Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"

Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-16 09:47
Spite la malkreskon de la membronombro, la financoj de UEA ne estas en krizo, kaj ne indas facilanime fari ŝanĝojn en praktikoj formiĝintaj dum jardekoj. Tion konstatas la prezidanto de UEA en filmita intervjueto farita dum la estrarkunsido, kaj nun afiŝita en la sekcio de UEA en la retejo YouTube. Estas intervjuitaj ankaŭ ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj vicprezidanto Claude Nourmont.

En la intervjo, filmita en la Centra Oficejo de UEA, Probal Dasgupta volas trankviligi la membrojn, kiuj laŭ li lastatempe postulis urĝajn ŝanĝojn en la agado de la asocio:

- En Universala Esperanto-Asocio lastatempe multaj kiuj komentas pri tio, komencis diri, ke la asocio estas en krizo, ke la membronombro draste falas, ke necesas tuj fari ion ege severan por ŝanĝi la praktikojn de la asocio, kaj tiel plu. Evidente, draste ŝanĝi la praktikojn de institucio formiĝinta dum tiom da jardekoj ne estas facila tasko, kaj oni ne facilanime adoptu receptojn, simple pro iuj hastaj reagoj.

Laŭ Probal Dasgupta, la estraro zorge analizis la kondiĉojn en kiuj la asocio nun laboras, kaj kritike ekzamenis "iujn el la lastatempe proponitaj ideoj".

- Ni interalie parolis pri la redaktopolitiko, pri la strategio rilate la revuon en la kunteksto de la komunika politiko de la asocio ĝenerale, kio inkluzivas ankaŭ la retajn komunikilojn.

La prezidanto tamen nenion diris pri tio, kion la estraro intencas fari pri la komunika politiko de UEA. Preskaŭ same svage esprimis sin ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak:

- Ni bone komprenas ke estas multaj aferoj kiujn ni devas realigi, tute aparte se temas pri la informado en la nuna epoko, ke ni devas ŝanĝi la manieron kontakti la eksteran mondon, sed ankaŭ komuniki kun la membroj de nia medio. Multaj aferoj estas en la daŭro de la renovigado. Ĉiuj scias ekzemple, ke okazas renovigado de la retejo de UEA, ke okazas diskutoj, kiamaniere, en pli bona kaj efika maniero utiligi ankaŭ la revuon por la informa interna movado.

Pri la eventualaj rezultoj de tiuj diskutoj ŝi diris nenion, sed anstataŭe transiris al klarigoj pri la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook.

- Multaj aferoj estas ligitaj kun demandoj kiuj estis prezentitaj publike. Al tiuj aferoj apartenas kaj informado kaj la redakta politiko, ne nur en la senco pri kiu ni okupiĝis antaŭe en la komitata listo, do redaktopolitiko de la revuo, sed ĝenerale pri la komunika politiko kaj informa politiko de UEA. Kaj al tio ni fakte donis multan atenton, ŝi poste aldonis.

Estraro kunsidasKiel ĉiam, la estraro esploris la financojn de la asocio, kaj tiukampe Probal Dasgupta ne vidas grandajn problemojn, spite la falon en la membronombro:

- Ni rigardis la ciferojn, ni analizis ilin kun la spertuloj. Kaj ni atingis konkludojn ne tute samajn kiel la komentantoj kiuj estas pli videblaj en la publiko. Iom da memfido...

Laŭ Barbara Pietrzak la estraro diskutis ankaŭ la eblecon de reta voĉdonado en la komitato de UEA, sed ankaŭ rilate tiun temon ŝi diris nenion pri tio, al kiaj rezultoj eventuale kondukis la diskutoj en la estraro.

Vicprezidanto Claude Nourmont siavice rakontis, ke UEA subvencios agadon de ILEI per 2.500 eŭroj. Unu el la subtenataj agadoj estos scienca simpozio lige kun la ĉi-jara Universala Kongreso en Kopenhago.

- La simpozio havas altnivelan programon kun famaj lingvistoj, kiuj ne estas esperantistoj, sed kiuj prezentos la lingvojn en la scienca komunikado, kaj do estas grava temo por sciencistoj, en kiu lingvo oni komunikas, ŝi klarigis iom enigme.

Aldone Claude Nourmont diris, ke dum la Universala Kongreso okazos speciala, jubilea programero por memorigi pri la unua Internacia Infana Kongreseto, okazinta en Kopenhago en 1956.

- En tiun kunvenon ni venigos kelkajn homojn, kiuj ĉeestis tiam, ĉu kiel infanoj, ĉu kiel gvidanto de la aranĝo, kaj tiun aferon ni okazigos ĝuste en la momento, kiam alvenos la ĉi-jaraj infanoj kaj gepatroj. Kaj al tiu ĉi kunveno ni esperas, ke venos multaj homoj, ne nur gepatroj kaj infanoj.

Vidu la tutan filmeton ĉi tie.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-05-07 13:42
Chi tiu filmo estas tiom senlime teda kaj la parolantoj, kiuj sin prezentas, unu foje pli demonstras sian majstran arton paroli pri chio kaj nenio samtempe.

Post senlime tedaj (au neniaj) "raportoj" skribaj la membraro ricevas la samon ankorau filme. Ho mia dio. Prefere oni rezignu pri tiaj prezentajhoj, char ili estas senlime embarasaj. Almenau montri ilin al ekstera publiko ne estas rekomendebla, dum la espistaro alkutmighis al tiaj skurilajhoj.

Mi povas nur ripeti mian sugeston, ke oni sendu tiun senhelpan estraron en la dezerton kiel eble plej baldau.
lancelot
lancelot diras:
2011-05-07 22:07
Oni ĵus malkovris tre malican atakon adresitan kontraŭ la prestiĝo de la nuna estraro de UEA, ĉi-kaze per falsa, muntita filmo kun ŝajnaj intervjuoj al la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de tiu tutmonda asocio.

Bonŝance, eĉ se tiu mallongdaŭra filmo aperis en la oficiala serio “UEA viva” danke al la laboro de iu hakero je la servo de la komplotintoj (ĉar koruptiĝo de iu el la UEA-teamanoj estas tre malverŝajna, laŭ la spertuloj), lertaj analizistoj povis malkovri la veron post zorge teknika studo de la materialo, ĉar la filmo suspektinde misfamigas UEA-n kaj aparte ĝian nunan prezidanton, prof. Probal Dasgupta. Oni tiel konkludis ke temas pri detale prilaborita ekzemplo de la t.n. “nigra propagando”.

Laŭ iuj analizistoj kiuj sekvas la konfliktojn inter la diversaj sektoroj de Esperantujo, tiu ĉi ĵusa atako estus la unua konkreta elemento permesanta konfirmi la onidirojn ke antaŭ nelonge oni neatendite subskribis sekretan pakton inter Andreas Künzli kaj Giorgio Silfer, en Svisio. Kvankam ja inter si sufiĉe malafablaj kaj ideologie distancaj, ili tamen estus decidintaj kunordigi kelkajn el siaj respektivaj atakoj kontraŭ komuna malamiko, nome la nuna UEA, eĉ se kun malsimilaj celoj.

Laŭ iuj fontoj, Künzli volas fariĝi prezidanto de komplete ŝanĝita UEA (sen la ĉiama “koterio” kiu laŭ li mortigas Esperanton) kaj tial li ofte publike atakas ĝiajn estraranojn per tre akra lingvaĵo. Kutime li ilin akuzas i.a. je ekstrema nekompetenteco kaj intelekta vakueco, dum aparte malkompate li sin adresas al la nuna prezidanto, kiun li akuzas esti ekstreme malefika en la plenumado de la taskoj kaj devoj propraj al tiu altranga posteno. Siaflanke, la ĉefa rolulo de la Esperanta Civito jam de jaroj anoncas la alvenon de la tempo por iu “nova Esperantio” en kiu la sovetieca funkciado de la “malnova Esperantio” (=UEA) ne plu havos lokon.

En la filmo, la aktoro kiu ŝajnigas sin esti s-ro Dasgupta (sed kun abdomeno iom pli dika ol tiom kiom oni povus atendi ĉe hindo) fakte karikature troigegas la stilon de Dasgupta, per terure monotona, neelteneble teda parolado, kiu videble emas misprezenti lin esti tute malkarisma, malrespondeca arogantulo malkapabla kompreni la gravecon de la nuna krizo de UEA. Ĝi fakte similas al tiu de la estroj de la komunismaj reĝimoj de orienta Eŭropo tuj antaŭ la falo de iliaj respektivaj sistemoj. Tio, kaj la komplete malplena, varmaera interveno de Barbara Pietrzak, tro videble emas plifortigi la juĝon de Künzli kaj Silfer pri la funkciado de UEA.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-07 23:39
Brile skribite ! Gratulon ! Matura teksto por vera gazetara kolumno, ekzemple en Heroldo de Esperanto. Silfero devus envii la talenton de homo, kiu kapablas verki tiajn analizojn au komentojn. Sed chu Lancelot mem ne estas Silfero ? Nu, malantau tiu chi autoreco eble trovighas nekonata ghostwrajtero.

Char lastatempe cirkulas multaj bildoj pri la evidente mortigita Osama Bin Laden, rigardante filmojn de UEA kaj Dasgupta oni kelkfoje vere perpleksighas kaj devas bone atenti la diferencojn, kiuj shajnas esti minimumaj. Almenau la parolmaniero tre similas. Sed eble temas pri la tipe medita stilo orienta, kiu komunas al tiuj superaj guruoj, kiuj ne bezonas malmodestecon. Ajurvedo salutas vin.

Povas esti ke subtere cirkulas ankau diversaj shercoj, kiujn mi tute ne konas. Lau propra sperto Esperantujo estas tre fekunda grundo por similaj produktajhoj. Malgrau la shajnsankteco de tiu movado. Sciante chion chi, oni do venas neeviteble al novaj konkludoj.

Kion vi dirus pri tio, se mi asertus, ke ekzistas nomaro de 100 eminentaj e-istoj, kiuj trovighas sur LA LISTO... Sed sur kia listo ? La listo de la usona registaro estas fifama, sed tiu de la Eo-movado ? Cetere estus neniu problemo kompili tian liston. Tion oni farus en 10 minutoj. Mi mem metus min sur la 100an pozicion (au rangon).

PS Onidiro cirkulas. ke Dasgupta vojaghas al Europo chefe por gustumi la centojn da specoj da biero - eble pro tio la pli dika ventro. Cetere kiom forte la vortoj abdomeno kaj abomeno proksimas... Mi tamen preferas la bierventron de vera germano... (Dasgupta ankorau estas tolereble maldika por konformi al la hinda idealo).

Kiel ajn :-)))
simono
simono diras:
2011-05-08 08:10
Mi ne kredas, ke fantomverkistoj ekzistas en Esperantujo. Mi kontestus eĉ, ke fone fantomanta verkisto havus realan ŝancon transvivi en nia mirlando plena je strangaĵoj kaj stranguloj. Tie ĉi ĉiu volas skribi siajn plej amatajn stultaĵojn nepre propraplume. Inkluzive min!

Poste ĉi-cele uzi kaŝnomon, jen iomete alia afero. Konate, pri tio iu kaj iu jam sufiĉe fama Akademiano, post malkovro, eĉ pli famiĝis.

Sed fantomverkigi siajn traktatojn? Ĝuste ĉe ni?

Neimageble!

Kaj rigardu la mezuman aĝon de la interagantoj.

Do zombioj, kiuj fantomverkigas?

Eĉ malpli imageble! :)
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-11 09:10
Kiu verkas la leterojn kiujn kelkfoje subskribas la prezidanto de UEA? Ĉu estas la Prezidanto aŭ ĉu estas la Direktoro?

Mi povas certigi vin ĉiukaze, ke mi mem ne estas zombio.
lancelot
lancelot diras:
2011-05-08 00:27
Ĉar tre probable estos skeptikaj reagoj al la ĉi-supra anonco pri la veraj aŭtoreco kaj celo de tiu filmo, kiu tiom malice erodas la prestiĝon de s-ro Dasgupta kaj entute de UEA, sufiĉos rimarki la lastajn vortojn de la pseŭdo-Dasgupta.

Kruele primokante la iaman entuziasmigan viglecon de la paroladoj de antaŭaj prezidintoj de UEA, per siaj lastaj vortoj en tiu filmo la pseŭdo-Dasgupta ŝajnigas kvazaŭ li lanĉus alvokon al la UEA-membroj esti trankvilaj pri la estonteco de la asocio, malgraŭ ĉiuj signoj de seriozaj problemoj sur ĉiuj kampoj. Tamen la groteske malvigla tono uzata por la pseŭdo-Dasgupta makiavelisme celas ĝuste la malon, eventuale amasan memmortigon de la plej lojalaj anoj de tiu sinkanta asocio. Ho ve, per tiu kruela parodio (“iom da memfido”, diras en la filmo la pseŭdo-Dasgupta) oni verŝajne eĉ intencis primoki la memoron de Ivo Lapenna, du monatojn antaŭ la UK en la dana ĉefurbo, tiom kara al li.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-20 17:02
Intertempe mi ne nur havis la okazon legi la skriban formon de la prelego de Wandel, kiun mi nun ne plu emas komenti chi tie, char ghi havas nenian sencon, sed auskultis ankau tiun chi prelegon de H. Tonkin
http://www.ipernity.com/[…]/8864397?from=9056201&at=1284989095
kiu alportas surprizan konkludon.

Ghi estas impresa ekzemplo kiel oportunistoj kiel H. Tonkin, kiuj en la 70-80aj jaroj en sia naiveco ankorau rakontis publike la inverson kaj kredis je tute aliaj fortoj tiam modaj kaj oportunaj (kiel socialismo/komunismo, M'Bow, Unesko, ktp. pri kio ili hodiau tute ne plu parolas, sed des pli pri Hodler kaj Privat), shajne perdis nun sian kredon pri la estonteco UEA. Shajnas, ke Tonkin kredas je tio, ke lernu.net kun siaj 80 mil partoprenantoj (???????) estos la nova UEA, ech la nova Eo-movado. Li parolas pri "subfosado" de la tradicia Eo-movado fare de strukturoj kiel lernu.net.
Tiuj klarigoj ja devus skui la publikon sidantan en la salono. En la diskuto
http://www.ipernity.com/[…]/8866325?from=9056201&at=1284989095
iu samideano prave atentigas, ke neniu alighos al UEA, se UEA ne donas interesajn servojn pere de la reto. Kaj tio estas fakte la kazo.

Certe, la elektronikaj medioj ludas gravegan rolon en la hodiaua tempo, sed mi ne kredas, ke ili estas alternativo por la progresigo de Esperanto, char Eo ne estas sufiche disvastigata en la elektronikaj medioj, kaj tio kio ekzistas estas grandparte mizera (au blufa kaj trompa). La homoj, kiuj tiom rapide alighas al lernu.net, same rapide forlasas ghin. En la diskuto Shemer (kaj la posta parolanto) prave atentigis, ke multaj homoj tuj denove forlasas la kurson post aligho al ghi. Sed tio estas ghenerala problemo de libervola fremdlingvo-lernado. Do, lernu-net ne estas daure efika (traduko de Krause por germ. nachhaltig).

Se iuj hodiauaj brilaj esperantistoj ekzistas, kiuj lernis Eon pere de lernu.net. (inter tiuj okdek mil tiaj ja devas sendube ekzisti), li sin bv. anonci chi tie kaj rakonti pri sia "kariero". Sed ne estu nur tia esperantisto, kiu scipovas lerte kaj suprajhe babili, sed kiu eble ankau verkis kaj publikigis ion intelekte interesan.

Sed pri la esenco oni ne parolas en tiaj diskutoj, char temas pri tabuo - kaj Tonkin bone scias tion. La esenco konsistas en tio, ke Esperanto vershajne elmortos, unue char ghia esenca anaro, kiu portis tiun movadon antau 1989, elmortos (vidu la amason da maljunularo en tiuj prelegejoj - sed en tiaj Eo-aranghoj chiam sidis chefe maljunuloj, ankau antau 30 jaroj, kiam mi alighis al la Eo-movado), kaj due char Esperanto ne plu estos tiom bezonata kiel antaue (por senperaj kontaktoj inter oriento kaj okcidento). Esperanto restos karakteriza ekzakte por tiu tipo de personoj, kiuj sidis en tiu salono de la Eologia konferenco. Vergara tute ghuste diris, ke chiu UK estas chiujare tute egala al la antaua, tute ne gravas, chu ghi okazas en Roterdamo au Havano. Char ekzakte la samtipaj diskutoj okazas chiujare. Do, partopreni tiajn konferencojn havas praktike neniun sencon, se la sama "sagho" reproduktighas chiujare, sen konsekvencoj por la movado kaj por Esperant(i)o mem.

Cetere komentoj tute mankas en ipernity. Jam tio montras la limigitecon de la interreto (kio krome estas tro vasta, kaj la kelkaj malmultaj e-istoj simple perdighas en ghi). Sur tiaj retpaghoj devus aperi dekoj au centoj da vigla komentoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-08 14:50
Por ke intervjuo estu intervjuo, devas esti intervjuanto, kaj tio mankas ĉi tie. Simple estas paroladoj al kamerao. Almenaŭ Claude Nourmont kapablas paroli mem, ne legante el teksto; surprize estas ke la profesia ĵurnalistino Barbara Pietrzak ne kapablas. Se oni elektas fari la aferon tiel, ne uzante intervjuanton el ekster la estraro, povas signifi nur ke la estraro estas interne tre malkonkorda, sed ne deziras malkaŝi tion. Eble la vortoj "iom pli da memfido" de Dasgupta estas direktitaj unuavice al la samestraranoj?
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-05-09 13:25
Verŝajne, la fabrikistoj kiuj havigis la ŝtalon al konstruado de la ŝipo Titanik daŭre agadas... Unu ŝipdrono, tamen tiel drama ol ĝi kostis 1500 vivojn, ne estis lernige sufiĉa.

Aŭ ĉu ni ŝarĝu tiurilate la rudristoj ?

Kaj kio pri la koboldoj de la glacio, kiuj humore konstruas montojn el trankvilaj akvoj ?
Lu
Lu diras:
2011-05-09 14:41
Oni kelkfoje parolas pri UEA kvazaŭ Esperantujo pereus, se UEA havus damaĝon. Nu, unuflanke, oni povas konstati, ke ĝia membronombro daŭre malkreskas, ekde 1929 tra 1947 ĝis 1974 kaj nun, de 9113 membroj al nun sub 6000. Dum la milito perdiĝis individuaj membroj, dum la agado de Lapenna, dum la postaj prezidantecoj (ĉiam kun ondoj, kompreneble). Do nenio aparte nova sub la suno.

Aliflanke laŭ mi oni ne farus al si grandajn zorgojn pri la germana lingvo aŭ la germanparolantoj, se la asocio por la germana lingvo estus en krizo... Eĉ ardaj UEA-uloj konstatas, ke ĉ. 80 % de la aktivaj uzantoj de Esperanto pasigas sian vivon ekster UEA; verŝajne estas eĉ pli.

Trie, se mi bone komprenas, la enspezoj pro membrecoj ne estas tiom gravaj por UEA, kiu posedas iom grandan bonhavon de pli ol miliono da eŭroj. El la interezoj oni povas financi signifan deficiton de la ĉiutaga agado (kaj fakte oni faras tion jam ekde jardekoj).

Kvare: Se oni volus zorgi pri tio, ke la individuaj membroj pagos siajn proprajn kostojn (por revuo, jarlibro ktp.), verŝajne oni devus altigi la kotizon. Plej verŝajne tiam la membronombro provizore plu malkreskus: dume oni havus iom da mono por investi en la informadon kaj sekve iam post multaj jaroj oni eble rehavos la monon pro novaj Esperanto-parolantoj - kaze, ke oni sukcesos konvinki ilin membriĝi ĉe UEA.

Tiaj elspezoj en informadon devus okazi - laŭ la strukturo de UEA kaj la Landaj Asocioj - en kunlaboro kun la Landaj Asocioj; UEA povus preni rolon de helpanto kaj instiganto de ilia informa laboro. Kaze, ke iu en UEA kaj la Landaj Asocioj volus laŭiri tian vojon... (Dum la pasintaj dudek jaroj laŭ mia scio nur tre malofte oni faris ion en tiun direkton. Kaj konstanta kunlaboranto en la Centra Oficejo pri informado al la ĝenerala publiko - pri tio laŭ mia scio oni eĉ ne komencis pensi.)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-10 09:43
UEA ne estas ŝtato, tamen por la Esperantistaro ĝia bonfarto devas esti proksimume same signifa kiel la Germania unueco por la Germanoj.

Gravas ke ĉiuj landaj asocioj estu membroj de UEA (kaj tiel grandaj ke ili rajtas esti pli ol nur observantoj en la Komitato). Kiel individua Esperantisto oni ne bezonas esti membro de UEA, kaj precipe en landoj kun longa Esperanto-tradicio oni ofte povas labori pli bone memstare por Esperanto, sen specifaj rilatoj al la asocioj. La monda movado tamen bezonas ian centron, kapablan reprezenti ĝin precipe antaŭ UN (kaj ĝiaj organoj kiel Unesko). Kiom da individuaj membroj UEA bezonas, kaj kiom profesia ĝia agado bezonas esti por plenumi tiun celon, estas tute apartaj demandoj. La nombroj povos montriĝi esti surprize malaltaj, se oni esploros la aferon. Se la celo de UEA estas disvastigi Esperanton, tio ne nepre signifas ke ĝi devas plimultigi sian individuan membraron.

Do, por dece kaj digne reprezenti la Movadon, UEA bezonas ian nivelon de membraro kaj profesieco, sed antaŭ ĉio ĝi bezonas la pretecon informiĝi ankoraŭ pli multe ol ĝi mem informas. Se UEA estas la monda organizaĵo pri la internacia lingvo, kiu povas preni ĝin serioze se ĝi ne estas ĉepinte ĝisdata pri la internacia vivo kaj la evoluo de lingvoscienco?

Kaj se vi kredas ke UEA iom postrestas en konscio pri la ĝenerala evoluo de la mondo, vi ne povas imagi kiel maltrafaj ideoj pri lingvo regas ĝian agadon (pri tio grandparte kulpas ankaŭ lingvistiko mem, tamen). Nur se iu scias kiel uzi membrokreskon por ripari tiujn difektojn, indas celi ĝin.
javergara
javergara diras:
2011-05-11 05:38
UEA ludas tre gravan simbolan rolon kiel referencopunkto por unu el la aspektoj de la Esperanto-fenomeno, nome esti aktiva strebado laukonsiste tutmonda kaj plurnivela, por kiu parto el ghia subtenantaro sentas la bezonon de konscie organiza brancho. Kompreneble, bonas ke pluraj terenoj de la E-komunuma vivo ighis tute sendependaj de UEA, danke al la diversigho de la tuta afero Esperanto kaj al la shanghighintaj trajtoj de la mondo en kiu Esperantujo daure evoluas. Ekz. por okazigi bonetosajn Novjarajn Renkontighojn en la franca-germana limregiono oni bonshance bezonas neniun UEA-n, sed eble jes por io tiom pli amasa, kiom la UK. Tamen kiel lojala UEA-ano mi ekz. preferus malpli oftaj UK-oj, sed pli da laborkunsidoj kaj organizita agado por kunordigite kaj profesinivele informi pri Esperanto. Mi esperas ke UEA 2.0 havos tian karakteron.

Mi tamen kredas ke ne utilas alsimiligi UEA-n al aliaj porlingvaj institucioj, ekz. dirante ke "oni ne farus al si grandajn zorgojn pri la germana lingvo au la germanparolantoj, se la asocio por la germana lingvo estus en krizo..." au malrigore komparante ghin al rekte au nerekte registaraj institutoj internacie laborantaj por disvastige instrui unuopajn mondlingvojn kaj iliajn kulturojn (Goethe Institute, British Council, Instituto Cervantes, Confucius Institute, Alliance Française). Tiurilate, Esperanto estas ununura lingvo, kun tute alia statuso lau la deveno kaj konsisto de ghia parolantaro, simple char el ili preskau chiuj decidis lerni kaj uzi ghin memvole. Do, ghia disvastigo strikte dependas de la agado kaj rimedoj de ghiaj subtenantoj.

Fakte kiel chefa asocio por la germana lingvo tre probable rolas la ekonomie tre potenca shtato de Germanujo, per ghia lingvopolitiko. Kiam ghi estis kaptita de la nazioj, tiu shtato ja minacis la modestan Esperanton favore al la germana lingvo... Sendube estas aliaj, vershajne reakciaj kaj suspektinde naciismaj/ultradekstraj asocioj por la "pureco" de la germana kontrau alilingvaj novvortoj: oni prefere evitu ligi sin al tio, lau mia opinio. Tamen la asocioj favoraj al subpremataj lingvoj (ekz. indighenaj) ja povus esti konsiderindaj kiel potencialaj aliancanoj, cele al komuna strebado por lingva justeco.
javergara
javergara diras:
2011-05-11 05:42
Pardonon: mankas akuzativo, char mi celis diri ke mi preferus malpli oftajN UK-ojN
edmundo
edmundo diras:
2011-05-11 10:40
Laŭ mia ne tre granda sperto la aktivuloj pri "pureco" de la germana lingvo ne estas speciale reakciaj aŭ naciismaj aŭ dekstremaj. La afero estas pli estetika ol politika.

Plej granda aktivulo por la uzado de germanaj vortoj en komputiko estis la usondevena firmao IBM, kies germana filio publikigis propran vortaron, devigan por la dungitoj. Tio verŝajne estis iel politika: IBM havas ian filozofion, laŭ kiu ĝi adaptu sin al ĉiu unuopa lando, laŭ mia kompreno, kun la rezulto, ke IBM Deutschland estis kvazaŭ pli germana ol la germanoj.
Lu
Lu diras:
2011-05-11 12:04
Kompreneble mi konsentas, ke UEA gravas por siaj membroj, la legantoj de la revuo, la vizitantoj de la UK-oj kaj specife por tiuj, kiuj deziras konscian organizon en Esperantujo. Konstateblas tamen, ke la nombro de tiuj malkreskas, dum la ĝenerala aplikado de Esperanto kreskas, kiel detaligis Renato Corsetti en la Ondo de Esperanto (dec. 2010, http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-36.htm ). Iusence oni povas konstati, ke por la iama celo de 1908, "plifaciligo de ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj", laŭ la sento de la Esperanto-parolantoj oni hodiaŭ ne plu tiom bezonas asocion.

Pere de la interkonsento de Kolonjo kaj de la strukturoŝanĝo en 1947 (speco de UEA 2.0) oni ŝanĝis la karakteron de UEA: Aldoniĝis la landaj asocioj kaj kun ili enmetiĝis punkto en la statuto, "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto". Tiaĵo ne troviĝis en la statuto de 1908, kiel atentigas ekzemple Jouko Lindstedt, kiu skribis en 2000: "Multajn nuntempajn esperantistojn povas surprizi, ke ankaù Universala Esperanto-Asocio estis kreita, chefe de la juna Hector Hodler, por organizi precipe la komunumon, ne la movadon." "Neniu punkto en la statuto diris, ke la celo de UEA estas disvastigi Esperanton." "Ekde la komenco UEA do estas sufiche 'raùmisma' organizo, kiel Renato Corsetti emfazas." Indas legi plu ĉe http://www.helsinki.fi/~jslindst/raumo-jl-ch.html .

Konstateblas, ke la ŝanĝo en la statuto ne havis veran konsekvencon por UEA kiel internacia organizaĵo: La CO kreas plejparte servojn por la Esperanto-komunumo kaj oni lasas la disvastigon ĉefe al la landaj asocioj. Se oni volus vere disvastigi Esperanton pere de la internacia UEA, oni devus uzi la monon de la asocio por tio kaj ekzemple dungi homon en la Centra Oficejo por tio - sed tion oni ne faris. Kontraste estas nur kelkaj UEA-estraranoj, kiuj iom respondecas pri disvastigo, kadre de sia ofico - sed kompreneble honorofice oni ne povas fari multon. Do: La internacia UEA estas kaj restas (se vidi la uzadon de la rimedoj) je pli ol 80 % servo-organizo por la Esperanto-komunumo. Do fidela al la celoj de 1908.

Dum multaj jaroj mi kritikis tiun fakton, ĝis kiam mi komprenis, ke ĝi estas natura (kaj ke mi eraris). Ne havus sencon ŝanĝi organizaĵon, kiu laŭ iuj principoj bone laboris inter 1908 kaj 1933/47 kaj plu bone laboras multkampe. Se oni volas enkonduki novajn principojn kaj celojn, prefere oni faru tion en nova organizaĵo. Sekve mi fondis la asocion EsperantoLand (fakte: mi daŭrigis la agadon de la Esperanto-Centro Paderborn kun iom ŝanĝita labortereno). Simile Martin Schäffer fondis "Esperanto Internacia". Aliaj fondis "lernu.net" kaj "edukado.net" ktp. Ĉiu elektis sian propran celon kaj agadterenon por progresigi Esperanton kaj agas en ĝi. Pli malpli ni faras en apartaj organizaĵoj tion, pri kies nefarado oni kutimas kritiki al UEA.

Do mi demandas min: Ĉu ankoraŭ necesas kritiki al UEA, ke ĝi ne faras tion, kion aliaj ja faras? Ĉu indas ŝanĝi la agadon de UEA (kiu grandparte ja estas tute bona)? Ĉu ne pli saĝe realigi agadon en specialigita organizaĵo? Ĉu alvoki homojn doni monon al UEA (ekzemple per membriĝo) por poste peti la monon de UEA cele al iu agado - aŭ ĉu rekte peti la monon por tiu agado?

José Antonio argumentas, ke UEA estas por Esperantujo pli grava ol la lingvo-institutoj kaj -asocioj por la koncernaj lingvo-komunumoj. Mi certe konsentas por la nuna momento. Sed laŭ mi la rolo de UEA estas aktuale tro granda ene de Esperantujo, tro da aferoj dependas de la bona funkciado de UEA - kaj tio signifas riskon! UEA ekzemple funkciigas la solan pograndan librovendejon de Esperantujo, ĝi havas grandan librovendejon podetalan, ĝi organizas la plej grandan kunvenon (UK), ĝi eldonas la plej grandan gazeton kaj la ĉefan jarlibron. Laŭ mi tio estas koncentriĝo de tre granda asocia kaj ekonomia potenco en unu sola organizaĵo, koncentriĝo pli granda ol ĝi ekzistas en iu ajn el la industrilandaj lingvokomunumoj. La koncentriĝo montriĝas eĉ pli granda, se vi aldonas la aktivecojn de la landaj asocioj, kiuj membras en UEA.

Laŭ miaj imagoj pri saĝa strukturo de lingvo-komunumo (aŭ ŝtato) mi do devas deziri malpligrandiĝon de tiu potenco de UEA kaj transprenon de parto de tiu potenco per pluraj unuopaj organizaĵoj. Tiam ni atingos por Esperantujo la plurismon, kiu estas la karakterizo de la okcidenta modelo kaj kiu ebligis bonan ekonomian kaj socian evoluon. (Kaj ni ja scias, kiom stagnis la orienteŭropaj landoj, kie regis potencokoncentriĝo.)

Se aliaj homoj do vidas danĝeron en malkresko de UEA, mi vidas kontraste, ĉu la sumo de la UEA-aktivecoj kaj de la ekster-UEA-aktivecoj bone kreskas. Se la sumo kreskas - kaj mi kolektis multan statistikan materialon, kiu indikas ĝuste tion - mi estas kontenta kaj vidas bonan restrukturigon de Esperantujo per tio, ke la agadoj transiras de UEA al aliaj kaj la potenco malkoncentriĝas.

José Antonio skribis pri Esperanto: "Do, ghia disvastigo strikte dependas de la agado kaj rimedoj de ghiaj subtenantoj." Jes. Sed konstateblas, ke la subtenantoj, de kiuj dependas la agado, ne estas ĉefe la tradiciaj asocioj. Kontraste la asocioj apenaŭ partoprenis en kampoj kiel muziko, novspecaj renkontiĝoj, interreto, specife vikipedio kaj tradukado de komputilaj programoj, denaskuloj - kampoj kie la Esperanto-agado kaj uzado multe kreskis dum la pasintaj jardekoj.

Oni do povas konstati, ke la asocioj estas gravaj por siaj membroj - sed por la entuta konsisto kaj progreso de Esperantujo ne tiom. Eĉ estas bone laŭ struktura vidpunkto, por certigi la pluan progreson de Esperantujo, se ilia relativa potenco plu malkresketos. Mi bedaŭras, ke tio eventuale povas signifi la pluan malkreskon de la membronombroj de UEA - sed ne devas esti tiel. UEA estas libera organizi pere de siaj landaj asocioj informajn kaj varbajn kampanjojn por logi pli da homoj al Esperanto. Se ili faros tion, relative certe parto de tiuj novaj Esperanto-parolantoj membriĝos en la landaj asocioj kaj en UEA; estus bele. Se kontraste aliaj organizaĵoj okupiĝos pri la varbado de novaj Esperanto-parolantoj, verŝajne la novuloj subtenos tiujn organizaĵojn.
javergara
javergara diras:
2011-05-12 04:26
Mi miras, char chi-foje mi konsentas pri preskau chio skribita de Lu! Mi plene subtenas la principon ke tio kio vere gravas estas Esperanto kiel plivastiginda bonajho, kaj do ke ajna organizomodelo chefe utilu al tio.

Ankau lau mi ja estas dezirinde ke Esperantujo estu kiel eble plej pluralisma kaj diverseca (en alia samtema diskutado kun Lu, ankau en Libera Folio, mi ekz. uzis la frazon "ekfloru mil floroj de E-agado"...), tiel ke ne chio dependu de UEA. Persone mi estas absolute kontrau chiu ajn giganta burokrata organizajho au "aparato" kun totalisma sinteno, kiu emas gvidi chion, sufokante tiel la realajn vivopulson kaj kreemon de la homoj. Tiel estis la kazo de la reganta komunista partio en la socioj de soveta tipo, kaj oni jam vidas la komplete fiaskintan rezulton. En antauaj diskutoj kun Lu mi do agnoskis ke li tute pravas je tio ke prefere UEA evitu esti monopola organizajho en Esperantujo.

Mi kredas ke restas iuj gravaj agadkampoj sur kiuj la organizita strebado por Esperanto ja bezonas kunordigitan, plurnivelan instancon, kaj en tio mi vidas rolon por iu nova UEA 2.0, kiu i.a. sufiche profunde refaru sian enplektan rilaton au reciprokan kompletigon kun landaj, fakaj kaj aliaj grupighoj.

José Antonio Vergara


Lu
Lu diras:
2012-11-09 11:03
En la supra komento mi erare supozis, ke la unua UEA-statuta celo "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto" enmetiĝus nur lige al la interkonsento de Kolonjo (1934). Fakte tiu celo troviĝas jam en la statuto de 1920, kp. mian detaligon pri la UEA-statutoŝanĝiĝoj rilate la celojn en vikipedio, http://eo.wikipedia.org/wik[…]Can.C4.9Doj_de_1908_al_1920 . (Pri la demando, ĉu la enmeto de "disvastigo" en la statuton iam ajn havis konkretan efikon, do efektivan laŭnombran kreskigon de la Esperanto-uzado pro la laboro de UEA aŭ landaj asocioj, oni jam iom debatis... Konstatindas diversaj klopodoj desuprismaj - Ligo de Nacioj (ĉ. 1923), Unesko (ĉ. 1954), UNO (ĉ. 1966), Brusela komunikadcentro (ĉ. 2002) - kaj unu desubisma - la afrika agado; tiu agado gvidata de Hans Bakker estis ŝajne pli malpli lia agado sub la ŝildo de UEA.)

Trarigardante la statutoŝanĝojn mi konstatis, ke en 1934 enmetiĝis la konstato, ke UEA estas "la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto"; tio forfalis en 1934 - kaj eble ne troviĝas en alia statuto. Ĉu do oni ne plu celas la "ĝeneralan disvastiĝon" (la finan venkon)? Nu, en la Munkena UK (1951) oni deklaraciis, ke la "celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." http://eo.wikipedia.org/wik[…]Deklaracio_.28UK.2C_1951.29 . Kaj en la Praga Manifesto (1996) legeblas pri Esperanto, ke "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon" sen detaligo pri tiuj celoj; sed ja enestas diversaj principoj, laŭ kiuj ekzemple Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado." (Ne miskomprenu min, mi ankaŭ opinias tiel; estas nur, ke mi supozas, ke celojn oni atingas ne per deklaroj, sed per faroj.)
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-11 09:05
Se iu povus provizi pruvajxon, ke la malapero de UEA kaj la landaj asocioj farus nenian diferencon al la sorto de Esperanto, mi ja interesigxus. Bonvolu produkti la pruvajxon.

En mia lando la problemo ne estas la kolapso de la landa asocio, sed la paralela kolapso de cxio rilata al Esperanto. Estus absurde sugesti, ke la du ne interrilatas.

Se Lu translokigxus al Britio li eltrovus, pri kio mi parolas; lia propra agado pli-malpli frue fiaskus en tiu medio.
Lu
Lu diras:
2011-05-11 12:35
... la demando estas nur, kiom. Se la asocio UEA perdas ekzemple 300 membrojn en unu jaro kaj samtempe ekster UEA kreiĝas 600 novaj Esperanto-parolantoj, mi ne vidas veran kaŭzon por maltrankviliĝo.

Bedaŭrinde malfacilas kalkuli la nemembrojn, sed ni ja povas mezuri ilian aktivecon. Se ĉiuhore oni volas vidi 15 000-foje vikipedion, mi ne tro maltrankvilas; kaj eĉ bele kreskis tiu nombro: "Laŭ la statistiko fine de julio 2009 pri ĉiuj vikipediaj paĝoj la Esperanto-versio ricevis hore iom super 11.000 vizitojn kaj per tio tenis rangon 34; ĝis la fino de oktobro 2010 la nombro kreskis al 15 146 rigardoj hore, la rango falis al 38." http://eo.wikipedia.org/[…]/Statistiko_de_Esperantujo#Vikipedio (Jes, ni perdis kvar lokojn ĉe la rango. Ĉu mi nun vestu nigran kravaton kaj ne plu ĝoju pri la kvanta kresko?)

Por mi la esenca punkto estas Esperanto mem - organizaĵoj gravas nur post tio.

Se mi translokiĝus al Britio, mi verŝajne plu organizus Esperanto-renkontiĝojn en la internacia limregiono de la nederlanda, franca kaj germana lingvoj. Se britoj hodiaŭ malpli deziras lerni fremdajn lingvojn inkluzive de Esperanto, mi tion bedaŭras - sed ĉiu rajtas mem decidi pri sia vivo kaj siaj kontaktoj. Tio, kio gravas por la disvastiĝo de Esperanto, estas la zorge planita informado pri Esperanto - en aŭ ekster asocioj. Se povas servi kiel konsolo por disvastigemaj britoj: Ankaŭ en aliaj landoj la asocioj estas nedisvastigemaj kaj perdas membrojn, komparu la nombrojn de individuaj membroj, kiuj kutime iom paralelas tiujn de la aligitaj membroj, http://eo.wikipedia.org/wik[…]ua_membraro_la.C5.AD_landoj . (Finnlando, Norvegio
kaj Rumanio tie estas malantaŭ Britio.)
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-12 10:19
Lu, vi ankoraŭ ne komprenas min. Mi skribis: “Se Lu translokiĝus al Britio li eltrovus, pri kio mi parolas; lia propra agado pli-malpli frue fiaskus en tiu medio.” Daŭre la homoj ripetas la samajn supozojn, ke la sola problemo estas la manko de lernemo, aŭ la manko de homoj, aŭ aliaj mankoj. Tio ne estas la vero.

Oni devas ĉesi vidi la problemon kiel problemon de asocioj, kaj pripensi pli fundamentajn kaŭzojn de la kolapso de la movado diversloke. La asocioj konsistas el homoj, kaj ili estas ĝenerale la samaj homoj kiuj okupiĝas pri Esperanto ekster la asocioj. La problemo troviĝas ĉe la homoj.

Lu, se vi aktivus por antaŭenigi Esperanton en Britio, kaj evidentiĝus, ke vi riskas fari signifan progreson per via agado, vi mem fariĝus la celo de personaj atakoj, tordoj de la vero kaj mensogoj kiel suferis Ivo Lapenna kaj diversaj aliaj dum la jaroj, inkluzive de mi mem. Kun la malsimpatio de la Esperanta komunumo en la lando vi havus grandan malfacilon fari ion ajn pozitivan.

Sed vi trovus, ke ne temas nur pri tio. Vi spertus negativajn intervenojn de stranguloj kiuj komence ŝajnas amikaj kaj simpatiaj, kiujn vi komence fidus, antaŭ ol konstati, ke ili malantaŭ la kulisoj fuŝumas.

Mi mem trairis tion tra la jardekoj. La plimulton kion mi faris mi faris sendepende, kvankam, antaŭ jardekoj laboris multe kadre de la Esperanto-asocioj. Dum jardekoj mi restis laŭeble ekster komitatoj. La sola kialo, ke mi eĉ restis membro de mia landa asocio en la naŭdekaj jaroj estis, ke tio kostas al mi neniom kiel dumviva membro. Mi revenis al la agado de la landa asocio nur pro tio ke mi miskredis, ke reaperas pozitiva sinteno. Poste mi eltrovis, ke tio estis nur blufo. Vi ne povus havi pli bonan ekzemplon de iu kiu jam trairis ĉion kion vi priskribas.

Kaj ĉion vi ignorus, ĉar tiaj aferoj ne eblas en via menso. Fine vi preskaŭ certe kabeus, aŭ almenaŭ ĉesigus vian agadon, kiel faris tuta serio da homoj en Britio.

La solvo devas komenci per studo de tio kio fakte okazas, ne nur ripetado de la propraj mantroj kvazaŭ ili estus faktoj. En la vortoj de Albert Einstein: “Frenezo: fari la samon fojon post fojo kaj atendi malsamajn rezultojn”.
ztisljar
ztisljar diras:
2011-05-12 11:31
La ĝenerala regreso de la Movado el la vidpunkto de klasika nombro de pagantaj membroj kaj de klasike organizitaj asocioj fontas ne el la movado mem sed el la ŝanĝita mondo. Ne plu aktivas societoj en kiuj ĉiumerkrede iuloke kaj iuhore kunvenas grupo da membroj. Homoj kunvenas ĉiutage kaj ĉiuhore en virtualaj lokoj de la reto. Oni ne plu pagas membrokotizojn por ricevi iujn servojn de siaj asocioj ĉar la grandan plimulton de ĉiuj servoj ili ricevas senpage en la reto. La E-movado neniel regresas. La nova komunikadteknologio konvenegas ĝuste al la E-movado. EN ĝi okazas mirakloj pri kiuj parte skribis Lu (kreihgas tiaj retejoj kiel lernu.net, edukado.net, eo.vikipedio, wikitrans, ipernity-blogaro kaj multaj kreaĵoj de unuopaj fakuloj aŭ grupetoj kiuj sen helpo de E-organizaĵoj simple ekagas.
En la ŝtorma centro de la ŝanĝiĝanta mondo ne eblas antaŭvidi kiel ĝi aspektos post kvin jaroj kaj la klasikaj organizaĵoj tre malfacile trovos siajn evoludirektojn. Mi kredas ke en la nuna momento por la e-organizoj restas nur du eblecoj: eksperimenti kaj adapriĝadi. Vera strategio ne estas ebla.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-05-12 16:09
En supra komento mia samnomulo José Antonio Vergara diris: "Mi miras, char chi-foje mi konsentas pri preskau chio skribita de Lu!".
Nun mi devas diri: "Mi miras, char chi-foje mi konsentas pri preskau chio skribita de Zlatko!"
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-12 22:34
Fakte, la ĉiulunda Esperantista klubkunveno en Kopenhago sufiĉe bone prosperas. Sed ni ankaŭ havas Fejsbukan paĝon kaj dum la kunvenoj ni ofte konektiĝas Skajpe al alilandaj Esperantistoj.
Lu
Lu diras:
2011-05-12 17:24
Kara Ian,

bedaŭrinde mi ne estas kaj supozeble ne estos kapabla fari senchavan komenton pri tio, kio reale okazis en Britio. Mi timas, ke estas kiel kutime: Ĉe la du ekstremoj la vero ne troviĝas, kaj precize en la mezo ankaŭ ne.

Kiam vi uzas la vorton "movado", mi havas mian ĉiaman problemon: Mi ne scias, ĉu vi celas la movadon por la antaŭenigo de Esperanton - aŭ la komunumon de la Esperanto-parolantoj. Laŭ mi la "movado" en la formo de asocioj por la antaŭenigo de Esperanto preskaŭ ĉie lamas. La "movado" en la formo de sendependaj unuopuloj kaj grupetoj, kiuj kreas ion kaj varbas por Esperanto, en tre multaj lokoj floras kaj progresigas Esperanton. (Kaj mi havas la impreson, ke multaj grupetoj bone laboras, kiuj havas grandan distancon de la tradiciaj organizaĵoj kaj funkciuloj, kies negativemo, potencemo kaj monopolemo estas ofte ĝenaj kaj detruaj.)

La komunumo de la Esperanto-parolantoj ĝenerale bele progresas, kvankam eble ne en la anglalingvaj landoj; se vere tiel estas, ke tie regas malprogreso, tio estas logika afero: Ju pli gravas la angla lingvo en la mondo, des malpli oni kredas bezoni aliajn lingvojn inkluzive de Esperanto.

Ni ne pretervidu la fakton, ke la progreso de Esperanto en la mondo estas ioma danĝero por la angla lingvo kaj por la anglalingvaj ŝtatoj; se vere iam Esperanto estus la ĉefa fremdlingvo en la mondo, tio signifus tre grandan financan baton por la koncernitaj ŝtatoj. François Grin elkalkulis 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare, kiujn oni povus ŝpari per la enkonduko de Esperanto, kaj oni konsciu, ke tio signifas proksimume 500 000 jarajn salajrojn de ĉ. 50 000 eŭroj, kiuj forfalus iom post iom kaze ke oni enkondukus Esperanton. Multaj el tiuj 500 000 postenoj troviĝas en anglalingvaj landoj. Almenaŭ de tiuj homoj, kies profesioj spertus fortan reduktiĝon kaze de progreso kaj ĝeneraliĝo de Esperanto (do: ĉiuj lingvo-fakuloj kaj kelkaj turismaj entreprenoj), oni ne povas atendi entuziasman subtenon de Esperanto, eĉ ne en la nuna fazo kaj ankaŭ ne, se oni deklaras, ke oni ne kredas je la fina venko; ili timas ĝin, ĉu ni kredas je ĝi aŭ ne :-)

Oni do ne miru, ke ili kontraŭstaras malferme aŭ kaŝe kaj eventuale per ĉiaj trukoj batalas kontraŭ Esperanto. (Nu, nur se tiu progresas, se ni faras ion efikan, la trankvila stagnado ne vere ĝenas.)

Pro tio mi do ne mirus, se okazus "personaj atakoj, tordoj de la vero kaj mensogoj" kontraŭ vi, mi aŭ iu alia, kiu vere progresigas Esperanton. Kaj vi supozeble tute pravas, ke kun tio oni havas "grandan malfacilon fari ion ajn pozitivan". Eble ankaŭ mi "spertus negativajn intervenojn de stranguloj" ktp.

Konsciu, ke la tradiciaj organizaĵoj kaj kelkaj el iliaj funkciuloj ne entuziasme vidis la fakton, ke mi kreis propran organizaĵon. Kaj, kredu min, ili ankaŭ vortigis sian malentuziasmon en aro da okazoj, kio estis kelkfoje doloriga. Vi asertas, ke mi eble kabeus aŭ ĉesigus mian agadon se en Britio, kaj mi konsentas, ke tio estas danĝero. Sed mi decidis, ke mi deziras serĉi vojon por la disvastigo de Esperanto kaj la kreskigo de Esperantujo, kaj mi provas fari tion. La batalo povas fariĝi malfacila - necesas konscii pri la malfacilaĵoj.

Estas en ordo serĉi moralan apogon ĉe amikoj - sed oni ne tro priplendu la fakton, ke batalo inkluzivas vundojn. Kaj ni memoru la malnovan preĝon: Dio, gardu min de miaj amikoj - de la malamikoj mi mem povas gardi min!

Eble vi ne trovos multajn homojn, kiuj ŝatos detale studi la historion de ĉiuj konfliktoj okazintaj en la britaj Esperanto-asocioj - sed vi trovos homojn, kiuj pretas diskuti kun vi, kion oni povus fari nun, se vi deziras tion. Kompreneble estos malfacile, sed tia la vivo. Se mi ne dezirus elteni la malfacilaĵojn de la Esperanto-agado, mi eble bredus kuniklojn aŭ kultivus tulipojn - malpli probleme.

Amike

Lu
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-12 19:15
"El la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo estonta” – Zamenhof.

Estas bone, Lu, ke finfine vi agnoskas la problemon, kaj la supozatan kaŭzon de tiu problemo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke la plano por trudi la anglan lingvon al la mondo estas malantaŭ tiu afero. Sed la ĉefa praktika problemo antaŭeniri estas la rifuzo de preskaŭ ĉiuj Esperantistoj eĉ agnoski la problemon.

En mia pensmaniero, kiam oni komencas solvi problemon oni pristudu la problemon kiun oni provas solvi. Tio estas absolute kontraŭa al la Esperanta kulturo, kiu ne volas eĉ agnoski ke ekzistas problemo. Oni kuru kuraĝe kaj blinde antaŭen.

Mi multfoje provis klarigi al vi, ke ĈIO RILATE AL ESPERANTO mortas en Britio. Ni daŭre havis entuziasmulojn kiuj faris siajn projektojn dum multaj jaroj, kiuj ne sukcesis pro la intervenoj. Ni nun daŭre luktas kun la homoj kiuj malhonorigas tiujn iamajn aktivulojn per insisto, ke oni forgesu pri ili kaj oni ĉiam komencu denove, farante la samajn aferojn fojon post fojo, antentante malsamajn rezultojn. Kaj ĉiam la rezulto estas sama, ĉar principe la Esperantistoj ne volas ĉerpi instruon por la tempo estonta.

Estas nur du kialoj ke mi studis la historion dum la pasintaj jaroj. Unu estis por kompreni la nunon, por ke ni povu antaŭeniri kiam aliaj malsukcesis. La alia estis, ke la nuno kiun mi tiutempe studis nun estas parto de la historio.

Mi komprenas, ke vi havis kelkajn problemetojn kun viaj kolegoj en Germanio. Kiu ne havas kiam li starigas ion novan? Sed mi ne aŭdis pri grandega misfamiga kampanjo kontraŭ vin, kiu forprenas preskaŭ entute la bonfidon de la homoj al vi, kaj malebligas ke vi eĉ povu organizi koncertojn kaj similajn eventojn sen kripligaj intervenoj – kaj kiu forprenis de vi preskaŭ ĉiujn viajn amikojn kaj kaŭzas sammaniere problemojn en familiaj rilatoj. Neniu kiu ne mem trairis tion povas kompreni kiel estas, tamen multaj provas doni instruon pri tio.

Se estus kontraŭ vi kontraŭlaborado je tia intenseco vi ekkomprenus pri la afero. Mi eĉ ne dezirus ripeti la kontribuojn kiujn mi faris en la sepdekaj jaroj, kiuj estis ĉiuj malmuntitaj en la naŭdekaj jaroj, kun la scio, ke en la nuna tempo ĉio estus des pli rapide malmuntita. La antagonismo inter la britaj Esperantistoj kreita de abomenindaj moŝtuloj estas tia, ke neniu povas atingi sukceson rilate al Esperanto tra la lando. Ne temas nur pri Esperanto; se oni prilaboras ion ajn kion malaprobas la ŝtato, oni riskas renkonti similajn problemojn. Ĵus okazis, ke 40 aktivuloj de la ekologia movado evitis esti senditaj al malliberejo pro tio ke lastmomente iu konfesis esti agento de la sekretaj servoj. Tio kaŭzis grandan skandalon ĉi tie. Kaj mi devas ĉiutage trakti kun Esperantistoj kiuj diras al mi, ke tiaj aferoj ne povas okazi en la Esperantomovado.

Kaj se tio okazas ĝis tia grado en Britio, estus strange se ĝi ne okazus jam ĝis iu grado ankaŭ alilande. La du eksaj agentoj de MI5 (la enlanda branĉo de la sekretaj servoj) ambaŭ diris al mi, ke pli verŝajne en la kazo de Esperanto estus ne MI5 sed MI6 (la eksterlanda branĉo). Baldaŭ estos via vico.

Se mi povas identigi unu pozitivan aferon kiun Esperantistoj povus fari por ebligi la progreson de Esperanto, ĝi estus studi la nuntempan situacion en kunteksto de la rilataj historiaj eventoj, tiel ke oni povu scii kiamaniere pritrakti tiujn intervenojn kiam ili alvenas. Nur malgranda procento de la Esperantistoj volas tion kompreni.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-05-20 18:57
Interese estas ke kiam mi parolas pri Esperanto ĉitie en Usono, preskaŭ neniu mokas pri ĝi. Male. La homoj ŝatas la ideon de Esperanto. Sed, kaj bedaŭrinde estas "sed", al ili mankas la tempo. Mi havas tre bonan studenton kiu volas lerni Esperanton. Li eĉ skribis sian semestrolaboron pri ĝi en kurso kie mi instruas kiel uzi lingvistikon por instrui fremdlingvojn. Sed li havas tiom da studoj ke al li mankas la tempo por studi ĝin. Mi instruas instruistojn kaj en ĉiu kurso mi faras demonstron en Esperanto. Lu vidis tiun demonstron en Strasburgo. Intertempe mi plibonigis ĝin. Miaj studentoj trovas grandan plezuron en la fakto ke ili komprenas mian klason kvankam ili ne parolas Esperanton. Kaj ofte ĉe la fino de la klaso ili ekbabilas en Esperanto. Ili demandas min kiel diri tion kaj tion. Usonanoj, minimume ĉitie en sudorienta Florido kie pli da homoj denaske parolas la hispanan ol la usonan, konscias ke ili ne scipovas fremdan lingvon kaj ili iomete hontas pri tio. Mia fakejo ĵus antaŭ jaro aldonis "kaj dulingva edukado" al sia titolo. Se vi volas studi la hispanan ĉitie, vi devas meti vian nomon sur atendoliston. La Universitato de Florido en Gainsville (gajnzvil) nun havas tre aktivan Esperanto-klubon. Mi ĉiaŭtune klopodos fondi E-klubon en mia univseritato, Florida Atlantika Universitato.