Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La malheroo estas esperantisto

La malheroo estas esperantisto

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-30 07:53
La usona reĝisoro Marta Masferrer kreis 15-minutan filmon, en kiu konstruitaj lingvoj havas gravan rolon - kaj la ĉefa aĉulo estas esperantisto. Spite tion, ŝi esperas, ke esperantistoj finance subtenos la projekton, por ke la filmo povu esti distribuata libere, kaj kun esperantlingvaj subtekstoj. Por tiu celo estas kolektata mono, kaj ĝis la fino de novembro necesos atingi la celon de 2.800 usonaj dolaroj. Jam 66 subtenantoj donacis preskaŭ du milojn, sed por ke la projekto realiĝu, necesas, ke dum la venontaj du semajnoj enfluu ankoraŭ sesdek dolaroj tage. Libera Folio intervjuis la reĝisoron por kompreni, kial ŝi kredas, ke esperantistoj volos helpi.

Libera Folio: Pri kio temas la filmo?

Marta Masferrer: CONLANG rakontas pri Carl Tadesco, 26-jara senlabora entuziasmulo pri planlingvoj, kiu kunvenigas planlingvemulojn en la kelo de la domo de sia avino.  Kvankam Carl ne havas problemon krei novan lingvon, li havas malfacilaĵojn trovi la ĝustajn vortojn por esprimi siajn sentojn al Libby, sia sekreta amatino.

Iutage, Carl havas ŝancon prezidantiĝi ĉe la Planlingva Societo, klubo de homoj kiuj kunvenadas pro sia komuna pasio inventi lingvojn. Precize kiam ili pretas doni al li la prezidantan pinglon, Carl estas defiata de sia ĉefmalamiko Kip, kiu intencas deklari ke Esperanto estu la oficiala lingvo de la klubo. Tra diversaj lingvistikaj defioj, Carl devas venki por povi disvastigi sian propran planlingvon, la uskanivan, kaj fine gajni la koron de Libby.

Kiu havis la ideon krei filmon pri planlingvoj kaj kial?

Baldvin Kari, la verkinto de la scenaro, eksciis pri la mondo de planlingvoj de Kari Emil Helgason, la kreinto de la uskaniva. Fascinita de la subkulturo de planlingvistoj, kaj de la ideo provi esprimi oniajn sentojn per planlingvo al tiu kiun oni amas, Baldvin verkis la scenaron dum li studis en kurso por magistriĝo pri kinarto ĉe la universitato Columbia.  Tie ni renkontiĝis. Mi enamiĝis al la unika mondo kiun Baldvin kreis en CONLANG, kaj mi proponis mian vizion pri la filmo al li. Kun Baldvin kiel produktisto, CONLANG estis filmita en Nov-Ĵerzejo, Usono, kaj havis sian premieron ĉe la Bostona Sciencfikcia Filmfestivalo, kie ĝi gajnis honoran mencion. Ekde tiam, ĝi estis montrita ĉe multaj filmfestivaloj kaj konferencoj tra Usono kaj antaŭ nelonge gajnis la premion "Plej bona mallonga rakonta filmo" ĉe Sidewalk Moving Image Film Festival en Birmingham, Usono.

Kian rolon ludas Esperanto en la filmo?

Ĉiu rakonto bezonas malheroon por kontraŭi la heroon - ilia batalo kreas la dramon. Esplorante por la filmo kaj parolante kun sindediĉaj planlingvistoj, Baldvin eksciis ke en kelkaj planlingvaj rondoj en la pasinteco estis konflikto inter la du specoj de planlingvistoj: tiuj kiuj kreis “artlingvojn” kaj tiuj kiuj preferis “helplingvojn”. Ĉar la uskaniva de Carl klare estas artlingvo, taŭgis ke lia malamiko estu fervora helplingvisto. Des pli, ĉar la uskaniva estas ekstrema ekzemplo de artlingvo, kun tuta planmondo kreita ĉirkaŭ ĝi, kun riĉa historio kaj familio de rilataj lingvoj. Ni volis ankaŭ montri la ekstremojn de planlingvoj. Do, en la kazo de CONLANG, la malheroo prenas la formon de esperantisto, Kip Lazar. Sed kvankam Kip asertas esti esperantisto, en la realeco li havas tre ekstremajn kaj misgviditajn ideojn pri la lingvo kaj klariĝas ke li volas ne nur ke ĝi estu “helpa”, sed ankaŭ ke ĝi fakte anstataŭu ĉiujn aliajn lingvojn, eĉ naturajn lingvojn! Do, li estas “helplingva ekstremisto”, kun Esperanto kiel elektita lingvo, kiu prenis la filozofion de Esperanto kiel universala dua lingvo kaj renversis ĝin.

Kial esperantistoj subtenu ĝin?

Kvankam la malheroo de CONLANG nomas sin esperantisto kaj estas malbona reprezento de la vera Esperanto filozofio de paco kaj interkompreniĝo, ĝi tamen estas amuza kaj interesa komedio pri planlingvoj, kaj tiuj vere maloftas. Estis ĉiam nia celo fari filmon el la perspektivo de la vera planlingva komunumo kaj kun ĝia subteno, kaj ne esti eksteruloj, kiuj ŝercas pri la interesiĝoj de aliaj homoj. La humuro devis veni el vera kompreno de la planlingvistaro kaj streĉi la limojn de tiu realo al io troigita por komedia efiko. Kaj ĝis nun ni ĝuis nekredeblan subtenon de planlingvistoj tutmonde, do espereble tio signifas ke ni faris ion ĝuste. Kaj nun ke ni havas version de la filmo kun subtekstoj en Esperanto, ni esperas povi dividi nian unikan kaj strangan rakonton kun internacia spektantaro.

Ĉu la filmo jam pretas? Se jes, kial ĝi nun bezonas subtenon kaj ne kiam ĝi estis farata?

Jes, la filmo estis financita de la reĝisoro kaj per donacoj de amikoj kaj familio. Tamen, ĉar la buĝeto tre malgrandis, ni ne povis akiri ĉiujn distribuajn rajtojn al la muziko kaj ne povis montri la filmon ekster filmfestivaloj. Aldone, la sindikataj aktoroj laboris sub speciala interkonsento kiu permesas al ni montri la filmon nur ĉe filmfestivaloj. Mi devus pagi iliajn pli altajn salajrojn antaŭ ol distribui la filmon. Aldone, ni devus dungi grafikiston por fari la afiŝon kaj DVD-kovrilon kaj tiam pagi ĉiujn necesaĵojn por fakte krei la DVD-n. Kostoj vere akumuliĝas!

Kio estas Kickstarter.com?

Kickstarter estas unika maniero financi kreajn projektojn. Kickstarter funkcias per unika metodo, laŭ kiu projektoj devas esti plene financitaj, aŭ neniom da mono estos transpagita.

Tio havas tri avantaĝojn: Estas malpli da risko por ĉiuj. Ĉar ni bezonas $2800, se ni nur sukcesas havi $2000, tiam ni ne ekfaros la procezon por akiri distribuajn rajtojn kaj pagi ĉiujn DVD-kopiajn kostojn, ĉar ni ne havos sufiĉe da mono por fari ĉion, do vere estas ĉio-aŭ-nenio! Tio ebligas al mi vidi, ĉu estas fakte sufiĉe da intereso pri la filmo por certiĝi ke ĝi estos distribuita. Tio motivas homojn helpi disvastigi la mesaĝon se ili volas ke la projekto viviĝu!

Intervjuis en la angla: Chuck Smith.

Eblas promesi monon por la projekto en la retejo Kickstarter.com 

arkivita en:
kienli
kienli diras:
2010-11-16 21:53
Mi kreis mallongan instrukcion, kiel subteni kaj akiri DVD-diskon kun Eo-subtekstoj ĉe: http://filmoj.net/planlingvo-la-filmo.

Mi jam subtenis kaj esperas, ke la projekto estos sukcesa.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-16 21:58
Lau validaj difinoj de subkulturo, nek Esperanto, nek planlingvoj, nek planlingvistoj apartenas al la subkulturo.

Do, jam la kadraj kondichoj por tiu filmo estas falsaj. Se la uskaniva apartenas al la subkulturo, do ghi havas nenion komunnan kun planlingvoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-17 10:08
Anti Künstlich frapas denove... la aeron.

Laŭ neniu valida difino ekzistas _la_ subkulturo.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-17 13:10
shajne vi estas ne nur nihilisto, sed ankau anarkiisto :-)
dennis
dennis diras:
2010-11-17 02:18

Interesa kaj meritplena propono lau pluraj perspektivoj:

Unue, la nova filmo aldonighas al kreskanta listo de verkoj de NE-Esperantistoj pri nia lingvo. Pensu pri Sam Green kaj lia filmo UTOPIO(lau informo de Nijl Blonstein). Pensu pri Joseph Skibell kaj lia romano A CURABLE ROMANTIC (lau mesagho en UEA-diskutlisto de Boris Kolker), kaj nun Marta Masferrer kaj la filmo CONLANG(lau intervujo de Chuck Smith). Tiuj verkoj, (por au kontrau Esperanto, ne tiom gravas chi-momente) povas helpi veki intereson pri nia afero – kiu dormadas dum tro longa tempo.

Due, la utiligo de la retejo Kickstarters estas tre bona ekzemplo de merkatika uzado de la interreto. Ghi estas bona ilo por iom pli racie kaj alloge prezenti venontajn projektojn kiuj informas pri Esperanto.

Trie, la ekapero de chi tiu alloga projekto estas alia ekzemplo de ne-UEA agado kiu povas helpi al ni repensigi la ghustan rolon de la tradicia Esperanto-Asocio. Nia stagnanta shipo eble devas pli rigardi tion kio okazas ekster Roterdamo kaj ekster Esperantujo por elcherpi novajn ideojn kaj por ne komplete eksmodighi.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
otbuller
otbuller diras:
2010-11-17 13:24
En multaj projektoj ekster la tradicia movado UEA ja estas enplektita. La filmo de Sam Green estas ekzemplo. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en februaro 2006 Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la biblioteko kaj diskuti kun oficistoj. Poste li filmis en tri UK-oj (Florenco, Jokohamo, Roterdamo) kaj ricevis ĉiun necesan helpon. Kiam la filmo ankoraŭ estis farata, UEA publikigis nenion pri ĝi kaj pri sia rolo. Nur post ĝia premiero UEA dissendis gazetaran komunikon en januaro ĉi-jare, menciante ankaŭ sian rolon.

Por diskonigi la nun aktualan filmon CONLANG oni montros ĝin en la Malferma Tago de la CO la 27-an de novembro. Ĝuste nun la CO ankaŭ asistas por artfilmo, en kiu Esperanto rolas. Kutime la asisto al similaj projektoj estas respondado al informpetoj kaj disponigo de materialoj al reĝisoroj, produktistoj, verkistoj, komponistoj, ktp. Multe pli ofte tio okazas por ne-artaj informaj projektoj. Tiurilate unu el la plej grandaj "klientoj" de la CO estas BBC, apud nederlandaj gazetoj kaj radiaj-televidaj kompanioj. Lastatempa helpopeto de iu kompanio okupis min mem dum plena labortago kaj ankoraŭ plurfoje poste. En tiu kaj multaj aliaj kazoj necesis konfidenceco, kiun la CO garantias, eĉ se tio kontribuas al la miskredo, ke la CO ne okupiĝas pri informado.

Pro la degenero de la kono de historio oni facile emas aserti kiel novaĵon, ke plejparto de ĉia agado nun okazas ekster UEA. Tio ne estas io nova. El la jara eldonkvanto de 200-300 libroj ĉiam nur manpleno kaj el la gazetoj apenaŭ unu-du procentoj estis eldonitaj de UEA. La porcio de UEA en Interreto ne estas malpli granda, eble eĉ male, ol tiu en la gazeta kaj libra merkato en la antaŭreta tempo. Same pri E-renkontiĝoj; antaŭ 20-30 jaroj la kalendaroj en "Esperanto" multe reduktiĝis, sed la movadaj flagoŝipoj UK kaj IJK ne malaperis.

Ju pli da aferoj okazas "ekster" UEA, des pli bone, kaj UEA eĉ devas instigi kaj stimuli tion. UEA ankaŭ liveras infrastrukturon, sen kiu multo povus okazi nur lame aŭ tute ne eblus. Tra la Libroservo de UEA realiĝas almenaŭ duono de la tuta Esperanta merkato. La signifon de UK-oj por la kultura kaj movada vivo ne eblas trotaksi. Ili malgrandiĝis, sed ne tiom, se oni konsideras, ke precipe malaperis la aŭtobusoj de neesperantistaj kongresanoj. Sen la senpaga kontosistemo de UEA ankaŭ la Civito havus problemojn. Kaj tiel plu. Tiun infrastrukturon ebligas la membroj de UEA. Multaj membras ĝuste pro tio, ke ili iel, eble nebule, konscias pri la signifo de UEA por la tuta fenomeno Esperanto, eĉ por aferoj, kiujn ili mem ne aprobas, kaj ofte sen persona bezono je konkretaj servoj de UEA.

Osmo Buller
otbuller
otbuller diras:
2010-11-17 13:28
...ne "antaŭ 20-30 jaroj la kalendaroj reduktiĝis" sed "de antaŭ...".
esperanto
esperanto diras:
2010-11-17 14:49
Tiel chiu defendas sin mem kaj pledas por la interesoj de sia organizajho. Nu prave. Dum Osmo Buller reale defendas sian organizajhon, tiun sintenon oni ne sufiche sentas flanke de la estraro kaj komitato, kiu kondukas politikon neklaran, nekoheran, kaosan kaj lau mi indiferente, senpove kaj senrespondece rilatas al la aferoj.

Sed estas tute vere, ke multaj e-istoj ne nur ne konas la historion, sed ankau ne kapablas kompreni kaj alte taksi la valorojn, kiujn la Eo-movado posedas kaj provizas, inter kiuj apartenas la infrastrukturo de UEA. Anstatau reale subteni tion oni perdas amason da tempo, energio kaj mono por dubindaj, stultaj kaj senfruktaj diskutoj kaj dissplititaj agadoj, parte ligitaj kun UEA. Chi tia konduto kauzas enorman displititecon de la movado. Samtempe chiu volas fari ion memstaran kaj samtempe aparteni al UEA, esti sub la auspicio de UEA, fieri, ke oni estas UEA, ktp. Tio estas ne sufiche sana sinteno kaj kondukas al la malfortigho de UEA kaj al la Eo-movado entute. Tio jam nun estas observebla. Shajnas, ke la Eo-.movado kerne estas pli anarkiema ol oni ghis nun kredis.
edmundo
edmundo diras:
2010-11-17 15:13
Mi ĵus vidis jenon en TTT-ejo, kiun mi vizitadas por informiĝi pri teknologio:
http://www.reghardware.com/[…]/
dennis
dennis diras:
2010-11-20 04:01

En la supraj linioj, Osmo Buller klare prezentas parton de la nuntempa rolo de UEA rilate informadon. La servoj de UEA por estigho au montrado de filmoj kiel UTOPIOJ de Sam Green, au CONLANG de Marta Masferrer povas ludi fundamentan, pozitivan, longdauran, informadan rolon por la antauenigo de Esperanto. Krome, konante la profesiecon kaj bonparol-kapablon de Osmo, ni povas ghoji, ke estas ghuste li, kun kiu inform-petantoj rilatas kaj informighas pri nia afero en Roterdamo.

Same en la supraj linioj de Osmo, ni povas klare vidi la radikojn de unu el niaj plej gravaj problemoj pri informado de la Esperanto-Movado: tiu informad-politiko ne sufichas por bone kaj vaste diskonigi Esperanton al la ekstera publiko.

Osmo prezentas modelon en kiu mankas strategia sukceso-faktoro. Sed, antau ol rigardi tion kion ni bezonas por kresko-strategio, mi volas skize prezenti mian komprenon de la hodiaua labormaniero de UEA pri parto de informado. Se mi eraras pri tiu prezento, bonvolu korekti min.

La kerno de la nuntempa UEA informo-modelo estas 1) informpeto venas (de reghisoro, verkisto, gazeto, ktp) 2) UEA kutime positive respondas al tiu informpeto (dokumentoj, intervjuoj, vizitigo, asisto por filmado, ktp), kaj 3) UEA eventuale komunikas tiun servon, respondon al siaj propraj membroj (per, interalie, la Gazetaraj Komunikoj, la revuo Esperanto, Malfermaj Tagoj, ktp). Mallongige: 1) de-ekstera informopeto 2) servo-respondo de UEA kaj 3) interna, ne ekstera komunikado.

Kvankam tiu nuna modelo rilate informadon de nia lingvo ne estas malbona, tamen ghi tute ne sufichas por la kresko-strategio kiun ni bezonas por vere antauenigi nian lingvon Esperanton. Ke BBC petas informon de UEA estas bone. Ke Sam Green venas al Universalaj Kongresoj estas bonvene. Ke Chuck Smith prezentos la filmon CONLANG en Malferma Tago estas aprobinda. Tamen ne estas du, tri, kvar au dek, dudek inforpetoj, kiuj antauenigos nian aferon. Ni bezonas centojn, ech milojn da tiuj petoj.

Bedaurinde, ni ne sufiche bone auskultas tiujn kiuj JAM sukcesis sialande fari ghuste tian laboron: Ian Fantom en Anglio, Germain Pirlot en Belgio, Lu Wunsch-Rolshoven en Germanio. Bonvolu forjheti antaujughojn pri iu ajn kiu kontribuas al la kresko-strategio de Esperanto. Priatenti iliajn sukcesojn, pripensi ilian labormanieron, provu transdoni sukcesajn modelojn de unu lando al alia.

Estus bone verki artikoleton pri tiu temo. Tamen mi ankorau ne volas fari tion, char la tasko estas pli kompleksa ol videblas en mia supra priskribo. Mi atendas ankau respondojn kaj novajn perspektivojn, klarajn kiel tiu de Osmo, por, ke ni povu ekkompreni la defion de bona informado kaj bona kresko-strategio de Esperanto.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-20 11:39
Kara Dennis,
kiel mi jam foje substrekis, vi estas plej signifoplena komentisto, kiu ne nur kritikas, sd sercxas kaj indikas vojojn.

Bedauxre estas tempo prijugxu rolon de UEA kaj de Osmo kian rolon ili fakte rolas. Cxu ili fakte gxenerale volas, ke Esperanto evoluu?

Samideano Germain Pirlot kaj Ian Fantom kunlaboras kun Iniciata Grupo, kiu laux Dennis faras bonan strategian laboron.

 Nia sukceso estis interalie naski ideon cxe polaj EU-parlamentanoj veturi al UEA-Kongreso kiel observantoj cxu la lingvo povus roli ankaux en EU.
La deziroj restis ecx sen klarigoj al deziranto. (Kubo probable ne estis gxusta loko, sed por Kopenhago volonte).

Laux nia nova agado ni prezentis ecx du novajn kun skribaj deklaroj kaj jam de 3 monatoj atendas invitilon. Ni ne komprenas , kial oni povas tiel agi ne diplomatie.

Naskigxas do, demando cxu UEA ne deziras inviti, cxar ne estas interesita, ke Esperanto ludu iu rolon en EU? Cxu ni devas vere suspekti korupcion?
Laux nia opinio gasti du, tri parlamentanoj, kiuj donos poste bonan raporton, estos plej bona kaj plej malmultekosta reklamo.

Se cxifoje ankaux tiu ebleco estos per piedoj traktata ni estos devigitaj
publikigi tutan korespondadon kaj alvoki tutmonde kontraux UEA subteno kiel ne konfidema.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-11-17 20:46
Mi ne komprenas la mencion pri Kickstarters. Mi rigardis la paĝaron kaj ne vidis ion pri Esperanto. Ĉu mi eble ne vizitis la korektan paĝaron?
dennis
dennis diras:
2010-11-18 04:33
Kara Doktoro Kvasnak,

Vi starigas tre oportunan demandon!

En la artikolo de Libera Folio pri la filmo CONLANG aperas la retligilo www.kickstarter.com, sed tiu adreso estas mallongigo de http://www.kickstarter.com/[…]/conlang-special-limited-edition-dvd Se vi iros al chi tiu kompleta adreso, vi vidos la specialan esperantan paghon kiu utiligas la sistemon KICKSTARTER.

Por plia esperanta plezuro, bonvolu surklaki la sekvan ligilon por spekti parton de la filmo, subtitolita en Esperanto: http://www.kickstarter.com/[…]/38208 Tiu retpagho trovighas ankau che KICKSTARTER.

Havu plezuran retviziton,
Dennis Keefe
limako
limako diras:
2010-11-17 03:28
Ni povis rigardi la filmon ĉe la Landa Kongreso en usono dum la somero kaj oni ege ŝatis ĝin. Ĝi estas altkvalita kaj treege amuza. La troigo de Esperanto kiel la ununura lingvo por la mondo estas perfekta. Estas multe da amuzegaj ŝercoj kiujn vi kaj viaj amikoj subkomprenos. Nepre subtenu tiun ĉi projekton.
Aleksks
Aleksks diras:
2010-11-17 17:29
  Dankon pro tiu komento. Laŭ la vortoj de la redaktoro, oni povas diveni ke li ne konsentas kun tiu filmo, kiu montras Esperantistojn kiel malamikojn. Tamen, mi ne volas ĵeti ŝtonojn, antaŭ vidi kiam maniere esperantistoj estas traktataj en la filmo (mi ne emus klarigi al neesperantistoj, ke ne ĉiuj esperantistoj volas malaperon de ĉiuj aliaj lingvoj).

  Krom tio, mi ege ŝatas tiun filmon eĉ sen vidi ĝin. Certe kelkaj malamus ĝin ĉar ĝi bonreklamas klingon kaj Lojban pli ol esperanto mem. Sed kion fari, homoj ĝenerale pli interesiĝas pri kulturoj rilate al klingono aŭ elfaj lingvoj ol esperanto. Due, mi supozas ke en tiu ĉi filmo, eĉ fikcia, estas veraĵoj. Estas prave ke kutime esperantistoj traktas aliajn lingvojn kun ridemo, kaj ne komprenas ke oni ŝatas lerni aliajn planlingvojn. Laŭ mi estas manko da respekto. Oni komprenu ke Esperanto eble ne estas la plej bona lingvo iam ajn kaj ke kelkaj ŝatas krei siajn planlingvojn, aŭ ke krei lingvojn estas ankaŭ ia formo de arto kiu indas subteni.

  Tamen, sendubidaĵo estas ke Eo estas la plej populara artefarita lingvo el la mondo, do oni ne povas nei ke ĝi estas (almenau tiukampe) majoritata. Kaj tio bone speguliĝas en la filmo verŝajne.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-17 18:11
Ion mi ne komprenas (kaj neniam komprenis):
Kial (certaj) esperantistoj chiam blinde laudas kaj adoras chion tion, ech sen koni ghin ? Jam la fakto, ke Esperanto ekzistas ech nur alude au metafore en tiaj filmoj ktp., kauzas che ili pli altgradan erektighon kaj faras ilin totale senkritikaj, naivaj kaj blindaj.

Pro tio mi opinias, ke tiuj e-istoj devas havi iun mensan difekton. Tion mi scias jam delonge, de 30 jaroj, sed mia partopreno en diversaj forumoj en la pasintaj 2 jaroj fortigis mian konvinkon pri tiu fakto. Mi esperas, ke temas nur pri eta minoritato, kiu tiel pensas kaj kondutas.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-17 18:14
La frazo devus esti: Mi esperas, ke temas nur pri eta minoritato, kiu havas tian difekton :-)
Aleksks
Aleksks diras:
2010-11-18 12:05
  Mi tre dankas al Kunzli pro liaj ĉiam tre afablaj kaj indaj komentoj. Kompreneble ne eblas prijuĝi taŭgecon de projekto objektive konsiderante ĝiajn ecojn, kaj la filmeto jam videblas interrete tute ne permesas fari bonan prijuĝon.

  Kunzli, mi ne scias por aliaj sed vi tutcerte havas socian kaj mensan difekton. Iru p...en.

  Mi ne salutas vin
aldone
aldone diras:
2010-11-17 18:36
"... esperantistoj ... ne komprenas ke oni ŝatas lerni aliajn planlingvojn."

Esperanto ne estas simple planlingvo kiel la aliaj menciitaj kiujn oni "lernas" pro intereso pri ekzotikaĵoj por havi intelektan ludilon. Esperanto kiel vivanta lingvo kiu vere servas por komuniki kun aliaj homoj bezonas kompreneble multe pli da dediĉo ol se estus nur supraĵa intereso pri iu planlingvo.

Kompreneble ankaŭ en la kazo de Esperanto multaj homoj "lernas" la lingvon pro simila intereso kiel ĉe la aliaj planlingvoj, sed tio estas io tute alia ol lerni Esperanton por apliki ĝin por internacia komunikado.

La filmo CONLANG pro tio estas por mi tute seninteresa kaj mi ne donus cendon por subteni la subtekstigadon en Esperanto. Tia subtekstigado de filmo kun originala anglalingva sono estas granda stultaĵo. Subtekstoj en Esperanto havas sencon nur se la sono estas ankaŭ en Esperanto (komparu la modelon de TV 5 pri franca lingvo).
esperanto
esperanto diras:
2010-11-17 18:59
Subtekstigado ne apriorie estas stultajho. Dependas de la koncepto kaj de la resursaj eblecoj por la koncerna lingvo.

Havi filmon en la originala lingvo sen subtitoloj estas kompreneble pli konvena.

Ekzemple en Berno (germanlingva) preskau chiuj kinejaj filmoj estas prezentitaj en la germana lingvo, ech se temas pri usonaj. Char la germana lingvo estas uzata de granda nacio kaj la filmoj sinkronizitaj.
Ekzemple en landoj kiel Estonio, kun 1 miliono da etnaj estonoj, en la kinejoj de Tallinn la usonaj filmoj aperas preskau senescepte kun subtitoloj en estona kaj rusa lingvoj.

Che la alia temo, planlingvoj, estas tiel, ke grandparto de la e-istoj konsideras aliajn planlingvojn senutilaj, fiaskintaj kaj dangheraj (por Eo), do krom kelkaj interlingvistoj, averaghaj e-istoj ghenerale ne subtenas, ne shatas kaj ignoras aliajn planlingvojn.
Historie, ghenerale oni konsideras, ke Volapük kaj Ido kauzis grandan damaghon al Esperanto, poste Occidental kaj Interlingua (IALA) absorbis ankorau kelkajn idistojn kaj e-istojn, sed kun malpli lauta sensacio au skandalo ol che la idistoj, kiuj rekte intervenis por gheni la Eo-movadon. En Cosmoglotta okazis chefe pure teoriaj diskutoj, kaj fine restis nur kelkaj lozaj fanatikuloj, kiuj kontraubatalis unu la aliajn - kaj ech sin mem, akre rifuzante la planlingvon, che kiu ili adeptis antaue, kaj tute timmante ajnan "movadan" publikon, krom eble kelkajn eburturajn profesiajn lingvistojn, chefe hindeuropistoj, kiuj devis ekspertizi tiujn lingvoprojektojn. La historio estas interesa, sed interesas nur malmultajn.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-11-17 23:40
Nu, mi ne ofte estas en Esperanto-rondoj, ĉefe ĉar ne ekzistas unu ĉi-tie. Sed mi ankaŭ ne ofte legas pri malŝato de aliaj planlingvoj en la reto inter esperantoparolantoj. Kiel mi jam raportis, mi ne lernis Esperanton por esperantigi la tutan mondon sed ĉar mi kaj miaj novaj kunĉambranoj en svisa lernejo en Lausanne bezonis rapidan solvon por la fakto ke mi ankoraŭ ne parolis la francan. Poste mi malkovris ke ekzistas granda korpo da informoj, libroj, oranizaĵoj, ktp. en Esperanto. Por atingi tion, iu nova planlingvo bezonus kelkajn generaciojn almenaŭ, aparte se oni pensas pri la denaskaj esperantistoj.
Do mi ne vidas kialon timi Klingon aŭ Volapükon. La verkintoj de la kinejaj planlingvoj ne planas subteni kaj flegi siajn lingvojn kiel faris la zamenhofa familio je la komenco. Krome, post aŭskulti radioelsendon kun klingistino mi havis la impreson ke ili iomete "ludas" pri tio, ekzemple dirante ke klinganoj havis tian kaj tian sintenon kaj oni ne povas esprimi certajn sentimentojn en klingo, tiel kiel vera amo kaj amikeco. La intervjuita sinjorino deklaris ke ŝi nur uzas tiun lingvon ĉe kongresoj. Sed ŝia priskribo de la klingaj kongresoj ne faris la impreson ke ili estus tre internaciaj sed aliflanke iomete senenhavaj. La ĉefa temo estas ludi komputilludojn kun kunklinganoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-18 00:34
Jes. pli malpli tiel.
Shajnas al mi, ke multaj homoj, ekzemple lingvistoj, kiuj ne estas esperantistoj, ofte kvazau ludas en siaj pensoj per la planlingva imago, abstrakte.
Du tiaj ekzemploj shajne estas Eco kaj Okrent, se mi bone memoras, kiuj en principo pozitive alfrontas la planlingvan temon, au almenau interesighas pri ghi, chu kun au sen antaujughoj necesus kontroli en iliaj libroj, sed ne aktive aplikas planlingvon en la senco de praktakta esperantismo. (Shajnas ke Blanke verkis iun recenzon au komenton pri la libro de Okrent, sed li riprochis al shi, ke shi ne disponas praktikajn spertojn pri planlingvoj kaj Eo).

Do, oni povas distingi "teoriajn" planlingvistojn de "praktikaj" esperantistoj, kiuj aplikas sian lingvon eble ne unuavice char ghi estas eksplicite planlingvo, sed char ghi funkcias kiel alternativa, kvazau-etna neutrala lingvo por la (laudire pli facila) internacia komunikado. Alivorte: Tiuj chi lastaj ne shatas Esperanton unuavice, char ghi estas planlingvo, sed ili shatas Eon pro la ideo esti planlingvo (eble ech ne plan-).
Au oni povas distingi la puran lingvon Esperanton disde la esperantista komunumo, kiuj aplikas tiun lingvon (ofte fushege kaj stulte).

Sed jen vidu, ekzistas homoj, kiuj vizitas tiajn klingajn (chu temas pri klingonaj?) kongresojn. Mannewitz okupighas pri tiu temo. Chu ghi estas pli kurioza ol la esperantista fenomeno, mi ne scias, char mi ne konas ghin.
amuzulo
amuzulo diras:
2010-11-18 11:51
Unue, tute ne gravas ĉu estas subteninda aŭ ne. Mi jam faris tradukis ilin senpage. La filmo ne havas sufiĉe grandan buĝeton por dubligi la filmon, do mi imagas ke jes estus pli bona se ĝi restu nur spektebla al tiuj kiuj bone komprenas la anglan. Domaĝe ke mi eraris fari la subtektojn. Pardonu min.
mateno
mateno diras:
2010-11-23 21:58
Mi senhezite donis ne nur unu cendon, sed 20 usonajn dolarojn por subteni la publikigon na la anglalingva filmo kun Esperantaj subtekstoj (la mono estis bezonata por pagi diversajn licencajn kotizojn, kaj tute ne por subtekstigado).

La senco de subtekstoj estas komprenigi filmon por homoj, kiuj ne komprenas la originalan lingvon de la filmo, sed jes komprenas la lingvon de subtekstoj. Ĉar multaj homoj ne komprenas la anglan, kaj aliaj multaj ja komprenas ĝin, sed, kvankam lerninte ĝin jam multajn jarojn, havas problemon bone kompreni filmon en la angla, tial la subtekstoj estas fakte tre utilaj.

Flanka efiko ankaŭ estas, ke ĉiu ajn vidos ke Esperanto estas funkcianta lingvo en kiun eblas traduki la tutan filmon, kaj ĝiaj parolantoj ja interesiĝas pri la filmo.

Cetere, spektanto kiu kutimas kaŭ ŝatas spekti filmojn en iliaj originalaj lingvoj legante subtekstojn en sia lingvo, povus diri, ke dubli la filmon en Esperanto estus komplete senutile, se jam ekzistas subtekstoj.
limako
limako diras:
2010-11-21 14:42
"Eo estas la plej populara artefarita lingvo el la mondo" -- Jes, ĝuste tiel. En la ŝekiĝanta lageto de artefaritaj lingvoj, ni estas la plej granda ezoko. Timu nian forton!

Antaŭ multaj jaroj, mi partoprenis soc.culture.esperanto kaj alt.conlang kaj, kiel komencanto, apenaŭ komprenis la emociojn de la aliaj "conlang"-istoj: kelkaj helplingvistoj furiozis kontraŭ esperanto (ĉar ĝi ne estis sufiĉe bona, laŭ ili -- Ĉu iu alia memoras Bruce Gilson? :-) sed al la artlingvistoj, Esperanto tute ne gravis, ĉar ili volis fari ion alian (Rick Harrison verkis elokventon eseon pri tio). Mi ekkonis "Kip" (la Esperantan malamikon) en tiuj jaroj -- eĉ iomete estis li -- la esperantisto kiuj jam vidis la lumon kaj tute ne povas kompreni kial aliaj ankoraŭ ne vidas ĝin. Kaj kiu pretus imponi ĝin, en sia eta angulo de la mondo, al la aliaj por "gajni".

La kino ne temas lingvojn -- ĝi temas homojn. Ĝi estas bela kaj trafa -- kaj ege ege amuza. Ni eble estas la plej granda ezoko, sed ni devas kompreni ke ni ankaŭ estas diversaj kaj neperfektaj homoj kaj necesas ke ni povu ridi pri niaj propraj troigoj kaj pekoj.

Mi ĝojas ke la filmo akiris la subtenon kiun ĝi bezonas kaj mi kuraĝigas al ĉiuj ke, se vi provas la filmon -- kaj pretas ridi iomete pri vi mem -- vi ŝatos ĝin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-21 17:30
"Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu", laŭ la Zamenhofa proverbaro. Mi tamen ne ŝatas vidi Esperanton kiel rab-lingvon kiu formanĝas la pli malgrandajn, ĉu planlingvojn, ĉu naciajn lingvojn. Kaj mi ankaŭ ne kredas ke la pozicio de Esperanto inter la planlingvoj estas atingita per ezokaj metodoj! Simple temas pri tio ke oni devas konkordi pri unu sama formo de lingvo se ĝi estu internacia, kaj se tiu formo povas esti planlingvo, ĝi historie montriĝis esti Esperanto. Por proponi formon kiu estu distingebla el Esperanto, oni devas baziĝi aŭ sur ia perfido (kiel ĉe Ido) aŭ sur profunde naivaj supozoj (kiel ĉe Glosa) -- kaj neniu el tiuj du ekstremoj allogas tre multajn homojn. Ĉio ajn inter la ekstremoj povas funkcii kiel stilaj skoloj interne de Esperanto.

Alia afero estas la rolo de fikcia literaturo, kiu ja estas en si mem speco de "artefarita lingvo". Fikcion ĉiuj povas legi, kaj en multaj medioj oni tial havas la opinion ke fikcio - de Dante ĝis Donald Duck - ne povas esti tre valora.
limako
limako diras:
2010-11-22 13:01
"Mi tamen ne ŝatas vidi Esperanton kiel rab-lingvon [...]" Kompreneble ne. Samtempe, la filmon oni faris de la starpunkto de aliaj. Kaj indas kompreni kion pensas aliaj pri vi, ĉu ne?

Ĉu vi vere diras ke fikcio ne povas havi altan valoron? Mi tute ne konsentas. Rakontoj havas fortan influon kaj gvidas kiel oni pensas pri multaj aferoj. Eble vi uzas malsaman mezurilon de "valoro", sed estas klara ke la vasta plejmulto da homoj en la mondo ja konsentas pri la valoro de fikcio kaj pretas pagi por ĝi ĉe la kinejo, teatro, librovendejo, ktp.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-22 14:49
Mi mem tre ŝatas fikcion, bv. ne miskompreni. Mi nur volis atentigi ke ĝia valoro estas tiel neevidenta, ke iuj pro tio emas tute malaprezi ĝin -- tiom pli, se ĝi estas en Esperanto. Kaj tio bedaŭrinde validas ankaŭ por iuj Esperantistoj.
limako
limako diras:
2010-11-22 15:48
Bone. Jes, kiel diris Baghy, "Librojn legu la verkisto (estas mi esperantisto)". Tamen, ne estas sufiĉe da tempo por legi ĉion, bedaŭrinde. :-)
mateno
mateno diras:
2010-11-23 22:34
Laŭ mia sperto esperantistoj ofte emas lerni aliajn lingvojn, kaj kutime traktas ilin kun respekto kaj ne kun ridemo.
amuzulo
amuzulo diras:
2010-11-18 23:22
Ŝajnas al mi, ke ĝuste pro ĉi tiu artikolo, ni ĵus sukcesis kolekti $500 pli... multegan dankon al ĉiuj!!
kienli
kienli diras:
2010-11-19 12:56
Dankon pro la intervjuo, ĝi donis bonan bazon kaj priskribis ideojn de la kreantoj. Dum 11 tagoj necesas kolekti ankoraŭ 379 dolarojn.
chielismo
chielismo diras:
2010-11-20 12:04
La socio evoluas rapide ol ni atendas. La videa programo jam estas populara en Esperantujo. Pasintjare mi proponis al sro Zhao estro de E-sekcio de CRI okaze de ĝia 40jara jubileo de E-elsendo, ke CRI devas eldoni filmon je profesia nivelo. Li akceptis mian proponon, sed mi ne scias, kiam okazos la preparo...
http://esperanto.cri.cn/
http://esperanto.china.org.cn/
bernardo
bernardo diras:
2010-11-20 18:38
Eble vi shatas ankau tiujn preskau 4 minutojn?

http://www.ipernity.com/blog/viktoro/290377
dennis
dennis diras:
2010-11-21 15:56

La CONGLANG projekto lau sia retpagho jhus atingis la celon ekhavi 2800 dolarojn da donacoj. Eble vi shatas la projekton CONLANG, kaj eble ne, sed lau merkatika vidpunkto, ni nun havas alian ilon por nealtrude prezenti Esperanton al la neesperantista publiko.

Mi klarigos al vi mian ideon tiurilate:

En merkatiko, unu el la plej malfacilaj taskoj estas konvinki homojn akcepti NOVAJN, antaue nebone konatajn ideojn. En nia okazo, tiu tasko estas akceptigi la planlingvon Esperanton. Rekte provi konvinki homojn pri la praveco de Esperanto estas ege malfacile, kiel mi kaj vi kaj niaj ghisostuloj devas konfesi post jardekoj da ofte senfruktaj provoj.

Tamen nerekte allogi homojn estas multe pli facile. Bela ekzemplo de tio estas la Lingva Festivalo kreita en Chinio por la Internacia Jaro de Lingvoj en 2010. En tiu festivalo, cheestis lingvajn kursojn pli ol 13,500 homoj, el kiuj proksimume 1,400 ekprovis Esperanton, kaj plue, el tiuj lernantoj, pli ol 300 allighis al postaj kursetoj de Esperanto! Tiu rezulto NE devenas de rekta varbado por Esperanto, sed de prezentado de chiaj lingvoj, entute pli ol 80, al la ghenerala publiko.

Simila nerekta prezentado de Esperanto nun fareblas, mi pensas, per la nova filmo CONLANG. Tiu filmo ne estas reklamo por Esperanto. Tamen, se Esperantistoj vidigas ghin en siaj universitatoj au en siaj urboj, kaj che la fino de la filmo starigas debaton au diskuton pri planlingvoj, plej probable en kelkaj lokoj ekestighos alta intereso pri Esperanto.

Se post tiu filmo kaj eventuale tiu diskutado pri planlingvoj, la Esperantistoj ofertas mallongan specimenan kurseton de Esperanto, sekvatan de pli longa kurso, mi opinias, ke kelkloke povas esti multaj novaj lernantoj de nia lingvo.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino
aldone
aldone diras:
2010-11-24 10:24
Vi skribis:
"En merkatiko, unu el la plej malfacilaj taskoj estas konvinki homojn akcepti NOVAJN, antaŭe nebone konatajn ideojn. En nia okazo, tiu tasko estas akceptigi la planlingvon Esperanton. Rekte provi konvinki homojn pri la praveco de Esperanto estas ege malfacile."
---

Merkatiko ne servas por akceptigi ideojn, sed konkretajn produktojn kiuj donas iun avantaĝon al la konsumanto. Por atingi tion necesas ampleksa merkatika koncepto kiu enhavas la faktorojn prezo, kvalito, celgrupo kaj reklamo.

Esperanto tamen jam dellonge ne plu estas nura ideo, sed lingvo per kiu eblas oferti multajn servojn. La lingvo kreskas per la kreskado de la servoj kiuj funkcias per ĝi. La plej forta motoro por instigi la lernadon de Esperanto estas la utilo kiun tio alportas. Do necesas prezenti Esperanton ĉiam en kunteksto de utilo por instigi homojn lerni ĝin. Kaj la homoj lernas plej facile per imitado de io kion ili aŭdis kaj vidis. Se oni montras ion al homoj kion ili povas imiti (se ili aŭdas kaj vidas homojn paroli en Esperanto) kaj kunligas tion kun promeso pri iu utilo, tiam oni povas kapti ilian intereson pri la afero.

Tute ne temas pri tio ĉu la ideo pri Esperanto estas prava. Pri tio povas diskuti eble kelkaj intelektuloj en malgrandaj specialaj rondoj, sed tia diskuto havas nenian signifon por la plua kresko de Esperanto. La filmo CONLANG montras ĝuste tian diskuton (en angla lingvo). Kaj nun oni ĉi tie deklaras ke tiu filmo povas kontribui al la antaŭenigo de Esperanto.

Mi ja vidas ke en anglalingva lando kiel Usono estas malfacile prezenti Esperanton lige kun iuj praktikaj avantaĝoj de la uzado de la lingvo kaj oni do preferas teoriumi pri la temo de planlingvoj. Sed en Eŭropo kun la granda nombro da lingvoj tia teoriumado estas ne nur senutila sed eĉ kontraŭefika, ĝi povas nur fornaŭzigi homojn de la lingvo Esperanto, precipe se temas pri filmo en angla lingvo kiu estas subtekstigita en Esperanto.

Tio estas la plej malbona kombino imagebla: Oni ja aŭdas la originalan sonon en angla lingvo kaj aŭtomate provas kompreni ĝin, ĉar plej multaj homoj en Eŭropo ja iam lernis la anglan kaj volas rikolti la frukton de la granda peno kaj samtempe aperas teksto en Esperanto, do en lingvo kiun oni ankaŭ lernis, sed ne jam regas tre bone. Tiun tekston oni devas unue legi kaj poste traduki al sia gepatra lingvo - dum dekonoj de sekundoj! Do oni devas samtempe prilabori en la cerbo la anglan sonon (kio kaŭzas grandegan penon) kaj la esperantlingvan subtekston. Se mi nomis tion en mia antaŭa afiŝo stultaĵo, mi maltroigis.

En pola televido oni faras ion alian pri fremdlingvaj filmoj: Ankaŭ tie mankas la mono por plena dublado, do oni praktikas "ŝpardubladon". Tio signifas ke oni ja lasas la originalan sonon, sed mallaŭtigas ĝin kiam parolisto laŭtlegas sufiĉe monotone la polan tradukon. Tio estas ege malmultekosta metodo. Ĉu tiu metodo estas aplikebla ankaŭ por traduki filmojn al Esperanto, tion oni devus testi. Eble ĝi funkcius kun samtempaj subtekstoj en Esperanto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-24 12:54
Ambaux certagrade pravas, tamen por "vendi" Esperanton povus tute alie okazi. Gxi povus sin mem vendi, nur ni devus zorgi, ke gxi estu ekzemple;

- samrajta kiel cxiu lingvo en lerneja edukado. Por tion atingi ni devas
  fari politikan laboron por sxangxi legxaron (simile kiel en Hungarujo kaj
  Francio cxu Brazilio)

- inviti EU-deputitojn al UEA-Kongreso por konstati, ke Esperanto estas plene
  funkciata lingvo, konvena kiel laborlingvo por EU.(Mi nur ne komprenas
  kial UEA tion neglektas kvankam estas ecx volontuloj kiuj de pli ol tri
  monatoj atendas invitilon).
  
amuzulo
amuzulo diras:
2010-11-30 12:14
Li ne volas merkatigi Esperanton per la filmo kun Eo-subtekstoj. Tio ankaŭ laŭ mi estus stulta ideo, sed al anglalingva publiko. Mi devas paroli kun Marta pri la ideo uzi ĉi tiun filmon por komenci diskuton pri planlingvoj kun ĝenerala neesperantista publiko.

Mi kreis la subtekstojn por ke esperantistoj mem povu kompreni la filmon! Mi miradas ke oni kvazaŭ plendadas ke mi faris tiun laboron kaj diradas ke senutilas. Bone... post tio mi eĉ ne plu emas fari ion ajn plu por Esperanto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-30 12:45
Kara samideano,

kun tio en Esperantujo vi devas vivi. Se vi petos iun ion fari, preslkaux neniu respondos. Se tamen vi ion faros tuj estos kelkaj, se ne grupo kiuj pretas kritiki.

Estas komprenebla; kritiki estas tre facile.(ecx stulta povas ion diri)

Vi mem ne tro tion atentu. Estas ja komprenebla, ke "ankoraux tiu ne naskigxis, ke cxiuj kontentigxis".
Memoru ankaux, ke nur tiu ne faras nenian eraron, kiu nenion faras.
limako
limako diras:
2010-11-30 13:00
Kiel oni diras en la angla "neniu bonfaro restas nepunita." Mi tuj lernis kiel estrarano ke la nura rimedo por eviti kritikon estis fari nenion. (Kaj bedauxrinde, multaj lernas tiun lecionon tro bone).

Mi dankas vin pro la granda laboro kiun vi faris por sukcesigi la projekton (ne nur la subtitolado, sed ankaux la intervjuo kaj traduko ĉe LF).
Filarete
Filarete diras:
2011-02-18 22:42
Kaj kion vi opinias? Mi ja ricevis. Kaj kion mi pensas? ne multon...