Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Agado ekster UEA ne konkuras sed kompletigas

Agado ekster UEA ne konkuras sed kompletigas

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-02 23:29
Dum prezentado de la agado de Esperantic Studies Foundation (ESF) en la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago, iuj aktivuloj de UEA forte kritikis la agadon de ESF kaj aliaj similaj fondaĵoj, kiuj subvencias Esperantajn projektojn, sed estas ekster la strukturoj de Universala Esperanto-Asocio. Laŭ la kritikoj, tiaj organizaĵoj ekspluatas monfontojn, kiuj alikaze povus esti utilaj por la propraj fondaĵoj de UEA. Erin Piateski, aktivulo de du projektoj subtenataj de ESF, forte malkonsentas. En sia artikolo ŝi klarigas, kial ESF en grava maniero kompletigas la tradiciajn movadajn strukturojn.
Agado ekster UEA ne konkuras sed kompletigas

Teamanoj de E@I en UK.

Dum la Universala Kongreso en Kopenhago okazis prezento de sendependaj fondaĵoj, por sciigi la esperantistaron pri ties planoj kaj ĝis-nuna agado. Prezentiĝis du fondaĵoj, Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Esperanto Internacia. Aktivuloj de tiuj fondaĵoj donis informojn pri la celoj kaj idealoj de tiuj fondaĵoj. Membroj de Edukado@Interreto (E@I) ĉeestis la prezenton pro tio ke E@I ricevas financan subtenon de ESF. E@I volis ĉeesti kaze ke ĉeestantoj havus demandon pri la projektoj kiuj ricevas ESF-monon.

La E@I-membroj kiuj ĉeestis atendis enui dum la prezento, ĉar kompreneble ili jam tre bone sciis pri kio temos, sed iĝis male. Ĉeestantoj vekiĝis el duondormo pro subita akra disputo. Kelkaj aktivaj membroj de UEA staris kaj plendis pri la ekzisto de sendependaj Esperanto-organizoj, t.e. Esperanto-organizoj kiuj ne estas regataj de UEA. Venis ardaj akuzoj pri la financa situacio en Esperantujo. “Ĉu ne tiuj sendependaj fondaĵoj forprenas monon de UEA-fondaĵoj?” laŭte scivolis tiuj aktivuloj. Fariĝis klare al la ĉeestantaj E@I-anoj ke tiuj aktivuloj, kaj eble esperantistoj ĝenerale, malmulton scias pri la agado de sendependaj fondaĵoj, kaj se ili scius pli, eble ili ne tiel rapide kontraŭus.

Ni en E@I, kiel ricevantoj de ESF-financado, scias multon pri la vasta gamo de grandaj kaj gravaj projektoj, kiuj ricevis financan subtenon de ESF. Por tiu kiu konas tiujn informojn, estas ŝoke aŭdi laŭtajn protestojn kontraŭ organizo kiu subtenas tiom da valoraj projektoj. Delonge, ESF ne aparte reklamis sin, do esperantistoj ne havis okazon konatiĝi kun ESF kaj kun ties laboro. Pro la evidenta manko de informoj en Esperantujo pri ESF, E@I decidis, ke indas informi la esperantistaron pri la ĝisnuna agado de ESF.

Rakontas E. James Lieberman, unu el la fondintoj de ESF:

- Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj mi estis la fondinta triopo de ESF en 1968. Tra 30 jaroj, dum kiuj aliĝis David Jordan kaj Mark Fettes, ni eldonis raportojn kaj novaĵleteron por informi lingvistojn kaj edukistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia merito kiel science esplorinda afero.

En la pasinteco ESF plejparte plenumis sian laboron per apogado de sciencaj esploroj kaj Esperanto-kursoj en Nord-Ameriko. ESF donacis monon al esploristoj, kiuj studis Esperanton kaj interlingvistikajn temojn, kaj subtenis komunikadon inter tiuj esploristoj. Delonge ESF apogas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), unu- ĝis tri-semajnan Esperanto-kursaron, kiu okazas en Usono ĉiusomere ekde 1970.

En 1999, post ricevo de testamentita mono de William kaj Catherine Schulze, aktivaj usonaj esperantistoj, ESF subite povis fari multon pli ol ĝis tiam. Multegaj el la grandaj projektoj de la lastaj jaroj ricevis gravan financan subtenon de ESF. Kiel dirite, NASK ricevis subtenon de ESF dumlonge. Pli lastatempe, Edukado.net, tekstaro.com (serĉilo de Esperanto-korpuso) kaj "Springboard to Languages" ("Lingvosaltilo"), programo por instrui Esperanton en britaj lernejoj, ricevis subtenon de ESF. Simile okazis pri pluraj filmoj, inkluzive la instruan filmon "Pasporto al la Tuta Mondo", la inform-filmon "Esperanto estas...", kaj dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Multaj unuopuloj ricevis ESF-subtenon por fari specifajn projektojn; ekzemple, Renato Corsetti ricevis financan subtenon por trejni instruistojn en Afriko. UEA mem ricevis subtenon por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. 

Ne nur grandaj, sed ankaŭ relative malgrandaj projektoj ricevis subtenon de ESF. Ne eblas detale priskribi ĉiujn ekzemplojn, sed ĉi-sube, Marek Blahuš rakontis pri la projekto kiun li faris kun ESF-subvencio:

- Subvencio de ESF por interlingvistiko/esperantologio ebligis al mi komenci ampleksan projekton de cifereca prilaboro de informoj pri la unuaj 22.000 esperantistoj el la jaroj 1889-1909 kiel ilin registris Zamenhof. Tiuj datumoj ebligos fari analizojn de la komenca periodo de la Esperanto-movado kaj unuafoje en historio ni danke al ili povos ekhavi tre konkretan bildon pri la kronologie-geografia disvastiĝo de Esperanto en la pionira epoko. La projekto ankoraŭ daŭras, sed dum sia prezentiĝo dum la Esperantologia konferenco en la 96-a UK jam sukcesis "senspirigi" faman Esperanto-historiiston kaj alvenigi multajn entuziasmajn proponojn pri estonta daŭrigo fare de alia fama movadano."

E@I ricevis subtenon de ESF por pluraj projektoj; la plej grava kaj plej konata el tiuj projektoj estas lernu.net. lernu! estas senpaga paĝaro por lerni Esperanton, kiu proponas multege da lerniloj kaj aliaj rimedoj al siaj lernantoj; senpaga, kio tamen ne signifas senkosta. Multaj esperantistoj eble supozas ke UEA donas financan subtenon al retpaĝoj kiel lernu.net; tio, bedaŭrinde, ne veras. La projekto lernu! neniam ricevis financan subtenon de UEA. Tamen dum la 9-jara ekzisto de lernu.net, ĝi ricevis financan subtenon de 280.000 EUR de ESF. 

Estas lernu!-uzantoj en multaj landoj, kiuj ne havas Esperanto-asocion. Tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.

Kelkaj UEA-anoj evidente kredas ke la ekzisto de sendependaj fondaĵoj konkurencas kun UEA - konkurencas pri donacoj, pri servoj, aŭ pri aliaj aferoj. Tamen tiu konkludo ne havas sencon, ĉar ĝi montras miskomprenon de ESF kaj de la misio de ESF. Multaj ESF-estraranoj estas aktivaj en UEA, kaj ESF mem havas apartan mision ol tiu de UEA.

Humphrey Tonkin, kunfondinto de ESF kaj eksa prezidanto de UEA, tre bone klarigis la lokon de ESF en la Esperanto-movado:

- Ĉiu iom matura kultura movado devas tri aferojn fari: unue, daŭrigi siajn sukcesajn programojn, due, subteni esplorojn, kaj trie, lanĉi novajn iniciatojn. La tradicia Esperanto-movado, kiu konsistas el organizaĵoj kun kotizantaj membroj, faras sian eblon realigi la unuan. La dua estas orfo: neniu sisteme subtenas sciencajn esplorojn pri Esperanto kaj lingvaj problemoj. La tria estas ege esenca en momento de rapida teknologia ŝanĝiĝo kiel la nuna – kiam precipe junaj homoj interkomunikas kaj ĉerpas siajn informojn laŭ tute aliaj manieroj. Ni bezonas fondaĵojn, kiuj kapablas rapide interveni por subteni esplorojn, kaj eĉ pli rapide interveni por komenci tute novajn iniciatojn en tute novaj medioj. Tiun gravan rolon ni celas en ESF. Ni laboras en partnerado kun la tradicia Esperanto-movado kaj klopodas ĝin suplementi per niaj subvencioj kaj niaj investoj en la nova teknologio, kiu montras la vojon al la estonteco por Esperanto (Lernu, Edukado, Esperanto-aktuale k.s.).

Ne eblas detale priskribi ĉiun projekton kiu ne povus ekzisti sen ESF. Pro la longdaŭra kaj elstara agado de ESF, E@I lastatempe lanĉis donac-kampanjon por danki al ESF por la ĝisnuna subteno, kaj por festi la aliĝon de la 100.000-a uzanto de lernu!.

Bonvolu viziti la paĝon €100.000 por ESF por legi komentojn pri la kampanjo de gravuloj de Esperantujo kaj de ricevintoj de ESF-financado. Pri ESF mem, vi povas legi pli profunde ĉe Esperantic.org .

Erin Piateski

teamano de lernu! kaj aktivulo de E@I

 

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 17:54
Se oni rigardas la jarraporton de ESF, oni konstatas, ke, bedaurinde, ESF grandparte vane elspezas sian monon. Eble ghi helpas la ekziston de iuj (dubindaj) produktoj kaj projektoj, kun la celo disvastigi Eon, sed esence por Esperanto mem tio restas grandparte sensekva.

Al ESF mi konsilus haltigi la elspezadon de la mono lau la principo de la akvovershumilo (kiel oni diras en Svislando) por spronigi diversajn florojn kaj rekonsideri la veran indecon kaj sencohavon de la apogado kaj financado. Kompreneble tio ne povas plachi al tiuj, kiuj ghis nun diversmaniere finance profitis de tiu ESF-mono.

Nature, mi apartenas al tiuj, kiuj preferas la apogon de seriozaj sciencaj agadoj, malfavore al dubindaj propagandaj aktivecoj.

La suprajn ciferojn mi ne emas komenti. Vershajne "ili ne sciis, kion ili faris" (lau la Biblio).
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-05 18:32
Estas lacige...

Ni jam delonge komprenis, ke laŭ via tre persona sed ne tre silentema opinio ĉiu ajn inta, anta aŭ onta iniciato en la Esperanto-movado estas blufo, farso kaj ĥimero (ekzistas eĉ leĝo pri tio). Ĉu necesas senĉese ripetadi tion pri ĉio ajn?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 18:36
Nu jes, ekzistas la danghero ke vi povus forgesi ghin...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-05 18:49
Se mi estas la sola feliĉulo alcelata de la konstantaj rememorigoj pri blufeco, farseco k ĥimereco (k pri ties kosto), mi volonte rezignas pri ili. Tio ŝparos al mi - k supozeble ankaŭ al aliaj - multe da tempo k ĝenoj.
edmundo
edmundo diras:
2011-10-05 19:02
Laŭ Kunzlio. Ŝajne li kredas, ke bibliografio de la verkaĵoj de Golden estas utila, kaj volas vidi eĉ reeldonon kaj kritikan recenzon.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 21:09
ne shajne, sed malshajne.
simono
simono diras:
2011-10-05 19:42
<<lau la principo de la akvovershumilo (kiel oni diras en Svislando) por spronigi diversajn florojn >>

Hmm.

Supozeble: "laŭ la principo de la akvumilo / ĝardenverŝilo ... por sproni diversajn florojn".

"Sproni florojn"?

Kri-i-i-i-i-i-i-i-ĉ! :)

Mi ne scias "kiel oni diras en Svislando" sed laŭ mia sensignifa takso via formulado ĵus nun plene subkakiĝis! Glug, glug! :)

Ĉu eble "burĝonigi"?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 21:04
nu, jes, mi falis en la kaptilon de la tranzitiveco, char malfeliche mi ne kontrolis la verbon en PIV.
Sed tie sproni havas la sencon "sproni la klitoron", kaj ne la akvovershumilon :))
simono
simono diras:
2011-10-06 08:18
Kiu spronas klitorojn, tiu supozeble akompanas sian aferon per ledaj vakeraj botoj, vipo, ledrimenoj, ĉenoj kaj mankateno. :)
Aleksks
Aleksks diras:
2011-10-08 12:10
  Stranga aserto, ke "esperanta" mono nepre trapasu UEAn. Cxu tio ne estas iom totalisma ideo?
  Male, sxajnas al mi ke gravuloj de UEA mem ne forte kritikas la agadon de ESF kaj ne diskutas gxian ekziston, kaj plie havas bonan rilaton kun gxiaj membroj (S-roj Fettes kaj Tonkin ekz.).
Esperantst
Esperantst diras:
2011-10-14 02:15
Tia ideo eĉ estas tre stranga. Estas tute klare, ke la koncernaj homoj ne estus donacintaj sian monon al UEA. Ili serĉis alian vojon. La fondaĵoj laŭ mia opinio efike (kompreneble oni povus ĉion fari pli bone) kaj bone laboras (supozeble pli efike ol UEA). Pro subteno de la koncernaj fondaĵoj ekzistas konkretaj kaj bonaj agadoj. Mi opinias, ke UEA devus instigi kaj financi projektojn por havi "vizaĝon". Nur per pligrandigo de la elspezoj por informaj kaj instruaj agadoj, UEA povus havi tian "vizaĝon". Havante "vizaĝon" aŭtomate la homoj pli volonte donacus kaj membriĝus. Konkurenco cetere ne estas malbona afero. La pragmatika celo devas havi la plej altan prioritaton kaj ne organizaĵoj. Organizaĵoj ne estas memcelo.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-14 20:09
Tio kio estas stranga por mi estas la kritiko de personoj kiuj ne partoprenas ESF - nek subtenas nek kontribuas al ĝi. Se mi volas fondi fonduson tio estu MIA zorgo ne de aliaj homoj. Eble mi opinius ke iuj agoj estas malsaĝaj sed fakte ne koncernas min. Jen ekzemplo el Usono (kie mi loĝas): Mi edziĝis kun mia koramiko de kvazaŭ 17 jaroj en Brazilo la 3an de aŭgusto. Ni revenis Usonen kaj devis legi en ĵurnalo ke la malgejuloj kredas ke iel nia nupto malvalorigus la malgejajn nuptojn. Fakte, mi ne komprenas tion. Ni vivas niajn vivojn kaj nenion postulas de ili. Se ili ne volas rilati kun ni, ke ili ne rilatu! Same kun la agoj de SAT, aŭ Civito, aŭ ESF. Se iu oni ne aprobas la agojn de tiuj organizaĵoj, ne aprobu - sed se tiu oni ne partoprenas tiujn organizaĵojn iel ajn, oni ja rajtas kritiki sed ke tiu oni ne kredu ke aliaj homoj prenos onian kritikon serioze.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 22:16
Mia kritiko en la kazo de ESF rilatas al du punktoj:

1. Lau mia scio, la akcioj de ESF en la usona borsa krizo perdis unu trionon de sia valoro. Tio estas malbona (kaj fakte skandala). Fakte, mi ne povas diri, chu tiu perdo estis evitebla (ghis iu grado) au ne kaj chu tiuj akcioj regajnis parton de la valoro (eble oni skribas pri tio en la jarraporto, kiun mi ne legis). En tiu tempo multegaj homoj en la tuta mondo perdis sian monon pro falo de la akcia kurso. Aliflanke mi ne scias, chu ESF mem faris erarojn chirilate au ne havis sufiche bonajn konsilistojn por plasi au investi sian monon. Siatempe chiuj homoj, organizajhoj kaj firmaoj simple posedis akciojn (kiel ankau nun) kaj ne enkalkulis la riskon, ke povas okazi tiom rapida falo de la kurso. Hodiau oni estas (eble iomete) pli sagha (sed mi dubas).

En Libera Folio neniam okazis klarigoj flanke de ESF, kiam tiu temo estis traktita.

2. Subvencii lernu.net per 280'000 mi ne povas aprobi.

Krom tio, mi ne tute konsentas pri chiuj eroj en la strategio de ESF che la elektado de subvenciotaj projektoj. Sed char mi estas ekstere staranta, ne rekte koncernata, char tio ne estas mia mono kaj neniu demandas min pri mia opinio, tio ne estas mia problemo kaj mi iusence rilatas indiferente al ghi.

Se Libera Folio ne ekzistus, oni en tiu bizara movado kun siaj apartaj reghlandoj entute ne povus libere esprimi sian opinion, ankau se ghi ne estas populara.

La de vi menciitaj Eo-organizajhoj estas parto de la Eo-movado. Pro tio mi pensas, ke chiu e-isto havas la rajton kaj devon esprimi sin, ankau kritike, pri tiuj organizajhoj, kiuj reprezentas au financas Esperanton. Eble tiuj organizajhoj ja povus ion lerni de certa kritiko. Sed char (negativa) kritiko en la Eo-vomado ne estas dezirata, kaj sana diskutkulturo ne ekzistas, tiuj organizajhoj ankau nenion lernas el kritiko kaj do faras chiam denove la samajn erarojn.

Pri gejoj kaj SAT mi povas nenion diri, char tiujn temojn mi ne konas kaj ili ankau ne tro interesas min. Pri SAT mi pensas, ke ghia fino jam alproksimighas, char en nia epoko ghi havas nenion plu por diri, kaj ghiaj teorioj estas anakronismaj kaj eble taugas por la arkivo kaj muzeo. Se oni volas esti politika maldekstrulo, ekzistas aliaj formoj de sinesprimado (sed tre malmultaj - ekzemple kadre de modernaj socialdemokrataj partioj au, se tio devas esti pli radikala, lau la modelo de Sahra Wagenknecht, kiu sukcesas aperi en la televido).

edmundo
edmundo diras:
2011-10-15 09:04
Ŝajne vi estas tiel senscia pri investado kiel pri la aliaj temoj, pri kiuj vi deklamas en Libera Folio. Se vi konsultos profesian investkonsiliston, vi trovos, ke la unuaj demandoj temas pri "risko". Por ricevi bonan averaĝan gajnon tra longa tempo oni devas akcepti la riskon, ke la valoro de la investoj ankaŭ falos, almenaŭ tra mallonga tempo. Se oni insistas protekti investon kontraŭ falo, tiam oni devas akcepti malpli grandan averaĝan gajnon - gajnon, kiu verŝajne estos malpli ol inflacio, do fakte la investo laŭgrade kaj malrapide forvaporiĝos. Tial, se oni investas por fora estonteco - oni pensas ekzemple pri tempo post dudek aŭ tridek jaroj - normale estas investi kun alta risko. ESF verŝajne faris tiel, tute saĝe kaj malskandale.

Ankaŭ mia pensifonduso falis. Se mi estus pli proksima al emeritiĝo, mi estus movinta la monon al malpli riskaj investoj, espereble. (Mi ne estas kapitalisto, sed en Britio oni kvazaŭ devige okupiĝas certagrade pri tiaj aferoj. Se oni laboras, sed ne por la ŝtato, oni devas mem respondeci pri sia pensio.)
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-15 19:16
Mi tre ŝatas lernu.net - mi instruas Esperanton al miaj venontaj instruistoj kiel modelo por instrui la usonan lingvon al enmigrintoj. Mi ofte uzas lernu.net en la klasejo kaj mi intigas ilin konsulti ĝin por siaj lingvolernaj loglibroj. Ni diskutas modelojn de instgruado surbaze de la lecionoj kiuj troviĝas tie. Mono uzata por lernu.net estas mono saĝe investata.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-17 01:11
Jen mi ŝatus aldoni ke en lernu.net okazas konversacioj pri ne-Esperanto-temoj, kiel pri religio. Mi ofte legis plendon ke esperantistoj nur okupiĝas pri Esperanto sed tie oni povas legi (kaj partopreni) konversaciojn pri aliaj temoj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-17 03:26
Hieraŭ ni fondis novan Esperanto-grupon ĉitie en sudorienta Florido dank al lernu.net. Ekde 1 1/2 jaroj mi volis grupon kie oni povus paroli Esperanton kaj pere de la paĝaro de lernu.net ni trovis unu la aliajn. Ni estas, alfabete, belgo, brazilano, 2 kubanoj, kaj 2 usonanoj (mi estas usonano sed mia unua lingvo estas la germana). Nia grupo prenis la nomon Sudflorida Esperanto Rondo (SFER) kiel la radiko de "sfero"! Tio estis ideo de Oscar, veterano de Esperanto de 40 jaroj! Lia filino estas kvazaŭ denaska esperantistino ĉar ŝi akiris E je tri jara aĝo. Esperantistoj lernis pri tio de Aloisio de la grupo en Rio-de-Ĵanejro kaj ni jam ricevis gratulojn kaj invitojn el multaj diversaj landoj trans la mondo. Ni reciproke invitas esperantistojn viziti nin. Ni havas gastĉambro en la domo.
Mi vere ne partoprenas la melankolion kaj pesimismon de kelkaj listanoj ĉitie. Male! El ni 6, 3 estas novuloj, do la duono. La plej juna 24jara. La anoj tuj volunte kaj spontane transprenis taskojn laŭ talentoj. Oscar organizas nin, David anuncas nin al landa asocio kaj varbas - krome li ofertas al ni interretan komunikilon pere de kio mi instruos la novulojn, Edmar volas krei blogon por nia rondo, kaj mi instruos. Mi estas tre kontenta kaj dankema al lernu.net. Estis ieomete nia Bologne-sur-Mer ĉar 2 el la novuloj neniam antaŭe parolis Esperanton! Robb
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-17 06:51
Kara Robb,

mi kore gratulas vian aktivadon kaj sukcesojn.

Antaux du jaroj, por festi digne nian venontjaran jubileon - 125 !, mi proponis inter alie, ke se ni nur unu personon konvinkos por Esperanto, ni estos jam duoble pli. Vi tion akiris, mi ankaux, do, se ni pli malmulte filozofus, sed pli agadus, ni povus digne venonjare festi.Do, mi invitas plej fervorajn kritikantoj al utila laboro. Faru ekzemplon kaj ne parolu, ke ni estas malmultaj.

Krome agado de lernu.net estas ekzemploplena kaj inda nian subtenon!
Ankaux al ili cxiuj aktivuloj mi elkore gratulas!
esperanto
esperanto diras:
2011-10-17 17:45
Portalojn kiel tiajn
http://www.goethe.de/ins/ru/lp/kul/dur/spr/ein/deindex.htm

mi trovas pli inteligentaj ol lernu.net kaj similaj portaloj tajloritaj kaj forghitaj de e-istoj. Lastatempe mi konstatis, ke centra ligo de lernu.net kondukas al pagho por lerni la slovakan lingvon. Chu tio estas inkluzivita en la 280'000 dolaroj de ESF?

Aleksks
Aleksks diras:
2011-10-17 23:31
Dankon pro tiu retpagxo kiu permesas lerni la germanan sen superflua multlingveco. Tiel gxi donas celon por lerni la germanan, cxar ja oni scipovu la germanan por uzi tiun retpagxon por lerni la germanan. Aux pli bone! Mi lernu la rusan!
Alekso
Alekso diras:
2011-10-18 13:51
Mi preskaŭ emis kunplendi, ĝis mi konstatis, ke min kondukis www.lernu.net al suprasoraba paĝo por lerni Esperanto, ĉar mi en la antaŭa vizito elektis tiun lingvon por rigardi tiun version de lernu.net. Tion la sistemo memoris. Post ŝanĝo al la germana ĝi ĉe ĉiu sekva vizito denove ofertas al mi la startopaĝon en germana lingvo.