Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / George Soros ĉeestis simpozion de UEA

George Soros ĉeestis simpozion de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-25 22:24
Nekutime grandan publikan atenton ricevis la ĉi-jara simpozio de la Novjorka oficejo de UEA, kiun ĉeestis la mondfama miliardulo George Soros. Unu el la programeroj dum la simpozio estis prezento de angla traduko de la verko "Modernaj Robinzonoj", verkita en Esperanto de la patro de George Soros, kaj unue aperinta en la jaro 1923. Dum la simpozio montriĝis, ke George Soros mem junaĝe parkeris poemon de Zamenhof.
George Soros ĉeestis simpozion de UEA

Foto: UEA

La titolo de la ĉi-jara Novjorka simpozio de UEA estis "De Zamenhof al Soros". La aranĝon partoprenis sepdeko da homoj, kaj la iniciatinto de Esperanto mem ĉeestis en la formo de nova anglalingva biografieto, tradukita kaj redaktita versio de la pli ampleksa esperantlingva verko, verkita kaj eldonita de Aleksandr Korĵenkov antaŭ du jaroj.

Ralph Dumain prezentis studon pri usonaj gazetaraj artikoloj, aperintaj okaze de la vizito de Ludoviko Zamenhof en Usono, lige kun la Universala Kongreso en Vaŝintono en 1910, kaj la dokumentfilmisto Sam Green prezentis malnetan version de sia aperonta filmo pri Esperanto.

Atenton de ĵurnalistoj altiris precipe la ĉeesto de George Soros, kiu venis al la fina parto de la aranĝo por partopreni la lanĉon de la angla traduko de la libro Modernaj Robinzonoj, verkita de lia patro Tivadar Soros (Teodoro Schwartz) post longa militkaptiteco en Siberio post la unua mondmilito.

Survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeŝto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanĉis la revuon Literatura Mondo. Jam pli frue aperis diverslingvaj tradukoj de lia alia konata verko, Maskerado ĉirkaŭ la morto, pri la nazia okupacio de Hungario.

La ideo traduki al la angla ankaŭ la pli fruan verkon de Tivadar Soros aperis antaŭ pli ol dek jaroj, rakontas la tradukinto, Humphrey Tonkin:

- Mi faris la tradukon en 1999 laŭ peto de la familio Soros por kontentigi ilian scivolon pri la enhavo. Mi aldonis iom longan enkondukon kaj notojn. Ni de tempo al tempo interŝanĝis ideojn pri eventuala aperigo, sed nur relative lastatempe venis propono el Italio, ke oni faru italan tradukon kaj utiligu miajn enkondukon kaj notojn. La tradukon faris Margherita Denti (Margherita Bracci Testasecca) kaj la libro aperis ĉe eldonejo Gaspari pasintan aŭguston. Mi proponis al Mondial mian tradukon en la anglan, kaj tuj ricevis la permeson de la fratoj Soros, kiuj verkis antaŭparolojn.

Libera Folio: Kia estis la rilato de la familio Soros al la plano?

- Kiel vi scias, mi tradukis ankaŭ la verkon Maskerado ĉirkaŭ la morto en tiu sama periodo. Ĝin la familianoj decidis preskaŭ tuj aperigi. Ĝi aperis unue en tre sukcesa brita eldono en la jaro 2000 (ĝi estis felietone prezentita en du grandaj britaj taggazetoj kaj ankaŭ kiel libro), kaj en 2001 (bedaŭrinde en sama monato kiel la atako kontraŭ World Trade Center) ĝi aperis en Usono. Oni nun planas reeldonon. Ĉion ĉi mi mencias por klarigi, ke ambaŭ fratoj - Paul (la pli aĝa) kaj George - aktive interesiĝis pri mia laboro, kaj mi faris plurajn intervjuojn k. s. kun ili pri la patro.

Libera Folio: Kial vi mem opinias la nunan verkon inda je atento?

- Ambaŭ verkoj montras eksterordinarajn kuraĝon kaj inventemon - interesajn en si mem, sed ankaŭ kiel ŝlosilojn al la karaktero de ambaŭ fratoj (Paul estas tre sukcesa inĝeniero kaj entreprenisto).

La freŝa angla traduko, aperinta ĉe la Novjorka eldonejo Mondial, enhavas antaŭparolojn de ambaŭ fratoj Soros. La lanĉon de la verko dum la simpozio de UEA en Novjorko ĉeestis George Soros kaj lia filo Jonathan. George Soros parolis dum deko da minutoj pri sia patro, kaj pri la rolo, kiun Esperanto havis en lia propra vivo. Li plu memoras renkontiĝojn kun esperantistaj literaturistoj, okazintaj dum lia frua infanaĝo en Budapeŝto. Kiam li venis al Britio en 1947, li tuj kontaktis lokajn esperantistojn kaj ricevis helpon de tiuj.

Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al George Soros, ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro.  Senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.” 

Raportoj pri la simpozio aperis ne nur en esperantistaj retejoj, sed ankaŭ en la angla, interalie en la retejo de New York Times. Libera Folio publikigas tradukon de la teksto.


En la artikolo estis uzitaj informoj el raporto de ESF

arkivita en:
rdumain
rdumain diras:
2010-12-19 00:29
Dankon pro mencio de mi & Sam Green. Mi mem kaptis la foton el Facebook-paĝo de UEA. Vi forgesis mencii preleginton Esther Schor, kies temo estis Zamenhof & la futuro.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-19 01:27
Pri la sinteno de G. Soros vidalvide de Eo troveblas jena informo
https://groups.google.com/[…]/a69f43bc1a05edd8?hl=de
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-12-19 02:29
George Soros estas homo. Li povas ŝanĝi siajn ideojn laŭ novaj spertoj. Mi jam dufoje foriris de Esperanto. Mi ne malamis Esperanton sed mi troope okupiĝis pri mia laboro. Finfine mia vivkunulo, brazilano, ekstudis ĝin kaj mi revenis al la grego. Mi retrovis la riĉecon de la Esperanto-komunumo. En Facebook mi estas superverŝita per E-parolantoj kiuj volas esti miaj "amikoj". Mi diskutas ĉitie, ĉe esperanto.com kaj ĉe esperantujo.com. Mi legas "Le monde diplomatique en esperanto" (ĝojiga lingvaĵo!)kaj korespondas kun homoj en la tuta mondo dank al la interreto.
Kiu scias? Eble la 80-jara George Soros retrovos sian verdan koron. Eble ne. Sed lia ĉeesto por kapitalistema kaj kapitalismema tagĵurnalo (New York Times) estis okazo skribi pri Esperanto. Mi persone kredas ke pere de la TTT nia lingvo prosperos. Sed ĉiu mencio pri Esperanto en publika ĵurnalo etpaŝe antaŭenigos nian komunumon.
Mia vivkunulo arde ŝatus vivi en fizika proksimeco de aliaj Esperantistoj. Ni atente legas pri la klopodoj en Macaro (Sicilio) [Mazara del Valle] fariĝi plua Esperanto-urbo en Eŭropo kaj ni ekrevas pri translokiĝo tien. Ni eble partoprenos la italan kongreson tie. Eble niaj revoj forflugos papilieske se la klopodoj tie velkas. Eble ni translokiĝos al Brazilo por instrui Esperanton en la publikaj lernejoj aŭ al publiklernejaj instruistoj.
Interdum mi interesigas miajn universitatajn studentojn pri Esperanto ĉar la plimulto da ili unulingvas kaj malagnoskas la mondon ekster Usono.
Tonyo
Tonyo diras:
2010-12-19 17:01
Alia versio pli facile legebla (kaj eventuale komentebla) de la deklaroj de Soros rilate al Esperanto, troviĝas tie ĉi:
http://www.ipernity.com/blog/tonyo/94248

Atentu tamen, por eventualaj reagoj, ke ligo de Soros al Esperanto ne estas universale konsiderata pozitiva afero. Pri tio, en Libera Folio mem:
http://www.liberafolio.org/[…]ma-akuzata-pri-esperantismo
dennis
dennis diras:
2010-12-19 02:37

Estas eble malfacile trovi la komentojn en Libera Folio (pro vorto-milito pri la ekstermovada temo Mezoriento ), sed dum tagoj mi provis substreki la gravecon de la Simpozio de Novjorko, la ekaperon de reklamo-anonco en la jhunalo Le Monde, kaj la entreprenikan provon che Tvitilo.

Nun la temo estas la Simpozio de Novjorko. Estas bona momento lerni pri tiu sukceso, bona momento konsideri la interrilaton de chiaj informado-agadoj, kaj bona tempo pripensi kiamaniere ni povas antauenigi la plej bonan internacian lingvon en la mondo, tio estas, Esperanton.

Unue, la strategio en Novjorko estas brila. Tutsimple brila. La longdaura priatento de la fakto, ke unu el la plej famaj homoj en nia mondo estas denaska Esperantisto, la verkado de libro kiu rekte rilatas lian familion, la starigo de agocentro apud la Unuighintaj Nacioj, la chiutaga laboro de Nijl Blonstein, kiu en tempospaco de jaroj kontaktis pli ol cent au ducent diplomatojn en Novjorko, la nealtruda informado-proceso, la ekkunrilato kun Sam Green, kaj la listo povas daurigi.

Due, ni povas esti certaj, ke Humphrey Tonkin klare vidas la interrilaton kun aliaj signifaj partoj de la strategio antauenigi Esperanton. Estas evidenta la rilato inter ESF kaj la nuntempa okazajho, ekzemple. Tiu rilato povas aldoni fruktojn ne nur en la baldaua estonteco, sed en la longdauro.

Trie, la shanco por kromagado, chi foje ne de la desupra nivelo, sed de la desuba, rapide vidighas pro la lokigo de la du artikoloj en la prestigha jhurnalo New York Times. Unu artikolo lokis en la rubriko Novjorko-Regiono, alia en la rubriko DEALBOOK.

La regiona artikolo, ni nomu ghin urba, preparas la vojon por varbi novajn gelernantojn al Esperanto-kursoj en la urbo Novjorko mem, kaj en la retejo www.lernu.net. Aliflanke, la DEALBOOK artikolo, kvankam multe pli mallonga, glatigas la vojon al tre elita celgrupo. Mi klarigos.

DEALBOOK estas vidata kaj legata de longa listo de homoj kiuj havas la tielnomatan MBA-diplomon (magistra diplomo pri komerco – mi dirus: magistro pri estrado). Tiuj homoj elvenas el Harvard, Stanford, MIT, kaj kvindeko da aliaj elitaj universitatoj tra la mondo. Ili estras la tielnomatajn financajn produktojn (kaj parenteze, lau mi, havi tiajn elstarajn cerbojn ghuste en tiu financa laborkampo ne estas bona por ekonomia justeco en nia mondoo).

La DEALBOOK celgrupo ege valoras lau monvidpunkto, char kelkaj el ili estas samstrangaj kiel mi kaj vi, do, kiel la Esperantistoj. Aldone al tio, kelkaj el ili estas jam filantropoj kaj daure serchas organizojn por eventuale kunlabori au kunhelpi.

Mi NE rekomendas, ke oni rekte petu helpon de ili! (Tiurilate, mi povas verki longan artikolon pro kio mi pensas, ke tro da Esperantistoj estas tro agresemaj rilate la prezentadon de nia lingvo) La bona maniero, lau mi, estas prezenti al ili la eblon lerni Esperanton – al ili, al iliaj infanoj. Kaj la plej bona maniero kiun ni havas ghis nun en Esperantujo por varbi novajn lernantojn estas prezenti Esperanton dum Lingva Festivalo. Do, nerekta metodo en nerekta metodo (mi parolas pri strategio kaj merkatiko kaj NE pri Andreh Cseh chi tie!).

PS – Chu ni povus eble havi militpauzon en la vorto-milito pri la Mezoriento? Au eble, prefere, chu la verkisto-batalantoj povus translokigi vian batalkampom eble al Tlaxcala, char mi kredas, ke Tlaxcala estas speciale farita por tiaj bataloj, dum Libera Folio estas starigita por pritrakti temojn kiuj rilatas la Movadojn de Esperanto.

Kore dankas,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
esperanto
esperanto diras:
2010-12-20 16:49
Mi ne certas, chu tiom indas grandskale distrumpeti la "sorosan miraklon" de NY kaj chu chiuj e-istoj estus tiom felichaj pri tio, pro diversaj kialoj:
- Kiel sciate, kiel daure tre aktiva borsa spekulanto Soros apartenas al unu el la plej kontestataj figuroj de la mondo. Do, utiligi lin kiel etikedon por Eo eble ne plachas al chiuj e-istoj, despli ke, lau Korjhenkov, la plimulto de la e-istoj ne estas admirantoj de la usona vivstilo kaj de la kapitalismo.
- Char Soros evidente celas detrui la euromonon, oni ne povus utiligi lin kiel referencon en EU, kie la e-istoj volas "enkonduki" Eon.
- Se honeste raporti pri Soros, oni devus diri la tutan veron pri lia rilato al Esperanto. Kaj tiun veron ni konas.

Do, antau ol apliki la chinan propagandan modelon, necesus konsideri chiujn tiujn faktojn.

Lau mia kompreno Soros aperis unuavice por omaghi al sia patro kaj por akcepti la libron, kaj tute ne por esti "misuzata" kiel apoganto de Eo au simile. Pro tio mi iom miras, ke entute li aperis en tiu arangho.
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-20 22:26
Klare ke Soros ne estas chie kaj chial admirinda figuro, sed chu ni havas grandan elekton :-(
Chu pli bonis kiam Fidel venis embarasi nin en 1990?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-12-21 00:35
Kiam ni titanis, chandris, bovis kaj fidelis tio sufichas, lau mi. Kiel Eo-movado mi ne volus esti denove kastrita. Eble ni lernu el tiu sperto kaj ne soru denove.
dennis
dennis diras:
2010-12-20 15:59

La ekapero de George Soros dum la Esperanto-Simpozio organizita de Humphrey Tonkin kaj Nijl Blonstein estas ekzemplo de pozitiva pasho por la informado-strategio de la Esperanto-Movadoj.

Tiu mallonga parolado de Sinjoro Soros sufichis por estigi du blogstilajn artikolojn en la prestigha Novjorka jhurnalo The New York Times. Unu blogero metighis en la rubriko pri urbo-eventoj, kaj la alia pri borsaj aferoj.

Kiel Stefano Keller rimarkigis per retmesagho antauhierau, la originalaj blog-raportoj jam estigis krommenciojn en aliaj retnovajhejoj. Tio estas sekva, bona pasho. Notindas, ke la krommencioj au devenas de la borsoblogo, au de la urbo-blogo.

Tamen tiuj sekvaj anoncoj, lau mi, estas tro malfortaj. Ne estas bildoj. Ne estas komentado. Estas nur listigo, ekzemple, de citajhoj, almenau en la kvin kiujn mi retvizitis. La resonado de la evento en Novjorko nuntempe ne sufichas, sed eble espero restas por resonigi ghin pli forte.

Tiu espero ne estas en la kutima sinteno de ni Esperantistoj, kaj la Muzeo-Modelo de UEA, kiuj kutime atendas kaj atendadas, ke ia miraklo okazos. Mirakloj nur malofte okazas, do nia espero estas en la konkreta, aktiva agado de Esperantistoj kiuj scias fari ion kun novajhoj kaj publikaj rilatoj.

Jam tio komencighas. Mi jam menciis la bonan pashon de Stefan Kellar, sed ankau videblas la lerta strategio de Brian Barker kiu metis allogajn komentojn en pluraj interretejojn, ekzemple, en la retejon the Business Insider. Krome, shajnas, ke Brian helpis instigi al Nijl por fari filmeton kaj meti ghin en la filmejon Youtube. Brian uzos tiun filmon en venontaj monatoj por antauenigi Esperanton, eble per EsperantoLobby.

Mi pensas, ke pluraj, pliaj pashoj farendas. Ni devas lerni de tiuj kiuj jam sukcesis publikigi artikolojn nacilande por Esperanto en antauaj jaroj. Estas Ian Fantomo de Britio; estas Germain Pirlot de Belgio; estas probable Lu Wunsch-Rolshoven de Germanio. Estas Emilio Cid de Brazilo. Probable estas multe, multe pli. Kaj mi pensas, ke ili volonte kundividos siajn sukcesajn spertojn.

Estas nepre, ke ni lernu, ke bona strategio ne estas la ekapero de nur unu favora evento, sed ghi estas la starigo de tuta serio de postaj kromagoj kiuj plifortigas la impreson kaj la valoron de tiu unu favora evento. Sukcesa strategio ne estas punkto en spaco, ghi estas rapide disvolvighanta sistemo kies partoj interrilatas kaj sin fortigas sinergie.

Mi esperas, ke kelkaj kiuj legas chi tion havos siajn proprajn ideojn kiel utiligi la ekaperon de Soros kaj Esperanto en la blogejo de la New York Times. Ni elvenas el multaj landoj, el multaj vivspertoj, el multaj edukofakoj. Estas nature, ke ni NE interkonsentos pri la ghusta vojo, kaj chiaokaze, mi profunde kredas, ke ne estas unu ghusta informado-strategio. Tamen, ni devas memori, ke sistemo, sinergio kaj strategio estos multoble pli efika ol fulmodaura punktoreago au de Muzeo-Modelo.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
limako
limako diras:
2010-12-20 16:28
Se oni volas aperigi artikolojn en la ĵurnaloj apenaŭ necesas fari ion notindan. Kiam la aliaj novaĵoj iutage estas malmultaj, ili ĉiam serĉas aferojn por aperigi. Sed necesas fari ion -- gastigi prelegon, iri eksterlande, aŭ simple renkonti semajne. Kaj helpas se vi sciigas la ĵurnalistojn pri tio kion vi faras. Se vi lernas kiel verki gazetaran anoncon, vi povas verki la plimulton de la artikolo por ili.

Artikoloj ĉe ni okazis pro nia loka klubo kaj pro tio ke oni facile povis kontakti nin. Jen artikolo pri kiam José Antonio Vergara vizitis nin:
  http://www.amherstbulletin.com/story/id/81578/

Jen artikolo en la studenta ĵurnalo ĉe mia universitato:
  http://dailycollegian.com/[…]/

Kaj jen artikolon kiu aperis en Bostona ĵurnalo:
  http://thephoenix.com/boston/life/74918-you-say-what/

aldone
aldone diras:
2010-12-20 18:40
"Sed necesas fari ion -- gastigi prelegon, iri eksterlande, aŭ simple renkonti semajne."

Vi tute pravas. Oni ne povas disvastigi Esperanton sen kunligi ĝin kun iuj agadoj. Mi parolas en tiu kunteksto pri socikulturaj projektoj. Sed kompreneble jam invito de eksterlanda gasto povas esti socikultura agado. La informa agado forvaporiĝas sen kunligo al konkretaj projektoj aŭ eventoj.
neil_nachum
neil_nachum diras:
2010-12-20 23:52
neil_nachum
neil_nachum diras:
2010-12-21 00:02
DE MALDEKSTRE:
1. SAM GREEN, DOKUMENTISTO
2. RALPH DUMAIN, BIBLIOTEKISTO
3. HUMPRHREY TONKIN, EMERITA PREZIDANTO, UNI. DE HARTFORD
4. GEORGE SOROS, FINANCISTO, MILIARDULO
5. FRANCOISE CESTAS, IAMA ESTRINO DE TRADUK-SERVOJ DE UNO/NOVJORKO
6. ESTHER SCHOR, PROFESORINO DE ANGLA
7. NIJL BLONSTEIN, EMERITA INSTRUISTO DE ANGLA, UEA/UNO REP.
8. JONATHAN SOROS, FILO DE GEORGE.........
neil_nachum
neil_nachum diras:
2011-01-07 06:08
Korekto de nomo: 5. Francoise Cestac
dennis
dennis diras:
2010-12-22 01:59

Legante la komento-artikolojn de Tonjo del Barrio, kaj de Andreas Kuenzli, ni povas konstati, ke la asociigho de la etikedo Soros kun la Esperanto-Movadoj ne plachos al multaj ekstere kaj ene de nia verdstela mondo. Pri tio, mi konsentas.

Tamen, la etikedo Soros nun klare prezentighas en nia informado, sed ni emfazu, ke tiu etikedo devas esti, kaj devas resti nur unu el la multaj simboloj, kiujn la informado-laboro de la Esperanto-Movadoj povas prezenti al la ekstera publiko.

Tiu ekstera publiko ne estas unueca. Ghi ne estas unu klare difinebla celgrupo. Estas multege da celgrupoj. Unu, kaj nur unu, el la celgrupoj estas richaj borsanoj kiel Soros. Alia celgrupo estas tiuj en la publiko kiuj pensas, ke Soros estas logika, filantropa, celstreba homo kiu faras bonajn decidojn pri mono kaj pri la ghenerala vivo.

Estas por tiuj du celgrupoj, al kiuj la mencio de Soros kaj Esperanto havos pozitivan efikon. Sed la aliro al ambau grupoj ne similas. Por tiuj kiuj estas borsanoj de Novjorko, nur surlokanoj kiel Humphrey kaj Nijl povas prijughi la situacion.

Pri la pli ghenerala celgrupo, Steven Brewer montras al ni kiel facile oni povas ekaperigi artikolon pri Esperanto en loka gazetaro. Estus interese, demandi al Steven, chu li havas ideon kiel lerte utiligi la novajhon pri Soros kaj lia Esperanto-vivo. (Tio ne estas novajho al ni, sed ghi estas io nova por la plejparto de la ekstera publiko, do bone utiligebla por nia informado).

Se Steven kapablas aperigi artikolojn pri Esperanto en UNU urbo de Usono, tio indikas, ke per similaj metodoj, oni kapablas meti tiajn artikolojn en CENTOJ da similaj usonaj urboj. En Europo, ni jam scias pro la laboro de Germain Pirlot, Lu Wunsch-Rolshoven, Ian Fantom kaj multaj aliaj, ke tia laboro fareblas.

Chiaokaze, mi scias, ke tia rezonado ne multe interesas al UEA Roterdamo, kiu antau chio volas servi al la jamaj Esperantistoj, kaj kiu ne emas dedichi sian tempon, sian energion kaj sian budgheton al ekstera informado. Por UEA roterdamo la eno, ne la ekstero gravas. Tion mi nomas la Muzeo-Modelo de UEA, kaj fakte, ne malbona ideo en si, sed tia labormaniero ne kapablas disvolvi la pozitivan flankon de la Soros fenomeno.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
limako
limako diras:
2010-12-23 13:43
Dum la pasintaj kelkaj jaroj, la foraj dekstremuloj provas uzi Esperanton kiel bastono por bati al Soros. Eĉ la stultulo Glenn Beck faris tion antaŭnelonge (malgraŭ tio ke li nomis ĝin "esperanza" ĉar li estas idioto). Precipe, la dekstremuloj mokas la utopian aŭ pacaman flankon de Esperanto, kiun ili traktas danĝere naiva. Sed, ili mokas Esperanton nur ĉar ili serĉas ion ajn kion ili povas uzi por ataki al Soros: ili mem ne traktus Esperanton sufiĉe seriozi por eĉ atenti. La dekstremuloj vere malamas Soro ĉar li donis monon por agado (ekz. MoveOn.org kaj Media Matters) kiu kontraŭis la fora dekstrema agado. Soros tute ne estas maldekstremulo, sed li malamis tion, kion George Bush kaj lia aro de ŝtelistoj faris al usono kaj volis kontraŭi tion.

Fakte, en usono, oni apenaŭ scias kio estas Esperanto. Se oni volas informi al usono pri Esperanto, plej sukcese, laŭ mi, estas emfazi la praktikajn bonojn de Esperanto. Per Esperanto oni povas: lerni pri lingvoj, fari rektajn kontaktojn internacie, partopreni Pasportan Servon, aliri fremdajn kulturojn per tradukoj sen la lenso de la gepatra lingvo, ktp.

La fakto ke George kontaktis la esperantistojn kiam li venis Okcidenten kaj ke ili akceptis lin kaj multe helpis lin, tio estas interesa novaĵo kiu ne donos al la dekstremuloj ilon por bati nin. Artikolo pri la praktikajn bonojn tiam kaj nun, povus estas kaj interesa kaj alloga.
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-24 06:53
Soros iam rakontis al Tonkin pli detale pri sia veno okcidenten, tiel ke principe eblus historiiste respuri kiuj kaj kiel helpis lin en 1947. Ankau ekzistas foto montranta la junan Soros kun tiamaj junularaj aktivuloj.

amike
Istvan Ertl
chielismo
chielismo diras:
2010-12-23 03:44
Soros ne estas idealisto, sed realisto. Antau la financa mondkrizo Soros vizitis Hispanion kaj respondante demandon pri Eo al ĵurnalisto diris, ke Eo jam malaperis,kaj la angla jam... Nun komenciĝas nova epoko post la financa mondkrizo, kaj Soros aperas anticipe flarinta odoron de la nova epoko. Sendube, se la monda merkato ŝanĝiĝas, ankaŭ ŝanĝiĝos strukturoj politika, ekonomia, kultura kaj lingva. Nun neniu scias, ĉu la apero de Soros povas helpi nian movadon aŭ ne. Sed tio aŭguras, ke realistoj kiel Soros jam ne timas sian ĉeeston allogi miskomprenon de potencaj realistoj,kiuj nun situas en aktuala ambaraso. Malgraŭ tio ni esperantistoj iru nian vojon laborante por nia idealo!
dennis
dennis diras:
2010-12-27 04:27

Hierau en Chinio ekaperis longa artikolo pri la Simpozio de Novjorko kun Soros, en la tutlanda, angla-lingva gazeto China Daily. http://www.chinadaily.com.cn/[…]/content_11755162.htm

Se la surlokaj esperantistoj scias, kiel nun utiligi tiun sufiche favoran novajhon, tiu artikolo povas helpi plifortigi kaj plivastigi la Esperanto-Movadon en Chinio, kaj fakte, en la tuta mondo.

Sed, chu ili kaj chu ni scias profiti je favoraj novajhoj pri Esperanto en amaskomuniloj? Mi timas, ke ne. Por utiligi tiajn novajhojn, ni bezonas koheran SISTEMON kiu kapablas skani kaj kapti, mezuri, analizi, kompreni, kaj utiligi tiajn informojn, enmetante ilin en pli gheneralan, strategian kadron: agadon, instruadon, kaj estigadon de aldonaj artikoloj.

Nia nuntempa “sistemo” shajne estas 1) io favora okazas (mencio de Esperanto en gazeto, intervjuo kun Esperantisto en radio, ekapero de verda flago en retejo, ktp) 2) iuj Esperantistoj gratulas, aplaudas kaj laudas. Jen pli malpli chio. La tuto abrupte haltas post la gratulado. Nenio pri plia informado. Nenio poste pri kiel altiri novajn gelernantojn. Nenio pri kiaj estas la rilatoj inter informado, varbado kaj agado.

Ni scias kial ekaperis la artikolo pri Soros en la jhurnalo New York Times. Kial ni ne multe interesighas pri la starigo de tia informado en aliaj gazetoj tra la tuta mondo? La fakto, ke la escenco de la artikolo pri Soros aperis en influ-hava gazeto de Chinio klare indikas, ke etendigho de Esperanto-novajhoj eblas.

Estas probable, ke tia novajho povus esti aperigita en dekoj ech centoj da gazetoj en dekoj da landoj, sed se ni Esperantistoj ne parolas pri tio, se ne ekzistas debato, se ne ekestighas celkonscia laboro trovi la homojn kiuj kapablas fari tion, tiu etendigho kaj disvastigho tutcerte okazos nur lame kaj plejparte senefike.

Tamen artikoloj ech centoj da favoraj artikoloj en dekoj da landoj ne havos grandan efikon se tiaj informoj ne estas sekvataj de aldona, celstreba agado. Informo per si mem ne sufichos por varbi novajn Esperantistojn. Bezonatas KOMPLETA SISTEMO: informado, varbado, starigo de kursoj, invito al kluboj, invito al agadoj, eventoj kaj ech la landaj kaj universala kongresoj.

Ni ne miru se la nuntempa Esperanto-Movado stagnas kaj multloke ech formortadas. Per la “sistemo” de memgratulado, ni ne sufiche parolas pri la starigo de efika, kohera, interilata sistemo por antaueniri nian lingvon.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-07 08:37
Jen estas denove ekzemplo, ke esperantistoj ne estas unupense. Tio estas tute normale.Cxiuj havas propran konvinkon kaj starpunkton , same estas pri kazo SOROS.

Cxu gxi estas bona cxu malbona multe dependas kiel ni scipovas gxin uzi.
Mi mem, kiu estas pli maldekstra ol dekstra, ne placxas al mi lia parte trompe akirita ricxajxo kaj mi ne estas kontenta, cxar mi devas tuj pensi, kion mi farus por Esperanto estinte tiel ricxa.
 
Egale, cxu li cedos iomete por Esperanto cxu ne, ni devus la fakton uzi pli ruze kaj pli inteligente kaj ne ataki lin. Pli bone, bone rilati kun espero, ke ni de tiu fakto povos profiti kaj eble li ankoraux estos por Esperanto pli "bonkora".

Fakto ankaux estas, ke tio, ke unu el plej ricxaj homoj estas "esperantisto" faris jam famon kaj estis temo en la mondo tre vaste diskutata kaj cxe okazo homoj eksciis pli pri Esperanto.

Mallonge; ne kritiku, ne enviu, ne kontrauxbatalu, sed uzu inteligente la kazon por reklami Esperanton. Fakto estas, ke Esperanto helpis al li certagrade estigxi kio li hodiaux estas.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-22 20:42
Kun intereso mi legis tion:
http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov11-03.htm

kaj konstatas, ke
1. Oni laudas precipe siajn proprajn au mem influitajn agadojn kaj tiujn de la amikoj (koterio) (- char ion alian oni probable ne konas.)
2. Mankas konkreta analizo de veraj problemoj en la Eo-movado, kvankam oni ja aludas ilin.

Do, grandparte senvalora kontribuajho.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-26 16:25
Se la Eo-movado volus ludi ian gravan publikan rolon, ghi devus esti reprezentita en WEF 2011 en Davoso, rapori 'live' en Esperanto kaj traduki tiun chi raporton al Esperanto
http://riskreport.weforum.org/

Ili povus iri tien ekzemple en akompano de G. Soros, sed mi ne scias, chu li mem partoprenas.

limako
limako diras:
2011-01-26 18:11
Estis spiono cxe Davos antaux jaro: http://esperanto-usa.org/en/node/1475
esperanto
esperanto diras:
2011-01-26 20:25
La parolado de prez. Medvedev en Davoso estis tute pozitiva.
Do tradukinda al Eo far la rusiaj e-istoj, se ili volus fari ion utilan.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-13 19:05
Cetere mi shatus scii, chu la estraro de UEA vochdonis kaj akceptis la demandon, chu la komitato estis konsultita, chu tiu simpozio okazu en la nomo de UEA.
Mi pensas, ke en UEA estas sufiche granda parto de membroj, kiuj vershajne vochdonus kontrau tia simpozio kun unu el la plej kontestataj figuroj de la tero, por fari similan hipokritajhon, kiel oni siatempe faris kun Tito, Chandra, M'Bow ktp. (nu bone, la patro de G. Soros estis aktiva e-isto). Oni simple ne konsultas la proprajn asociajn membrojn kaj eksgvidantoj de UEA sen demandi iun ajn (chu?) organizas tiajn simpoziojn.
Eble tiu demando estas pli ol formala.
limako
limako diras:
2011-02-14 13:23
La NovJorka Oficejo de UEA havas sian propran estraron kiu organizis la simpozion. (Mi estas la reprezentanto de E-USA.) Mi ne scias ĉu la estraro de UEA diskutis la simpozion antaŭe -- mi supozas ke ili antaŭe sciis pri ĝi ĉar oni vaste reklamis ĝin, sed mi ne scias ĉu oni sentis la bezonon peti aprobon. Sed la demando estas iom neserioza: temas pri libro de konata aŭtoro, tradukita el Esperanto en la anglan de konata profesoro. Ĉu tio ne estas publikiginda novaĵo ĉiaokaze? La fakto ke Soros venis al la simpozio estas simple hazarda: oni invitis la publikon al la simpozio kaj George Soros venis.

Mi skribis aliie pri tio ke, se vi gvidas en Esperantujo, oni plej malmulte plendas nur se vi faras nenion.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-14 14:17
Tamen restas rezervo: Kial UEA estis - au devis esti - nepre enmiksita ? Lau mia scio la libro havas nenion komunan kun UEA, despli ke ghi aperis che Mondial kaj ne che UEA. Eble vi havas pravigon.
Chu Tonkin chiam automate estas UEA ?
Do, la konekto UEA-Soros estas la problemo. Oni faras la samajn erarojn kiel siatempe kun Chandra, M'Bow kaj aliaj.
Lau mi necesus apartigi tiujn aferojn kaj organizi simpozion sub neutrala nomo au tiam en alies nomo, sen konekto al Soros.
Pro tio mia demando tamen restas serioza.
limako
limako diras:
2011-02-15 02:34
Fakte, la libro de Soros estis nur unu el multaj aferoj. Prelegis la konata aŭtoro Esther Schor kaj ankaŭ Ralph Dumain. Plue, Sam Green montris lian novan kinon pri Esperanto. Estis du aliaj novaj libroj lanĉitaj samtempe. La afero fariĝis multe pli vaste konata pro tio ke venis George Soros. Sed neniu povis antaŭe scii ke li venos. Ni, la organizantoj, sciis ke tiu estis ebleco, sed eĉ ni ne sciis ke li venos ĝis li fakte alvenis.

Klare, estas kelkaj kiuj esperas ke Soros testamentos grandan mon-donacon al Esperanto -- li certe tion povus fari. Ŝajnas ke li ne plu kredas ke Esperanto meritas pluan subtenon. Sed, simple kiel penso-ludo, mi demandas kion pensas vi: Se li ofertus $100,000,000 al UEA, ĉu oni rifuzu la monon?
esperanto
esperanto diras:
2011-02-15 17:59
Via simpozio ja estis sendube brila kaj unika arangho, kaj meti ghin sub la auspicion de la novjorka UEA-oficejo certe estis pli prestighe ol ne meti ghin sub ghia auspicio. Lau tiu modelo certe devus okazi pli ofte tiaj aranghoj. En sama pozitiva maniero mi jam esprimighis pri la Nitobe- kaj similaj aranghoj, kaj mia opinio neniel shanghighis.

Mia interveno koncernis nur la rezervon pri Soros, kiu finfine estis miksita kun UEA, analoge al similaj tiklaj renkontighoj en pli fruaj tempoj de UEA, kaj montri "oficialan" foton kun Tonkin kaj Soros. Ke li aperis, ja estis grandega sukceso, kiun oni povas nur admiri.
Pri la eventuale testamentota sumo kaj eventuala diskuto pri tio mi ne esprimas vidpunkton por ne endangherigi eventualan intencon. Principa publika diskuto pri tia temo certe estus bonvena, sed stultajn diskutojn inter e-istoj oni prefere evitu.
limako
limako diras:
2011-02-16 12:37
"sed stultajn diskutojn inter e-istoj oni prefere evitu"

Kia demando, tia respondo.