Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Fakaj asocioj agonias

Fakaj asocioj agonias

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-29 19:42
"La centa numero de La Merkato verŝajne ankaŭ estas la lasta. Iam estis kvar numeroj jare, sed nun malfacilas plenigi eĉ unu numeron... Nur en Ĉinio estis menciinda aktivado de IKEF dum la jaro 2010." Tiel sonas la enkonduko de la ĵus aperinta bulteno de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, faka asocio fondita en 1985 kaj aliĝinta al UEA en 1994. IKEF ne estas la sola faka asocio, kies aktivado agonias. Laŭ esploro de Libera Folio, 58% el la fakaj asocioj ligitaj kun UEA aŭ tute ne havas retejon, aŭ ne ĝisdatigis sian retejon dum 2011. Male ol la plej multaj, IKEF mem havas relative viglan retejon - kaj tamen eĉ ĝi konfesas, ke vera agado mankas.
Fakaj asocioj agonias

Retejoj de fakaj asocioj

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) anoncis, ke ĝia bulteno La Merkato kredeble ne plu aperos, interalie ĉar la ricevataj kontribuoj ne sufiĉas eĉ por unu numero jare. La tuta estonteco de la fakgrupo laŭ la bulteno estas malcerta, ĉar kadre de ĝi apenaŭ okazas ajna agado en aliaj landoj ol Ĉinio.

IKEF estas nur unu el multaj agoniantaj fakaj asocioj, kiuj grandparte ekzistas nur surpapere, aŭ en la plej bona kazo en la reto.

Internacia asocio, kiu ne havas konstante aktualigatan retejon, en la nuna mondo apenaŭ povas esti konsiderata funkcianta. Por ricevi ian superrigardon pri la stato de la fakaj asocioj, Libera Folio esploris la retejojn de la sume 40 fakaj asocioj, kiuj estas aliĝintaj al UEA aŭ TEJO, aŭ havas kunlaboran kontrakton kun UEA.

Nia kontrolo montras, ke el tiuj asocioj 12 (aŭ 30 procentoj) tute ne havas retejon. Pliaj 11 asocioj havas retejon, sed tute ne ĝisdatigis ĝin dum la jaro 2011.

Ekzemple la retejoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj Internacia ligo de Esperantistaj Radioamatoroj estis ĝisdatigitaj lastfoje ĉirkaŭ la jaro 2000. Pli aktiva estas Internacia Scienca Asocio, kiu ŝajne aktualigis sian retejon en 2007. Entute do 58% el la kunlaborantaj aŭ aliĝintaj fakaj asocioj lastatempe ne havas aktivan agadon, kiu facile troveblus en la reto.

La restantaj 17 fakaj asocioj (42%) faris almenaŭ ian videblan ĝisdatigon en siaj retejoj dum la nuna jaro, sed en multaj kazoj temas pri nura aldono de ligilo en ĝenerale preskaŭ senenhava retejo. Krome la plej multaj el la retejoj estas realigitaj per tute eksmodaj teknikaj solvoj, kio grave malfaciligas ne nur la ĝisdatigadon, sed ankaŭ la trovadon de eventuala interesa enhavo. Plej aktiva ŝajnas esti ILEI, kies relative enhavoriĉa retejo estis laste ĝisdatigita antaŭ malpli ol dek tagoj, la 15-an de majo.

Rimarkindas ankaŭ, ke en 11 kazoj el 40, la retejo de UEA listigas malĝustan aŭ nefunkciantan retadreson de faka asocio, aŭ ne listigas la adreson de ja ekzistanta retejo. Tio klare montras, ke la respondeculoj pri faka agado ĉe UEA apenaŭ havas regulan kontakton kun la fakaj asocioj - nek tiuj kun UEA.

Aldone en la reta listo de UEA mankas ajnaj informoj almenaŭ pri unu kunlaboranta faka asocio - Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), kiu estis pompe revivigita lige kun la kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj en Vilno en majo 2008, sed dum la postaj tri jaroj sukcesis fari nenion konkretan. Spite tiun nenifaradon, eĉ TEĴA fakte povus esti listigita inter la pli aktivaj fakaj asocioj, ĉar ĝia retejo estis lastfoje aktualigita en marto 2011.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-05-24 18:08
Dum miaj lastaj kvar UK-oj, mi uzis grandan parton el mia tempo por cheesti la kunvenojn de fakaj asocioj: IKEF, Sportistoj, Jhurnalistoj, Vegetaranoj, Nefumantoj, Juristoj, ILEI, Budhanoj kaj aliaj.

Mi konkludis iom pesimisme, ke estis jam tre serioza problemo rilate la efikan agadon ene kaj ekstere de tiuj asocioj. Nur la Vegetaranoj donis al mi iom da espero rilate la ghustan vojon por strategio de asocioj.

Mi lasos al iu de la Vegetarana Asocio klarigi kiamaniere ili sukcesas, sed chi tie mi volas enmeti la ideon, ke niaj asocioj plejparte NE SCIAS kiel organizi sin mem, kaj ke ili bezonas efikan kaj efikigan TREJNADON.

Agi efike en nia shanghanta, internaciighanta mondo ne estas facila afero. La estroj kaj la membroj de tiuj asocioj ne kulpas. Tamen, ili kaj mi kaj vi povas lerni. Sed, kian trejnadon ni bezonas?

Unue, iom pri Merkatiko. Kiel varbi membrojn, kiel konservi membrojn, kiel krei valorajn servojn por tiuj membroj. Kiel trovi por kunlaboro similajn grupojn EKSTER la Esperanto-Movado. Kiel starigi efikajn, malmultekostajn retejojn.

Due, pri Publikaj Rilatoj. Kiel starigi artikolojn pri sia agado en amaskomunikiloj. Kiel intervjuighi en radiaj stacioj. Kiel paroli pri sia agado publike, ktp.

Trie, pri Strategio. Kiel kunlabori kun partneroj ene kaj ekster la Esperanto-Movado. Kiel elekti celgrupojn (tio rilatas ankau al Merkatiko), kiel kresigi la asocion, ktp.

Merkatiko, Publikaj Rilatoj kaj Strategio estas tri kampoj kie trejnado povas helpi. Estas aliaj kiel Politiko, kaj estus bone se aliaj Esperantistoj kaj movadestroj parolus pri la shlosila rolo de sistemeca trejnado en la Esperanto-Movado.

Dennis Keefe
javergara
javergara diras:
2011-05-25 05:33
En la 3 jaroj dum kiuj mi oficis kiel estrarano pri faka agado de UEA (2007-2010), mi klopodis diversmaniere stimuli la fakajn asociojn al kunlaboro kaj ghisdatigo de ilia agado, i.a. per diversaj artikoloj kiujn mi verkis por la revuo de UEA, revigligo de la Faka Forumo dum UK-oj, vizito al unuopaj fakasociaj kunsidoj en la UK-oj, korespondado kun iuj aktivuloj, ofivciala rekomendo kontribui al Vikipedio lau la respektivaj fakoj, ktp.

Chefe, dum iuj fakaj asocioj estis antau jardekoj tre aktivaj kaj siatempe atingis gravajn eksterrilatajn sukcesojn (ekz. Esperanto kiel plia lingvo en iu oficiala teknika terminaro, kaj ke la Papo daure salutas Paske ankau en Esperanto), mia impreso estas ke plejparte ili estas nur surpaperaj, au pluvivetas nur danke al la persistemo de iuj izolitaj aktivuloj. Fakte multaj trovighas jam de longe en procezo de velkigho, bonshance tamen kun iuj inspiraj esceptoj, kiel TEVA.

Ech multe pli ol UEA mem, ili drame spertas la detruan efikon de la inter si ligitaj krizoj de demografiaj malmulteco kaj maljunigho de la ghisnuna esperantistaro, eksmodigho de la antauaj manieroj (kaj kialoj) esperantumi per formalaj asocioj, ktp, kaj kompleta izoliteco disde la propra fako en neEsperantujo, che kiu estas nenioma influo nek videbligo de Esperanto kiel aparta brancho de la koncerna profesio/movado/religio/ktp. Mi tuj menciu esceptojn, kiel denove la aprezindajn agadojn de TEVA kaj la Bahaanoj, kaj la sukcesojn de la politikekologiaj esperantistoj che kelkaj verdaj partioj (ekz. estas E-agado en la someraj universitatoj de la franca Europo-Ekologio, kaj ligilo al la retpagho de AVE en la retpagho de la Europa Verda Partio).

Lau mia impreso, krom la menciitaj, alia chefa problemo en pluraj fakaj asocioj estas la fosiliigho kaj ekstrema naiveco de la ideoj pri la motivoj kaj argumentoj por subteni Esperanton en la nuna mondo, kadre de la respektiva fako. Mi faris enketon, kaj el la respondoj mi konkludis ke por la gvidantoj de pluraj fakaj asocioj la mondo idee restas proksimume iam en la 1950-aj jaroj, kun Esperanto kiel lingvo solvonta la "mondan lingvan problemon", ktp.

Kiel eterna optimisto,tamen, mi havas esperon je la novaj generacioj. Eble ili trovos novan sencon al la laufaka iela grupigho inter E-parolantoj.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2011-05-25 16:58
La granda eraro, kiun e-istoj faris/as, estas miksi ekz. bahaanojn ktp. kun faka agado en Eo kaj entute kun Eo-agado. Oni devas lasi la manojn for de ajnaj religiaj kaj politikaj fluoj, kiuj riskas diskrediti Eon, kiel tio malfeliche okazis en la kazo de marksismo/socialismo/komunismo.

Se oni volas kadre de faka agado okupighi pri religiaj demandoj, oni tion povu trankvile fari, sed bonvolu sen postlasi la impreson, ke che Eo temas pri religia afero.
umatthias
umatthias diras:
2011-05-25 18:20
Tute ne estas eraro ligi Esperanton kun religio aŭ politiko. Mi konas esperantistojn, kiuj lernis la lingvon pro IKUE, Bahaa E-Ligo, EDE ktp. Jam por Zamenhof Esperanto estis parto de pli ampleksa idealo. Hodiaŭ por multaj homoj estas same, kaj ili nepre ne kaŝu tion. Ja neniu diras, ke Esperanto estas lingvo nur por unu specifa religio aŭ unu politika direkto. Cetere, ĉu vi kredas, ke Esperanto nun estus pli populara en Orienta Eŭropo, se neniu iam ajn estus liginta ĝin kun socialismo? Mi kredas, ke male.

Ulrich Matthias
esperanto
esperanto diras:
2011-05-25 21:31
Ech se e-istoj ne intencas ghin, la ligo inter tiuj movadoj automate farighas, kaj Eo ne estas sufiche draste distancita.

Kiel ajn, mi simple kredas, ke Eo ne devus esti ligita kun aliaj movadoj, en kiu ajn formo. Sed la e-istoj ja volas, ke Eo enpenetras plej diversajn mediojn. Praktike oni ne povas tion evtiti nek malpermesi, char ni ne plu vivas sub totalismaj kondichoj.

Eo vershajne ne estus pli populara en orienta Europo. Ni prenu Pollandon kiel ekzemplon: Sen komunismo (kaj dua mondmilito) Eo ekzistus (vegetus) en la jardekoj 50-80aj vershajne simile kiel en la intermilita tempo (tiun chi periodon mi studis antau nelonge surbaze de la eldonoj de Pola E-isto), kun ghiaj krizoj kaj prosperoj jen kaj jen, depende de la ekonomia evoluo kaj malpli de la politika (char la politiko ludis kvazau neniun rolon por la Eo-movado en la intermilita periodo de PL). Povas esti, ke dum la komunisma tempo la Eo-movado en PL estis pli bone organizita kaj pli da homoj interesighis pri ghi, char Eo servis ankau kiel montrofenestro al eksterlando kaj per ghi eblis pli facile vojaghi. Sed la dekmilo da membroj, kiujn PEA havis fine de la 80aj jaroj, vershajne estis trompo (por havi pli da influo en UEA au simile au por montri al la pola shtato, ke PEA estas grava socia forto). Post tio la membrostato de PEA rapide falis al kelkcent membroj - do kien malaperis chiuj tiuj membroj?
Pro manko de dokumentoj oni malmulton ekzaktan povas diri. La eldonoj de Pola Esperantisto de la komunisma tempo entenas tre malmultan materialon, kiu permesus restarigi la Eo-movadon en PL en tiu tempo. La intermilita Pola E-isto estus multe pli helpa kaj utila por tio.

Chu Eo estus nun pli populara, se neniu iam ajn estus ghin liginta kun socialismo, estas malfacila demando. Povas esti, ke en la komunismaj landoj (sed ne en chiuj, precipe nur en PL, HU, BG, YU) Eo spertis iun apogon flanke de la reghimoj, eble pro diversaj kialoj, sed ankau pro propagandaj celoj. Kaj se vi tralegas la tutan Eo-gazetaron de la komunisma tempo, vi konstatas, ke Eo propagandis (rekte-malrekte) ankau socialismon/komunismon, pli ekzakte: la tieaj Landaj Asocioj remachis la sloganojn de la shtato. Do, Esperanto, pli bone dirite: la pacideo de Eo, estis uzurpita de la reghimoj kaj la lingvo/movado misuzita por la shtata propagando, en BG pli ol en PL, kaj en SU la Eo-movado daure estis malbvone tolerata. Konsiderante la hodiauan situacion de la Eo-movado en PL kaj BG, oni devas diri, ke ghi preskau ne plu ekzistas, au nur tre modeste. Unu hipotezo povas esti, ke kune kun la komunismo pereis ankau la Eo-movado en tiuj landoj, char ghi tro alkrochighis la la politiko kaj perdis ghian sencon kaj reputacion, kiam la socialisma reghimo pereis. Tio estus la politika aspekto de la afero. Due, oni povus supozi, ke la Eo-movado en tiuj landoj subite ne plu estis bezonata kaj elcherpighis. Tio estus la socia/pragmata/praktika aspekto de la demando. Sed char Eo estis forte alkrochita kun la politika reghimo, estas normale, ke ghi kvazau pereis kune kun ghi. Kaj chi tiun punkton mi celas, kaj kritikas: La Eo-movado en tiuj landoj en tiu tempo estis tro ligita kun la shtata sistemo (char, kaj tion oni devas akcenti, ghi apenau povis ekzisti ekster ghi). Do, la Eo-movado pagis sufiche altan prezon por sia ekzisto kaj populareco.

Shajnas al mi, ke tiel oni devas vidi, klarigi la aferojn kaj argumenti. Sed, via demando estas iom malfacile respondebla, char spekulacia.

Krom tio oni devas ne forgesi, ke la cehfaj teroriistoj de marksismo/socialismo/komunismo negative rilatis al Eo. Kaj markisistoj kiel Drezen, Spiridovich, Svadost k.a. negative rilatis al la verko de Zamenhof. Krom tio, la e-istoj en SU estis likviditaj (ne char ili estis e-istoj, sed char ili estis suspektataj pri kontaktoj kun eksterlando, spionado, trockismo ktp. lau la modelo de miloj da aliaj sovetiaj "klasmalamikoj",) Do, la startaj kondichoj por Esperanto en la socialismo estis malfavoraj. Granda escepto estis Bulgario, kie la Eo-movado praktike naskighis en la antifashisma movado, kie ghi shajne havis ian simpation flanke de G. Dimitrov, ktp.
javergara
javergara diras:
2011-05-25 22:24
Kiel sciate, la "faka" E-agado tute ne estas homogena kampo sed la terminon kutime oni uzis kaj daure uzas por aludi tiun diverstipan terenaron sur kiu jam frue en la organiza etapo de la E-movado montrighis ke estas homoj kiuj kundividas kaj Esperanton kaj iun kroman specifan trajton au identecon.

Temas pri apartaj interesoj, shatokupoj, profesioj, religiaj au politikaj persvadoj, personaj opcioj au orientighoj, ktp. Tiel, tra la jardekoj foje naskighis organizajhoj por grupigi esperantulojn lau iu kroma koincido. Preskau chiuj tiuj grupoj deklaris sian celon ludi dudirektan pontan rolon, t.e. diskonigi E-on en la koncerna medio, kaj la fakon (ideon, alstrebatajhon, profesian fakon, ktp) en Esperantujo. Kaj iuj fakte faris konkretajn kontribuojn lau tiu plano.

Do, ne estis "eraro" kiel Andy asertas. La fakto ke ekestighis neneutralaj organizajhoj (ekz. de katolikaj esperantuloj) apud aliaj pure profesiaj (ekz. de kuracistoj), ne nur je internacia nivelo, sed ankau kun landaj grupighoj, estis esprimo de la spontana evoluo de Esperanto kiel homa iniciato.

Ja iam ekzistis forta proleta brancho de la E-movado, kiu cetere faris valorajn kontribuojn al Esperanto mem (ekz. la Plenan Vortaron de Grosjean Maupin) kaj jes ja poste la t.n. "realsocialismaj" reghimoj utiligis Esperanton propagandocele. Tio veras, kompreneble. Tiu sistemo malaperis, kaj tamen Esperanto plu viv(et)as. Tio estis parto de ghia historia itinero en la reala mondo, tia kia ghi estis kaj estas, tute neperfekta.

José Antonio Vergara

esperanto
esperanto diras:
2011-05-25 23:59
Esperanto estis ligita kun tro da diversaj dubindaj aferoj, movadoj, ideologioj ktp.
Nature, la "ekstera mondo" malmulte scias pri tio, kaj ghi ankau rapide forgesas la historion. Tio povus esti la shanco por Esperanto.

Tamen, tiuj, autoritatoj kaj instancoj, kiuj devus decidi pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn, vershajne unue farus esploron pri la historio kaj rolo de Esperanto, por veni al iuj konkludoj. Tiuj kiuj devus decidi tion vershajne estas bone informitaj, kaj mi ne dubas, ke che plej diversaj sekretaj servoj ekzistas raportoj pri Esperanto, kiuj malrekomendas ghian aplikon, char oni ne scias tute precize, kiuspecaj estis tiuj enigmaj homoj, kiuj aktivis en la Eo-movado.

Ekzistas diversaj malfavoraj raportoj pri Esperanto, ekzemple tiaj de Leskien ghis Wilss kaj de Gonzague de Reynold ghis Kammari, kiuj estis homoj kun alta reputacio, kies opinion oni konsultis kaj serioze konsideris, ech se ili malpravis. Decidantoj pri Esperanto vershajne konsultus unue tiajn raportojn, je kiuj ili fidus, kaj ne la idealismajn opiniojn de iuj naivuloj, kiuj bonvenigas planlingvojn.

Krom tio, neniu povas scii, kiu estas s-ro Vergara au s-ro Künzli, despli ke la unua partoprenis sociajn forumojn kaj la chilasta rilatis kun orienta Europo. Chu ili estas agentoj de sialandaj sekretaj servoj? Tia supozo ja estas tute en la logiko de tiuj servoj.

Resume: La Esperanto-movado restas suspektinda por certaj registaroj, kiuj bazighas je la laboro de sekretaj servoj. Despli post la historia sperto de la Eo-movado en la socialismaj landoj, kie ja sendube ekzistis ne malmultaj agentoj de la sekretaj servoj, kiuj prispionis la movadanojn kaj eble, sub preteksto de e-istoj, spionis en eksterlando. La aparato de Markus Wolf havis 5000 tiajn kunlaborantojn, do kial ne e-istoj trovighu inter ili. Same en la kazo de Sovetunio kaj de Kubo. Charkovskij ja skribis, ke chiuj gvidantoj de SEJM estis KSxS-anoj. Ekzistas kelkaj tre konkretaj supozoj pri konkretaj personoj en chiuj soclandoj, sed necesus kontroli la arkivojn, chu pri tiuj personoj trovighas aktoj. Eble agentoj estis tiaj, che kiuj oni tion tute ne supozis, dum aliajn oni vane suspektis.

Do, mi nun devojighis al tre specifa kampo kaj temo.

Kiel sciate, la Eo-movado havas sufiche malbonan reputacion, despli se ghin propagandas plej diversaj stranguloj (al ni bone konataj), kiuj rakontas ridindajn fantaziojn al la homoj, kiuj poste vere kredas, ke che la e-istoj temas pri frenezuloj.

Do, ekzistas multaj kialoj por malfidi e-istojn kaj ignori ilian projekton, Esperanto, ech se ghi estas bonintenca ideo. Sed bedaurinde ghi estis fushita de la e-istoj mem.
jhbadger
jhbadger diras:
2011-05-25 16:22
Jen tre, tre malnova ŝerco:

"Ĉu vi aŭdis ke la Internacia Ligo de Esperantaj Fervoj-laborantoj malfondiĝis? La ano mortis."


fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-25 16:33
Ne nova, sed ankorau bona :-)

Same kiel:
- Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?
- Lau la lasta tutmonda enketo, du. Kaj la alia estas tre malsana...
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-25 21:24
Hodiau mi akompanis mian edzinon al terapio en malsanulejo. En nia chambro la alian liton okupis svedino. Audante nin babili, shi fine neeviteble demandis (france): "En kiu lingvo vi interparolas?" Post la same neevitebla respondo, shi surprizite diris: "Sed tre malmultaj homoj ghin parolas, chu?" "Nu, malfacilas mezuri..." - mi ekreagis. Kompletigis mia edzino: "Tio vere dependas. Ekzemple, chi tie du trionoj ghin parolas."

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-26 09:29
Pirone brila respondo.
umatthias
umatthias diras:
2011-05-25 16:56
Jen ekzemplo por tio, ke foje rimarkeblas ankaŭ plivigliĝo de fakaj asocioj: Antaŭ 1992, verŝajne neniam ajn iu esperantista organizo prezentiĝis en Germana Kristana Foiro (Kirchentag) aŭ Katolika Foiro (Katholikentag). Kontraŭe, en la ĉi-jara Eklezia Foiro en Dresdeno (kun pli ol 110.000 partoprenantoj) unuafoje eĉ tri esperantistaj iniciativoj prezentos sin per propra informstando: Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj la esperantista partio UNU MONDO.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-25 19:53
Kara Ulrich,

ne ekzistas kaj ne eblas Unu Mondo. Ekzistas mondo de dioj kaj tiuj estas kiuj pregxas gemokration, faras legxojn posedas bankoj, kontrolas vian posxon kaj de homoj, kium devus por la"dioj" labori.
Tio cxiam estis kaj estos, nur alie oni tion nomas. Ecx la religioj blindigas kaj ulizigas malricxan popolon. Cxiam oni povas esti kontraux aux kun.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-25 19:53
Kara Ulrich,

ne ekzistas kaj ne eblas Unu Mondo. Ekzistas mondo de dioj kaj tiuj estas kiuj pregxas gemokration, faras legxojn posedas bankoj, kontrolas vian posxon kaj de homoj, kium devus por la"dioj" labori.
Tio cxiam estis kaj estos, nur alie oni tion nomas. Ecx la religioj blindigas kaj ulizigas malricxan popolon. Cxiam oni povas esti kontraux aux kun.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-25 19:54
pardonu devas esti "demokration"
Affonso
Affonso diras:
2011-05-26 02:24
La esperantistaro respegulas la tutan homaran familion, kies anoj diversas, individue kaj kolektive, laŭ sennombraj inklinoj, tendencoj, kredoj, malkredoj, mondkonceptoj,ktp,kvazaŭ mozaikeroj. Tre nature do kaj ja bonvene, ke tiu bela diverseco esprimiĝu en nia eta universo, unuece ligitaj per la mirinda kreaĵo, lingva kaj senta, de L.L. Zamenhof.
javergara
javergara diras:
2011-05-26 22:14
Mi plene subtenas la chi-supran opinion de Alfonso Soares.

En unu el miaj vane verkitaj artikoloj kiam UEA-estrarano (mi suspektas ke, krom fidela kontrollegantino, nur Dennis Keefe eble legis ilin ...), mi skribis ke ju pli ni pledas ke Esperanto estas vera, tute normala homa lingvo, potenciale utiligebla en chiu sfero de la homa sperto, des pli ni klopodu fakte uzi ghin diverskampe. Se iu opinias sin movadano, estus bone serchi au mem krei shancojn montri la lingvon al potencialaj esperantuloj en la propra fakmedio. Alie, se iu opinias sin ano de lingvokomunumo, tiu povas uzi la lingvon por kontaktoj kun homoj laufake proksimaj au similaj, ech kun la nura celo konatighi, intershanghi spertojn au informojn, amikighi.

Do lau mi la faka agado ne nepre temas pri iu finvenkisma predikado pri LA VERO (ke Esperanto estas adoptenda de la internacia federacio de shuokolektantinoj). Alternative, lau la "plivastisma" sinteno kiun mi defendas, temas pri la indeco alporti Esperanton al aliaj homoj, renkonteblaj en diversaj nichoj de la homa socio, per taugaj argumentoj adaptitaj al tiuj apartaj nichoj. Char chie estas homoj kiuj diverskiale povus interesighi pri Esperanto kaj alighi al nia interesa eksperimento, richigante ghin tiele (ekz. per evoluigo de la lingvo en apartaj fakterenoj, per vera aplikado, per pliaj vikipediaj artikoloj, ideale per la starigo de esperanta sekcio kiel normala ero de la tutmonda nicho lau la sukcesa modelo de TEVA).

Amike,

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-27 09:18
Kompreneble, se Esperantisto trovas taŭgan niĉon, ŝ/li ekaktivu en ĝi. Sed kio do okazu en la ĉefkoridoro, interliganta la niĉojn?

Esperanto estas la internacia lingvo. Tio signifas du aferojn: ke ĝi estas internacia afero, kaj ke ĝi estas lingvo.

Ni ĉiam sciis kio estas internacieco, kaj kun la modernaj procezoj de tutmondiĝo, la cetera mondo komencas leviĝi al nia nivelo. Tio do ne estas grava problemo, ni daŭrigu pli-malpli kiel ni komencis.

Sed ĉu ni scias kio estas lingvo? Tio ja necesas se ni povu kredi ke lingvo povas esti ankaŭ internacia, ne nur nacia. Do, homoj ĝenerale ja scias almenaŭ kio estas nacia lingvo, ĉu? Ne, ili ne scias, kaj ni ne scias.

Sed tiam oni ja povas demandi la fakulojn, ĉu ne? Ne, la lingvistoj ne prezentas sciencan unuecon. Kial ne? Tial ke lingva naciismo ne bezonas lingvosciencon. Ĝi perfekte prosperas surbaze de fanatikeco, superstiĉoj, indiferento kaj amatorismo. Neniu lingva naciisto postulas de la lingvistoj ke ili moviĝu for el tio.

Kiu do postulu de la lingvistoj ke ili serioze faru sian laboron? La lingvaj internaciistoj, kompreneble. La plej multaj homoj unuavide konkludus el tio ke la ĉeftasko de la lingvistoj estas elpensi pli efikajn metodojn por instrui la Anglan.

Eble tial la Esperantistoj ankoraŭ pli ol la lingvaj naciistoj favoras fanatikecon, superstiĉojn, indiferenton kaj amatorismon en lingvistiko -- anstataŭ postuli de la profesiuloj ke ili laboru profesie.
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-05-27 13:50
Jens, bonvolu disvolvi. Mi ne komprenis cxion, kion vi diras, sed tio sxajnas esti ege interesaj ekpensigoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-27 15:52
Mi nenion faras krom disvolvi. Jen ligo al specimeno:

<http://www.ipernity.com/blog/jens_s_larsen/68426>
chielismo
chielismo diras:
2011-05-26 12:44
Aliĝu al IKEF-Ĉina 2011 / 5a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj, okazonta dum 29-31 Okt. en la urbego Hangzhou proksime de Ŝanhajo.

sro Chielismo WANG Tianyi
ĉina peranto k estrano de IKEF
Adr. Jianggonglu 8, CN-710043 Xi'an, China
Ret: chielismo@hotmail.com
Tel:+86-29-82242215 Fks:+86-29-82622952
 
chielismo
chielismo diras:
2011-05-26 12:48
Aliĝu al la komercista retgrupo kun apenaŭ 400 E-komercistoj tra la mondo!

"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo,
www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo:http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto:http://www.google.com/intl/eo/
esperanto
esperanto diras:
2011-05-26 15:02
La plej fresha estrara raporto estas impresa ekzemplo por nutri la iluzion, en kiu la koterio de UEA vivas en la kredo, ke 100000 registrighoj en lernu net povus savi la Eo-movadon.

En tiu estrara raporto oni legas neniondirajn frazajhojn kiel:

"Laŭ ĝenerala konsidero ni povas paroli pri
progreso en nia ekstera agado dum la lasta
jaro. Tion montras la kreskanta nombro de
okazoj de niaj ĉeestoj, kontaktoj, intervenoj
en eventoj, ĉu ĉe iu el la mondorganizaĵoj, ĉu
en kunsidoj de aliaj neregistaraj organizaĵoj.
Montriĝas progreso ankaŭ en la kvalito de
la reago, rilato al nia asocio kaj movado,
observebla ĉe la reprezentantoj de tiuj
NRO-j kaj mondorganizaĵoj."

Legi la reston ne indas, char temas en principo pri ripeto de la antauaj jaroj.
Oni nur oscedas la tutan tempon. Kritiko kaj memkritiko mankas. Pri la kvalito de tiuj agadoj regas silento. Do, oni ne povas fidi tiun raporton, en kiu oni parolas nur pri progresoj, sukcesoj, mejloshtonoj, elstara laboro, furoro kaj gravaj atingoj. Tamen, se oni legas inter la linioj, oni komprenas, ke ne chio brilas.
Diversaj agadoj, kiuj ne plachas al la koterio au ne koncernas ghin, kiel kutime ne estas menciitaj. Grave estas montri al la publiko ke Tonkin kaj Blanke estas d-roj, ktp. Tro da rekta kaj nerekta laudado fare de la chefnarcisoj de la Eo-movado, kiuj shatas la chiujaran adoran liturgion kaj kiuj devus esti jam delonge en pensio. Sed char ili havas iom da mono, kiun ili administras kaj decidas kiu ricevu ghin, ili ankorau ekzistas kaj estas adorataj.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-26 16:09
ekzemple en tiu raporto oni fanfaronas pri
http://aktuale.info/eo

kiu ekstagnis en aprilo 2010.

Prefere oni menciu pli aktualajn aferojn.
javergara
javergara diras:
2011-05-26 18:07
Mi ne certas chu nia kara Andy opinias min ano de tiu "koterio" kontrau kiu li ofte esprimas sin per akraj vortoj, probable jes char mi sentas grandan estimon al Detlev Blanke, Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kaj sentas la respondecon kunlabori en la nuna UEA kaj ghiaj instancoj, malgrau chio (ekz. dum la lastaj jaroj mi eltenis plurajn horojn de rigidaj kaj sufiche malinstigaj Komitatkunsidoj).
En miaj elpashoj kiel "koteriano" mi ne uzis nek uzas tiun mempravigan kaj false triumfisman tonon kiun Andy kritikas. Male, mi neniam kashis niajn multajn problemojn kaj tre kritike opiniis pri diversaj aspektoj de Esperantujo kaj UEA. Tamen, mia kritiko estas chiel ajn farata el engaghita, subtena, kiel eble plej konstrua starpunkto.

José Antonio Vergara
Eliott
Eliott diras:
2011-05-26 21:11
Ne nur la fakaj asocioj de UEA, sed tiom egale la reto de delegitoj de UEA ne plus ekzistas alie ol "sur la papero". Ili rutine plenumas siajn nomojn kaj teoriajn kampoj de helpado, tio faras bela vizitkarto ! sed neniam provu peti al iu delegito helpon rilatan al sia teoria fako, li/ŝi eĉ ne respondos !
otbuller
otbuller diras:
2011-05-26 21:43
Vi ne parolas sur tre vasta sperto, ĉar vi estis membro kun Jarlibro nur dum unu jaro antaŭ longe!
 
La Delegita Reto estas la plej vasta horizontala struktuo en Esperantujo. En la reta epoko ĝia uzado malkreskis kaj multaj eĉ ne konscias, ke ĝi ne plu ekzistas nur sur papero sed ankaŭ en la reto. Per la t.n. reta Jarlibro oni povas facile kontakti delegitojn jam ekde 2004.
 
Estas defio al UEA kiel utiligi la potencialon de la delegitaro nun, kiam ĝi malpli necesas por petoj pri informoj kaj servoj, por kiuj ĝi tradicie estis uzata. Preskaŭ triono de la membroj de UEA estas delegitoj kaj certe ne pro vizitkartaj kialoj. Tiu libervola potencialo estas certe uzebla por iu nova utila celo, aŭ eĉ ne nepre tute nova. Mi ofte cerbumas pri tio, sed mi ankoraŭ ne malkovris, pri kio povus temi. Se ankaŭ aliaj pensus pri la afero, eble oni ion malkovrus. Antaŭe unu membro de la Estraro de UEA speciale respondecis pri la Delegita Reto. Revalorigo de la Delegita Reto vere necesas laŭ mi.
javergara
javergara diras:
2011-05-26 22:33
La interesa atentigo de Osmo pri la delegita reto igas min denove pensi pri mia deziro, ke la strategia diskuto kiun UEA klopodas starigi povus i.a. konduki al kompleta repenso de ties strukturo, al multe pli da interplektigho inter la organizaj tipoj kaj niveloj de Esperantujo.

Mi celas la komprenobildon pri tio kio konsistigas UEA-n (nuntempe oni abstrakte sin referencas nur al la CO kaj la estraro). Mi shatus ke ekestighu au plifortighu sento de anima identeco al ghi kiel chefa organizajho en kaj por la E-movado, ekz. che la delegitoj. UEA kiel internacia NRO, kun fieraj, aktivaj reprezentantoj ech en malgrandaj vilaghoj tra la mondo.

José Antonio
esperanto
esperanto diras:
2011-05-26 23:08
Ankoraufoje elektronike traserchante la strategian Fettes-raporton sur
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6468

mi trovis nenion pri delegita reto.

La baza problemo de Fettes estas, ke li pensas nur pri sia Praga Manifesto kaj forgesas chion ceteran.

Tasko de iama estrarano kaj aktivulo kiel nia kara Vergara, kiu volus utile kontribui, devus esti konkrete atentigi pri tio kaj ne abstrakte babili chirkau la kacho, tiel ke necesas trifoje tralegi la tekston por provi kompreni ghin.(Anstatau tio li evidente jam imitas la bizaran lingvajhon de Dasgupta: videbligo, komprenobildo ktp. Brrrr.)
javergara
javergara diras:
2011-05-27 00:25
Tiu raporto estis apenau la unua. Ghi proponis gheneralan idean kadron, kiu eventuale utilos por konstrui pli specifajn agadliniojn, planojn, ktp. Ne dubu ke estos priatento al la delegita reto kaj ankau al viaj interesaj dokumentoj pri la eblaj vojoj de UEA, Andy.

Mi ech ne povintus premsonghe imagi ke iam mi devus defendi min de la akuzo imiti la stilon de Probal, char tio neniel (NENIEL) veras. Male, mi kutime esprimas tute memstare miajn ideojn pri, angorsenton pro kaj trankvilan amon al Esperanto.

Kun tamenaj bondeziroj al Andy,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 01:02
Kara Jose Antonio, neniu serioze akuzis au celis akuzi vin pro la evidenta klopodo imiti au adopti la dasguptan vortaron. Estis nur observo. Ni chiuj scias, ke vi estas sincera, bonvola kaj tre shatinda tipo, kiu pro sia amo al Esperanto neniel meritas angorsentojn au premsonghojn.

PS Cetere via nomo ne trovighas sur mia (nigra) listo pri la koterio. Mi ankorau hezitis publikigi ghin ghis nun. Mi eble uzos ghin kiel mian plej lastan karton, au armilon en mia (vershajne senespera kaj perdota) krucmilito kontrau la koterio. :-))) Fartu bone.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-26 22:56
Mi aktive uzadis la Delegitan Reton plurfoje por lanchi enketojn. Chirkau 180 delegitoj respondis al miaj demandoj. La raporton pri tiuj enketoj mi publikigis en interreto.

Kelkaj delegtioj riprochis al mi, ke mi misuzas la delegitan reton por privataj celoj.

La delegita reto de la Eo-movado devus konsisti el multe pli da (aktivaj) membroj, ekzemple el Chinio au Hindio, kie loghas pli ol 1 milairdo de homoj.

Estas vere, ke la delegita reto de UEA iom "lacighis", sed sendube ghi enhavas grandan potencialon, kiu ne estas sufiche uzata, malgrau la oldeco de multaj delegitoj.
Mi supozas, ke che grandparto de delegitoj temas pri maljunuloj. Oni devas timi, ke en la venontaj jaroj tiuj delegitoj forfalos pro demisio kaj morto. Chu alighos sufiche da novaj delegitoj, estas malfacile diri. Necesus daure analizi la konsistecon de tiu reto.

Aliflanke estas vere, ke en la multaj jaroj de mia delegiteco nur tre malmultaj skribis al mi lige kun mia fako au alia temo. Ne pli ol 2-3 personoj kontaktis min lige kun sia vizito de Berno.
Mi ne scias, kiujn spertojn faris aliaj delegitoj. Povas esti, ke iuj pli konataj personoj de la Eo-movado ricevaspli da mesaghoj

Probable neniu estrarano au komitatano de UEA okupighas pri la delegita reto. Se mi estus estrarano au alispeca respondeculo de UEA, mi investus multan tempon en la revivigon kaj renovigon de la delegita reto. Ekzemple devus ekzisti komisiono pri delgita reto. Sed nuntempe sub la aktualaj kondichoj, kiujn mi jes akre kritikas, mi mem lacus fari tion. Mi miras, ke neniam mi ricevis de UEA ian proponon kunlabori chrilate. (Corsetti iam invitis min ighi estrarano, sed mi rifuzis).

Cetere, por shpari kostojn, mi proponis eldoni la Jarlibron nur chiun duan jaron. Sed vershajne ekzistas kialo por tamen eldoni ghin chiujare.
dennis
dennis diras:
2011-05-27 04:39
Mi pensas, ke Andreas Kuenzli rekte kaj prave tushis unu el la plej utilaj temoj rilate sukcesan strategion por la Esperanto-Movadoj: la Delegita Reto ja havas grandan potencialon.

Bezonatas che la estrara nivelo de UEA, ke iu okupighu pri tiu reto. Bezonatas analizo de tiu reto. Indas, ke tiu reto estu renovigita, revigligita. Pri chio chi, jam esprimata de Andreas, mi plene konsentas.

Certe Andreas vidas la valoron de la Delegita Reto lau sia vidpunkto, kaj mi lau la mia. Tio estas la naturo de buntmembra reto. Tio estas la naturo de la Interreto. Kunligi la demandojn kaj la respondojn, la problemojn kaj la solvojn per fizika reto kaj virtuala reto povas krei tre potencan ilaron por la Esperanto-Movadoj.

Ni analizu, kaj poste, bone informite, revigligu kaj restarigu la Delegitan Reton, kun, kiel ghi meritas, iu che la Estraro kiu okupighas pri ghi, analizas ghin, MEZURAS ghin, raportas pri ghi kaj antauenigas ghin por la bono de UEA kaj la aliaj Esperanto-Movadoj.

Dennis Keefe