaktoro de Edukado.net