Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kiel ne organizi Internacian Junularan Kongreson

Kiel ne organizi Internacian Junularan Kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-18 22:41
Chuck Smith el Berlino elektis veturi ne al la Universala Kongreso en Kopenhago, sed al la Internacia Junulara Kongreso en Kievo, ĉar li jam vizitis Kopenhagon, kaj ĉar la IJK mapli kostas. Alveninte al Ukrainio li ne plu estas tute certa, ĉu li ĝuste elektis. Li trovis la ejon subnivela, ĝian situon ekstreme periferia, kaj la tutan aranĝon escepte kaose neorganizita. "Mi iom multe veturis en orienta Eŭropo, sed neniam vidis ĉi tiajn kondiĉojn", li klarigas al Libera Folio. Lia raporto estas la unua, kiun ni ricevis el la ĉi-jara IJK. Espereble venos pliaj.

Salutojn el Kievo, Ukrainio! Mi nun estas ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Kievo, kie pli ol 300 junuloj el la tuta mondo kolektiĝis por kune paroli Esperanton. Notu, ke tipa junulo estas ĝis 30-jara. Dum la tago okazas prelegoj, vespere koncertoj, poste eblas elekti inter dancado en la diskoteko, drinkado en la trinkejo aŭ teumado en la gufujo.

Kompreneble estas multo por prepari, sed kiam vi havas la subtenon de organizaĵo (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kun pli ol 70 jaroj da sperto, oni povas atendi, ke almenaŭ la bazaj aferoj estos faritaj ĝuste. Nu, por tiuj el vi, kiuj planas organizi IJK-n, jen kurta listo de kiel ne fari:

1. Igu la klarigojn pri tio, kiel atingi la kongresejon laŭeble komplikaj, kaj promesu veturigon, sed poste ne venu al la flughaveno por renkonti la partoprenontojn. En la lasta informilo oni klarigis al ni, ke la vojo el la flughaveno al la ejo estas tiel komplika, ke oni simple atendu la renkontantojn kiuj veturigos nin. Sed multaj rakontis al mi, ke ili petis veturigon - tamen neniu renkontis ilin, kiam ili alvenis. Aldone la broŝuro asertis, ke taksioj kostos minimume 70 usonajn dolarojn, sed en la flughaveno oni afiŝis, ke la fiksa prezo por veturo al la urbo estas 31 dolaroj! Krome la sola adreso estis donita en latinaj literoj, kiujn la taksiistoj ordinare ne povas legi, do necesis scii la ukrainan aŭ la rusan sufiĉe por povi transliterumi la adreson por la ŝoforo.

2. Ne proponu registriĝon kaj retaliron antaŭ la dua tago. Post kiam oni alvenas al kongreso, oni volas registriĝi, ĉu ne? Nu, bonvolu atendi. Ho, jen via ŝlosilo kaj mantukoj. Ie ili estas. Atendu momenton. Vi povas registriĝi morgaŭ, ni promesas. Vi volas retpoŝti al via familio kaj amikoj por sciigi, ke vi bonorde alvenis? Ni havos retaliron morgaŭ en alia konstruaĵo, kiu estos fermita vespere. Por esti justa, en la tria tago ili ja havis sendratan aliron en la registriĝa ĉambro, kie homoj sidis ĉie sur la planko por povi retumi.

3. Certigu ke vi elektas la plej primitivan haveblan ejon, laŭeble distance de la urbocentro, por ke laŭeble malmultaj lokanoj aŭdu pri Esperanto. Ha, vi libertempos? Kion vi opinius pri restado en ejo sen varma akvo, sen facila aliro al pura trinkakvo (kaj sen avertoj kontraŭ trinkado de la loka akvo), duŝiloj sen fiksiloj kaj necesejoj sen seĝoj. Aldone en la banĉambro ne estis sapo por lavi la manojn en la unua tago. La ejo estas plena je insektaĉoj, do espereble vi portis vian propran venenon! Ho jes, vi ja ne volus elektrajn kontaktojn en via ĉambro, ĉu? Vi volas viziti la urbocentron? Nur 45 minutojn per buso!

Programo de la IJK4. Ne donu programon por la semajno anticipe. Se vi tamen donas, certigu, ke ĝi ekzistas nur en la loka lingvo. Bonusajn poentojn vi ricevos, se la loka lingvo ne estas skribata per latinaj literoj. Vi faros prelegon morgaŭ matene? Nu, tion vi neniel povos ekscii antaŭ la noktomezo, aŭ la 2-a horo matene, se ili ne sukcesas pendigi la programon antaŭ la noktomezo.

5. Promesu aranĝi veganan manĝon por la kongresanoj, sed poste ne klarigu al la prizorgantoj de la manĝejo, kion tio signifas. Krome certigu, ke ĉiu devos atendi sian manĝon laŭeble longe en la alvenvespero. Ha, vi ĵus finis longan vojaĝon kaj estas tempo manĝi? Vi plurajn monatojn anticipe mendis veganan manĝon? Jen, prenu iom da viando kaj fromaĝo! Ha, vi ne volis viandon? Bone, lasu min reporti ĝin al la kuirejo kaj forpreni la viandon kaj reporti ĝin al vi. Jen!

Kompreneble, dirinte ĉion ĉi, tamen eblas bone amuziĝi kun amikoj de ĉirkaŭ la mondo, parolante Esperanton kune. Kaj pro justeco necesas diri, ke la ĉefa organizanto de la kongreso havis koratakon du semajnojn antaŭ ĝia komenco, kaj nun kuŝas en malsanulejo. Ankaŭ indas mencii, ke la mezuma jara salajro estas 3.500 usonaj dolaroj, do ne indas atendi unuaklasan loĝadon. Tamen oni ja atendus ke la ejo estu akceptebla kaj ke la kongreso estu organizita. Ajnakaze, ne zorgu pri la sekva Esperanto-kongreso, ĉar mi neniam vidis kongreson ĉi tiel aĉe organizitan, do tie vi certe bone elturniĝos.

Chuck Smith

La teksto unue aperis en la anglalingva blogo Transparent language. La Esperanta versio aperas en Libera Folio kun la afabla permeso de la aŭtoro.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-19 19:53
 Malmultekosta estas ofte tre multekosta!
mateno
mateno diras:
2011-07-20 15:27
Laux mi, la indikon pri mezuma salajro en ukrainio transkalkulita en usonajn dolarojn tute ne indis mencii.

Cxi tie gxi tute ne estas aferkoncerna kaj eble ecx insulta. Gxi kvazaux implicas ke nivelo de salajro kiel gxi valoras sur la "monda financa merkato" kontraux tiu dauxre plej prestigxa en la mondo valuto (atentu ke tio ne nepre eldiras pri la bonfarto de civitanoj en la lando mem!) eldiras ion pri la kapableco de la logxantoj de la lando oferti bonkvalitajn servojn.

Mi mem, bedauxrinde, ne estis en la Kijiva IJK, do mi ne povas komenti pri tio; sxajnas ke kelkaj ajxoj (kiel ekz. netradukita programo!) vere estis fusxitaj. (Sed mi ja libertempis en Ukrainio aliokaze, kaj mi cxiam bonfartis!)

Aliflanke, se oni vojagxas al alia lando, oni ankaux preparigxu (ekz. lerni la lokan skribsistemon estas konsilinde); ankaux oni devas kompreni ke ne cxie en la mondo estas tiel facile atingebla interreto; kaj cxu oni vere ne povas ekzisti sen gxi dum unu tago? Al familianoj oni certe ja povis sendi posxtelefonan tekstmesagxon.

Jes, estas diferencoj inter landoj de la mondo, sed strebi cxion esprimi per unu cifero estas gxuste tiu speco de unudimensia kaj sxablona pensado, je kiu ni cxiuj devus strebi senigxi.

Amike,
Marteno
edmundo
edmundo diras:
2011-07-20 17:13
Estus pli esperantece, laŭ mi, doni *monatan* salajron transkalkulitan en *eŭrojn*.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-07-21 00:25
En Kanado kaj Usono, oni kutimas diri salajrojn malnete jare (aŭ hore, precipe por malalt-nivelaj postenoj). Ĉu ne estas tiel, ke en Eŭropo oni diras salajrojn *nete* monate?

Yves Bellefeuille

"Ĉu la finvenkismaj didaktikoj taŭgas por la raŭmisme orientitaj instruistoj? Fakte ne" asertas Giorgio Silfer. -- Heroldo Komunikas, n-ro 488.
edmundo
edmundo diras:
2011-07-21 10:21
En Britio: jare. En Germanio: monate. Estas diversaj niveloj de neteco, ĉar estas diversaj deprenaĵoj, sed en Britio oni diras proksimume la plej grandan ciferon. Tiun sumon oni povus efektive "ricevi", sed nur se oni pagus sian tutan salajron en pensifonduson aŭ donacus ĉion al registrita bonfara organizaĵo (kiel ekzemple EAB); alie estus enspezimposto, kiun ĝenerale la dunganto deprenas kaj pagas rekte al la impostoficejo. Estas aliaj impostoj, kiujn la dunganto devas pagi por ĉiu dungito, sed tion oni ne kalkulas kiel parton de la salajro, kompreneble, ĉar la dunganto ne povus ricevi ĝin ... kvankam oni hodiaŭ faras trukon pri tio: oni interkonsentas, ke la dunganto ricevu malpli grandan oficialan salajron interŝanĝe por tio, ke la dunganto metas monon rekte en pensifonduson. Tiel oni evitas iom da imposto (kelkajn elcentojn). Eĉ se oni ne uzas tiun trukon ("salajroferon"), la dunganto metas iom da mono rekte en pensifonduson, kaj ankaŭ tiun kontribuon oni ne kalkulas kiel parton de la salajro - ĝuste ĉar ĝi ne eniras la kalkulon de enspezimposto de la dunganto. Ĉu klare? Al mi tiaj aferoj neniam estas klaraj, sed mi ne havas impostkonsilanton kaj devas iel elturniĝi.
kallekn
kallekn diras:
2011-07-20 20:33
"Netradukita programo"? Al mi ŝajnus nature, ke la organizantoj de Esperanto-kongreso verku programon en Esperanto. Malofte oni bezonas ĝin traduki al nacia lingvo. Se la programo estas havebla en nacia lingvo, sed ne en Esperanto, oni povas nur gapi.
vmel
vmel diras:
2011-07-27 22:26
Ukrainlingva programo pendis nur en la unua tago, poste ĉio estis en normala E-o.
Ne indas intence misprezenti la aferojn.
plumo
plumo diras:
2011-07-21 08:20
ja estis kelkaj problemoj dum la IJK. Sed nepre ankoraux indas partopreni - tre gxoja semajno!
vmel
vmel diras:
2011-07-26 08:59
1. Por kio oni bezonas varman akvon en tiom varmega vetero? Mi apenaŭ rimarkis la mankon. Cetere, oni diris, ke pro averio tuta urbodistrikto restis sen varma akvo - kaj tute same povus esti en ajna alia loko. La organizantoj ĉiakaze ne kulpas.
Same pri insektaĉoj.
Akvon el krano mi uzis por teo, kaj tio ne kaŭzis al mi ian malbonon. Por tro kapricemaj personoj trinkakvo en boteloj haveblis.

2. La loĝkondiĉoj estis tute bonaj. Loĝkostoj devas esti tolereblaj ne nur al riĉaj usonanoj. (Re)aŭskultu la kanton de Georgo Handzlik "Egalec' per lingvo"...

3. Mi (kaj supozeble ĉiuj normalaj homoj) preferas ripozi inter arboj kaj herboj, sed ne meze de polva asfalto urbocentre. La kongreso estas por renkontiĝi kun samideanoj, sed ne por ĉiutage butikumi tra supervendejoj...

4. Lerni lokan alfabeton ĉiakaze utilas. Memorfiksi dudekon da literoj diferencaj inter latina kaj cirila alfabetoj kapablas ĉiu ajn, kaj en aviadilo vi tutegale ne havas kion fari...
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-26 18:22
Valentin, ne cxiuj usonanoj estas ricxaj - male! Vi uzis stereotipon malican
vmel
vmel diras:
2011-07-27 22:23
Certe. Mi celis diri, ke _junulara_ kongreso devas esti alirebla por ĉiuj, do devas esti nemultekosta. Kaj normale junularo ne estas kapricema pri loĝkondiĉoj.
Brontosauro
Brontosauro diras:
2011-07-27 13:57
Ve, mi ne estas junulo. Kiam mi estis, mia espa generacio kontentiĝis je tendoj, akvo el subtera fonto kaj necesejo-kavoj, fositaj ie trans la proksima arbustaro. Ĉu mi moku la modernan junularon pro ties emo al pli komfortaj kondiĉoj por IJK? Tute ne. Sed se mi metas sur unu pesilteleron la ravajn eventojn kaj impresojn, kaptitajn dun IJK-67 sed sur la duan - la malkomfortaĵojn plus organizajn mankojn, la unua tamen pezas por mi multe pli.
onix
onix diras:
2011-07-28 13:10
Bedaurinde la kongreso organizis ne profesiaj tamen ambiciaj junuloj kiuj neniam organizis renkontigxon kaj ne okupigxas pri turizmo.Ili ne komprenas ke gxi estas malbone kaj ne scias kio estas bone.
interDisto
interDisto diras:
2011-07-29 23:31
Ĉiu havas siajn atendojn de kiel estu la IJK. Eble iuj atendis samluksajn kondiĉojn kiel estis en Kubo, sed tio laŭ mi estis tre malkutima escepto. Estas normale ke la kongresejo troviĝis rande de la urbo - kaj pro la naturo ĉirkaŭe kaj pro la kostoj. La elekto estis inter ĉefurbe-normalpreze (ĉar pli urbocentren la prezoj soras!) kaj for de la ĉefurbo. Pri manko de varma akvo estis jam komentita supre, do evidente la organizantoj neniel kulpis (la tuta distrikto estis senigita de varma akvo por 2 semajnoj) kaj nenion povis kontraŭfari. Efektive, je tuja proksimeco troviĝis parko kun tre plaĉaj lagetoj kaj sufiĉe varma - nature/sune - akvo, kiu preskaŭ sennecesigis la duŝejon. Mi mem iris tien kelkfoje frumatene.

Rilate la organizajn problemojn, mi nur ŝatus klarigi ke la situacio estis tia ke la IJK riskis entute esti nuligita kaj la lokanoj - kiujn oni vidis konstante en la kongresejo - superis siajn fizikajn kaj animajn fortojn por efektivigi la kongreson. Ne aparte menciindas ke la envolvitaj eksteraj partioj (la direktorino de la bazejo, la dommastro de la lernejo) ŝajne faris ĉion eblan por malhelpi la kongreson, ĉiumatene ŝanĝante siajn postulojn.

Jes, estis ne la plej elstare organizita IJK, sed tion kaŭzis la malfacilaj cirkonstancoj. Kaj aliflanke, estis tre riĉa, amuza kaj foje emociiga. Oni ja prenu facilanime la IJK-n! Mi persone kredas ke la lokaj organizantoj (ĉiuj gejunuloj de ULEJ inkluzive de tiuj kiuj apenaŭ parolis E-on sed fordonis sian tuton al la kongreso, kaj Ĵenja Slovaĉevskaja) meritas grandegan estimon pro tio ke ili sukcesis efektivigi ĝin.
Lu
Lu diras:
2011-08-03 18:26
Kvankam mi povas kompreni multon el la kritiko de Chuck, la artikolo memorigis min pri malnova eldiro: "Turisto estas homo, kiu vojaĝas en alian landon kaj atendas, ke ĉio estu kiel hejme."

Alia penso estas la demando, kiun efikon havos tia publika kritiko al la estonta entuziasmo de Esperanto-aktivuloj sensalajre organizi grandan renkontiĝon. Kaj mi demandis min, ĉu la eldiro, ke laŭdon oni diru publike, mallaŭdon private, estas prava kaj saĝa.

Krome mi demandas min, ĉu vere organizantoj de IJK "havas la subtenon de organizaĵo (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kun pli ol 70 jaroj da sperto", kiel skribis Chuck. Aŭ ĉu io malbone funkcias en tiu subteno kaj transdono de sperto. Se tiel estas, eble estus bona ideo fondi konstantan internacian konsilantaron de eks-TEJO-anoj, kiuj konsilas kaj konkrete helpas al IJK-organizantoj. Kun homoj, kiuj havas klaran imagon, kiel devus aspekti kaj funkcii IJK. Ĉu?
amuzulo
amuzulo diras:
2011-08-04 23:05
Saluton Lu,

Mi ne imagas, ke ĉio estu kiel hejme. Mi imagas, ke ĉio estu kiel kutimas por homoj en tiu lando. Mi forte dubas, ke multaj ukrainanoj havas dormĉambrojn sen elektro, tiajn necesejojn sen necesejpapero kaj truojn por necesejoj.

La efiko estas ĝuste kion mi celis... ke homoj vere komprenu, ke estu problemo kaj diskutu pri tio! Laŭ mia kompreno, la IJK en Kovrov estis simile ni diru ne tiel bone organizita kun similaj kondiĉoj, sed estis neniu publika komento pri tio, kaj do historio ripetiĝis.

Ĝuste indas havi almenaŭ manlibron pri kiel organizi IJK-n. Nu, ekzistas... sed estis eldonita en 1972! Estis provo verki tian manlibron en la vikio de TEJO en la fruaj ĉirkaŭ 2003, sed neniu finverkis ĝin. Estas problemo kaj se oni ne diras tion publike, TEJO daŭre provos kaŝi tion aŭ ne zorgi pri tio. Mi pretas kunlabori pri tia manlibro... dankon pro via instigo... mi vere ĝojas, ĉar vi fakte ĉiam donas ion valoregan al ĉiuj diskutoj kiujn vi partoprenas.

Fakte, mi mem ĝeniĝis pri homoj kiuj kritikas kaj poste faras nenion, kaj pro tio Judith Meyer kaj mi estis inspirita organizi la Ekzotikan Renkontiĝon en Berlin (http://is.gd/ekzotiko) Jes, ne estas tiom grandskala kiel IJK, sed ni volas oferti alternativon por homoj kiuj volas normalan loĝejon kaj tamen sufiĉe malmultekoste. Tio ankaŭ donos al homoj la eblon bone kritiki nin poste pri niaj malsukcesoj! :)
Lu
Lu diras:
2011-08-05 00:43
Saluton Chuck,

jhus mi kalkulis, kiom da Esperanto-semajnoj mi jam organizis - kaj venis al proksimume 28. Vershajne mi partoprenis en pli ol cent da ili. Mi do provas iom kompreni ambau flankojn.

Mi konscias, ke en orienta Europo ne chiam facilas organizi Esperanto-renkontighon kaj mi tie partoprenis sufiche diversnivelajn aranghojn. Aparte malfacilas la afero, kiam la cheforganizanto havas koratakon. Bv. pardoni min, ke mia animo estas iom pli che lia bona resanigho ol che la demando, chu la interreta aliro uzeblis en la unua au tria tago.

Vi tutcerte pravas, ke ukrainanoj havas hejme pli bonajn kondichojn ol kelkajn el tiuj en la kongresejo. Io tia ofte okazas. Ankau en landoj kun ghenerale alta vivnivelo mi kelkfoje spertis en publikaj ejoj mirindajn kondichojn...

Jes, la unua eldono de la manlibro pri IJK-organizado aperis en 1972. Lau mia memoro mi en 1984 kunlaboris en aktualigo de ghi, kiu poste aperis che UEA/TEJO redaktita de Thomas Bormann, eble kun shanghita titolo. Mi bedaurinde ne sukcesis trovi ghin rete au en la UEA-katalogo.

Unuflanke ankau 1984 estas jam longe for. Aliflanke oni ne vere bezonas manlibron por konjekti, ke kongresanoj shatas veran akcepton che la flughaveno, se oni promesis tion; au ke ili aprezas aperigon de la programo prefere antau la antaua meznokto.

Shajnas, ke la tasko estis simple tro granda por la organiza teamo. Kaj ke surloke ne formighis internacia teamo el spertaj kongresorganizantoj por subteni ilin. Eble nek venis helpokrio nek helpoferto. Eble mankas klara regulo inter la TEJO-estraro kaj la loka organizantaro, kion fari en tia kazo, por almenau eviti, ke okazintaj ghenoj dauras.

La problemo do ne estas la manlibro, kiu mankas, sed la manko de homoj, kiuj havas sperton pri organizado kaj pretas praktike helpi. Organizi kunvenon de pli ol 300 homoj estas certa defio. Se ne formighas internacia volontula organizantaro de IJK-oj kaj se la membroj de TEJO kaj la partoprenantoj de IJK ne pagas sufiche da mono por financi konstantan (partatempan) zorganton pri IJK-oj, mi ne vidas certigon de pli bona nivelo de IJK-oj.

Kun plezuro mi notas, ke vi trejnas vin rilate al organizado per la 'Ekzotika Renkontigho' :-) Mi do deziras al vi plenan sukceson tiurilate!

Kaj por ke estu almenau unu afero por rideti: "La optimisto kredas, ke ni vivas en la plej bona mondo, kiu eblas. La pesimisto timas, ke li pravas." Tio validas ankau por Esperanto-renkontighoj.
amuzulo
amuzulo diras:
2011-08-05 16:00
En ordo, mi komprenas ĉion kion vi skribas. En mia kazo, retaliro estis tamen pli grava, ĉar mi devis urĝe helpi al germanino, kiu estis kaptita en flughaveno sen rajto eniri la landon, do mi devis kontroli leĝojn, telefoni al germana ambasadejo ktp. Ŝi finfine devis tranokti tie dum du noktoj pro malrespondeco de oficistoj, kiuj parolis nek angle nek germane! Mi uzis datumojn de mia iPhone (data roaming) por solvi la situacion kaj tio finfine kostis al mi 80 eŭrojn.

Do jes, ĉe JES kutime estas fakte la sama problemo pri retaliro kaj kutime fakte ne gravas por ni. Kaj jes, mi ankaŭ devas konfesi, ke la devo solvi tian krizon komence de evento povas kaŭzi, ke la evento ŝajnas multege pli malagrabla ol vere estis... estis simple ĉio samtempe, estis kvazaŭ ne eltenebla al mi!
vmel
vmel diras:
2011-08-08 14:53
Espereble, neniu asertos, ke la bazejo estis unike malkomforta aŭ speciale malbonigita por IJK? Centoj da similaj bazejoj ekzistas en Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Ekzistas ankaŭ pli komfortaj - sed certe, tie loĝado kostas kelkoble pli. Oni pensu pri gejunuloj el niaj landoj, por kiuj tio estas sola ebleco partopreni veran internacian E-aranĝon...
Cetere, ukrainianoj diris, ke eĉ aktualaj kostoj de IJK por multaj estis tro altaj.

La bazejo principe estas destinita _por lernejanoj_ - tial elektrokonekto en loĝĉambroj forestas pro postuloj de sekureco. En ĉiu etaĝo estas specialaj apartaj ĉambroj por uzado de elektroaparatoj. Oni senprobleme razis sin, ŝargis fotilojn k poŝtelefonojn ktp.
La loĝĉambroj mem (4-lokaj) estis tute komfortaj.
Necesejoj "kun truoj" estas tipaj por publikaj lokoj en niaj landoj. Cetere, medicinistoj asertas, ke tiaj necesejoj pli utilas el fiziologia vidpunkto.

Interreto senprobleme uzeblis en proksima supervendejo "Magelan".

La organiza teamo faris ĉion eblan. Ĝi estis vere negranda - ĉar novaj estraranoj de UkrEA ne nur rifuzis helpi, sed faris ĉion ke la kongreso ne okazu. Se ili almenaŭ ne malhelpus - Mikaelo probable ne ricevus koratakon. Por iuj en LA personaj ambicioj pli gravas ol la movado...
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-08 20:12
Mi nun estas en Brazilo (kie mi edziĝis kun mia brazila kunvivulo laŭ nova leĝaro kiu permesis edziĝon de du viroj kaj edziniĝo de du virinoj). Kvankam Brazilo estas modernega lando (kredu min!) ekzistas aĵoj nekutimaj por mi ĉi-tie: eĉ en multekostaj hoteloj kaj fluĝavenoj aliro al la reto kostas monon. Oni ĉitie pagas por uzi publikan necesejon. Eĉ en multekostaj hoteloj (laŭ mi buĝeto, do ne luksaj hoteloj) estas nur malvarma akvo en la manlavujo (feliĉe la duŝejoj havas varman akvon). Oni servas pladojn kun rizo, terpomoj kaj nudloj kune, foje neniu verdaĵoj. Malfacilas trovi manĝaĵojn sen viando. Aliflanke la hotelĉambroj estas pli puraj ol en Nordameriko kaj Eŭropo. La akvo de la krano estas kvazaŭ ĉie trinkebla. Taksioj estas malmultekostaj. La brazilanoj estas inter la plej amikemaj kaj feliĉaj popoloj de la mondo (mi ankaŭ trovis tion en Turkio kaj Tahitio).
Oni diras germane: Andere Länder, andere Sitten - aliaj landoj, aliaj kutimoj. Vojaĝi estas aventurado. :-) (Mi ŝatus vivi en Brazilo.) Robb
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-08 20:30
Tre interese, vidi sian landon de per la turistaj okuloj.
Certe chie kaj de chiu oni povas ion lerni.

Laste mi gastigadis che mi chininon de Japanio,( plej multaj ekkonis shin dum la pasinta kongreso -"Rozo" - lau E-nomo).
Shi estis unuan fojon en Europo, do shiaj rimarkoj tre interesigis min.

- plej frapa shia rimarko estis, ke en Europo oni salutas sin per donante manon, brakumas sin ech kisas.Tio en Japanio estas ne imagebla.

- alia rimarko frapa estis por shi, ke oni chi tie ech banas, sunighas nude.

- tre interesa estis shia rimarko pri la necesejo. Chi tie ni estas ege subevoluitaj. Unue en Japanio chiuj necesejoj estas senpagaj, krom tio ekipitaj per muziko, varmeco, muziko,floroj kaj ech lavado.

- interesaj estis rimarkoj pri la manghkutimo, sed pri tio oni devus multe skribi. Plej grava eble nur estas, ke ili apenau uzas salon!

- ankaux pri vestajxoj oni evus multe skribi.