Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo

Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-21 16:13
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ne planas malpliigon de la dungitaro en la Centra Oficejo en Roterdamo. Tion rakontas al Libera Folio la ĝenerala sekretario de la asocio, Barbara Pietrzak, dementante asertojn pri tio, ke la temo estas diskutota dum la estrara kunsido, kiu komenciĝas hodiaŭ vendrede en la Centra Oficejo.
Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo

La Centra Oficejo de UEA

Komence de aprilo aperis novaj, alarmaj informoj pri drasta membrofalo ĉe UEA, precipe en la finance grava kategorio membroj-abonantoj. Ŝajne sekve de la novaj membrostatistikoj ekcirkulis asertoj, laŭ kiuj baldaŭa malpliigo de la personaro en la Centra Oficejo estas grava punkto sur la tagordo de la estrara kunsido de UEA, komenciĝanta la 15-an de aprilo en Roterdamo.

Libera Folio turnis sin al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, por ke ŝi komentu la asertojn. Laŭ ŝi, la situacio en la Centra Oficejo efektive estas unu el la punktoj de la tagordo, sed temas pri rutina diskuto. Malpliigo de la personaro laŭ ŝi ne estas en la tagordo:

- La situacio en la CO apartenas al la rutinaj temoj, kiujn traktas la estraro dum la printempa kunsido kadre de la punkto pri financoj kaj administrado. Estas planita neniu diskuto pri maldungoj. La estraro okupiĝos dum  sia vendrede komenciĝanta kunsido pri eksteraj  rilatoj, informado, instruado, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca  agado, kulturo, TEJO, financoj kaj administrado, UK en Kopenhago kaj venontaj kongresoj, komitata laboro, strategia plano.

Sub la punkto "informado" supozeble estos pritraktita ankaŭ la situacio ĉirkaŭ la revuo Esperanto, la eventuala daŭrigo de la redaktora kontrakto kun Stano  Marček, la stato de la retejo, kaj la longe kovitaj novaj gvidlinioj pri la revuo kaj aliaj eldonaĵoj de UEA. 

arkivita en:
franmau
franmau diras:
2011-04-15 13:04
Mi ne vere komprenas la celon de tiu chi artikolo. Neniu sugestis maldungojn nun. Kelkaj priparolis pri la fakto ke _se_ la situacio ne shanghighos, _eble_ en la estonteco necesos maldungoj, char malpli da membroj signifas ankau malpli da mono (tamen ne nepre).
Bonshance, lau mia kompreno, ni ankorau estas iom for de financa krizo. Tamen, ni ja devas agi nun por mslebligi ghian aperon en la frua estonteco. Mi atendas la novajhojn pri la jam anoncita renovigo de la retejo kaj la konkretajn planojn de la Strategia Komisiono.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-15 13:23
Pietrzak kaj la tuta estraro (krom eble la kasistino) lau mi neniom komprenas pri financoj, pro tio estas klare, ke la estraro ne volas decidi pri maldungoj, char tio estas malagrabla temo.

Sed la realeco en la movado estas jen, duobla: Vaste konata estas la opinio, ke salajroj de CO-oficistoj voras proprocie tro da mono en la financo de UEA. Aliflanke estas sufiche granda laboro farenda, tiel ke ankau maldungo ne solvus la problemon. Lau mia scio neniu oficisto en la CO estas superflua. Superflua ja estas la estraro, sed char temas pri asocio, estraro devas resti.

Persone mi shatus audi la pritakson de Demmendaal (au G. Maertens) pri la financa situacio de UEA kaj ties perspektivoj.

Se UEA enspezos sufiche da mono por povi ekvilibri la elspezojn, tiukaze oni ne povus plendi, nek devus timi. Tamen, la negativa evoluo de la membraro kaj de la UK-alighoj estas kauzoj por zorgi, ankau pri la financoj de UEA.

Do, ni atendu kiajn decidojn alprenos la nuna estraro. Malbone estus, se tiu estraro nur babilus dum la tuta tempo, char Osmo Buller ne povas plentempe cheesti.

Cetere, al chiu observanto estas klare, ke kunvenigi la estraron en Roterdamo estas sufiche multekosta ekzerco (vojaghkostoj, tranoktado, manghado). Estas konate, ke homoj kiel Amri Wandel, Pietrzak, Dasgupta, Gutierrez ege volonte vojaghas, koste de aliaj.

La problemo estas ankau, ke neniu scias, kion tiu estraro faras inter la roterdamaj kunsidoj. Lau la "diskutoj" en la komitata retlisto - nenion.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-15 17:42
Jen tian bildon oni devus meti sur la hejmpaghon de uea.org
http://www.liberafolio.org/[…]/image_view_fullscreen

Sed mi konstatas, ke chirilate oni ne nur nenion faras, sed ke ankau komplete mankas fantazio pri kreado de retpaghoj.
 (Tiu chi rimarko ne rilatas la katalogon de UEA, kiu estas senriprocha).

Kaj se iu reagos, ke mi nur grumblas kaj plendas: Mi ja mem estas retestro de kelkaj retujoj kiel www.osteuropa.ch, www.swissbalticchamber.com, www.planlingvoj.ch (kaj antau jaroj mi faris 20 aliajn retujojn). Neniam ajn iu ajn en UEA demandis min, chu mi shatus kunlabori. Chiu faras chion nur por si mem.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-15 18:33
Kara Andreo,

ne miru pri la praktiko de la estraro. Malbona kuiristo ne lasas alian kuiri, cxar li limas, ke iu povus pli bone kuiri, do pli bone plu kuiracxi kun espero, ke tamen iam alkutimigxos.

Se temas pri granda estrara kunsido, do mi ege miras, cxar hodiaux cxio estas bone en skajpa konfereco arangxata. Mi skajpas kun mia grupo cxiutage, ecx kelkfoje dum tago, se estas bezona.Mi ne komprenas, kial estas bezone elspezi monon, perdi la tempon.

Versxajne estas ankoraux suficxa kapitalo por "fordrinkacxi"!
esperanto
esperanto diras:
2011-04-15 23:40
mi ne intencas altrudi min, sed mi nur observas kaj konstatas kelkajn aferojn, kaj faras iujn konkludojn.

se en tiaj surlokaj estrarkunsidoj ne estas faritaj gravaj decidoj, la tuta kunsido estas vana kaj nur forjhetita mono. Sed ni iomete atendu kaj komentu poste. La espero ankorau ne pereis, kiel la poloj diras.
bkolker
bkolker diras:
2011-04-16 00:12
La foto estas placha, sed mi ne imagas, ke gxia apero en la hejmpagho de UEA draste plibonigus la kvaliton de la retejo de UEA. Ghenerale, mi estas kontenta pri la retejo de UEA: ghi estas multfaceta kaj multinforma. Chiu trovos tie por si ion interesan kaj utilan.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-16 12:45
La tipa esperantista kazo, au sinteno: Iu proponas ion (konkretan), kaj la alia ne konsideras la proponon necesa - kaj chio restas che la malnova stato.
Depende ankau de tio, KIU ion proponas kaj kontrau-proponas. Char Kolker estas kontenta, oni povas ignori proponon de Künzli. Kaj char shangho estas ligita kun laboro, au klopodo, do prefere oni nenion faru.

Pro tio mi chesis proponi konkretajn aferojn en la Eo-movado, kvankam de tempo al tempo mi tamen faras, kvankam rezulto ne estas. Poste oni diras, ke Künzli nur grumblas, plendas, kaj kritikas, sen fari proponojn.

Tiel principe funkcias la Eo-movado, kie iu ajn povas diri kaj fari ion ajn, kaj proponoj povas facile esti ignorataj (pro tio multaj homoj rezignis entute fari ion ajn por tiu mpvado, char komprenis la sensencecon). Iom freneze. Pro tio chio stagnas en tiu movado, char chiuj estas kontentaj pri la status quo. Nu, ne gravas, kiam iutage la Eo-movado ne plu ekzistos, oni ankau ne plu devos fari proponojn pro plibonigi tiun movadon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-16 15:00
Mi konsentas kun Andy Künzli: la hejmpagho de UEA ne (plu) estas moderna k alloga. Mi ne dubas, ke siatempe ghi estis moderna k alloga - sed tempo kuras k moroj shanghighas. Ne temas nur pri la aspekto: la enhavo fakte apenau modifighas, preskau ne estas novaj informoj. Oni povas viziti ghin unu fojon chiun trian monaton k apenau, se entute, oni maltrafos ion.

K malgrau chio tio chiam aperos iu, kiu shatas ghin.

Tio memorigas min ekz. pri la hejmpagho de Le monde diplomatique en Esperanto, http://eo.mondediplo.com: mi trovas ghin tre malalloga k tre malnovaspekta (cetere mi apartenas al la tradukteamo de la Diplo, do temas pri kritiko deinterna). K en la fojfojaj diskutoj pri la grafika aspekto de la pagho neniam mankas iu vocho asertanta "mi tamen tre shatas ghin". Ne gravas do, kiom malbone io aspektas: chiam estos iu, kiu shatas ghin.

La samo okazas pri revuo Esperanto: ne gravas, kiom multe oni plendas, kiom da membroj forfalas, ktp. Chiam aperas vocho asertanta "mi tamen shatas ghin". Do se iu shatas k alia malshatas - pato, chu ne? Kial entute shanghi, se tio signifos laboron k penon, k, kiel ajn, iuj ja shatas ghin?
mbavant
mbavant diras:
2011-04-20 20:55
Nu eble la kritikantoj devus preni en konsideron, ke ilia gusto ne estas tiom universala kaj atentinda. Mi kutimas aĉeti malnovajn brokantajn librojn, ĉar interesas min la enhavo. Ne detenas min aĉeti ilin la fakto, ke la koverto estas ĉifita kaj la papero flavaĉa. Mi scias, ke la merkatika ideologio sukcesis infekti la amasojn, sed ĉu prudentaj homoj rezignu pli alte taksi la enhavon, ol la aspekton? Laŭ mi la fasadoj de uea.org aŭ Diplo ne bezonas esti allogaj, sed nur oportunaj por uzi. Kaj des pli bone, se tiaj seriozaj retejoj ne ŝanĝiĝas ĉiusekunde per amaso da nova fatrasa materialo: ni ĉiuj espereble havas pli utilajn taskojn por fari, ol sekvi la evoluon de cento da retejoj, da fejsbukaj amikoj, da rettaglibroj ktp.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-20 23:39
> Laŭ mi la fasadoj de uea.org aŭ Diplo ne bezonas esti allogaj

Mi ne volas esti malafabla, sed ĉi tiu estas unu el la plej absurdaj frazoj, kiujn mi lastatempe legis.

Ŝajne vi ŝatus, se oni rezignus pri ajna grafika elemento, eĉ pri tiuj helpaj, pri ajna koloro k.s., k aperigus simplan vorto-/ligilliston, prefere per nigraj literoj sur blanka fono, aŭ inverse: ja la aspekto ne gravas, certe ne ĉe tiaj "seriozaj" retejoj.

La ideo, ke nur la enhavo gravas k neniel la aspekto, mortis apenaŭ iom post la naskiĝo de la reto, kiam la retejkreantoj konstatis, ke la aspekto estas nedisigebla k nemalhavebla elemento - kune kun la nepra bonkvalita enhavo - por "kapti" klientojn aŭ interesiĝantojn. Ke en la E-movado oni daŭre prigurdas la "alte intelektan" valoron de la enhavo k la neneceson de grafika aspekto... nu.

> Kaj des pli bone, se tiaj seriozaj retejoj ne ŝanĝiĝas ĉiusekunde per amaso da nova fatrasa materialo

Pri tio mi konsentas: ankaŭ mi ne volas ĉiusekundan ŝanĝiĝon per fatrasa materialo. Mi volas regulan aktualiĝon per bonkvalita materialo, prezentita en agrabla, leginstiga aspekto.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-21 13:29
Chu Bavant lernis tiajn teoriojn en Poznan ?

Sed mi jam alkutimighis al la diversspeca fatraso skribita de e-istoj. Ghi servas ideale kiel materialo por onta libro pri sociologio kaj psikopatologio de la Eo-movado, movado kiu shajne estas forlasita de chiuj bonaj spiritoj.
mbavant
mbavant diras:
2011-04-22 20:12
> La ideo, ke nur la enhavo gravas k neniel la aspekto, mortis apenaŭ iom post la naskiĝo de la reto

La ideo, ke artefarita lingvo internacia estas bezonata, de eĉ pli longe mortis. Ni tamen tenas ĝin viva.

Provu iom distanciĝi de la ĉefflua pensado (por kunlaboranto de Diplo tio ne devus tro malfacili), vi komprenos, ke ekzistas pli utilaj manieroj helpi E-on, ol per senĉesa postkurado de la "ŝanĝiĝantaj moroj" (fakte la al ni trudataj modoj). Eble vi ankaŭ lernos kompreni nuancojn en la vortoj de personoj kun malsamaj opinioj kaj gustoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-22 20:45
Estas evidente, ke ĉiu parolas nur pri siaj ŝatataj aferoj k nur el sia vidpunkto k do interkompreniĝo ne estas ebla.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-04-23 16:47
Nu, ne eblas ke ni postkuru ĉiujn el la modoj, ĉar estas tro multaj. Sed ni devas elekti kiujn postkuri, unue por entute moviĝi, due por ne fariĝi sekto, kaj trie por utiligi tiujn modojn kiuj efektive _ekstreme utilegas_ al niaj celoj. La modoj povas esti parto de la ĉeffluo, kaj ili povas situi ekster ĝi. Oni ne povas argumenti por aŭ kontraŭ la ĉeffluo, necesas argumenti por aŭ kontraŭ ĉiu unuopa modo. Jen la necesa nuancigo.
bkolker
bkolker diras:
2011-04-16 15:02
> oni ankau ne plu devos fari proponojn pro plibonigi tiun movadon.

Aldono de la foto de la Centra Oficejo al la retejo de UEA neniel plibonigus la movadon.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-18 15:04
Se oni havas nur tian respondon, chia diskuto kompreneble perdas sian sencon.

Mi konstatas, ke oni komencas forlasi la diskuton pri gravaj temoj. Do, ankau Libera Folio komencas perdi sian sencon. De "skandalgazeto", kia ghi eble escepte de la tuta komenco neniam estis (Silfero donis al ghi vane tian honoron kaj statuson), ghi do evoluas al deponejo por banalajhoj.

Por mi tio estas la konvena momento por forlasi la diskutojn en la Eo-movado, kiuj shajne neniel fruktas kaj kiuj turnighas chirkau la cirklo. Por mi tiu movado ne nur perdis chian kvaliton kaj intereson, sed ankau chian sencon. La Esperanto-movado farighis speco de karikaturo de ia pacmovado, en kiu grandparte aktivas diversspecaj fantaziuloj kaj stranguloj, kiujn la "ekstera mondo" ne konsideras kaj ne povas konsideri serioze.
dennis
dennis diras:
2011-04-16 05:03
RESUMO: nuna falo de enspezoj povas kauzi postan, dolorigan, financan krizon por la Asocio UEA. NUN, ne poste, estas la momento antauprepari planojn por provi eviti malagrablajn konsekvencojn. Detaloj sekvas.

Kiom da mono perdighis pro la pli ol 400 membofalo ankorau ne estas sciita, chu? Eble chirkau 15 au 20 mil euroj, chu? Sed tiu kvanto estas nur la membrokotizoj. Perdo de membroj ankau probable signifas postan perdon de cheestantoj al UK-oj.

Chu iu el ni povus prognoze kalkuli tiajn aldonajn perdojn? Se 100 malpli da homoj cheestos la UK-on en Kopenhago, chu tio rezultos en aliaj monoperdoj inter 10 kaj 20 mil euroj chi jare? Aldone al tiaj perdoj estas la financa krizo, kiu kauzis drastan falon en rentumoj, almenau en kelkaj kategorioj de investoj. Kiom ni perdos de tiaj fontoj? Chu iu povas kalkuli?

Chi tiaj perdoj de grandaj sumoj da mono estas indikiloj de venonta financa krizo en la kerno mem de UEA. Kaj tia financa krizo povas alveni ech se la situacio ne pli malbonighas en la postaj monatoj. Kaj se la situacio pli malplibonighas?! Se la membrofalado ne haltas? Iu devas NUN serioze pritrakti tian eventualan okazajhon. NE POSTE.

En terminoj kiuj rilatas shipojn, nun ni scias, ke en niaj subite pli malvarmaj akvoj, probable trovighas pli da glacio-montoj, kelkaj el ili tre dangheraj. Ne estus prudente dum la kunsido de la Estraro ne paroli pri eventualaj, drastaj mezuroj, inkluzive maldungon de niaj karaj laboristoj en Roterdamo. Pli bone antauvidi klare, kaj tiamaniere eviti la glacio-montan kolizion au la financan restrukturigon, ol atendi ghis kiam kripliga finance-krizo eventuale vere okazas, chu ne?

Krome, ni Esperantistoj, minimume pripensu pri, se financa krizo forte frapos nin, kiamaniere ni povos trovi laboron au trovi akcepteblan vivsituacion por tiu au tiuj kiuj perdos sian laborpostenon. Se Pasporta Servo estas vasta, ankau servo por trovi laborojn por Esperantistoj povas esti iel tia. Mi memoras, ke ekzistas retejon por ghuste fari tion. Mi serchadis hierau, sed ne trovis ghin. Chu ghi nomighis EKLABORU au io simila? Chu ghi ankorau ekzistas? Chiaokaze, NUN, NE POSTE estas la momento pensi pri kiamaniere eviti malagrablajn dungo-krizojn.

Dennis Keefe
blahma
blahma diras:
2011-04-17 12:27
Jes, la retejo plu ekzistas kaj efektive nomiĝas Eklaboru. Tial mi ne povas imagi kial, se vi hieraŭ vere ĝin serĉis, vi ĝin ne trovis. Ĝi estas la unua inter la proponoj de Google por tiu vorto (kaj mi dubas ke la ĉinoj forfiltradus ĝin de tie): http://www.eklaboru.com/ La retejo estas kreita de Chuck Smith en 2006 kaj nuntempe plu funkcias precipe ĉar ĝi apenaŭ bezonas flegadon fare de la kreinto. Pri la historio eblas legi iom pli ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Eklaboru
dennis
dennis diras:
2011-04-17 18:54

Dankon Marek. Jes ja, pro via komento, mi retrovis EKLABORU-n che la interreto, kaj ankau, ghuste kiel vi diris, che la kapo de la sercho-rezultoj de Guglo.

La retejo EKLABORO kaj la koncepto trovi laboron por Esperantistoj trans landlimoj estas utila kaj ech fundamenta por nia Movado.

Fakte, mi kredas, ke EKLABORO kune kun eventualaj, similaj retejoj devas esti parto de nia Strategio por antauenigi Esperanton.

Ju pli da homoj kiuj transiras landojn kaj kulturojn pere de Esperanto por LABORO, des pli da utileco la lingvo mem akiras. EKLABORU, por preni tri lastatempajn ekzemplojn de la retejo mem, povas helpi: por staghanoj (E@I), por infan-helpantoj (eblo en Francio), au por plena laborposteno (plenpaga laboro por instruisto en Hongkongo).

Tiaj laboroj stimulas lokajn grupojn. Kiam europa Esperantisto laboras en Chinio, tiu homo multe helpas vigligi la lokajn klubojn de Esperanto en tiu lando.

Tiaj laboroj donas shancon NUN al novaj Esperantistoj che universitatoj lerni la lingvon kaj poste tuj apliki ghin al realo situacio.

Tiaj laboroj ech povas estigi gazetarajn artikolojn. Tia novajho estas, lau mi, multe pli interesa kaj utila por la Esperanto-Movadoj ol eventuala novajho pri nura turismado.

Ni mem, che la Universitato de Nankino, jam dungis 5 homojn en la lastaj du jaroj pro ilia esperantisteco. Sed, verdire, ne per EKLABORU. Tamen, trafoliumante la retejon, videblas, ke estus interese por aliaj chinaj universitatoj enmeti anoncon en EKLABORU.

La pliaktivigado de translanda staghado kaj laboro meritas multe, multe pli da atento de movadestroj. Mezuri tiun utiligadon de Esperanto estas alstrebinde. Raporti pri ghi estas dezirinde.

La problemo de la retejo de Chuck Smith, ne estas, ke ghi nun ne multe aktivas; la problemo estas ke ghi staras iel sole, iel orfe, sen rilato al ghenerala strategio, sen priatento de movadestra kaj estrara niveloj. Bona Strategio bezonas konkretan interligitecon inter bonaj homoj kaj bonaj projektoj. Ne krei interligitecon inter projektoj kaj vi povas senefikigi ian ajn strategion, ech la plej bonan.

La landaj asocioj, mi rekomendus, povas komenci priatenti translandan laboron, celante importi kaj eksporti staghanojn kaj laboristojn pere de Esperanto. Ili povas statistikumi pri tio, kaj poste je internacia nivelo, ni povas bone rigardi tiajn statistikojn provante utiligi ilin por helpi novajn kaj ne novajn Esperantistojn, por vigligi la Movadojn, kaj post estigi favorajn gazetajn artikolojn.

Dennis Keefe


robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-04-21 18:34
Mia opinio pri la agendo de UEA: multaj esperantistoj ne scias kion UEA celas aŭ faras. Fakte, mi nur havas svagan ideon pri tio kaj mi estas ano de ĝi. Mi scias ke UEA vendas librojn, produktas Jarlibron (mi ankoraŭ ne ricevis la ĉijaran) kaj revuon, kaj transdonas kotizojn por aliaj organizaĵoj. Ĝi ankaŭ organizas UK kaj kelkajn aliajn kunvenojn – sed mi ne certas kiujn. Ĉu UEA faras ion krome? Mi ne scias. Kiel UEA agas por disvastigi Esperanton? Mi ne klare scias. Mi kredas ke UEA faras ion pli sed mi ne scias. Laŭ mi UEA devus formuligi klaregan celpriskribon aŭ deklaron de sia misio kaj publikigi tion en tiom eble plej multaj revuoj kaj retejoj, ekz en Monato kaj en la landaj revuoj, ĵurnaloj kaj retejoj, en ne-asociaj retejoj kaj blogoj ankaŭ.
La presidanto de mia hejmlando, Barack Obama, estas sufiĉe populara nuntempe. Sed tamen la Demokrata Partio sendas al mia retadreso kvazaŭ ĉiun tagon reklamojn por li kaj petojn por donacoj. Aliaj asocioj usonaj ankaŭ alskribas petantaj donacojn. Ili ĉiam klare priskribas kion ili volas fari kun la donacoj. Foje la celoj ŝajnas tiom devigaj ke mi fakte sendas donacon.
Ekzemple, se UEA deklarus ke ĝi volas ne nur inviti sed ankaŭ gastigi iujn specifajn oficialulojn de la Eŭropa Unio ĉe UK, eble la estraro de la tradukservo aŭ komisiestro de komisio kiu povus decidi aldoni Esperanton al la EU-lingvoj, mi kredas ke ekzistas personoj kiuj donacus iom. Tiom da iom faras iomaron.
Ŝajnas al mi ke neniu varbas novajn membrojn por UEA aŭ se iu faras tion ili faras tion unuopule aŭ sendepende de UEA. Ĉiuj organizaĵoj en Usono havas dungaton kiu nur serĉas monon aŭ nur varbas novajn membrojn. Ĉu ekzistas tia persono en CO? Mi ne scias.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-21 19:13
Kara Robb,

vi starigis gxustan kaj honestas demandon kaj devus kiel ano ankaux ricevi honestan, kontentan respondon.

Estas en Esperantujo konate, ke kiam oni agas senofice, senpage, kiel tion faras multaj gesamideanoj, cxio funcias kaj havas atingojn. Kiam tamen vi pro laboro estas jam salajrata tiam vi pli aux malpli zorgas ne perdi la postenon.

Multaj grupoj agas sen pagataj postenoj, sen iu aj finanzrimedo kaj ofte faras por Esperanto pli multe. Per interreto kaj skajpe oni multe povas preskaux senkoste arangxi kaj ne estas bezonata papera korespondado, kunsidoj kaj elspezoj. Oni devas simple sin modernigi. Iam estis tri personoj bezonaj, hodiaux pro modernaj eblecoj suficxas nur unu. Cxu iam pensis UEA pri tio?
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-22 06:37
"la estraro de la tradukservo aŭ komisiestro de komisio kiu povus decidi aldoni Esperanton al la EU-lingvoj, mi kredas ke ekzistas personoj kiuj donacus iom"
Bedaurinde, la menciitaj personoj ne havas tian povon. Vidu:
http://www.liberafolio.org/[…]io-cu-mirago-cu-perspektivo

Esperanto rajtus funkcii tutgame kaj ĉiufunkcie ene de EU nur post kiam ĝi iĝus oficiala lingvo membroŝtata. Por tio la ŝancoj estas praktike nulaj: nek eĉ ŝtatoj iugrade simpatiantaj kun Esperanto kiel Litovio aŭ Slovakio akceptus enkonduki ĉe si, ”hejme”, Esperanton, nek la esperantistaro kapablus krei ŝtaton, eĉ senteritorian, kiu akceptiĝus sine de EU.

amike
Istvan Ertl
ormonto
ormonto diras:
2011-04-22 07:27
Mi ne estas tiom pesimisma, eble cxar mi ne logxas en EU. Cxu vi certas, ke ne eblus ekzemple, konvinki la 85000 andorranojn aux la 30000 sanmarinanojn, aux la 36000 liecxtensxteinanojn adopti la Internacian Lingvon kiel duan nacian lingvon kaj tiel devigi la regantojn de EU akcepti gxin plenrajte?

Kiom da leteroj la tutmonda esperantistaro povus generi tiucele? Kion ni povus proponi intersxangxe? Ekzemple, promesi plurfoje multobligi nian turismadon en tiuj mikrosxtatoj? La tradukon kaj disvastigon tutmonde de iliaj mikroliteraturoj? MI ne scias, sed mi cxiam estis ravita de la malgrandetaj (el kiuj mi nur gxis nun vizitis LI dum unu tago).
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-22 13:06
Kara Orlando,

laux mia opinio ne estas bezona perforte konvinki civitanoj de iu mini sxtato, sed tute postuli demokrate praktiki cxiujn akceptitaj lingvo laux la samrajto kiel la angla kaj EU mem rapide rimarkos kian supon ili kuiris pri samrajtlingveco! Baldaux ili rimarkos la kostoj kaj kiam pro lingva politiko fiaskos tiam estos por EU jam tro malfrue.

Jam nun oni komencis diskuti pri malfacileco de la angla, do komencas provi per Globish! Tio plej bone montras la veran celon de kelkaj rondoj - hegemonio kaj unu flanka profito.

Mi opinias, ke euxropa popolo estas suficxe konscia kaj ne postulos ankaux en la lingva politiko demokratan, justan solvon, kie cxiu popolo, cxiu kulturo kaj cxiu lingvo havu la saman rajton.

EDE estas sur gxusta vojo kaj subtenu tiun movadon, kiu kuragxas politike montri la vojon. Ni devas krei internaciajn partiojn kun internacia profilo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-22 20:11
> Cxu vi certas, ke ne eblus ekzemple, konvinki la 85000 andorranojn aux la 30000 sanmarinanojn, aux la 36000 liecxtensxteinanojn adopti la Internacian Lingvon kiel duan nacian lingvon

Mi certas.

Ni apenaŭ kapablas konvinki manplenon da esperantistoj pri iu dezirinda ago, k vi volas konvinki milojn da neesperantistoj pri la nepra utilo de E-o por ili? K eĉ se ni mirakle sukcesus konvinki milojn da etŝtatatanoj pri la boneco de E-o, tiam oni devus plukonvinkadi ilin pri la boneco de membriĝo al EU, ĉar de 60 jaroj ili estus povintaj membriĝi sed ne faris.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-04-23 00:44
Laŭ mia scio, Andoro, Sanmarino kaj Liŝtenŝtejno ne estas membroj de EU; same ne Monako aŭ Vatikanio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-22 20:29
> Esperanto rajtus funkcii tutgame kaj ĉiufunkcie ene de EU nur post kiam ĝi iĝus oficiala lingvo membroŝtata.

Tio estus ja certa vojo, sed tamen ne la sola, kiel montras la historio: kiam la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) kreiĝis en 1951-1952, la oficialaj lingvoj estis DE, FR, IT k NL. La angla ja ne estis oficiala lingvo, sed tamen la tradukservo de EKKŜ ekuzis ankaŭ ĝin tuj de la komenco pro ties graveco k disvastigiteco en la industrio. Kiel kuriozaĵo jen la nombro da tradukistoj en la komencaj tempoj de EKKŜ: DE 12, FR 10, NL 6, IT 6, EN 2.

Kiam la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) k Euratom kreiĝis en 1957-1958, ankaŭ iliaj tradukservoj havis kvar lingvofakojn (DE, FR, IT, NL) plus - EN, por prilabori komunikadon kun Usono, Britio k ĝenerale kun la (scienca) mondo. Do jen denove la angla, neoficiala lingvo de EU, vaste uzata de EU.

La angla fariĝis oficiala lingvo nur en 1973, kiam Britio k Irlando membriĝis, sed, kiel supre montrite, jam de la plej frua komenco ĝi estis uzata, eĉ kun propra tradukfako. Esperanto povus efektive fariĝi oficiala lingvo nur laŭ la vojo indikita de Istvan, t.e. se ĝi estus oficiala lingvo de membriĝonta ŝtato - sed tio ne malhelpus ĝian uzon, kiel instruas al ni la historio, eĉ se ĝi estus oficiala lingvo de neniu EU-ŝtato.

Ĉi ĉio ne signifas, ke mi antaŭvidas ian futuron por E-o ĉe EU: mi pensas, ke ĝi havas nenian. Sed mi volis nur montri, ke se EU vere volus, ja estus vojo por utiligi E-on. Nur, EU ne vere volas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-22 22:25
... rimarkigo, dankon.

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-04-23 16:39
Se vi opinias ke Esperanto havas neniun estontecon ĉe EU, tio signifas ke vi dubas pri la estonteco de EU, ĉar la pluvivo de Esperanto dependas eĉ pli malmulte de EU ol la pluvivo de EU dependas de alpreno de Esperanto.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-23 17:40
> Se vi opinias ke Esperanto havas neniun estontecon ĉe EU, tio signifas ke vi dubas pri la estonteco de EU

??? La estontecoj de E-o k EU estas neniel ligitaj. Mi ja opinias, ke E-o havas neniun ŝancon ĉe EU, almenaŭ provizore - sed kian rilaton tio havas al dubo aŭ maldubo pri la estonteco de EU?

> la pluvivo de Esperanto dependas eĉ pli malmulte de EU ol la pluvivo de EU dependas de alpreno de Esperanto.

??? Kompreneble ke la pluvivo de unu tute ne dependas de la alia - nek pli nek malpli multe. E-o pluvivos, eĉ se EU kolapsos, k EU pluvivos, eĉ se E-o malaperos (fakte EU apenaŭ rimarkos, k certe ne bedaŭros, la malaperon de la sensignifa, k foje proprozelitisme ĝena, E-o). Tio estas memevidenta - do?
esperanto
esperanto diras:
2011-04-23 20:01
Mi risku jenajn hipotezojn:

1. La Eo-movado malaperos antau la kolapso de EU.
2. EU kolapsos antau la malapero de de lingvo Eo.

Tiel la aferoj estas interligitaj. Sed unu havas nenion komunan kun la alia. Tishljar hin oder her.

Necesas paroli pri tempofazo de pli malpli 10-20 jaroj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-23 20:14
Kara Andreo,

mi havas alian hipotezon;
 Esperanto ne bezonas EU por nur travivi, sed plej versxajne EU bezonos Esperanton por tavivi.

(Esperanto travivis caran , Stalin, Hitler, GDR ...malpermesojn kaj travivos sukcese ankaux EU ignoradon!)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-24 00:42
> Esperanto ne bezonas EU por nur travivi

Certe Esperanto ne bezonas EU. K tio estas pozitiva, char se la pluekzisto de Esperanto dependus de EU...

> plej versxajne EU bezonos Esperanton por tavivi

Eble mi shokos vin (chiujn), sed EU ne bezonas Esperanton. Chu EU bezonas komunan lingvon? Nu, ghi estus bonvena - chu ghi estas nepre necesa, estas alia demando. Chu tiu lingvo devas esti Esperanto? Ne, ghi ne nepre devas esti Esperanto.

Estus cetere interese scii, kiam ni parolas pri "EU" k pri alpreno de Esperanto fare de "EU", chu ni celas simple la EU-instituciojn (Komisionon, Konsilion...) k ties (internan) lingvouzadon au, pli ghenerale, la tuton de EU (la membroj-shtatojn, la europan loghantaron...).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-04-24 13:29
Se kaj Esperanto kaj EU havas estontecon, estas nepenseble ke la Esperantistoj ĉesos lobii por Esperanto en EU. Oni eble povas opinii ke EU estas tiel fragila ke tro efika lobiado por Esperanto povus detrui ĝin, sed se oni ne timas Esperanton, kian sencon havas ne kredi ke la cirkonstancoj iam devigos al EU esplori la potencialon de komuna lingvo -- t.e., de Esperanto?