La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras
Libera Folio: Kiam kaj kiel vi unuafoje aŭdis pri la ekzisto de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia?
Barbara Pietrzak: Tio okazis en la komenco de mia esperantistiĝo, kiam mi estis lernejanino apenaŭ fininta la elementan lernejon kaj lernis Esperanton en iu el la varsoviaj kulturdomoj. Temis pri printempo aŭ frusomero 1959. Tiam mi ankaŭ la unuan fojon emociplene aŭdis kune kun miaj gepatroj kelkajn el tiuj Esperanto-programoj.
Kiam vi eklaboris tie? Kia estis via unua kontakto, kiuj tiam laboris tie?
Mi eklaboris tie la 1-an de julio 1968. Sed jam pli frue mi vizitis la studion de la Esperanto-Redakcio por raporta interparolo post iu kunveno de la Pola Esperanto-Junularo, kiun ne povis partopreni mia edzo Marek. Ĝuste post lia morto en majo 1968 tuj venis la propono eklabori en la Redakcio, kie miaj kolegoj fariĝis redaktoroj Jerzy Uśpieński, Jerzy Grum kaj Andrzej Pettyn. Jerzy Grum estis tiam la sekretario de la Redakcio. Post kelka tempo - komence de la 1969-a - kiel la estro de la Redakcio venis Jan Klimek. Ni havis tiutempe multajn kunlaborantojn, unuavice menciinda estas la vera kremo de la profesiaj parolistoj de Pola Radio, kiuj esperantistiĝis sojle de la lanĉo de la Redakcio en aprilo 1959. La nomoj de i.a. Zbigniew Lutosławski, Piotr Rowiński, Barbara Sokalówna, Ksawery Jasieński, Maraja Graczyk, Lucjan Szołajski ĝis hodiaŭ vekas kortuŝajn emociojn ĉe la plej malnovaj aŭskultantoj de niaj programoj.
Kun kiuj kolegoj vi plej longe laboris? Ĉu vi havas iujn specialajn memorojn pri iuj el ili?
Kun Jerzy Grum kaj Jerzy Uśpieński. Sekve menciinda estas kompreneble Andrzej Pettyn, kun kiu la kunlaboraj kontaktoj - post kiam li fariĝis la estro de la Finna Redakcio de Pola Radio en la komenco de la 70-aj jaroj - estis jen pli intimaj, jen iom distancaj. Lia reveno al la Redakcio jam kiel ĝia estro en 1982 ligiĝis kun la nova etapo de nia redakcia laboro. En la elsendoj multiĝis la realtempaj, vivaj elementoj pere de la antaŭmikrofonaj interparoloj kaj diskutoj. La programo pliampleksiĝis eĉ ĝis trihora taga emisiado.
Kompreneble kun ĉiu el miaj kolegoj ligiĝas ne sole specialaj memoroj, sed ankaŭ la konscio pri ĉies unika kontribuo al la alta kaj profesia nivelo de niaj E-lingvaj programoj. La laboro kun ili estis por mi vera aventuro kaj ĉiuŝtupa majstriga kurso pri ĵurnalista kaj redaktora laboro, evidente ankaŭ lingva kompetento.
Sed krome nepre menciindaj estas la nomoj de Milada Szwedo, Anna Henn-Limont, Wojtek Usakiewicz kaj el la plej lasta periodo Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Inter la dungitaj ĵurnalistoj estis ankaŭ dum kelka tempo Mariusz Dastych, Ela Geremek, Ewa Krach, Remek Grzela kaj Michał Wyszogrodzki.
Dum la komunisma tempo, la enhavo en la amaskomunikiloj estis strikte reguligita. Ĉu vi povus mencii iujn apartajn temojn, kiujn estis rekomendite ne tuŝi, aŭ kiujn oni devis prilumi en aparta maniero?
La Esperanto-Redakcio de Pola Radio ekde 04.04.1959 ĝis 08.01.2007 funkciis kadre de la Porkesterlanda Programo de la publika Pola Radio. Al ĝiaj taskoj apartenis la prezentado de Pollando kaj ĝiaj atingaĵoj, sukcesoj al la eksterlanda aŭskultanto. Al la neeviteblaj programeroj en la komunista periodo apartenis politikaj komentarioj, intervjuoj kun politikistoj, ekonomikistoj, farataj eksterredakcie en t. n. centra redakcio. Ĉefe la politikajn komentariojn ĉiuj redakcioj de la poreksterlanda programo havis la taskon prezenti en sia taga programoferto. Sed samtempe ni havis liberon elekti el aliaj programeroj, kiel interparoloj, raportaĵoj pri sociaj demandoj, kulturaj eventoj. Ni mem aŭtoris multajn programerojn, ĉefe la t. n. kontaktajn. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj signife vastiĝis nia redakcia aŭtora programoferto je temoj sociaj kaj kulturaj.
Ekde la komenco, t.e. 1959 ni realigis en la Redakcio ĝuste la t. n. kontaktajn programerojn: interparolojn, intervjuojn kun esperantistoj, raportaĵojn pri E-aranĝoj, kiel UK-oj, kaj aliaj, por kiuj ni estis invitataj. Multis primovadaj programeroj – magazinoj, interparoloj, intervjuoj, felietonoj kaj trarigardoj de la E-gazetaro. Ĉiam al la ŝatataj programeroj apartenis Leterkesto, la forumo spegulanta la kontaktojn kun niaj aŭskultantoj.
Ĉu iam vi spertis malkontentan reagon de superuloj pri la enhavo de tiu aŭ alia elsendo? Kiel la neesperantistaj superuloj povis kontroli la enhavon de la elsendoj?
Kvankam en la historio de la Esperanto-Redakcio ne mankis periodoj, en kiuj niaj superuloj ne tro entuziasmis pri la ekzisto de nia redakcio (kio interalie emfaziĝadis en la alteco de la redakcia buĝeto) mi mem ne memoras malkontentan reagon je iu konkreta elsendo. Spite al jen kaj jen aperintaj asertoj, ke la laboro de la redakcio estis subigita al cenzuro, tio ne konformas al vero.
Aliflanke estas vero, ke en la poreksterlanda programo funkciis la tiel nomata kontrolredakcio, al kies taskoj apartenis la aprobado de la tekstoj aŭdigataj de la unuopaj lingvaj redakcioj. Tiun funkcion rilate la Esperanto-programojn longe plenumis la varsovia esperantisto Bolesław Staszczak. Liaj intervenoj koncernis ĉefe erarajn geografiajn nomojn, personajn nomojn. Eble la plej teda trajto de tiu kontrolado estis, ke li kutimis interveni lastmomente, kiam la elsendo estis emisipreta kaj necesis en granda streĉo enkonduki kelkfoje ne tute tuj farendajn korektojn.
Dum longaj periodoj, la Esperanto-redakcio troviĝis inter tiuj, kiuj ricevis la plej multajn leterojn el eksterlando. Kiam estis la plej multaj leteroj, kaj kiel ĝenerale evoluis tiu statistiko? Ĉu vi supozas, ke vi vere havis same multajn aŭskultantojn kiel ekzemple la germanaj elsendoj, aŭ ĉu simple la esperantistoj estis multe pli aktivaj ol la aŭskultantoj de alilingvaj elsendoj?
La leteroj de la aŭskultantoj forte impresis min jam en la komenco de mia laboro en la Redakcio, kiam imponis ŝrankoj orde enhavantaj la korespondaĵojn inter la aŭskultantoj kaj la Redakcio. Antaŭ mia alveno pri tiuj kontaktoj aparte respondecis la laboranta kun ni Romana Kempisty. Bedaŭrinde iumomente pro decido de iu superulo ni devis detrui multon el tiuj, certe laŭ la nuna vidpunkto - valoregajn, rekte historiajn dokumentojn. La Redakcio ĉiam avanis en la nombro de korespondaĵoj kun la aŭskultantoj, iliaj raportoj, partopreno en konkursoj. Dum la tuta tempo la nombro kaj kvalito de tiuj korespondaĵoj apartenis al apartaj karakterizaĵoj de nia Redakcio, kio ne ĉiam plaĉis al niaj gekolegoj el aliaj redakcioj, kelkfoje iritis niajn superulojn.
En la antaŭinterreta epoko, la elsendoj de Radio Polonia estis preskaŭ la sola eblo senprokraste ekscii pri gravaj evoluoj en la Esperanto-movado, kaj unu el la malmultaj ŝancoj de izolitaj esperantistoj aŭdi la lingvon. Kiel gravan rolon en la movado laŭ vi havis la elsendoj en pli fruaj jardekoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis tiu rolo post la falo de komunismo, post la disvastiĝo de interreto?
La ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, startintaj en 1959, funkciantaj same kiel ĉiuj aliaj profesiaj radioelsendoj, signifis revolucion rilate la ĉiutagan informitecon de la Esperanto-komunumo, rilate la lingvomedion. En ĝi oni aŭdis ne sole pri la movado, sed ankaŭ pri ĝeneralaj temoj, kiel politiko, ekonomio, scienco, kulturo, pola kaj Esperanto-literaturo. Ŝajnas al mi, ke tiu rolo ne ŝanĝiĝis kaj ne ligiĝas kun la politika reĝimo kaj orientiĝo de Pollando. Ĝis nun la Esperanto-programoj de Pola Radio senĉese rolis, kiel almenaŭ perioda rendevuejo, por mergiĝi en la ĉiutagan lingvomedion. Mi estas plene konvinkita, ke en la retepoko ĉiu novbakita/ata esperantisto almenaŭ kelkfoje aŭskultis niajn Esperanto-programojn.
Interreto evidente ŝanĝis la atingeblecon de niaj Esperanto-programoj, kiuj bonkvalite atingas jam de dekkelk jaroj la tutan mondon. Ankaŭ pli frue iam, kelkfoje, ni ricevis konfirmojn pri aŭdebleco el Japanio, Kolombio kaj Brazilo, sed ĉiam temis pri sporadaj kazoj.
Preskaŭ ĉiuj gravuloj de la Esperanto-movado en kvindek jaroj estis almenaŭ unu fojon intervjuitaj de Pola radio, ĉu ne? Ĉu konserviĝis surbendigoj de tiuj intervjuoj? Kiu nun posedas la surbendigojn kaj la rajtojn? Ĉu imageblas, ke partoj de la valoregaj sonarkivoj estos disponigitaj al nuntempaj aŭskultantoj en la reto?
Sendube al la trezoro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kaj sekve Esperant-faka podkasto de Pola Radio, apartenas sondokumentoj, do intervjuoj kaj interparoloj kun gravuloj de la E-movado kaj elstaraj kreantoj de la Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ne ĉiuj el tiuj surbendigoj realigitaj dum la preskaŭ 52-jara historio de Pola Radio povis saviĝi. Tamen ekzistas ankoraŭ impona provizo de surbendigoj. Parto de ili troviĝas en la daŭre ciferecigata arkivo de Pola Radio. Parton – kiu ne konformis al arkivaj kriterioj - kun enorma sindediĉo ni klopodis savi en la finaj tagoj de la 2006-a jaro.
Ĉu kaj en kiaj kondiĉoj ili povus esti disponigitaj al la nunaj aŭskultantoj estas tro frue respondi. Ni scias dume sole pri ĉesigo de la produktado de novaj Esperanto-podkastoj de Pola Radio. Daŭras publikaj – pli aŭ malpli realismaj - diskutoj kaj opiniinterŝanĝoj pri tio, ĉu la nuna teamo de la Esperanto-sekcio de Pola Radio povus produkti similajn programojn ĉe sendependa servilo. Kompreneble tio ligiĝas kun la demando pri financa flanko de la entrepreno. Malgraŭ fantaziaj ideoj, ke la 25-minutan podkaston oni realigas en la daŭro de 2 horoj, mi devas diri, ke profesinivela prilaboro de varitema programo postulas plentempan laboron de almenaŭ du ĵurnalistoj.
Kial laŭ vi estis nuligita la Esperanto-redakcio? Kion vi persone sentas post via multjara laboro ĉe la redakcio nun, kiam ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio?
La traŭmaton ligitan kun la nuligo de la Esperanto-redakcio de PR mi jam travivis en la 2007-a jaro. Tiam ni, polaj amaskomunikiloj kaj la aŭskultantoj, estis trankviligitaj, ke la Redakcio ne estos likvidita. Tio tre rapide evidentiĝis malvero. Nian lokon kaj pozicion en la Poreksterlanda Programo prenis la Hebrea redakcio. La Esperanto-faka podkasto de Pola Radio, en kiu kiel unusola dungita ĵurnalistino restis Gabi Kosiarska, estis transmetita en la Interretan Fakon de Pola Radio, kaj la realigado de la programoj en ĉiam pli signifa grado ricevis trajtojn de distanca laboro. Kaj tiel ĝis la lasta momento kunlaboris kun Gabi mi kaj Maciej Jaskot.
La Interreta Fako de Pola Radio neniam aparte estis interesita pri sia Esperanto-podkasto. Sed en modestaj financaj kondiĉoj la Esperanto-sekcio trankvile funkciis. Tamen post la ŝanĝo de direktoraro administranta la Informadikan Fakon de Pola Radio komenciĝis programlimigoj. La unuaj surprizis nin ĉiujn antaŭtage de la Jubilea UK en Bjalistoko, kiam estis forigitaj la semajnfinaj programoj kaj aŭdiĝis sole 5 elsendoj semajne. Pliaj limigoj venis fine de majo 2010, kiam la superuloj de Gabi, direktante ŝin al aliaj taskoj, ligitaj kun la alifarado de la portalo de Pola Radio, decidis pri nur trifoja semajna programo konsistanta sole el ripetoj. Tio estis preskaŭ vegeta stato rilate al la atendoj de la aŭskultantoj, tial postsomere 2010 ni proprariske revenigis multajn elementojn de la originala programenhavo. Tio estis ĉesigita per la decido el la 2-a de februaro 2011.
Kompreneble multaj sentoj akompanas min en la ĵusaj tagoj. La bedaŭro, ke estas ĉesigita la programo, kiu – diversforme - bone servis al Pollando kaj al la Esperanto-komunumo dum pli ol 50 jaroj. La ĝojo, ke dum pli ol 40 jaroj mi seninterrompre povis kontribui al la rekte institucia rolo de la Esperanto-Redakcio de PR por la esperantistaro. La konvinko, ke eĉ en la interreta epoko la senĉese vastiĝanta kaj juniĝanta Esperanto-komunumo, bezonante ĉiutagan lingvomedion apud skajpumado, reta babilado, trovis ĝin en la oferto de la ĵurnalista kolektivo el Varsovio.
Eĉ se ni devas premisi, ke ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio, eblas konsideri la eblecon pri ilia daŭrigo, jam sen la ŝildo de Pola Radio. Tio ĉefe sekvas el la tujaj reagoj de la aŭskultantoj, kiuj en la forumo de Amikaro de Pola Radio en Esperanto ĉe Facebook lanĉas tiujn ideojn. Mi pretas helpi per miaj ideoj kaj spertoj.
Pri la fotoj:
Duopa foto: Barbara Pietrzak intervjuas Ilona Koutny dum interlingvistika studsemajno en Poznan 2011. Foto: Ziko van Dijk CC-BY-SA
Nigra-blanka grupfoto: Farita iam post la 1982-a jaro. Sidas en la unua vico: Andrzej Pettyn kaj Anna Henn, staras de maldekstre Gabi Brzemiński, Barbara Pietrzak, Jerzy Uśpieński, Milada Szwedo, Malgorzata Wultańska (sekretariino), Jan Klimek. Foto: Pola Radio.
Oni shatus ekzemple scii, kiuj estis tiui "valoregaj kaj historiaj" dokumentoj, kiuj devis esti detruitaj: chu temis pri banalajhoj au pri dokumentoj, kiuj eventuale kompromitis iujn homojn, au kiel reale laboris la cenzuristo Boleslaw Staszczak, ktp. Oni nur aludas temojn kaj afeorjn, sed timas ilin tushi kiel la diablo la konsekritan akvon.
S-ino Pietrzak perfekte regas la arton babili chirkau la kacho. Konkrete respondi al la demando de LF chu vi povus mencii iujn apartajn temojn, kiujn estis rekomendite ne tuŝi, aŭ kiujn oni devis prilumi en aparta maniero, shi tute ne kapablas. Do, jam tiu maniero praktiki jhurnalismon estas por mi suspektinda.
Oni shatus scii ekzemple kiel la diversaj politikaj tempoj en Pollando influis Polan Radion kaj la Eo-programon. Siatempe mi tro malofte auskultis la elsendojn, por nun povi diri ion pli reprezentan, char mi memoras, ke tiuj elsendoj estis sufiche tedaj kaj politike tendencaj. Chu la tiamaj redaktoroj tion entute rimarkis ? (Mi dubas) Certe ekzistis memcenzuro, kiun tiuj redaktoroj kaj parolistoj perfekte regis, por subpremi certajn temojn, pri kiuj en eksterlando oni estus volinta ekscii ion, anstatau la vetero en Pollando, ekzemple. Ekzemple la rolo de Sovetunio au problemoj en la Varsovia Pakto devis estri strikte prisilentitaj. Oni shatus scii, chu PR reagis al la Praga Printempo en 1968 au estis komentoj chirkau la kontraujuda skandalo en PL en la sama jaro (Moczar-skandalo). Chu la konceraj sonregistrajhoj de tiuj jaroj ekzistas ankorau au chu oni detruis ankau ilin ?
Sed mi jam delonge komprenis, ke la "neutralaj" esperantistoj ne interesighas pri tiaj politikaj demandoj kaj temoj kaj evitis ilin chie kie eblis, favore al propagando kaj banalaj temoj. Kaj tion oni laudas nun kiel revolucia kaj kvalite altnivela. Hahaha. Kaj chiuj kiuj tion legas, kredas ghin.
Lau mia scio Pettyn intencis verki detalan historion de la Eo-programo de PR, sed mi ne scias chu tiuj verkajhoj progresis kaj chu ili entute eldonighos iam.